Verda Libro (Green Book) – la historio de soleco kaj amikeco

Verda Libro” (Green Book) rikoltis plurajn artpremiojn kaj estis laŭdata kiel unu el la plej bonaj filmoj de la jaro. Tamen miaj impresoj estas kontraŭdiraj. Mi pensas ke la recenzantoj tro koncentriĝas je la rasa temo dum la kerno de tiu ĉi historio estas dediĉita al tute alia afero.

La filma historio baziĝas sur realaj eventoj kaj estas resumebla en kelkaj alineoj. La talenta kaj fama pianisto-nigrulo Don Shirley dungas en 1962 la profesian italdevenan elĵetiston Frank Vallelonga, pli konatan kiel “Tony Lip” (Toni Babilulo) por akompani sin dum sia turneo tra Suda Usono (inkluzive de Profunda Sudo) kiel ŝoforo kaj korpogardisto. Ili alfrontas plurajn (atendeblajn) malfacilaĵojn, kaŭzitajn de totala rasismo de la usona socio, sed ĝenerale bone elturniĝas kaj disiĝas kiel amikoj, kies rilato daŭris ĝis ambaŭ mortis en 2013.


Ĉu la filmo estas bona? Sendube. La historio estas verva kaj kortuŝa, aktorludo perfekta kaj reĝisorado senriproĉa. Vivaj karakteroj kredigas nin pri vereco de la historio kaj la prema etoso ŝokas, speciale la ne-usonanojn, tute nekutimajn al la tiom instituciigita rasismo.
Sed mi demandis min: pri kio temas la filmo? Kaj mi ne trovis unuecan respondon. Sendube ĝi rakontas pri la rasismo, kiun la ĉefa heroo alfrontas ĉiupaŝe kiel tio vere estis en la tiama Usono. Sed tio estas ne sola kaj eble eĉ ne la ĉefa temo de la filmo, almenaŭ ne tiomgrade kiel en “12 jaroj da sklaveco”, “Chocolat” aŭ la samepoka “Servistaro”.
Don Shirley mem jam tiom alkutimiĝis al tiu maljusteco, ke kvankam plu insiste kontraŭstarante ĝin, ne koncentras je ĝi sian atenton. Post kiam Tony, incitita de rasisma rimarko fare de policano, kolere respondas per pugnobato, la muzikisto riproĉas lin en polica ĉelo kiel homon senrespondecan. Li diras ke tiu devis reteni sin kaj ignori la ofendon kiel li mem faras ĉiutage, ja nun ili havas grandan problemon kaj tiu minuta kolereksplodo povos ruinigi la tutan turneon.
Do mi pli atentas ĉi-foje alian linion – rakonton pri soleco de la homo, kiu perdiĝis inter du bordoj. Mezepoko finiĝis kaj laŭdire ĉiu naskiĝas libera, kapabla memstare elekti sian sorton, inkuzive profesion, loĝlokon kaj lastatempe eĉ sekson. Tamen reale ni ĉiuj estas katenitaj de stereotipoj, kiuj limigas nian agadkampon kaj ju cedas la ŝtata kontrolado, des pli fortiĝas tiu socia. “Tre malfacilas ne obei dum homo eĉ ne komprenas ke li obeas” amare rimarkigis Erich Fromm.
La nigrulo en Usono de la 1960-aj jaroj povis esti muzikisto kaj komponisto, sed li devintus ludi popularan muzikon, eble gajan ĵazon. Li devis klavumi ĝoje saltante ĉe piano, kun rideto naive stulta, cigaro en buŝo kaj glaso da viskio apude. Tia negrulo estis tolerebla kaj eĉ bonvena, ja li estis komprenebla kaj sendanĝera, umante en la destinita por li niĉo – siaspeca kultura geto. Don Shirley kuraĝis eniri la mondon de la klasika muziko, enpaŝi la blankulan terenon, same neatingeblan por la nigruloj kiel glaciĥokeo aŭ teniso. 


Ĉu li sukcesis? Sendube, ja lin aplaŭdis la plej prestiĝaj koncertejoj kaj la prezidanto mem konsideris lin preskaŭ sia amiko. Ĉu li malgajnis? Jes, ĉar li ne iĝis la sia en tiu mondo dum perdis ligon al siaj radikoj. Blankulaj artŝatantoj bonvenigis lin en siaj domoj, sed ne en siaj necesejoj – ja la “malpura nigrulaĉo” ne devis tuŝi la aĵojn de la blanka homo. Laŭ manieroj, kulturnivelo kaj menso li apartenis al la rafinita mondo de aristokratoj, sed ankaŭ tiu ĉi mondo estis separita kaj li estis sola en la nigrula sekcio de la paradizo.
La filmo montras lin kiel homon, kiu perdis rilatojn kun siaj parencoj, disiĝis kun edzino kaj eĉ ne povis kontakti aliajn nigrulojn. Lia servisto estis baratano. Nigrulaj agrikulturistoj en Suda Usono povis nur mire gapi al li – fajna ulo en kompleto, elirinta luksan aŭton kun persona ŝoforo. Li havis nenion komunan kun ili krom la haŭtkoloro kaj la vivo montris, ke tiu ligo estis grava por ĉiuj krom li mem.
Kiel ĉiu homo, profunde influita de la moderna eŭropa kulturo, Don Shirley estis disfendigita, lia animo suferis pro la perdo de la origina unueco kaj internaj konfliktoj, koncernaj ne sole la rasan apartenon. Tiurilate li estas kompleta kontraŭo de sia dungito – la viro malriĉa, apenaŭ edukita, sed vivoplena kaj ĉarma en sia natura unueco. La pleja analogiaĵo povas esti la franca “La Netuŝebluloj”, nur la kombino estas inversa – la riĉa nigrulo dungas malriĉan blankulon. Tony manĝas kun plezuro, amas kaj malamas sincere, li akceptas sian italan apartenon, sed estas malferma ankaŭ al aliaj homotipoj.
La lasta afero estas speciale atentinda. Oni kutimas konsideri reprezentantojn de la malaltaj sociaj tavoloj arkaikuloj, fremdaj al ajna progreso kaj diverseco, ĝisostaj ksenofobiuloj. Tamen realo foje estas tute inversa. La antaŭjuĝoj ofte radikas en altaj sociaj tavoloj, plej interesitaj en ili kiel regrimedo. Divide et impera (dividu kaj regu) – tiu devizo venas de supre, ofte kaŝita sub belaj vestoj de la nobla lukto por sendependeco, tiom ŝatata de la burĝaj amaskomunikiloj.
Ni vidas ke Tony facile akceptas proponon esti dungito de la nigrulo. Li traktas sian nigran mastron amike, foje aroge, sed tute homece – kiel li farus tion al iu ajn en la mondo. Eĉ post ekscii pri lia samseksemo, li tute ne indignas, nek abomenas, sed nur konstatas ke la vivo estas komplika, do li komprenas ĉion. 
La fina sceno estas la plej trafa tiurilate. Don Shirley venas seninvite al la domo de Tony dum Kristnasko, kiam lia soleco plej akre senteblas. La familio estas ŝokita, sed... post kelkaj sekundoj aŭdiĝas la vortoj: “Kial vi ankoraŭ ne donis teleron al li?!” kaj la nigrulo plonĝas en la bruan maron de la itala familia festeno. Li trovis la siajn. Malsama haŭtkoloro, abismo en edukiteco, sed ĉio ĉi ne gravas, ja mense kaj anime li estis hejme. Trovi hejmon por sia animo – jen eble la plej grava leciono de “Verda Libro”. Espereble ni lernos.

Comments