Papilio (2017) – fuĝo el tropika infero

Oni kutimas konsideri infero Siberion, sed tiu ĉi filmo rakontas pri homo, kiu naŭfoje fuĝis el la tropika Franca Gviano. La nova filmo eble estas ne same bona kiel la antaŭulo el 1973, sed vere atentokapta, do spektinda.

La ĉefa heroo estas Henri Charrière, franca latrono laŭ kromnomo Papillon, false akuzita pri murdo kaj sendita al punlaborejo en Franca Gviano. Laŭvoje li interproksimiĝas kun alia prizonulo – febla bankisto, kondamnita pro falsigado de obligacioj. Lia nova amiko estas malforta anime kaj korpe kaj baldaŭ komprenas ke sen ies helpo li apenaŭ postvivos la prizonon. Do li pretas pagi protektoservon per mono, kaŝita en… lia korpo.


Cetere mi evitos rakonti detale la historion, prefere spektu ĝin memstare. Mi nur diros ke dum la spektado mi havis strangan senton, kvazaŭ ĉion ĉi mi jam vidis ie. Finfine mi komprenis – tio estis la franca versio de la rusia punlaborejo kaj en la sovetia Gulago! Sadisme kruela gardistaro, subnutritaj prizonuloj submetitaj al senlima ekspluatado kaj turmentado, teruraj viv- kaj laborkondiĉoj en fora fremda regiono kaj senkompataj punoj kaze de malobeo. La sistemo, kies celo estas ne korekti vojerarintojn, sed rompi ilian volon, transformi ilin je tremantaj mutaj bestoj, kapablaj nur blinde plenumi ordonojn de la mastroj.


Mi mem loĝas en Siberio kaj miaj prauloj laŭ patrina linio estis punlaboruloj, venintaj ĉi tien en katenoj. Oni ne sukcesis rompi ilin, same kiel multajn aliajn rusiajn bagnulojn, malgraŭ cirkonstancoj similaj al tiuj en la filmo, en kiuj sola diferenco estis ke tropikan varmegon anstataŭis la siberia frosto kaj de la patrujo la malfeliĉulojn, kiel nomis ilin la rusa popolo, dividis ne oceano, sed montaro Uralo kaj verda maro de arbaroj. Memorindas la vivhistorio de la rusa nobelo Teodoro Sojmonov, kiu venis al Siberio en katenoj kaj poste iĝis ĝia guberniestro.


Ankaŭ la rusiaj punlaboruloj ofte fuĝis kaj kaŝe iris al Rusio (tiutempe oni konsideris Siberion aparta lando). Dum jarcentoj loĝantoj de domoj, situantaj rande de arbaroj, ĉiunokte lasis sur ekstera fenestrobreto pecon da pano kun akvo por eventualaj fuĝintoj. 
En Esperanto-literaturo evidente malmultas verkoj tiaspecaj. Mi mem povas rememori nur “Modernaj Robinzonoj” de Teodoro Ŝvarc. Ĉu aliaj fuĝo-historioj haveblas? Ni bezonas ilin, ĉar tiuj vivhistorioj instruias ke eblas postvivi ion ajn kaj trovi elirejon el la plej komplika situacio. Se iu fuĝis el infero, ĉu ni ne sukcesos solvi niajn ĉiutagajn problemojn?

Comments

  1. Tute bela komento je la fino! Mi spektis la filmon, la temo estis interesa al mi (historio, realaj okzintaĵoj...), krome ĝi respegulis ion pri kio mi jam antaŭe aŭdis Prezono en Gvjano, bedauzrinde mi ne sukcesis trovi la libron ĉar laŭ mia scio la filmo baziĝas en ĝi. Interese estas ke la franca ŝtato finfine post multaj jaroj permesis al li eniri francion! Sendube Papilion havis feran decidon fuĝi el la prizono.
    Pri siberio mi memoras plian filmon pri grupo, kiu piediris pli malpli 8000 kilometrojn! nur por fuĝi en tiuj, koncentrejoj, neniu dubas ke Stalino estis/as kondamninda ulo, li postlasis teruran historion eĉ se li sukcesis industriigi Sobetunion la vojo estis freneza!
    Ĉu ekzistas artikolo en vikipedio pri la filmo? Se ne mi pretas verki! fakte mi ofte verkas pri filmoj en vikipedio.

    ReplyDelete
    Replies
    1. Dankon pro via aprezo, kara! Fuĝoj el punlaborejoj de Gulago en Siberio okazis, sed malofte finiĝis sukcese, ĉar temas pri senhomaj foraj lokoj. Mi vizitis ilin kaj planas iam rakonti pri tio. Dume Vikipedio atendas viajn novajn kontribuojn, ja mankas artikoloj pri ambaŭ filmoj ;)

      Delete

Post a Comment