“Vienaj valsoj”: Hitchcock-a fabelo pri la juna Johann Strauss

Ĉu vi ŝatas opereton? Mi estas nesufiĉe romantika kaj naiva persono por aliĝi al la ŝatantoj de tiu ĉi ĝenro, tamen tutkore ĝuis “Vienaj valsoj” de Alfred Hitchcock, laŭ sia etoso apenaŭ distingebla de la tipa opereto. 

Amo, valso kaj komploto 
La filmo prezentas (kvazaŭ) biografian epizodon el la vivo de la juna Johann Strauss (Esmond Knight), filo de la samnoma eminenta komponisto (Edmund Gwenn). Ni vidas beletran (kaj tute fantazian) version de la komenco de lia artista kariero, kvazaŭ sukcesinta danke al la populara valso “La blua Danubo”, kies apero estas la akso de tiu ĉi historio. 


La filmo komenciĝas de incendio en bakejo, posedata de la maljuna bakisto en la kvara generacio (Robert Hale). Ni vidas fajrobrigadon hasti tra la malnova Vieno, kies mallarĝajn stratetojn facile blokas eĉ blovorkestro, marŝanta ien. Sekvas pluraj absurdaj scenoj, tiom ŝatataj de Alfred Hitchcock – ĝendarmo, trotanta tra kafejo, kelnero evakuanta torton, ktp. 


La incendion tute ne rimarkas geamantoj sur la dua etaĝo de la bakejo – la juna muzikisto Johann Strauss kaj Resi (Jessie Matthews), bakista filino. Ili muzikumas kaj amindumas, kiam en la ĉambron enfalas juna helpanto de la bakisto (Hindle Edgar), enamiĝinta je Resi. Li preskaŭ perforte savas la junulinon, amuze forportante ŝin laŭ eskalo, pugon supren, laŭvoje perdinte ŝian jupon, kroĉiĝintan al io. 


La konfuzita komponisto kuras serĉante ŝian jupon kaj hazarde trafas vestovendejon, kies posedantino flatas kaj kaĵolas antaŭ la grafino Helga von Stahl (Fay Compton), elektanta novajn robojn. Ŝi interesiĝas pri la juna talentulo kaj proponas ke li verku muzikon por ŝia poemo, morgaŭ finota. Komenciĝas rilato, ŝajne pure kreiva, sed ĉiam pli intima. 


Ŝia edzo princo Gustav (Frank Vosper) estas nura pajlopupo sencerba, ĉiam fanfaronas pri kontraŭuloj, mortigitaj dum dueloj (en liaj sonĝoj), protektante la honoron de sia damo, sed efektive estas stulta kaj malplena kiel tamburo. Do la grafino enuas kaj nova ludilo estas ĉiam bonvena – kaj ni memoras ja, ke Hitchcock ĉiam konsideris la virojn (speciale junajn) nuraj ludiloj en la manoj de la malicaj virinoj


Paralele ni komprenas kio tiom premas la koron de la juna komponisto. Li konfliktas kun sia patro – severa kaj orgojla, ĉiam ordonanta al sia filo okupi lokon de la dua violono en lia orkestro, kaj ne revi pri la komponista kariero, por kiu li havas neniujn kapablojn. 


La junulo estas tro malforta por kontraŭi la despoton (ni memoru ke Elias Canetti konsideris la dirigenton enkorpigo de la potenco), do li simple cedas kaj jam pretas kontentiĝi je la rolo de la bakista bofilo kaj pasigi sian vivon inter tortoj kaj bulkoj. 


Sed lia renkontiĝo kun la grafino ŝanĝas ĉion. Ŝi kredas je li kaj donas stimulon serĉi novan melodion por ŝia poemo. La unuan muzikfrazon sugestas Resi, ĉio alia naskiĝas dum la estonta bopatro ĉiĉeronas lin tra la bakejo, kie moviĝas bakaĵoj kaj bakiloj – ĉiu en sia propra ritmo. Ŝokita de sia malkovro, la junulo impetas al la grafino kaj finas sian valson – “La blua Danubo”. 


Restas nur prezenti ĝin al la publiko. Sed kiel? La maljuna Strauss ne permesos tion kaj la muzikeldonisto Anton Drexler (Marcus Barron) amare konstatas tion al la grafino. Sed ŝi estas tro petolema kaj deziras bone amuziĝi, do elpensas kovardan planon. 


La menciita Drexler laŭ ŝia peto invitas la Strauss-patron viziti la princon, kvazaŭ por priparoli novan ordenon, per kiu premios lin la imperiestro. Tiucele li eĉ fuŝas montrilojn de lia horloĝo por ke la komponisto ne timu malfruiĝi al la ĉiujara festivalo de Sankta Stefano, okazonta en publika ĝardeno. 


La vantema maljunulo rapidas al la renkontiĝo dum la publiko kolere protestas kontraŭ longa prokrasto de la koncerto, kiun devis malfermi la maljuna Strauss kun sia orkestro. La ruza grafino proponas al lia filo lastan solvon – li devas anstataŭi la patron. Anton Drexler klarigas ke la patro mem deziris tion kaj laŭ ties peto li mem plurfoje ludis “La bluan Danubon” kun la orkestro, do la muzikistoj pretas. 


La junulo hezitas kaj timas multege, sed fine aprobas. La valso ĉarmigas la publikon, kiu moviĝas laŭe al la muziko kaj eksplodas aplaŭde. La grafino ĝojas, la bakista filino ploregas, ĉar ŝi komprenas ke la muziko kaptis ŝian amaton pli forte ol ŝiaj ĉarmoj. La sukcesinto fuĝas timigita kaj la grafino sekvas lin. La situacion iom fuŝas la reveninta Strauss-patro, kiu trovas sin trompita kaj venĝas sin, dirante al la princo, ke lia edzino nun estas en la domo de la junulo. 


Tiu impetas al la komponista dometo, postulas redoni sian edzinon (sin kaŝintan je alia ĉambro), preskaŭ ekbatalas, kvankam post propono dueli ekpensiĝas, evidente timante efektive riski sian vivon, tiom karan al li. Sed jen la domon eniras lia ruza edzino, jam elirinta tra alia pordo, kaj salutas ambaŭ virojn, akompanata de la jubilanta homamaso. La konflikto solviĝas. 


En la fina sceno junulino aliras la Strauss-patron por peti lian aŭtografon kaj tiu kontente subskribas, sed poste vokas ŝin denove kaj aldonas: “La Maljuna”. Ekde nun ekzistas du samnivelaj komponistoj Johann Strauss kaj la patro agnoskis la filon. 

Forgesu la realon!
Kial mi ŝatis la filmon, kiun la reĝisoro mem konsideris sia pleja fiasko? Ĉar ĝi estas amuza kaj ĉarma! Necesas nur forgesi pri ĉiuj limigoj de realo kaj kompreni ke temas pri fabelo – sorĉa forto de muziko, gejunula amo, aventuroj kaj ruzaĵoj, melodioj kaj danco, absurdo kaj patoso en unu flako. 


Kompreneble ĉio ĉi havas certan ligon al realo, sed ege malfortan. Inter la du eminentaj muzikistoj vere ekzistis grava streĉiĝo kaj konkurenco, kaŭzita interalie de tio ke la Strauss-patro lasis patrinon de sia filo, foririnte al amatino, kun kiu li jam havis tiutempe sep infanojn. 


Tamen tio neniel rilatas al kreado de “La blua Danubo”, kiu efektive estis verkita kiam la Strauss-filo havis jam 42 jarojn. Krome ĝia unua plenumo fare de koruso fiaskis kaj nur posta instrumenta versio sukcesis. 


Sed kial skrupuli pri ĉio ĉi? Simple spektu, ridu kaj ĝuu la belajn aktorojn, vienajn pejzaĝojn kaj valsan muzikon, kies sorĉa povo plu efikas post jarcentoj same kiel tiu de Alfred Hitchcock. Dankon, majstroj!

Comments