Kristnaska vojaĝo al Ĉinio

Mi jam plurfoje vizitis Ĉinion, kiun mi konsideras ne nur ideala lando por komerco, sed ankaŭ unu el miaj plej ŝatataj lokoj en la mondo. Dum la vintro 2017/2018 mi vizitis ĝin dufoje kaj ĉiam sukcesis veni kelkajn tagojn antaŭ Novjaro.

Kristnaska vojaĝo
“Ĉu vi povus veni la 26an de decembro 2017? Ni lanĉos novan spavo-fabrikon en Nankino kaj krome pluraj homoj deziras renkontiĝi kun vi” demandis Long Zhang. Veturi eksterlanden en la tago, kiam en la tuta okcidenta mondo komenciĝas longaj kristnaskaj ferioj estus iom strange, sed mi jam alkutimiĝis al la ĉinaj specifaĵoj. Cetere mi loĝas en Rusio, kies ĉefa kristana eklezio (la Rusa Ortodoksa) plu uzas la julian kalendaron, do Kristnasko kun respektivaj ferioj venas al nia lando pli malfrue – la 7an de januaro. Iel aŭ tiel mi estas ateisto kaj fajfas pri formalaĵoj, do kial ne?


Longa flugo laŭ kutima itinero TjumenoMoskvo – Pekino. Je la dua mi alteriĝis en la ĉina ĉefurbo, du horojn poste ni atingis per taksio hotelon rande de la urbo kaj post duhora ripozo jam ekis al la apuda fervoja stacidomo. La ĝentila Long Zhang pardonpetis pri iom trivita pekina hotelo. “Unue mi mendis alian, pli bonan, sed poste evidentiĝis ke ĝi ne rajtas akcepti eksterlandanojn. En tiu ĉi loko nur tiu hotelo havas specialan permesilon. Stulta regulo, nur en Pekino tio funkcias!”


La stacidomo estis atendeble grandega kaj mojosa, kiel ĉiuj transportaj nodoj vizititaj de mi en Ĉinio. 


Larĝaj haloj, modernaj butikoj, konataj markoj. 


Mia amiko aĉetis manĝaĵojn, paginte per sia telefono (bankokartoj estas malofte uzataj kaj bankbiletoj foje eĉ rifuzataj) kaj ni eniris komfortan rapidtrajnon, kie Long Zhang kiel kutime plonĝis en sian tekkomputilon kaj mi endormiĝis.




Serĉante feliĉan etaĝon
Post proksimume 4 horoj ni venis al Nankino. Denove veturo, ĉi-foje al la scienca parko, kiu troviĝas rande de la urbo kaj okupas grandan areon. 


En kunsidejo okazis malfermo de konferenco de la Ĉina Spava Asocio, kies vic-prezidanto estas mia amiko. La ejo plenis je oficiale vestitaj homoj, kvankam multaj surhavis varmajn jakojn – ĉinaj konstruaĵoj havas nur aeran hejtadon, tute ne sufiĉan dum malvarma vintro. 


Eĉ sur scenejo oni povis vidi samtempe prezentistinon en mallonga jupo kaj preleganton en dika jako.


Apud enirejo staris specimenoj de novaj spavoj, produktataj de la asocianoj. Ĉinio pioniras en tiu ĉi kampo, multe avancinte Rusion kaj baldaŭ sendube ankaŭ Usonon. La ĉina drako vekiĝis, do oni prefere kunlaboru kun ĝi ol provu reendormigi ĝin aŭ bridi kiel obeeman hundeton.


“Kion ni faru nun?” demandis mi post eniri tagmeze apudan hotelon. “Surstrate okazos demonstraciaj spavoflugoj, sed mi opinias ke vi prefere iom ripozu. Ni renkontiĝos dum vespermanĝo” sugestis Long Zhang. “Ĉu? Sed mi ne sentas lacon! Ĉu mi povus promeni ĉirkaŭe?” insistis la rusa obstinulo. “Tio estas scienca parko, do apenaŭ io vizitinda troviĝas proksime” respondis la raciema ĉina amiko.


Post veni al la komforta ĉambro kaj iom varmigi ĝin per klimatizilo mi kuŝiĝis sur liton kaj... malaperis. Kapablo sobre pritaksi siajn fortojn apenaŭ listiĝas inter miaj trajtoj.


Vespermanĝo okazis en la hotela restoracio kaj estis kiel kutime perfekta. Venis sudkorea samideano Lee Sung Woo, prezidanto de la Korea-Ĉina Asocio kun sia teamo. Li klopodas esperantigi siajn subulojn, parte pro praktikaj konsideroj, sed la afero laŭ miaj observoj apenaŭ progresas. Inter liaj kunlaborantoj estas japanino, parolanta la korean kaj ĉinan, kaj ĉina junulo, kiu studis en Sud-Koreio, do bone konas la korean. Ideala kombino por orientazia triangulo, ĉu ne?


La hotelo jam estis preparita al Novjaro. Sed ni ja estas en Ĉinio, do temis pri loka versio de la festo. Ekzemple kristnaska arbo estis farita el... plurkoloraj gazetfolioj! 



Ioma embaraso atendis min dum reveno al mia ĉambro. En la gastokarto estis skribita mia ĉambronumero: “8333”, kio evidente celas la 333an ĉambron en la 8a etaĝo, ĉu ne? 


Sed la lifto proponis transporti min maksimume al la 7a! Ĉu poste mi devos marŝi piede? Stranga afero, sed mi jam spertis tiaĵojn en Vjetnamio, do mi provu... Detala esplorado de la 7a etaĝo pruvis ke mi troviĝas en la plej supra nivelo. 


Al mia kapo venis scenoj el la filmo “Luanto” (The Tenant) de Romano Polański. Ĉu mi same frenezas?


Feliĉe apud la akceptejo mi trovis Long Zhang, kiu nur ridetis pri la problemo. “8 estas konsiderata feliĉa cifero en la ĉina kulturo. Do oni metas ĝin ofte kiel nuran simbolon de feliĉo. Do malatentu la unuan ciferon. Via ĉambro estas 33 en la 3a etaĝo”. Logike, ĉu ne?

Comments