Miramar kaj Capri – luksa parto de Havano

Kiel ĉiu granda urbo Havano havas malsamajn urbopartojn – de faveloj ĝis luksaj kvartaloj. Ĉi-foje ni vizitis tiujn lastajn.

Miramar
Finfine mi vizitis la plej luksan parton de Havano – Miramar. Ĝi situas post Vedado, en kiu mi loĝis en mia unua vojaĝo al Kubo en novembro 2015, fine de Malecón. Antaŭ la revolucio tie loĝis elito, plejparto de kiu fuĝis post formiĝo de la komunisma reĝimo.


Restis nur luksaj vilaoj kaj belaj palacoj, iom kadukaj pro plurjara neglekto. Multajn el ili okupas ŝtatoficejoj, ambasadorejoj kaj foje privataj organizaĵoj.


Ni vizitis juran servon por eksterlandanoj, kies pompaj, senriproĉe puraj kaj zorgeme flegataj interieroj plian fojon konfirmis ke en Kubo ekzistas du realoj – bela fasado por turistoj kaj malantaŭa besta korto por la kubanoj. 


Post malplenaj haloj de tiu ĉi palaco ordinara ŝtatoficejo en apuda kvartalo aspektis kiel kabano. Atendovico komenciĝis jam antaŭ la enirejo kaj interieroj... mi esperas ke la legantoj neniam devos viziti tiun ĉi lokon.


Dum Lisi atendis interne mi iom esploris ĉirkaŭaĵojn. Nemoveblaĵa oficejo estis inter la unuaj signoj de tiu ĉi kreskanta merkato.


Bela grafitaĵo altiris mian atenton.


Aĝa virino haltis apude: “Ĉu vi ŝatas? Tiu artisto loĝas apud mia domo, tuj kontraŭ kulturdomo, kiu troviĝas ĉe kruciĝo de la stratoj...” (sekvis stratnumeroj, kiujn mi kompreneble tuj forgesis). Amikemaj kubanoj...


Baldaŭ mi trovis pliajn artaĵojn de tiu ĉi pentristo.


Ĉiuj ili havis lian subskribon kaj numeron.


En eta kafejo, ornamita per vinildiskoj, junulino invitis min gustumi kafon, sed mi ĝentile rifuzis, ĉar mankis CUP en mia poŝo kaj tiu loko estis por lokanoj.


Alia grafitaĵo rigardis min de kontraŭa stratoflanko.


Iu skribis rasisman stultaĵon, memorigantan ke tiu problemo plu ekzistas en la kuba socio.


Domo sur altaj piedoj memorigis similajn eksperimentojn en Sovetunio, inkluzive eĉ mian urbon.



Capri
Post ricevi unu paperaĉon ni neeviteble devis veturi al alia ŝtatoficejo por ricevi plian skribaĵon. Kiun? Poste ni komprenis ke la oficistoj mem ne scias, do ĉiu proponas sian varianton kies komuna trajto estas terura stulteco. Cetere mi jam esprimis mian opinion pri la kuba ŝtata sistemo, do ĉi-foje simple rigardu ĉirkaŭen.


Laŭvoje al Capri ni haltis por manĝeti en apudvoja budo. Nenio aspektis fidinda kaj mi nur esperis maĉante sandviĉon, ke nombro de amikemaj hundoj en tiu ĉi loko ne malkreskas post ĉiu mendo.


Strato kie troviĝas la ŝtatoficejo aspektas kiel tiu en Desperaj Hejmmastrinoj. Samtipaj dometoj regule viciĝis laŭlonge de relative pura vojo.


Ĉiu tereno estis barita, herbobedoj prizorgitaj, sur apudaj arboj pendis saketoj kun rubaĵoj. Domo apud la oficejo estis vendata. “Ĉu vi scias kiom ili deziras?” ridetis nia taksiisto. “75 mil CUC! Ili estos vendantaj eterne, frenezuloj!”


Lisi samopiniis. Capri estas sufiĉe komforta kaj bela, sed apenaŭ nura bildo kostas tiom multe. Krome mi persone ne ŝatus loĝi apud la oficejo, ĉiam superplena, kun longa atendovico surstrate ktp.


Oni povus malfermi kafejon tie aŭ fari alian komercon, sed ne ĝui familian vivon.


Por ŝpari monon ni revenis per buso. Laŭvoje Lisita aĉetis sukon en kiosko.


Ĉu vi iam trinkis el tia glaso?


Neniu plasto, tute ekologia materialo, revo de Greenpeace – malsupra parto de vitrobotelo kies randoj estis krude prilaboritaj por ne vundi la lipojn. Espereble oni bone lavas ilin ĉiufoje. Tio estas Kubo.

Arroyo Naranjo
Nia sekva punkto estis Arroyo Naranjo – municipo ene de Havano, kiu konsistas el 10 popolaj konsilioj (unu el ili estas Mantilla). Ĝi ne estas luksa, do grave kontrastas al Capri kaj Miramar. 


La bildo jam konata laŭ aliaj ŝtatoficejoj por la kubanoj: duetaĝa betona konstruaĵo, de antaŭlonge ne riparita, atendovicoj en ĉiu ĉambro, revoluciaj sloganoj kaj avertoj pri malakcepto de la vizitantoj en T-ĉemizoj, ŝortoj kaj sandaloj. 


La plej amuza ŝajnis al mi surmura grafitaĵo kun krado, la kuba flago kaj arda alvoko: “Liberigu jam!” 


Vere, jam venis tempo liberigi la kompatindan kuban popolon. Jam!

Comments