Eksiĝo de Nursultan Nazarbajev ne nur mirigis , sed ankaŭ pensigis ĉiujn. Inter la unuaj demandoj estis: ĉu jen sekvinda transira modelo por Vladimir Putin? Mi parte kundividas tiun sugeston, sed memorigas ke la du prezidantoj grave malsamas kaj tio influas ilian forirmanieron.
Foriri por resti
La 20-an de marto 2019 la unua kaj senŝanĝa prezidanto de Kazaĥio forlasis sian postenon. Li regis la landon 29 jarojn kaj al tiu periodo aldonendas du antaŭaj jaroj en la posteno de la kazaĥia partiestro. Kreskis jam generacio de la kazaĥianoj, kiuj konis neniun gvidanton krom li. Mi intence uzas la vorton kazaĥianoj, ĉar ĝi plej bone transdonas la sencon de la rusa vorto казахстанцы, kiun ĉiam uzis la prezidanto mem, inkluzive en sia lasta parolado, ja temas pri ĉiuj loĝantoj de la pluretna Kazaĥio – kazaĥoj, rusoj, ukrainoj, ktp.
Multaj atendis (eĉ esperis), ke tio okazos iam, sed neniu pensis ke la tempo jam venis. Do la ruza mezazia ŝtatestro denove superruzis ĉiujn – same oponantojn kaj subtenantojn. Li faris tion en tipe azia maniero – foriris, sed restis. Nursultan Nazarbajev plu estos la prezidanto de la Konsilio pri Sekureco de Kazaĥio, kiun danke al la amendoj, aprobitaj en julio 2018 li rajtos okupi dumvive. Krome li plu restos ano de la Konstitucia Konsilio, kiu funkcias kiel la konstitucia tribunalo kaj povas vetoi la leĝojn, kaj li plu estos prezidanto de la reganta partio Nur Otan. Laŭe al la speciala leĝo li havos statuson de jelbasi (la Patro de la Nacio).
Tio signifas, ke li plene regos la armeon, policon kaj sekurecfortojn kaj povos nuligi aŭ ŝanĝi iun ajn decidon de la nova prezidanto. La provizora prezidanto iĝis Kasimĵomart Tokajev, profesia diplomato, kiu estis ministro pri eksteraj aferoj en 1994-1999 kaj 2002-2007 kaj en 2011-2013 estis viculo de la Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj. En junio okazis la prezidanta balotado, en kiu li kompreneble venkis.
Kasimĵomart Tokajev |
Mi vizitis Kazaĥion kelkajn tagojn post la evento, kiam ankoraŭ ĉie pendis nomŝildoj “Astano” kaj propraokule vidis kiel taksiisto miris, gapante al sia navigilo: “Ho, ekde matene oni nomas la urbon Nursultan!”
Kompreneble mi iom priparolis la aferon kun miaj kazaĥaj partneroj – tipaj lokaj komercistoj, neeviteble ligitaj al lokaj aŭtoritatoj kaj iuj eĉ al la prezidanta klano. Ili nur ridis responde al la demandoj pri drastaj ŝanĝoj kaj eventuala malstabiliĝo. “Nun ni vivos eĉ pli bone! Nazarbajev fordonis al Tokajev la akcelilon, sed ne stirilon de la aŭto. Li diris: “Via tasko estas premi la akcelilon kaj stiros mi mem”. Mi jam konis tiun ŝercon, ja ĝi naskiĝis en Rusio en 2008, kiam Vladimir Putin transdonis la prezidantan seĝon al Dmitrij Medvedev, ekde komenco konsiderata de ĉiuj nura pajlopupo de la influa ruzulo.
“Nun li respondecos pri nenio kaj se io fuŝos li povos fingromontri al la prezidanto: “Ho, kion vi faras! La popolo plendas al mi, vi devas pensi pri la popolo!” Ĉiuj ĉeestintoj kapjesis kaj ridis.
Klanoj regas ĉion
“Sed kio estas la diferenco?” povas demandi la leganto. “Ŝajnas ke temas pri la sama ruzaĵo, jam aprobita en Rusio”. Jes kaj ne. La truko similas, sed malsamas la kernaj motivoj de la ĉefroluloj. Mi parolas eĉ ne pri la aĝo, kvankam ankaŭ tiukampe la prezidantoj grave malsamas – Nursultan Nazarbajev havas jam 78 jarojn kaj grave malsanas (oni eĉ parolas pri onkologiaj problemoj) dum Vladimir Putin estas la brava 66-jarulo. Miaj ĉefaj konsideroj rilatas al la sociaj, civilizaciaj diferencoj, kiuj tre gravas ĉi-foje.
Kazaĥio estas (kaj restos en prognozebla estonteco) la klana socio. La tuta kazaĥa loĝantaro estas dividita je klanoj, ligitaj inter si per parencaj ligoj. Aparteno al klano estas tre grava ne nur por la memdifino de la kazaĥo, sed akaŭ por lia praktika agado. Anoj de la sama klano ĉiam subtenas unu la alian – helpas, protektas, dungas, kunlaboras ktp. Se iu ano okupis gravan postenon aŭ sukcesis en komerco, ĉiuj aliaj atendas de li helpon forme de mendoj, promocioj, dungoj ktp. Tio povas esti ŝoka por la eŭropano, sed temas pri nedisigebla parto de la ĉiutaga kazaĥa vivo kaj komuna pensmaniero. “Ni vivas en la klana socio” konstatis maljuna kazaĥa altrangulo dum niaj intertraktoj. Li elbuŝigis tion tute trankvile kaj sendomaĝe, ja temas pri nura trajto de lia socio, ekzistanta ekde praaj tempoj.
Tiu sistemo iom similas al mafio – vi devas esti ano de iu klano aŭ almenaŭ subiĝi al ĝi. Formiko ne povas vivi ekster formikejo. Tio estis la ĉefa kialo, kaŭzinta amasan elmigradon de ĉiuj nekazaĥoj en lastaj jardekoj. Rusoj, ukrainoj, germanoj, judoj, tataroj – centmiloj da homoj forlasis la landon, kie ili naskiĝis kaj kreskis, kie troviĝas tomboj de iliaj gepatroj. Ili vendis siajn loĝejojn kontraŭ groŝoj aŭ eĉ tute abandonis ilin, perdis preskaŭ ĉiujn siajn posedaĵojn kaj komencis novan vivon en aliaj landoj (germanoj en Germanio, judoj en Israelo, Germanio kaj Usono, rusoj, ukrainoj kaj tataroj en Rusio ktp).
Kial? Mia Tjumena provinco rekte limas al Kazaĥio kaj mi interparolis kun multaj elmigrintoj. Ĉiuj ripetas la samon: “En Kazaĥio mankas estonteco al ni”. La problemo estas ne nur en lernado de la kazaĥa, ja nova generacio grandparte bone parolas ĝin eĉ malgraŭ manko de praktiko – la urbanoj tradicie parolis ruse kaj en Norda Kazaĥio kazaĥoj malabundis. Sed ili simple komprenas, ke nek ili, nek iliaj infanoj iam povos okupi gravajn postenojn aŭ atingi grandajn sukcesojn en tiu ĉi lando – ja ili estas ne-kazaĥoj, do apartenas al neniu klano.
En plej bona kazo ruso povas iĝi viculo de kazaĥa estro – foje malpli profesia aŭ eĉ tute sencerba. Mi mem akceptis foje delegacion de esplora instituto el Uzbekio (same klana socio), kiun gvidis dikega uzbeko apenaŭ komprenanta ion kaj elbuŝiganta neimageblajn stultaĵojn, dum realajn laborojn plenumis liajj subuloj – ruso kaj koreo. Neniu deziras por siaj idoj la sorton de duarangaj civitanoj, do...
Tio jam kaŭzis al Kazaĥio gravajn problemojn, inter kiuj la plej granda estas manko de teknikaj fakuloj (tiun rolon tradicie plenumis rusoj, germanoj, judoj ktp). Multaj estroj plendis pri tio kaj rakontis ke oni ĉasas nun kazaĥlingvajn rusojn, proponante al ili bonajn salajrojn kaj postenojn. Same abundas plendoj pri alveno de la orolmanoj (kazaĥe: revenintoj) – la kazaĥoj, alportitaj el Ĉinio kaj Mongolio kadre de la ŝtataj programoj kaj setligitaj plejparte en Norda Kazaĥio. “Imagu, mi venas al duetaĝa domo, konstruita por ili de la ŝtato kaj vidas ke tie staras... ĉevaloj! Dum ili mem starigis jurton en la korto kaj loĝas tie” rakontis al mi ulo el Oskemeno (tiel nun nomiĝas Ust-Kamenogorsko, alinomita same kiel pluraj aliaj lokoj).
Sed evidente konstruado de la nova nacio estas la afero prioritata por la kazaĥa elito kaj por tio ĝi pretas oferi ĉion, inkluzive grandan kaj plej edukitan parton de sia loĝantaro, kaj kompreneble forgesi pri la homaj rajtoj kaj aliaj okcidentaj bagatelaĵoj, kiuj neniam havis veran signifon en tiaj landoj.
Reciproka dependeco
Sed kiel ĉio ĉi rilatas al la prezidanta foriro? Tre rekte. La klana socio estas stabila kaj malstabila samtempe, ja ĝia stabileco dependas de interkonsento inter la klanoj. Dum lastaj tridek jaroj Kazaĥion regas la klano de Nazarbajev. Tio signifas ke ĝi estas dominanta tutlande kaj prenas ĉion, kion ĝi deziras – terenojn, kompaniojn, tutajn industriojn. Sed samtempe ekzistas aliaj klanoj, kiuj regas apartajn regionojn aŭ sferojn.
Kiam ni venis al unu urbo por esplori surloke cirkonstancojn por nia projekto, la proponinta ĝin altrangulo el Astano tre simple respondis al niaj demandoj kaj duboj: “Mi mem devenas de tiu urbo, ĝi estas nia – la urbo de nia klano”. Mi konvinkiĝis je praveco de tiuj vortoj post veni surloken kaj demandi pri garantioj de sekureco. Li simple montris al unu el viroj, kiuj nin renkontis: “Li estas estro de loka polico. Neniuj problemoj en nia urbo”.
Dariga Nazarbajeva |
Tiel funkcias la tuta lando. Ĉiuj scias ekzemple ke aviado kaj bankoj estas regataj de Dariga Nazarbajeva, la plej aĝa filino de Nursultan Nazarbajev, kiu en la tago de lia eksiĝo estis elektita la prezidanto de la senato. Do se vi deziras fari en Kazaĥio ion rilatan al bankoj aŭ aviado, unue vi devas interkonsenti kun Dariga.
La suda ŝtatlimo (kun Ĉinio) estas regata de Bolat Nazarbajev, la pli aĝa frato de la eks-prezidanto. Se vi deziras grandskale okupiĝi pri eksporto aŭ importo en tiu direkto, unue vi devas interkonsenti kun li. Laŭ ordono de Bolat doganistoj levas barieron kaj kamionoj fluas trans la ŝtatlimon sen iuj ajn burokrataĵoj, ja li diris: “Tio estas miaj kamionoj!” Multaj homoj konsideras lin rabisto, agnoskanta neniujn limojn kaj aŭtoritatojn, sed neniu riskas kontraŭi la fraton de la prezidanto – reprezentanton de la plej pova klano de la lando.
Bolat Nazarbajev |
Kiam mi interparolis kun lia komerca reprezentanto (nepublika homo, senhalte navedanta inter Kazaĥio kaj Ukrainio, kie koncentriĝas la ĉefaj komercaj interesoj de Bolat Nazarbajev). Li laŭdire estas tataro (“kun tataroj oni povas fari aferojn” konstatis nia kazaĥa partnero) kaj se daŭrigi paralelojn al mafio, ludas rolon de consigliere – la proksima konsilanto de mafiestro, kiu povas esti ne-italo (ĉi-foje – ne-kazaĥo). Kiam mi demandis pri garantioj de sekureco kaj iuj rilataj detaloj, li konfuziĝis kaj rapide foriris, post kio lia filo, aktive partoprenanta la aferojn, resumis koncize: “Tio estas homo kun akvoimuna ombrelo. Ne faru tiajn demandojn denove”. Poste oni klarigis al mi, ke iam li savis la vivon de Bolat, do lia pozicio estas netuŝebla.
Kompreneble temas pri la afero plurflanka. La hejmloko de la klano de Nazarbajev estas Almato, la eksa ĉefurbo de la lando. Tamen Nurslutan Nazarbajev siatempe decidis konstruigi la novan ĉefurbon – en Norda Kazaĥio. Li prenis kiel bazon la plejparte rusan urbon Celinograd (ruse: Urbo de Neplugitaj Teroj), alinomis ĝin Astana (kazaĥe: Ĉefurbo) kaj rekonstruis komplete, obligante ĝiajn areon kaj loĝantaron (do kazaĥiginte). Kial? Ĉar malsame ol Almato, situanta sur la teroj de lia klano, Astano aperis en la regiono, enloĝata ĉefe de rusoj, do – sur nenies teroj. En la nova urbo li havis neniujn konurantojn, eĉ ne tiujn el sia propra klano. Tio estas lia urbo kaj ĉiuj en Kazaĥio agnoskas tion.
Ambicia solulo
Tio estas brila ekzemplo montranta kiom forte klanoj influas la politikon kaj ekonomion de Kazaĥio. Nazarbajev komprenas, ke post lia foriro la ekvilibro ŝanĝiĝos – lia klano ne plu estos dominanta. En realo tio signifas ke komenciĝos grandskala redivido de la posedaĵoj kaj influsferoj. En la najbara Uzbekio post la subita morto de la prezidanto Islam Karimov ne nur rapide malaperis liaj statuoj kaj libroj, sed preskaŭ tuj “evidentiĝis” ke liaj parencoj estas koruptuloj kaj ŝtelistoj punendaj, do ili perdis ĉion.
Statuo de Islam Karimov |
Kiel eviti tion? La plej fidinda maniero estus transdoni la tronon rekte al parenco (la plej evidenta kandidato estas lia filino Dariga). Sed ŝi faras nur la unuajn paŝojn en politiko kaj krome Nazarbajev malgraŭ ĉio deziras aspekti eŭropece, kio apenaŭ kongruas al la hereda prezidanteco. Iuj opinias ke Tokajev estas provizora figuro, kiu post ioma tempo cedos la lokon al Dariga (komprenbele forme de demokratia balotado). Aliaj supozas pli komplikajn scenarojn, sed ĉiuj samopinias pri unu afero – Nazarbajev faros ĉion por ke lia klano plu tenu la povon, ĉar nur tio garantios al ĝi prosperon kaj eĉ sekurecon.
Nun ni venis al la ĉefa diferenco inter Nursultan Nazarbajev kaj Vladimir Putin. Familianoj de Nazarbajev estas figuroj publikaj kaj vaste konataj. Ĉiu kazaĥo (almenaŭ politikisto aŭ komercisto) povas listigi al vi iliajn nomojn, same kiel nomojn de iliaj kompanioj, regataj de ili komercajn sferojn kaj teritoriojn, montri iliajn vastegajn bienojn kaj palacojn.
Sed kiuj estas la familianoj de Putin? Eĉ en Rusio tio estas enigmo. En opoziciaj retejoj foje aperas rilataj informoj, sed eĉ ili estas akompanataj ĝustigoj kiel “supozata filino de Putin”. Sed eĉ en tiaj kazoj temas ne pri komerco aŭ politiko, sed pri agado scienca kaj neprofita, partoprenata de ili. Neniu dubas ke Putin estas miliardulo, sed same neniu dubas ke liaj familianoj partoprenas nek komercon, nek politikon. Lia familio estas Rusio kaj li laboras por lasi neforviŝeblan spuron en ĝia historio – la plano oble pli ambicia ol nura riĉiĝo.
Tio grave malsamigas lian pozicion rilate propran foriron. Li ne bezonas garantii ekonomiajn interesojn de sia klano, ĉar li simple ne havas ĝin. Liaj familianoj estas sufiĉe bonhavaj, do eĉ liaj pranepoj ne devos zorgi pri mono. Ankaŭ sekureco ne estos problemo, ĉar ili ne estas engaĝitaj en komercajn aŭ politikajn aktivadojn. La sola afero, kiun strebas garantii Putin estas daŭrigo de lia politika kurso post lia foriro.
Kion tio signifas praktike? Li havas pli grandan elekteblon por la prezidanta posteno. Tio povas esti iu ajn politikisto, pruvinta esti fidela sekvanto de lia politiko. Tre eble ke tio estos figuro malmulte konata (kiel Putin mem en 1999), kio igos la posteulon malpli forta kaj mestara dum la transira periodo. Iuj eĉ diras ke tio estos Sergej Sobjanin, la eksa guberniestro de Tjumena provinco. Nu, kiu vivos tiu vidos. Ĝis sekva prezidanta balotado restis nur kvar jaroj. Tempo flugos rapide...
Comments
Post a Comment