“Mi konfesas” (I confess): la plej kristana filmo de Alfred Hitchcock

Multaj, inkluzive la reĝisoron mem, konsideras tiun ĉi filmon malsukceso. Tamen mi havas kontraŭan opinion, ja temas pri la spirite profunda kaj plej kristana verko de Alfred Hitchcock.

Konfeso kaj murdo
La intrigo disvolviĝas en Kebeko, kie la juna, idealisma katolika pastro Michael Logan (Montgomery Clift) vidas iun viron eniri nokte lian preĝejon. Li postsekvas la nekonatulon kaj vidas ke tio estas servisto Otto Keller (O. E. Hasse) – la germana enmigrinto, al kiu li donis azilon kaj laboron en malfacila periodo de lia vivo. La tremanta germano petis preni lian konfeson kaj tiel rakontis, ke li ĵus murdis sian alian dunginton Villette, kies ĝardenon li prizorgis. Li asertas ke faris tion spontanee, ĉar planis nur ŝteli lian monon por helpi al sia edzino Alma (Dolly Haas), kiu laboras tage kaj nokte, pene strebante gajni groŝojn por la familio.


Sekvan tagon komenciĝas polica enketado, en kiu ĉiam pli implikiĝas la pastro kaj lia iama koramikino Ruth Grandfort (Anne Baxter), jam edziniĝinta de antaŭ sep jaroj. La enketisto Larrue (Karl Malden), malgraŭ sia amikeco kun familio de Grandfort, sentas ion suspektindan en la konduto de la virino kaj la pastro. Dum pridemandado montriĝas ke la pastro ne havas fidindan alibion por la tempo de la murdo kaj rifuzas respondi plurajn demandojn. Post insista premo Ruth Grandfort konfesas al la policano la tutan veron.


Ni ekscias ke ili estis koramikoj junaĝe. Sed poste komenciĝis la Dua mondmilito kaj Michael Logan iĝas volontulo de la regimento de la Reĝaj Pafistoj kaj foriras al la fronto. Liaj leteroj estas ĉiam malpli oftaj kaj fine ĉesas dum ŝi trovas en sia soleco subtenon kaj koran proksimecon de sia laborestro Pierre Grandfort (Roger Dann) kaj edziniĝas al li.


Logan revenas, sekvas tuttaga romantika renkontiĝo dum kiu ŝi tamen komprenas ke li iĝis tute alia homo, jam fora de la iama homa amo. Li parolas al ŝi pri aferoj spiritaj, sed jen forta pluvo trafas ilin en kamparo kaj ili sin ŝirmas en hazarde trovita laŭbo, kie dise pasigas nokton, ne kapablaj eliri pro la pluvego. Matene iu viro venas kaj ofendas Ruth per malĉastaj aludoj, pro kio ricevas batojn de Logan. Li foriras, sed promesas venĝi.


Ekde tiu tempo ŝi ofte renkontas ŝin – tio estis la menciita Villette – kaj fine li ekĉantaĝas ŝin, postulante monon kontraŭ sia silento. Ŝi petas konsilon de Logan kaj ili renkontiĝas por priparoli ĉion, sed samvespere Villette estas murdita kaj homoj vidis viron en la sacerdota sutano foriri rapide. La enketisto fine konvinkiĝis, ke tion faris Logan – la homo, kiu havis motivon kaj eblecon, kaj kondutis tre suspektinde. La pastro mem iras al la policejo por fordoni sin al la manoj de la justico.


Komenciĝas proceso, dum kiu ĉiuj devas plene konfesi siajn agojn – krom Otto Keller, protektita de la konfesa sekreto, kiu fermis la buŝon de Logan. Li ĝojas kaj timas samtempe, preta oferi la vivon de Logan por savi la sian.


Fine la ĵurianoj absolvas Logan pro manko de evidentaj pruvoj, sed nek la juĝisto, nek la popolo kredas je lia senkulpeco. Krianta kaj ululanta homamaso renkontas lin ĉe la elirejo, policanoj apenaŭ sukcesas deteni ĝian premon, sed jen al li alkuras Alma, edzino de la vera murdisto kaj deklaras laŭte lian senkulpecon, sed falas trafita de kuglo de sia edzo.


La policanoj persekutas lin tra hotelo, kie li murdas laŭvoje kuiriston kaj fine blokas lin en granda halo, kie la murdisto rektasence eliras sur scenejon kaj falas tie de la policanaj pafoj. Lastsekunde li konfesas sian pekon kaj mortas sur la manoj de Logan, kiu donas al li finan absolvon.

La heroo en sutano
Kion mi opinias pri la fimo?


Unue, ĝi estas bela. La svelta pastro en nigra sutano sendube frakasis plurajn virinajn korojn kaj ekscitis sennombrajn fantaziojn. Li ĉarmas ankaŭ por sia sincereco, profunda konvinko je sia praveco kaj preteco sekvi moralajn sindevigojn malgraŭ ĉiuj obstakloj kaj minacoj. La tuta agado disvolviĝas en la bela Kebeko, inter malnovaj preĝejoj kaj la kastelo Frontenac. Do mi forte rekomendas la filmon al ĉiuj amantoj de tiu ĉi urbo kaj ĝia historio.


Due, ĝi estas ĝisoste kristana. Mi scias, ke la katolika eklezio malfavore reagis al ĝi kaj en Irlando ĝi estis malpermisita kiel montranta la pastron en malbona lumo. Sed homoj, kiuj faris tion, evidente ne spektis la filmon aŭ estis ekstreme stultaj. La ĉefa heroo de la historio estas la katolika pastro, tiom fidela al sia kredo, ke li pretas oferi sian vivon, sed ne rompi sanktecon de la konfesa sekreto. 


La vera bravulo, premiita pro siaj heroaĵoj dum la milito, li rezignas la mondon por dediĉi sin al la eklezio kaj dio. Li kuraĝe defendas la virinan honoron kaj sin oferas por siaj idealoj, preta marŝi renkonten al la murdistaj kugloj kaj eĉ nur hazarde savita, prenas la konfeson de sia malamiko kaj absolvas la perfidulon. Mi certas, ke pluraj junuloj decidis imiti lin post spekti la filmon, kiu iĝis la tre efika kaj tute senpaga varbilo por la katolika eklezio.


Trie, mi vidis en ĉi historio ripetiĝon de la evangelia rakonto, pli ĝuste de lia fina epizodo, kiu temas pri kondamno de Jesuo. Logan scias, ke ĉio atestas kontraŭ li, tamen sinofere marŝas al la policejo. La kamerao sekvas lin kaj la stratoj de Kebeko kvazaŭ transformiĝas je Via Dolorosa, kondukanta Jesuon al Golgoto. Li antaŭvidas sian sorton, sed propravole kondamnas sin al tiuj suferoj por savi la pekan homaron. La ĵurianoj rolas kvazaŭ kolektiva Pontio Pilato kaj agnoskas lin senkulpa, tamen la homamaso roras: “Krucumi lin!”


Otto Keller en tiu kunteksto agas kiel Judaso, ja li estis same alvokita de Logan, ĝuis lian helpon kaj protekton, sed fine perfidis lin. Li havas sinpravigon, referencante al la edzino elĉerpita pro laborego, kaj timas trafi inferon, pro kio tremante konfesas siajn pekojn kiel vera kristano. Sed fine li perdas ĉion – la amatan edzinon, murditan de siaj propraj manoj, la honoron, kaj la vivon. Lia sola espero pri saviĝo por la vivo eterna estas la fina konfeso, prenita de Logan, kiun li perfidis. Tre simbola afero, ĝuiga por ĉiu kiu scias legi simbolojn.


Fine mi diru, ke evidente Alfred Hitchcock vere ne ŝatis la germanojn. Ni jam vidis germanan spionon en “Eksterlanda korespondanto”, germanajn komplotulojn en “Fifamaj”, germanan teroriston en “Sabotisto” kaj jen la germana perfidulo en preĝejo. Tio aspektas kiel planita kampanjo kontraŭ la germana komunumo, kiun la reĝisoro ŝajne konsideris aro de potenciale malicaj aĉuloj. Ĉiufoje li donas al ili certajn pravigojn, tamen la mesaĝo estsas tro malferma kaj klara: ne fidu al la germanoj! Ĉu tiu tendenco mildiĝos en liaj postaj verkoj? Kiu spektos, tiu vidos.

Comments