Teodoro Sojmonov, favorito de la fortuno

En la plurjarcenta siberia historio apenaŭ troveblas biografio pri instrua ol la sorto de Teodoro Sojmonov. La etbienulo, gardemarino de Petro la Granda, maristo kaj administranto, punlaborulo, kiu iĝis guberniestro de Siberio kaj poste senatano – tio sufiĉus por dekon da vivoj. Tamen nia heroo spertis persone ĉion ĉi kaj plurajn aliajn, foje tute neimageblajn aventurojn.


Gardemarino
Teodoro Sojmonov devenis de la malnova familio, kiu unuafoje menciiĝas en la 15a jarcento. Laŭ unu versio, Sojmon estas la tjurkdevena nomo kun signifo lerta, elturniĝebla, vigla. Aliaj esploristoj opinias, ke tio estas popola formo de la baptonomo Solomono. La triaj atentigas pri sojma – ferdeka ŝipo kun masto. Iel aŭ tiel la Sojmonovoj servis al la caro dum pluraj jarcentoj, foje okupis altajn postenojn, tamen ne sukcesis akiri gravajn riĉaĵojn. Ekzemple la patro de nia heroo havis nur 22 kamparanajn kortojn, kio apenaŭ povas esti konsiderata granda bieno.


Teodoro Sojmonov

Sed bonŝance Teodoro Sojmonov naskiĝis en ĝusta tempo. Lia junaĝo koincidis kun la epoko de Petro la 1a, kreinto de la Rusia imperio. Oni povus perdiĝi en ŝtorma kirliĝo de la eventoj kaj homoj, sed por la malriĉiĝinta nobelo tio estis unika ŝanco trafi suprajn socitavolojn, fari karieron kaj eble eĉ riĉiĝi. La sola vojo al tio estis ŝtata servo.
En 1708 la 16-jara Teodoro Sojmonov enmatrikuliĝis en la Moskva navigacia lernejo. En tiu edukejo, fondita de Petro la 1a, oni preparis marajn navigaciantojn kaj ŝipkonstruistojn. Multaj finlernintoj iĝis kartografoj, arkitektoj, artileriistoj, inĝenieroj, ktp. La instruado estis serioza, ekzemple la matematikan fakon estris Leontij Magnickij, aŭtoro de la fama rusa lernolibro pri aritmetiko.


Aritmetiko de Leontij Magnickij

Ne malpli grave oni atentis la disciplinon. Foresto estis punenda je 5 rubloj por ĉiu tago. Nemalofte oni aplikis pezan skurĝon. Foje Sojmonov mem malfruiĝis post kristnaskaj ferioj, do devis prezenti skribitan klarigon, sin pravigante per urĝaj farendaĵoj en la bieno kaj peti ke la estraro nuligu la pezan monpunon.


Gardemarino

Lernokurson li finis en tri jaroj post kio kiel unu el la plej bonaj lernantoj estis sendita eksterlanden por daŭrigi la studojn. La imperiestro mem vortumis taskon de la senditoj: “lerni la navigadon vintre kaj somere navigi en maro sur militŝipoj kaj instruiĝi por ke poste iĝu maraj oficiroj”. Rusio transformiĝis je la mara imperio kaj ege bezonis la edukitajn navigaciantojn.


Moskva navigacia lernejo

Entute al Nederlando estis senditaj 26 homoj, kiuj ricevis tiukaze identigilojn kaj po 115 rublojn por “sin manĝigi trans la maro”. En tiu lando kaj maraj ekspedicioj Teodoro Sojmonov pasigos pli ol du jarojn. La juna nobelo spertis malfacilan tempon: li devis lerni lingvojn, spertiĝi praktike en la komplika profesio kaj simple vivi en la groŝoj, malofte venantaj de la patrujo. Li sukcesis. Fine de la lernoperiodo Sojmonov jam konis la nederlandan, germanan kaj latinan lingvojn, perfekte lertis en la navigaciado kaj estis nomumita gardemarino (de la franca garde-marine; la suboficira rango uzita en la rusia mararmeo de 1716 ĝis 1917).


En Moskva navigacia lernejo

Oni scias ke la juna aristokrato ne disdegnis la plej malpuran kaj pezan laboron, strebante profunde studi ĉiujn nuancojn de sia profesio. Poste li rememoris kiel foje nederlanda admiralo, vizitinta unu el varfoj de Amsterdamo, vidis strangan scenon. En rigilarejo staris kelkaj matrosoj, vestitaj en malpura veltolaĵo kaj nodis ŝnuregojn. La situacio mem estis tute ordinara kaj apenaŭ mirigus iun. La admiralaj okuloj larĝiĝis pro alia afero – de sub simplaĉaj vestaĵoj de la “matrosoj” videblis ĉemizoj el fajna nederlanda tolaĵo kaj sur iliaj piedoj estis ne matrosaj botoj, sed silkaj ŝtrumpoj.


Petro la 1a en varfo

Nur post kiam oni klarigis al li, ke tio estas rusiaj nobeloj, venintaj por lerni la navigadon, la sperta maristo transiris de la miro al admiro. Li invitis la gardemarinojn al tagmanĝo en sia domo, multe laŭdis ilian diligentecon kaj rememoris kiel iam en la sama varfo li rnekontis la rusan imperiestron Petro la Granda, kiu ĉirkaŭhakis lignaĵojn kiel simpla ĉarpentisto. Teodoro Sojmonov prudente rimarkigis, ke “estas pli bone por la oficiro, konante ĉian laboron ordoni kaj indiki ol sen scii kion oni faras esti nura kontrolanto”. Tiel pasis la lernojaroj.

Maristo
En 1715 Teodoro Sojmonov revenis hejmen. Baldaŭ li ekzameniĝis kiel miĉmano  (de la angla middle ship man – meza ŝipisto) kaj estis sendita al la 64-kanona ŝipo Ingermanland, kiu krozis la Baltan maron. Tio estis grava agnosko: la severan ekzamenadon, okazintan en ĉeesto de Petro la 1, trapasis nur 17 gardemarinoj el 48. La imperiestro apenaŭ bedaŭros pri tiu decido, ĉar la kuraĝa kaj lerta miĉmano servis al li fidele kaj honeste. En 1719 li ricevis specialan taskon.


Ingermanland

Malgraŭ la longa Nordia milito (1700-1721) kontraŭ Svedio kaj kelkaj aliaj gravaj projektoj, la imperiestro neniam forgesis pri la orienta direkto de la rusa ekstera politiko. Li turnis sian rigardon al Meza Azio – ŝlosilo al la fora Hindio.
La unuaj rusaj ekspedicioj en la Kaspia maro sugestis al li grandiozan projekton. La imperiestro decidis… ŝanĝi fluon de rivero Amudarjo kaj turni ĝin al la Kaspio. Tio kreus kondiĉojn por stabila komerca vojo de Moskvo al la koro de Meza Azio kaj plu orienten. Sed mankis baza afero – mapo de la Kaspia maro.


Mapo de Kaspio


Fakte tiaj mapoj haveblis, sed ĉu ili estis fidindaj? Teodoro Sojmonov esprimis grandajn dubojn rilate la mapon de Aleksandro Koĵin (unu el la plej konataj), mirinte kiel la kartografo “sur kameloj veturante kuraĝis la marojn priskribi”. Do en 1719 al la Kaspia maro direktiĝis ekspedicio subestre de nederlandano Karl Verdun, kiu antaŭe servis kiel navigaciisto en la sveda floto kaj estis militkaptita de la rusoj. Kun la nederlandano ekveturis orienten Teodoro Sojmonov. Dum kelkaj monatoj ili krozis akvojn de la enigma maro, esploris ĝiajn bordojn, mezuris profundojn kaj priskribis la insulojn.


Mapo de Kaspio


Rezulte de tio aperis la unua fidinda mapo de la Kaspio. Gravecon de tiu ĉi evento oni povas kompreni jam laŭ ekscitaj laŭdoj de la Akademio pri sciencoj de Francio, ricevinta la mapon kiel donacon de Petro la Granda. “Ni havas pro kio danki tiun ĉi venkinton-akademianon!” admiris akademiano Bernard Le Bouyer de Fontenelle, implicanta la rusan imperiestron. “Finfine ni konas la veran figuron de tiu ĉi maro, kiu tute malkongruas al la antaŭa kaj kutima”.


Mapo de Kaspio


Verŝajne nur Sojmonov ne tute kundividis tiun ekscitiĝon. Lin allogis aliaj teroj, kiuj kuŝis multe norde ol Hindio kaj Buĥaro. Foje dum la Persa milita ekspedicio li rekte prezentis siajn pensojn al la imperiestro. Li parolis pri malfacilaĵoj, kiujn alfrontas la eŭropanoj vojaĝante al Orienta Hindio (tio estas – Ameriko). Pri longa kaj danĝera marvojo ĉirkaŭ Afriko kaj Kabo de Bona Espero. Dume la rusaj maristoj povus atingi ekzemple Kalifornion multe pli rapide, navigante de la bordoj de Kamĉatko aŭ aliaj lokoj en Orienta Siberio. Neniu sciis ĝuste, kiaj riĉaĵoj atendis ilin en la fora Ameriko, sed ili sendube estis fabele grandegaj.


Persa militekspedicio


Tamen Petro la 1a ĉesigis la pensoflugon de la revema vojaĝanto: “Aŭskultu, mi ĉion ĉi scias, sed ne nun, tio poste”. Lin altiris Hindio kaj la imperiestro preferis koncentriĝi je la plej grandaj celoj. Cetere Sojmonov ne forgesis sian revon pri Siberio. Li trafos tiun ĉi regionon, kvankam en tute aliaj, neplanitaj cirkonstancoj.



Prokuroro
Sed pri tio poste. Dume la kariero de nia heroo evoluis perfekte. Post plurjaraj maraj vojaĝoj kaj bataloj li setliĝis en Peterburgo, edziĝis kaj naskigis infanojn. En la 39a vivojaro Teodoro Sojmonov ricevas preskribon lasi la maran fakon kaj okupi postenon de la prokuroro de la Admiralteja kolegio. La maristo kaj kartografo, li ne tuj aprezis la imperiestran favoron kaj eĉ provis eviti ĝin, sin pravigante per manko de konoj pri la civilaj aferoj. Sed la ĝeneral-prokuroro Pavel Jaguĵinskij irone respondis, ke “la admiraltejaj aferoj certe estas ne same komplikaj kiel navigado”, do ilia studo ne postulos tro multe da tempo. Tiel la maristo iĝis la prokuroro.


Admiraltejo

Tio donis al li multe da laboro, eĉ tro multe. La malnova amiko vic-admiralo Dmitrij Senjavin rapide engaĝis lin, rakontinte pri reguloj kaj kutimoj de la Admiraltejo. La ĉefa trajto de la administracio estis grandega kaj preskaŭ malkaŝa ŝtelado – la ĉiama plago de la rusia ŝtato. Ekzemple vic-prezidanto de la Admiraltejo admiralo Peter von Sievers ŝatis aĉeti tre multekostan kaj malaltkvalitan karbon el Newcastle upon Tyne


Peter von Sievers

Alia admiralo, grafo Golovin helpis lin, akceptante la karbopolvon kvazaŭ normalan varon. La direktoro de la admiralteja kontoro kontr-admiralo Martin Gosler vendis kun leĝorompoj 17 mil pudojn de la ŝtata fero… Oni povus daŭrigi senĉese.


Admiraltejo

Sojmonov indulgis neniun. Ignorante altajn rangojn kaj meritojn li punis ĉiujn konvinkitojn. Post ricevi specialajn rajtojn, la firmavola prokuroro komencis kruelan batalon kontraŭ altnivelaj ŝtelistoj. Multaj el ili estis punitaj, perdis postenojn kaj posedaĵojn.
Baldaŭ la sorto denove renkontigos lin kun Siberio. En 1736 Teodoro Sojmonov iĝas ano de la komisiono kiu enketis misuzojn de juĝistoj de la Siberia prikazo, kaj krimojn de Alekseo Ĵolobov, vic-guberniestro de Irkutsko kaj brigadiro Suĥarev. La vic-guberniestro prirabis kaj teroris ĉiujn, priŝtelante la ŝtatan buĝeton je 34 800 rublojn – grandega por tiu tempo sumo. Dum la enketado li cinike diris, ke ne agnoskas sin kulpa, ĉar “kiel tio okazis antaŭe, ke ĉiuj ŝtelis kaj nun ĉiuj ŝtelas kaj poste ŝtelos”. Cetere kun la siberiaj ŝtatoficistoj Sojmonov renkontiĝos plurfoje kaj havos eblecon konvinkiĝi je praveco de la ekzekutita koruptulo.


Arestito
Ekzekuto estis nomumita por la 27a de junio 1740, ĉirkaŭ la 8a posttagmeze. Eŝafodo kiel kutime estis konstruita antaŭan vesperon sur placo de la Sitnij-merkato apud la Petropaŭla fortikaĵo. Proksimiĝis fino de la afero de Artemio Volinskij…


Artemio Volinskij
Sed unue ni faru kelkajn paŝojn malantaŭen kaj revenu al la origino de la tragedio, kiu abrupte ĉesigis la sukcesan karieron de nia heroo. Artemio Volinskij estis la favorito de la influa regento de la Rusia imperio Ernst Johann von Biron. Li faris kapturniĝan ŝtatoficistan superflugon kaj en 1738 iĝis kabinet-ministro. Rapida salto al la pinto de la ŝtata ĥierarĥio perdigis al li senton de la realo kaj puŝis al nepripensita ago: ekbatali kontraŭ sia aŭspicianto.


Ernst Johann von Biron

Ĉiuj ĉi intrigoj disvolviĝis sub standardo de la lukto kontraŭ “fremda dominado” ĉe la kortego, kvankam la baltaj nobeloj kiel Biron estis la samaj regatoj de la rusia imperiestro kaj statistiko montras, ke ili apenaŭ tro abundis en la altaj postenoj. La vera kialo estis ke tiutempe asistantoj de Petro la Granda jam forgesis ke nome ilia ŝatata imperiestro iam invitis multajn eksterlandanojn servi en Rusio. Tro granda estis tento uzi la burĝonan rusan naciismon en politikaj ludoj.


Artemio Volinskij ĉe kunsido de la ministroj

Volinskij supertaksis siajn fortojn – la ruza Biron atakis lin la unua kaj venkis. En aprilo 1740 la kabinet-ministro kaj proksimaj al li uloj estis arestitaj, komenciĝis la enketado. La 30an de aprilo oni venis por Teodoro Sojmonov – li estis inter amikoj de Volinskij, ofte renkontiĝis kun li kaj priparolis ŝtatajn aferojn.
La Sekreta kancelario, kien oni kondukis la arestitojn, ludis laŭ siaj reguloj – tie konfesis ĉiuj. Konserviĝis propramanaj atestoj de Teodoro Sojmonov: la unuaj – faritaj en lia kutima firma skribmaniero, kaj la sekvaj – jam post torturstreĉilo – preskaŭ nelegeblaj. Sojmonov agnoskis ĉion, cetere same kiel ĉiuj arestitoj – alia rezulto estis tiutempe neakceptebla. Meze de junio la enketado finiĝis kaj la speciale establita ĝenerala kunsido faris juĝverdikton.


Anna Ioanovna

Ĝi estis sufiĉe kruela eĉ por sia severa tempo. La malplejaj engaĝitoj devis “nur” perdi la kapojn sur la eŝafodo. Artemio Volinskij kiel la ĉefa maliculo estis kondamnita al eltranĉo de la lango kaj palisumo. Sojmonov estis kvaronumota. Tio signifis ke ekzekutisto devos sinsekve forhaki ambaŭ liajn manojn, poste ambaŭ krurojn kaj nur fine la kapon (tiel siatempe estis ekzekutita ribelulo Stepan Razin). Oni povas imagi teruriĝon de la klera nobelo, kondamnita al tiu horora morto. Tamen imperiestrino Anna Ioanovna decidis “montri kompaton” kaj per sia ukazo mildigis la sorton de la kondamnitoj.
Fine oni kvaronumis nur Artemion Volinskij. Sojmonov estis kondamnita al skurĝado kaj eterna punlaborado en la fortikaĵo Oĥotsko. La 27an de junio 1740 ekzekutista skurĝo, farita el du akrigitaj ledrimenoj, anticipe impregnitaj en lakto kaj sekigitaj sub la suno, lasis neforviŝeblan spuron sur la dorso de la iama prokuroro. 


Skurĝado

Dokumentoj atestas ke li estis skurĝita “senkompate”, kio signifas ne malpli ol 30 batojn. Por ĉiam malaperis nobelo Teodoro Sojmonov, lian lokon okupis Teodaĉo-bagnulo.


Punlaborulo
Tri tagojn poste la ĵusbakita punlaborulo ekis al punejo, eskortata de tri kaporaloj kaj kaporalo-gvardiano. Malsame ol ordinaraj krimuloj, ne iris al Siberio piede, sed veturis sur koĉo, kvankam plej verŝajne katenita. La katenoj tiutempe pezis averaĝe 30 pundojn, tio estas 10 kg. Oni ordonis veturi senhalte, do al Oĥotsko nia heroo venis tre rapide – post nuraj du monatoj. Tie, pene laborante en sala fabriko li devus pasigi la reston de sia vivo. Cetere laŭ tiamaj konsideroj li jam estis maljunulo – ja Teodaĉo-bagnulo komencis la 48an vivojaron…


Katenoj kaj brulmarkiloj

Sed favoro estas kaprica kaj neniu scias, kion la sorto preparos al li. En aŭgusto 1740 post malfacila akuŝo mortas imperiestrino Anna Ioanovna kaj post tri monatoj okazas plia kortega renverso. Biron estis eksigita kaj ekzilita al la siberia urbeto Pelim. Efikis ankaŭ ke la edzino de Sojmonov senĉese sendis larmoplenjan leterojn kun la peto liberigi sian edzon. Do la 13an de aprilo 1741 kaporalo Timofeo Vasilev ricevis ordonon tuj eki al Oĥotska fortikaĵo por forpreni Sojmonov kaj transporti lin al lia vilaĝo.


Oĥotska fortikaĵo

Postaj eventoj estas konataj sufiĉe nebule kaj havas plurajn legendajn versiojn. Jen legendo, registrita meze de la 19a jarcento en Tobolsko de historiisto Nikolao Abramov. Post atingi la siberian ĉefurbon la kaporalo alfrontis problemon – neniu povis diri al li, kie troviĝas la serĉata punlaborulo. Tagon post tago, monaton post monato veturadis li tra la senfina mondo de la siberiaj punlaborejoj: foliumis listojn, rigardis vizaĝojn, pridemandis iujn kaj tiujn – ĉio estis vane. La sama fiasko atendis lin en Oĥotsko – Sojmonov troveblis nenie. Al la kaporalo restis nur reveni al Peterburgo kun malplenaj manoj kaj agnoski, ke li malsukcesis plenumi la imperiestran ordonon.


Katenuloj en Siberio

Ĉio solviĝis hazarde. Iun matenon li vizitis kuirejon de punlaboruloj kaj jam senespere demandis mastrinon: “Ĉu vi konas ĉi tie inter la punlaboruloj Teodoron Sojmonov?” – “Ne, tia mankas ĉi tie” respondis la ino. Sed post ioma pripensado ŝi ripetis dufoje al si mem: “Teodoro, Teodoro…” kaj subite diris: “Jen, en tiu angulo dormas Teodaĉo-bagnulo, demandu, ĉu tio estas li?”


Siberia punlaborulo

La kaporalo turnis sin kaj ekvidis grizharan maljunulon – vilan, en drapa duonkaftano, dormi sur nekovrita planko. Nur post longa pridemandado la viro respondis: “Jes, iam mi estis Teodoro Sojmonov, sed nun la malfeliĉa Teodoro Ivanov” kaj ekploris. Oni povas imagi ŝokon de la mastrino post vidi kiel la kaporalo brakumis la grizharan punlaborulon, eklarmis mem kaj elbuŝigis: “La imperiestrino Elizaveta Petrovna indulgas vin”.


Elizaveta Petrovna

Historiistoj ne tre emas kredi al tiu legendo, rimarkigante kelkajn malĝustaĵojn kaj malkongruaĵojn. Ekzemple ĝi rakontas kiel post la liberigo Sojmonov resanigis la elŝiritajn nazotruojn, metante sur ilin pecon da karno, eltranĉita el sia dekstra brako sub la ŝultro. La siberiaj bagnuloj vere famis pro sia lerteco rilate restaŭradon de la elŝiritaj nazotruoj kaj forviŝado de survizaĝaj brulmarkoj. Per specialaj solvaĵoj kaj pulvoroj ili sangigis la vundojn por ke tiuj ne resaniĝu rapide. Sekve de tio la brulmarkoj iĝis tiom nebulaj kaj malklaraj ke la aŭtoritatoj plurfoje devis eldoni ukazojn pri ripeta markado. Tamen ĉi-foje tio ne okazis, ĉar ni ĝuste scias: oni ne elŝiris la nazotruojn de Sojmonov.


Elŝirado de nazotruoj

Cetere ĝenerale la rakonto pri longa serĉado de la perdiĝinta en Siberio punlaborulo estis sufiĉe realisma. Viktimoj de la Sekreta kancelario seniĝis ne nur je libereco, sed ankaŭ je sia personeco, do venis al punlaborejoj sen familinomoj. Oni konas multajn kazojn kiam serĉado de tia punlaborulo daŭris jarojn kaj nemalofte fiaskis. Ne hazarde por plenumi la ordonon la kaporalo bezonis dek monatojn!


Punlaborulo katenita al ĉarumo

Post trafi la punlaborejon homoj kvazaŭ falis en inferon, de kie mankis revena vojo. Sed Sojmonov estis feliĉa escepto – li revenis.

Reveno
Oni ne forgesu, ke la tiama indulgo tute ne egalas al la nuna rehabilito. Oni “pardonis” al Sojmonov “lian kulpon”. La 17an de marto 1742 oni voĉlegis la respektivan ukazon sur placo antaŭ la Uspenskij katedralo en la Moskva Kremlo, kovris la princon per standardo kaj redonis al li spadon, forprenitan dum la aresto. Sed tio signifis nur, ke la imperiestrino pardonis lin, montrinte sian bonkorecon – neniu parolis pri restarigo de la rompita justeco. La ekzilo mem estis sufiĉa pruvo de kulpo, la monarĥo ne povus erari – tio estis tradicio de la rusia ŝtato. Oni ordonis al Teodoro Sojmonov lasi ĉian ŝtatservon kaj reveni al sia vilaĝo.


Uspenskij katedralo en Moskvo

Komenciĝis longaj neniofaraj jaroj. La vivo finiĝis. Ŝajnis ke estonteco estas difinita, ĉio ebla jam okazis kaj restas nur pacience atendi la finon de siaj vivotagoj. Tiel vivis preskaŭ ĉiuj postvivintoj de ekzilo kaj imperiestra malfavoro. Sed Sojmonov denove rompis ĉiujn regulojn.


Mapo de la Rusia imperio, kreita post la Granda Nordia ekspedicio


Post 11 “tedaj” jaroj li ricevis proponon neatenditan, sed allogan: partopreni la Grandan Nordan ekspedicion. Ĝin aranĝis admiralo Vasilij Vjatlev, lia malnova flota kamarado, kiu tiutempe iĝis la siberia guberniestro. La ekspedicio pasis sukcese: la sperta kartografo kreis plurajn mapojn kaj priskribojn, esploris novajn vojojn kaj areojn por loĝlokoj. Kaj jen plia donaco de la sorto: okaze de la komenco de la Sepjara milito Vasilij Mjatlev estis revokita al la mararmeo kaj lian postenon okupis… Sojmonov! La 14an de marto 1757, ĝuste 15 jarojn post la ukazo pri lia indulgo, la iama punlaborulo iĝis guberniestro de Siberio.


Guberniestro
Post okupi la postenon, la 65-jara guberniestro reviziis la aferojn. Li havis longan kaj eventoriĉan vivon, tamen lokaj okazaĵoj ŝokis lin. Plej multe Teodoro Sojmonov miris pri la arto de “ŝtatoficista profito”. Avo de iu ŝtatoficisto, skribis li, havis kiel kapitalon grizan kaftanon, kastoran felpelton, bovinon, du porkinojn kaj kvinopon da kokinoj. Lia patro havis vilaĝeton. Sed nepo-guberniestro havas, nekonate de kie estiĝintajn, 2000 kamparanojn. Se demandi lin: “Kiel vi akiris tion?” li respondos: “Aĉetis”. – “Kie vi trovis la monon?” – “Perlaboris”. Kaj laboro tiu, amare resumis Sojmonov, konsistis “sole en tio, ke li kalkulis monon”, prenitan de malfeliĉuloj, kiuj penis liberiĝi de la oficista ĉantaĝo kontraŭ iu ajn prezo. Sojmonov indignis.


Blazono de Siberia gubernio

Komenciĝis grandskala kaj laŭplana laboro pri restarigo de la ordo en la gubernio. La eks-prokuroro agadis rigore, sed juste. La taran vojevodon Kulnev, konviktitan je prenado de ŝmirmono, li eksigis kaj juĝis. Alian koruptulon, poruĉikon Pjanij, li soldatigis. Nobelon Melnikov el urbo Kuznecko, kiu ne pagis al ŝtataj koĉeroj veturmonon, li ordonis ĉeni, post kio jam sekvan tagon la katenulo trovis necesan monon.


Tobolsko

Sojmonov estis ŝokita de la mizera stato de la komercejo (Gostinij dvor) en Tobolsko. Anstataŭ negocistoj tie troviĝis deko da plej diversaj oficejoj, anstataŭ varoj la kelojn plenigis akvo. La antaŭa guberniestro Aleksio Suĥarev ordonis elfosi nemalproksime basenon por tri paroj de siaj cignoj kaj akvo de tiu ĉi lageto inundis la tutan ĉirkaŭaĵon. Baldaŭ la komercejo estis riparita kaj lupago de ĝiaj butikoj fluas al la loka buĝeto.
Multan tempon kaj fortojn li malŝparis en batalado kontraŭ la tobolska mitropolito Paŭlo Konjuskeviĉ, kiu kondutis aroge kaj sendependeme. Teodoro Sojmonov strikte malpermesis perfortan kristanigon de la lokaj tataroj kaj krome ne toleris malobeemon de la pastro. Foje li tute eksplodis.


Paŭlo Konjuskeviĉ

Tio okazis en la tago kiam oni devis ĵuri al la ĵus surtronigita imperiestro Petro la 3a. La mitropolito diris, ke la ceremonio devas esti prokrastita por unu tago ĝis oni alportos el sakristio la “konvenajn episkopajn vestojn” kaj kategorie neis ĉiujn argumentojn de oponantoj. Sojmonov indignis pro tia formalismo kaj rezolute deklaris, ke la ĵuro okazos en iu ajn kazo, ĉu kun aŭ sen lia partopreno. La timigita sacerdoto cedis kaj, preninte haveblajn vestojn, sin trenis al la katedralo.
Kiel guberniestro Teodoro Sojmonov realigis multajn projektojn, grandajn kaj etajn. Li malfermis geodezian lernejon en Tomsko, konstruigis lumturon ĉe Bajkalo, aranĝis impostan censon de la aborigenoj, loĝigis bordojn de rivero Amuro.


Punlaboruloj adiaŭas familiojn ĉe la limo de Siberio

Sed unu ago estas vere rimarkinda pro sia specifeco: li radike ŝanĝis pritraktadon de la denuncoj, kiuj inundis la gubernian kancelarion kaj iĝis vera plago de Siberio. Miloj da kompatinduloj suferadis en prizonoj, atendante pritrakton de respektivaj denuncoj en Sankt-Peterburgo. Nura transportado de la denuncantoj al la Sekreta kancelario en la ĉefurbo, dum 10 jaroj elsuĉis el la loka buĝeto 14 mil rublojn!
Sojmonov ĉesigis tion. Ekde nun la aferoj ne rilataj al insultado de la imperiestro estis pritraktataj surloke kaj malofte finiĝis per sendado de la arestitoj al Peterburgo. Guberniestro Sojmonov tro bone komprenis kio estas vera justico.


Senatano
Ŝajnas ke ĉio estis bone. La siberianoj ŝatis kaj estimis sian guberniestron, imperiestrino Ekaterina la 2a aprezis lin kaj eĉ honorigis per ordeno de Aleksandro Nevsij. Sed al Sojmonov ŝteliris alia malamiko, kontraŭ kiu estis senpova eĉ la guberniestro mem – la maljuneco. Komenciĝis la oka jardeko de lia vivo. La fortoj ĉiutage malkreskis, ĉiam pli ofte turmentis lin malsanoj, ricevitaj dum longaj vojaĝoj tra la stepoj de Kaspio kaj malvarmaj akvoj de Baltio. Du jaroj da punlaborula vivo ankaŭ lasis siajn spurojn. Sojmonov laciĝis.


Senato

En 1763 la imperiestrino aprobis ripetan peton de la 70-jarulo kaj ordonis maldungi lin de la ŝtata servo. La 14an de marto (jen la koincido!) Teodoro Sojmonov venis al Moskvo por ne plu forlasi ĝin. Unuafoje dum multaj jaroj li denove havis eblecon profundiĝi en la sciencan esploradon: konversacii kun historiisto Gerhard Friedrich Müller, korespondi kun Miĥailo Lomonosov, verki librojn pri historio kaj geografio de Rusio.


Gerhard Friedrich Müller

Ekaterina la 2a interkonatigis lin kun la nova siberia guberniestro Deniso Ĉiĉerin kaj petis instrui lin pri ĉio, ĉar li estas “ulo bona, honesta, nur ne konas la guberniajn aferojn, ĉar servis en la gvardio”. Baldaŭ al la 43-jara Ĉiĉerin algluiĝis kromnomo “fileto de Sojmonov”, pli amuza ol malestima – tiom nedisigeblaj iĝis la du amikoj.


Ekaterina la 2a

Domo de Sojmonov iĝis la vera siberia nesto, kie renkontiĝas ne nur la siberianoj mem, sed ankaŭ ĉiuj ŝatantoj de tiu ĉi regiono. Tie oni pridiskutis projektojn de leĝoj kaj reguloj, verkis planojn, faras interkonsentojn. Diference de multaj samaĝuloj, en la Senato li ne iĝis arkaika manekeno. Paroloj kaj esploroj de Sojmonov plu estis fundamentaj kaj akraj, kaj zorgigis plurajn koruptulojn.


Miĥailo Lomonosov

Sufiĉas diri, ke lia raporto estis unu el kialoj de likvido de la iam ĉiopova Siberia prikazo, kiu tiutempe iĝis la multekosta trogo por ŝtataj ŝtelistoj. Li insistis (kaj sukcesis) pri ĉesigo de plurjara milita konkerado de Ĉukotko – sangoverŝa kaj senrezulta. La sagaca Sojmonov rimarkigis, ke “necesas tiujn ĉukĉajn kaj aligentajn ribelulojn trakti ĉefe ne per milita mano, sed per kareso, bonfaro kaj bonkora pritraktado”.


Konkerado de Ĉukotko

Nur en 1766 Teodoro Sojmonov tute emeritiĝis. La fina verko de lia fruktodona vivo iĝis “Historio de Petro la Granda” – libro, pri kiu li laboris dum lastaj vivojaroj. Plumo glitis laŭ papero kaj antaŭ la okuloj viciĝis aferoj de la pasintaj tagoj – Sojmonov havis abundajn memorindaĵojn. 


Libro de Sojmonov

Fadeno de la rememoroj rompiĝis la 11an de julio 1780, kiam pasinteco kaj nuntempo ĉesis sian ekzistadon kaj ilian lokon okupis eterno. Teodoro Sojmonov mortis je la aĝo de 88 jaroj kaj estis sepultita en la Visockij monaĥejo apud Serpuĥovo.