Bitmono mortos. Sed nur en Ĉinio

Pliaj signoj de baldaŭa malpermeso de ĉifromono en Ĉinio aperis lastatempe. Mi apenaŭ estas mirigita, ĉar prognozis tion antaŭ unu jaro kaj certas, ke baldaŭ la afero estos finita. Kial? Ĉar tion kauzas ne politikistaj kapricoj, sed fundamentaj ekonomiaj kaj politikaj kialoj.

La verdikto definitiva
La 8an de aprilo 2019 la Nacia Komisiono pri Evoluado kaj Reformoj de Ĉinio publikigis liston de 450 industrioj, dividitaj je tri partoj: la subtenindaj, la subpremindaj, la likvidindaj. La ĉifromona industrio trafis la trian sekcion. Dato de ĝia likvido ne estis indikita kaj la aŭtoritatoj klarigis ke tio signifas tujan ekstremadon. La listo estas nura malneto, publikigita por diskuto kiu daŭros ĝis la 7a de majo. Sed mi ne dubas ke la rezulto estos la sama kaj la verdikto estos definitiva: bitmono devos morti.


Tio povas ŝoki, ja nome Ĉinio iĝis la tutmonda centro de la ĉifromona minado, 70% de kies kapacito koncentriĝas en Siĉuano. La plej grandaj minejoj kaj produktanoj de miniloj troviĝas en Ĉinio. Ĝis nun la industrio kreskis kaj prosperis, kreante milojn da junaj milionuloj, certaj ke tiu paradizo daŭros ĉiam. Sed ili eraris kaj mi diris tion printempe de 2018, kiam la industrio floris kaj donis abundajn rikoltojn. Ĉu mi estas pesimisto nekorektebla? Ne. Mi simple vidas fundamentajn kialojn, kiuj neeviteble movas la ĉinajn aŭtoritatojn al la totala malpermeso.

Imperiestro Xi
Por kompreni tion ni devas forgesi pri personaj preferoj kaj rigardi la aferon per okuloj de la ĉinaj aŭtoritatoj. Kion celas Xi Jinping? Same kiel ĉiuj regantoj li deziras monon kaj povon. Do ĉiujn aferojn li analizas tra la filtrilo, kiu difinas, ĉu ili helpas al li atingi tiujn celojn aŭ ne.
Kion faras la ĉifromonuloj en Ĉinio? Ili konsumas elektron kaj produktas ĉifromonon. La ordinara reta elektro en Ĉinio estas multekosta, do ili koncentriĝas en lokoj, kie eblas ĝui elektron malmultekostan aŭ subvenciatan de la ŝtato. Pro tio pluraj minejoj aperis en Interna Mongolio, kie lokaj aŭtoritataj pretas subsidi iujn ajn konsumantojn de elektro, abundega en tiu subevoluinta regiono, kies ĉefa avantaĝo estas karbominejoj. Oni elminigas karbon, bruligas ĝin, produktas elektron kaj tuj ĝin konsumas. Logike, ĉu ne?


Sed plej multe da minejoj funkcias en Siĉuano – regiono apud Tibeto, kie en montaro multas etaj elektrostacioj sur riveretoj, produktantaj elektron, kiun preskaŭ neniu bezonas surloke. Plejparte ili estas ne konektitaj al la sistemo de State Grid, do funkcias aŭtonome. Akvoelektro estas la plej ĉipa laŭnature kaj pro manko de konsumantoj prezoj falas ekstreme.
Do la ĉinaj ĉifromonuloj investas kaj gajnas rapidege. Oni povas aĉeti minilojn kaj regajni ilian koston ene de ses ĝis 10 monatoj. Ideala komerco, ĉu ne? Apenaŭ eblas trovi alian industrion, kie investoj estus revenontaj ene de kelkaj monatoj kaj profito nevidebla kaj neimpostebla. Sola escepto komparebla estas narkotikaĵoj. Sed kion pensas pri tio la ĉina ŝtato?
Ĝi vidas ke la ministoj konsumas elektron – gravan resurson por la nacia ekonomio – kaj voras investojn, sed neniel kontribuas al la ekonomia kresko. Ili ne pagas impostojn, preskaŭ ne kreas laborpostenojn, ne stimulas industrian produktadon kaj sola servo, kiun ili faras, estas nekontroleblaj financaj operacioj.


Dum longa tempo la ŝtato indiferente rilatis al tiu sektoro, ĉar ĝi estis tro eta kompare al la kolosa ĉina ekonomio. Dum lastaj du jardekoj la nevortigita devizo de la ĉina registaro estis: “Gajnu monon iel ajn!” Tio ebligis al Ĉinio kreski rapidege, kvankam kun gravaj flankdamaĝoj kiel totala detruado de la naturmedio, lezo de moralaj normoj ktp.
Sed post enposteniĝo de Xi Jinping ĉio ŝanĝiĝis. Li vidis ke la afero iris tro for kaj ektimis, ke la ŝtato povos perdi kontrolon super la situacio kaj ripeti la sorton de Sovetunio, kiu disfalis en la malfortaj manoj de Miĥail Gorbaĉov. Do li komencis striktigi la reĝimon, memorigante ke la ŝtato plu regas Ĉinion kaj komercistoj rajtas ludi nur ene de la desegnita cirklo kaj laŭ ĝiaj reguloj.
Arestoj de altpostenuloj, publikaj procesoj, mortkondamnaj verdiktoj ŝanĝotaj al ĝismorta enprizonigo, blokado de eksterlandaj ĝiroj kaj privataj investoj – multaj aferoj ŝanĝiĝis sub la “imperiestro Xi”. Oni povas malŝati tion, sed realo estas kia ĝi estas – nun li havas povon kompareblan nur kun tiu de Mao, kiu evidente estas lia idealo imitenda. Do kiu restas en Ĉinio – ludu laŭ la Xi-reguloj.

Granda truo en la muro
Dum lastaj jaroj li ne nur obeigis la naciajn komercan kaj politikan elitojn, sed ankaŭ konstruigis grandan muron ĉirkaŭ Ĉinio – krom tiu informadika aperis ankaŭ la muro financa. Kaj tio estas ne persona kaprico, sed logika paŝo. La timigitaj ĉinaj elituloj impetis eksterlanden. Multaj ŝtatoficistoj kaj komercistoj decidis transloki siajn familianojn al pli komfortaj landoj, kreinte tie “rezervajn flughavenojn” por si. Pri gradnskaleco de tiu fluo oni povas juĝi laŭ unu simpla fakto: triono de loĝantoj de Vankuvero (Kanado) nun havas ĉinajn radikojn. Kanado, Aŭstralio kaj Eŭropa Unio iĝis la preferataj havenoj por la novaj ĉinaj elmigrintoj.


Sed kompreneble tiuj homoj ne deziras esti malriĉaj rifuĝintoj. Ili volas transloki ankaŭ siajn havaĵojn, amasigitajn dum jaroj da komercado kaj (foje) koruptado. Kiel? Ĉiuj ĝiroj el Ĉinio estas strikte kontrolataj, malfacilas sendi eĉ kelkmil dolarojn. Malfacilas eĉ aĉeti tiujn dolarojn, eĉ kadre de la 50-mila jara kvoto, desegnita por ĉiu ĉina civitano. Investado eksterlande ankaŭ malfacilas, speciale por privataj kompanioj, logike suspektataj pri forportado de mono el la lando.
Sed en tiu impresa muro restas granda truo – ĉifromono. Ĝi ne havas limojn kaj ne agnoksas leĝojn. Sufiĉas klaki unu butonon kaj viaj milionoj jam flugas al Kanado – nevidataj, nekontrolataj, senimpostaj. Bonega solvo, ĉu ne? Sed apenaŭ s-ro Xi kaj liaj subuloj ŝatas tion.
Resume: la ĉifromono konsumas resursojn, sed donas nenion krom eblecoj eviti la ŝtatan kontrolon, do rekte kontraŭas la ŝtatan politikon. Pro tio antaŭ unu jaro mi vortumis la neeviteblon: Kartago estas detruenda.

Dancoj sur “Titanic”
Kio jam okazis? En 2017 la ĉina registaro malpermesis ĉifromonajn borsojn kaj ICO. En februaro 2019 oni ordonis registriĝon de ĉiuj minejoj. Tio estis klara signalo, sed ĉinaj ministoj apenaŭ komprenis ĝin. Ili gaje minis siajn bitmonerojn en montaro kaj pensis ke tio daŭros por ĉiam. “Tio jam okazis plurfoje. Oni nur timigas nin, sed sekvos nenio. Eble nur provizora persekutado” aŭdiĝis el Ĉinio.


Tio memorigis al mi konduton de plejparto de la eŭropaj judoj dum la Holokaŭsto. Ĝis lasta tago ili kredis, ke temas pri provizora afero, ke oni sendas ilin al getoj kaj listigas nur por pli strikta kontrolado. Multaj komprenis ĉion nur en gasĉambroj de Aŭŝvico, sed estis jam tro malfrue. La esperantisto kaj komercisto Teodoro Schwartz estis inter malmultaj klarpensuloj, kiuj antaŭvidis la estontecon, do iris kontraŭ la ĉefa fluo kaj tiel savis sian familion dum preskaŭ la tuta hungara judaro pereis. Sed tio estis vere strategie pensanta homo, kies mensan flekseblecon kaj adaptiĝemon evidente heredis lia filo Geogre Soros.
Plejparto de la ĉinaj ministoj pensas etskale, ilia horizonto apenaŭ superas kelkajn monatojn, do ili plu kredas ke ĉio estos bone kaj la ferocaj lupoj estas nura elpensaĵo de plenkreskuloj, kiuj deziras tiel timigi ilin, kuraĝajn adoleskantojn. Fakte tio spegulas la pli ĝeneralan problemon, kiun mi jam analizis antaŭe – la infanecan konduton de la eta kaj meza ĉina komercistaro, dorlotita de la ĉina registaro kaj alkutimiĝinta ludi en la varma kaj sekura hejmo, zorgeme protektata kaj provizata per necesaĵoj.
Oni diras al ili, ke “Titanic” direktiĝas al glacimonto, sed ili ne kredas. Post vidi akvon en holdo ili ektimas, sed rapide trovas ke supraj ferdekoj estas ankoraŭ sekaj kaj orkestro ludas, do ili plu dancas kaj ĝojas. “Ĉio estos bone, nia “Titanic” estas la plej moderna kaj fortika ŝipo en la mondo!” Mi certas, ke se en la historia “Titanic” vojaĝus ĉinaj komercistoj, ili ĝis lasta momento aĉetus ne boatojn, sed kukojn kaj disputus pri sunombreloj.

Totala mobilizado
Kio okazas? La ĉifromono estos malpermesita en Ĉinio. Tio eĉ pli urĝas nun, kiam la lando alfrontas plurajn politikajn kaj ekonomiajn malfacilaĵojn. Efiko de malalta bazo elĉerpiĝis, laborkostoj kreskas dum la eksteraj merkatoj montras sin ĉiam pli malcedemaj al la ĉina ekspancio. Antaŭe ĉinoj diris, ke la tuta mondo estas malfermita al ili. Sed ĝi estas malfermita al investantoj, ne al nuraj vendantoj dum plejparto de la ĉinaj komercistoj ankoraŭ ne kapablas lasi la gepatran hejmon kaj serioze agadi eksterlande – sen ŝtata subteno kaj en alte konkurenca medio.


La ĉina registaro komprenas tion kaj nun klopodas relanĉi la ekonomian kreskon, kiu montras videblan malrapidiĝon. Ĉiuj resursoj estas mobilizataj, ĉefe la investoj. Ĝi malaltigis impostojn, cedis al la usonaj postuloj dum la komerca milito kaj nun planas malaltigi prezon de elektro. Sed ĉu ĝi deziras ke ĉifromonuloj profitu tiujn favorojn? Kompreneble ne. Estus neimageble stulte subvencii la elektron por ke ĝin konsumu ĉifrominejoj, kiuj neniel kontribuas al la ekonomia evoluo. Tio decidigis sorton de la ĉifromona industrio en Ĉinio.

Fuĝi aŭ morti
Kio okazos? La plej grandaj ludantoj de tiu merkato la unuaj komprenos tion kaj faros ĉian eblan por savi sian komercon. Ili konstruos novajn minejojn eksterlande kaj plu laboros tie. Etaj kaj mezaj ministoj laboros ĝis lasta momento, kiam ili subite estos malkonektitaj de elektro kaj iliaj minejoj fermitaj per policaj taĉmentoj. Eble oni preferos fari tion malpli krude, per nura impostado, eble inkluzivigita en elektroprezojn, sed tio jam ne gravas. La aŭtoritatoj sufokos ilin en kelkaj monatoj. Eble ioma prokrasto okazos por regionoj kie mankas lokaj elektrokonsumantoj, do oni klopodos konekti lokajn elektrostaciojn al la tutlanda reto aŭ trovi aliajn konsumantojn. Sed ankaŭ tio apenaŭ daŭros longe. Kartago estas detruenda kaj la ĉina historio montras, ke kaze de politika decido nenio povas haltigi plenumon de la politika volo surloke.
Kien fuĝos la grandaj ministoj? La elekteblo ne tre vastas. Por efike elminadi ĉifromonon necesas havi ĉipan kaj abundan elektron, tolereman registaron kaj ne tre varman klimaton, ĉar la miniloj mem ege varmiĝas. Al tiuj postuloj kongruas fakte nur kvar landoj: Kanado, Usono, Rusio kaj Kazaĥio.

Aresto de Meng Wanzhou en Kanado

Usono kaj Kanado jam havas grandajn minejojn apud akvoelektraj centraloj – en Kebekio, Vaŝingtonio kaj kelkaj aliaj regionoj. Ĉu ili bonvenigos la ĉinajn ministojn? Post la komerca milito kontraŭ Usono kaj aresto de Meng Wanzhou, la filino de la fondinto de Huawei en Kanado tio estas ege dubinda afero. Plej verŝajne nur la plej grandaj korporacioj sukcesos trovi la vojon al tiuj merkatoj.

Serioza ludo por seriozaj komercistoj
Kio pri Rusio kaj Kazaĥio? Ambaŭ landoj havas abundegon da elektro – relative ĉipa kaj troa pro kolapso de pluraj iamaj konsumantoj. La ĉifromono estas ne permesita, nek malpermesita tie, do la minejoj estas konsiderataj nuraj datumcentroj. La problemo de forfluo de kapitaloj apenaŭ aktualas por tiuj landoj, kie haveblas pluraj aliaj vojoj tiucelaj. Plej gravas ke la ŝtato tie rekte profitos je la ĉifromona komerco danke al relative alta aldonvalora imposto (12% en Kazaĥio, 20% en Rusio) inkluzivigita en la koston de elektro. Ne gravas, kion produktas la minejoj, ja la ŝtato jam ricevis siajn 20% de elektroprezoj kaj krome donis laboron al elektraj stacioj, kiuj pagos pliajn impostojn kaj kreos laborpostenojn. Se vi havas abundon da nevendebla varo kaj jen venas aĉetanto, ĉu vi zorgos por kio li uzos ĝin? Pagu kaj ek!


Ankaŭ la politika klimato en Rusio estas ege favora al la ĉinaj investoj. Ĉiu altrangulo ĝoje akceptus la ĉinajn investantojn kaj donus sian tutan politikan subtenon al ili. La sola problemo estas ke tiuj investantoj ĝis nun ege malmultas. Pro la menciita infaneco de la plejparto de la ĉina komercistaro, en Rusio jam formiĝis negativa sinteno al la “eternaj intertraktantoj”, kiuj ĉiam venas, multe demandas, postulas maksimuman subtenon kaj avantaĝojn, kaj poste malaperas senspure. Dum la germanoj, francoj, usonanoj kaj kanadanoj reale investas milionojn kaj gajnas, la ĉinoj nur babilas kaj kuras tien-reen tra Rusio, serĉante miraklojn kaj neeviteble trafante kaptilojn de friponoj.


Rilate ĉifrominadon tio estas mortiga strategio, ja en Rusio ĉipa elektro haveblas nur ĉe du kompanioj – la ŝtata Federacia Reta Kompanio (rusa siglo: FSK) kaj la privata Irkutskenergo (nur en Irkutska provinco). Ambaŭ havas abundon da elektro, mi mem konas lokojn kie haveblas ĝis 200 mvt konsumeblaj.


Sed temas pri la grandaj korporacioj, kiuj kutimas labori kun seriozaj komercistoj surbaze de strategia planado. Ili pretas vendi elektron, sed ĉio okazos kadre de merkataj reguloj. Neniuj avantaĝoj aŭ hasteco akcepteblos. Ĉu vi deziras elektron? Bone, jen lokoj kie ĝi haveblas – plej ofte ĉe tensio 110 kvt. Konstruu malaltigan infrastrukturon kaj poste konsumu. Kiom tio daŭros? Kutime tri ĝis kvar jarojn, ĉar ankaŭ FSK devos konstrui sian parton kaj ĝi agados kadre de striktaj ŝtataj reguloj, do malrapide kaj laŭplane. Ekzistas lokoj, kie oni povas konsumi elektron ĉe tensio 6 ĝis 10 kvt, kio draste malaltigas la elspezojn kaj reduktas konstruan tempon ĝis kelkaj monatoj, sed ili malabundas kaj ankaŭ tie necesas investi, al kio tute ne kutimas la ĉinaj ministoj kies taktiko dum jaroj estis “alkuri, kapti, forkuri”.


Ĉu en Kazaĥio situacio estas alia? Jes, ĉar tiu lando ekde 2016 daŭrigas nedeklaritan vizan militon kun Ĉinio, do eĉ ricevi vizon al Kazaĥio estas grava problemo por ĉinoj, kiuj ofte atendas ĝin dum monatoj. Krome la socio mem en Kazaĥio estas klana, do se en Rusio vi devas bone koni regulojn, en Kazaĥio vi devas bone koni homojn. La tuta lando estas dividita inter kelkaj klanoj, el kiuj la plej influa estas tiu de Nazarbajev. Ĉu ili deziros rekte kaj malferme interparoli kun nekonataj ĉinaj komercistoj? Dubinda afero. Krome, same kiel en Rusio necesos investoj kaj atendado.

Post la tempesto
Do kio okazos finfine? Mi prognozas la situacion kiu plej similas tion post la kretacea-terciara evento. Plejparto de la ĉina ministaro formortos. Produktantoj de miniloj eble plu vivos, ja ili mem neniel minacas la ŝtatajn interesojn kaj rekte kontribuas al la ekonomia kresko, kreante laborpostenojn kaj pagante impostojn. La minejoj malaperos. Eble aperos iu “cifereca juano”, sed tio estos jam pure ŝtata projekto. La plej grandaj korporacioj migros al la kvar menciitaj landoj.


Kiu estos en tiu listo de la postvivintoj? Ni vidos mem, en la plej proksimaj monatoj. “Titanic” de la ĉina ĉifromona industrio sinkas kaj dancoj de ĝiaj gaje blindaj pasaĝeroj sur la supra ferdeko neniel influos ĝian sorton. La glacimonto de la ĉina ŝtato estas tro forta.

Comments