Vagado tra Interna urbo de Vieno

Denove ni decidis vagadi sen striktaj planoj kaj celoj. Kial? Mi ne scias. Eble ni estis tro feliĉaj por kateni nin per iuj ajn sindevigoj. Do ni simple faris kelkajn amuzfotojn en la vestiblo  de nia domo, eliris surstraten kaj ekis dekstren.

Laŭvoje renkontiĝis mirinde multaj eksterlandaĵoj. 



Jen usona baro Dino.



Jen stratbudo, kies menuo proponis samtempe gasakvon Fritz-Kola, produktatan ekde 2003 en Hamburgo kaj meksikajn burritojn – laŭelekte veganajn aŭ kun ekologie puraj porkaĵo kaj bovaĵo. 



La oferton finis anglaj kradvortoj #realfood kaj #nobullshit.



Surmure pendis paliĝinta afiŝo, kiu reklamis samtempe en la angla kaj hispana.

Freyung
La unua placo kiun ni atingis estis la triangula Freyung. Ĝi situas ene de la Interna urbo, kvankam origine ĝi troviĝis ekster la romia fortikaĵo Vindobona, el kiu poste elkreskis Vieno. En la 12a jarcento laŭ invito de la aŭstra duko Henriko la 2a venis irlanda monaĥo, kiu en 1155 establis tie Schottenkloster (Skota monaĥejo, ĉar tiutempe Irlandon oni nomis Nova Skotlando). La benedikta monaĥejo ne subiĝis al la duka aŭtoritato, pro kio apuda placo, origine nomita “Ĉe la Skotoj”, baldaŭ ŝanĝis sian nomon al “Frey” (malnovgermane: libera), kio transformiĝis al Freyung.



Mi fotis la knabinjon apud la fontano Aŭstrio, konstruita en 1844-1846 honore al la imperiestro Ferdinando la 1a. Ino en la centro, kun ŝildo kaj lanco simbolas Aŭstrion. 



Ĉe ŝiaj piedoj staras kvar alegorioj kiuj simbolas Elbon, Danubon, Vistulon kaj Padon – kvar riverojn, kiuj fluas el la Norda, Nigra, Balta kaj Adriatika maroj. Fajna aludo al la centra situo de la Habsburgoj en Eŭropo, ĉu ne? Mi aldonu ke kiel modelo por la fontano servis Alma von Goethe, nepino de la aŭtoro de Faŭsto.




La Federacia ministerio pri edukado impresis per kolosa konstruaĵo, en kiu interalie gastas la PaN (Partner of all Nations) – Federacio de la Societoj pri amikeco inter Aŭstrio kaj aliaj landoj, establita en 1946.



Sed mi havis neanoncitan intencon trovi tute alian lokon – la malnovan judan kvartalon. Do mi ekis for.

Am Hof
Tuj apude ni trafis alian placon, ne malpli interesan. Temas pri Am Hof (Ĉe la Korto) – la plej granda placo de la Interna urbo. Ĝi estiĝis ene de la romia tendaro Vindobono kaj ironie estas ligita ankaŭ al la fino de la Romia imperio.



De 1155 ĝis proksimume 1280 tie troviĝis korto de la Babenbergoj, en kiu Henriko la 2a konstruigis en 1155-1156 sian rezidejon. Ĉi tie li renkontis sian estontan edzinon Teodora Komnena, filinon de la bizanca princo Andronikos Komnenos, kiu naskos al li la faman imperiestron kaj militestron Frederikon la 1-a Barbarossa.
Sur la placo okazis kavaliraj turniroj kaj menestrelaj konkursoj. Ekde la 14a jarcento tie svarmis bazaroj kaj poste foje okazis ekzekutoj. Ĉi tie en 1804 la lasta romia imperiestro Francisko la 2a Jozefo Karlo deklaris sin ankaŭ imperiestro de Aŭstrio. Du jarojn poste, la 2an de aŭgusto 1806 je la sama loko li anoncis ĉesigon de la Sankta Romia imperio. Tiel finiĝis la historio de la imperio, restarigita de la imperiestro Karolo la Granda en 800 kaj komenciĝis tiu de la Aŭstria imperio, transformiĝonta en 1867 en Aŭstrio-Hungarion. Post preni la aŭstrian kronon li ŝanĝis sian nomon al Francisko la 1a – la tempo kvazaŭ faris unu paŝon malantaŭen.
Alia menciinda evento estas ligita al la Hungara revolucio de 1848. La 6an de oktobro 1848 subtenantoj de la revolucio sturmis surplace la militministerion, eltiris la ministron Theodor Baillet von Latour, kiu planis sendi al Hungario vienan batalionon, kaj pendigis lin sur lanterno. La revolucio tamen fiaskis, interalie danke al la rusiaj trupoj senditaj de la imperiestro Nikolao la 1a. La aŭstria potenco venĝis sian malhonorigon kaj sekvan jaron je la sama tago estis ekzekutitaj la hungara ĉefiministro Lajos Batthyány kaj 13 revoluciaj militestroj, mortpafitaj en urbo Arad. Nun la 6a de oktobro en Hungario estas oficiala Memortago de la 13 martiroj de Arad.
Sed ankaŭ Vieno ŝanĝiĝis por ĉiam – surtroniĝinta la 2an de decembro 1848 Francisko Jozefo la 1-a elektis kiel ĉefan rezidejon kastelon Schönbrunn, en kiu li naskiĝis en 1830 kaj la imperiestra kortego forlasis la ĉefurbon.



Nian atenton kaptis bela kolono centre de la placo. Sur alta vertikalo staris suferplena Virgulino Maria en stelkrono, tretanta drakon. Sube kvar bravuloj frakasis per glavoj simbolajn malamikojn – drakon (malsatego), leonon (milito), serpenton (malfideleco) kaj basiliskon (pesto). La monumento estis starigita en 1667 kiel dankosigno pri savo de la urbo sieĝita de la sveda armeo en 1645 dum la Tridekjara milito. Fakte tio estis la bronzo-ŝtona replikaĵo de la grejsa originalo, farita jam en 1646 en vilaĝo Wernstein am Inn laŭ mendo de la imperiestro Ferdinando la 3a. Ĝi siavice sekvis ekzemplon de la simila kolono, starigita en 1638 en Munkeno laŭ mendo de la bavaria duko Maksimiliano la 1a, kiu tiel dankis la sanktan patronon de Bavario pro nedetruo de la urbo, antaŭplanita de la sveda armeo.



Post rigardi ĉion ĉi ni direktiĝis al strateto inter la oficejo de Generali kaj la tiel nomata Ledererhof (ankaŭ konata kiel Zur goldenen Kugel – Sur la ora kuglego). Sian nomon ĝi ricevis de la domoj, surloke de kiuj ĝi estis konstruita en 1882-1883. Ledererhof memorigas pri la ledfaristoj, gildio de kiuj same kiel tiu de la farbistoj troviĝis apud kanalo liveranta akvon, tiel bezonatan por iliaj metioj. Zur goldenen Kugel aludas gravan historian eventon – la Duan sieĝon de Vieno fare de la turkoj en 1683. Dum bombardo turka kuglego trafis domon. Poste ĝi estis orizita kaj inkrustita en la muron. Dum la Dua mondmilito bomboj trafis jam ĝian sukcedinton, sed danke al lerta restaŭrado ni vidas ĝin preskaŭ netuŝita de la tempo.



Nerimarkeble ni transiris al alia urboparto – la 9a distrikto de Vieno nomata Alsergrund. Ĝi estas parto de la Viena Zono kaj limas la Internan urbon. Laŭvoje renkonteblis diversaj amuzaĵoj, ofte strangaj. Afiŝo pri iu evento, miksanta la anglalingvan surskribon kaj transliterigon de la rusa vorto Partya (partio; ĉu anarĥiistoj?).



Elektristo kun kablorulaĵo surŝultre maraŝis super strato.



Kolermiena viro postulis “Burritos para todos” (burritojn por ĉiuj) kaj mia manĝema knabineto volonte subtenis lin.



Eta benzinstacio enpremiĝis en muron kaj estis tute vaka.



Flava aŭteto obeeme atendis pasaĝerojn en taksiejo.



Granda ruĝbrika konstruaĵo aspektis kiel kastelo, sed laŭ miaj memoroj temis pri nura policejo.



Instituto de Latina Ameriko denove memorigis al Lisi pri ŝia fora patrujo.



Gruo altiĝis super mallarĝa strato, sed ĝiaj apogiloj estis lerte levitaj tiel ke formiĝis traveturebla arko. 



Perfekta inĝeniera solvo por la antikva urbo!

Votivkirche
La piedoj mem venigis nin al tiu ĉi loko, do unue mi eĉ konfuzis la preĝejon kun la katedralo de Sankta Stefano, sed mia inteligenta knabineto tuj korektis min, montrante respektivajn paĝojn el gvidlibro pri Vieno. Dankon, bebo!



Tio estis Votivkirche aŭ la Promesita preĝejo. Temas pri la promeso, ligita al saviĝo de la imperiestro Francisko Jozefo la 1a de la atenco okazinta la 18an de februaro 1853. En tiu tago la 23-jaran imperiestron promenantan kun sia oficiro ĉirkaŭ palaco Hofburgo, atakis la 21-jara hungara naciisto, tajloro János Libényi



Li alkuris de malantaŭe kaj ponardis la imperiestron, eniginte longan tranĉilon en lian kolon. La dika ora brodaĵo, kovrinta la altan kolumon de la imperiestra jako, savis lin de neevitebla morto, sed la vundo sangis multege kaj vivminaco estis pli ol reala.



La akompana oficiro kaj hazarda preterpasanto kaptis la teroriston, kiu baldaŭ estis forkondukita de polico, kriante: “Vivu Kossuth!” Laŭdire la imperiestro insistis, ke oni traktu la hungaron honeste kaj post ties antaŭvidebla ekzekuto eĉ donis etan pension al lia patrino.



Post tio la imperiestra frato, arkiduko Ferdinand Maximilian alvokis loĝantaron de la imperio kolekti monon por konstrui la preĝejon honore al tiu mirakla saviĝo. 



La sukcesan kampanjon partoprenis 300 mil homoj, danke al kio aperis 99 metrojn alta preĝejo, kiu cedas tiukampe nur al la supremenciita katedralo. 



La konstruado komenciĝis en 1856 kaj la sakrado okazis la 24an de aprilo 1879, je la tago de la arĝenta geedziĝofesto de la imperiestro kaj lia edzino Elizabeto pli konata kiel Sisi.





La 26-jara arkitekto Heinrich von Ferstel elektis la novgotikan stilon, pro kio la preĝejo similas al la francaj gotikaj katedraloj. Tiutempe la urbomuro ankoraŭ ekzistis, do la preĝejo estis inter la unuaj konstruaĵoj lokitaj sur la Ringostrato



La paroĥanoj mankis, do la imponan kolosaĵon vizitis ĉefe soldatoj el apudaj garnizonoj, speciale multiĝintaj post la Hungara revolucio en 1848.



Kiel materialon oni uzis sabloŝtonon, kio necesigas ĉiaman renovigadon kaj atentan prizorgadon. Tamen ĝi travivis jam pli ol 150 jarojn, estis restaŭrita post damaĝoj de la Dua mondmilito kaj eĉ ricevis sekvantojn forme de tre similaj Gedächtniskirche en Speyer (Germanio) kaj Sint-Petrus-en-Pauluskerk en Oostende (Belgio).



Ni eniris kaj trankvile promenis, gapante ien kaj tien. 



Bela altaro. 



Altegaj nevoj. 



Organo, bedaŭrinde silenta. 


Sankta Benedikto, aŭspicianto de Eŭropo penseme rigardis nin el sia eterno. 



Apude staris longa ligna eskalo, apogita kontraŭ muro. 



Ĝia supro finiĝis ĉe fresko, bildiganta sanktulojn, kio kvazaŭ invitis la vizitantojn aliĝi al ilia rondo. 



Brilkoloraj vitraloj memorigis pri iuj historiaj eventoj, nekonataj al ni. 



Blazono kun dukapa aglo, unikornulo kaj abeloj evidente apartenis al iu branĉo de la Habsburga dinastio. 



Memorialo honorigis la aŭstrajn ĝendarmojn kaj policanojn – supozeble temas pri viktimoj de la nazia reĝimo.



Mia impresita knabino lasis enskribon en la vizitlibro kaj sidiĝis por legi pli detale pri la loko, kiun ni trafis tiom hazarde kaj feliĉe.




La Viena Urbodomo
Post eliri Votivkirche ni iom gapis al tipa moderna statuo, kies bildigito restis por ni enigmo, kaj daŭrigis la promenadon.



Nian atenton altiris alia novgotika kolosaĵo, supozeble muzeo. Tamen post vane serĉi iun ekspoziciejon ni komprenis nian eraron – tio estis nura Urbodomo (Rathaus), kiu plu enspacigas oficejojn. 



Fakte tio estas la Nova Urbodomo, konstruita en 1872-1883 laŭ projekto de la germana arkitekto Friedrich von Schmidt sur la ĵuskreita Ringostrato, ĉar la antaŭa oficejo, konstruita en 1316 kaj rekonstruita en 1700, iĝis malsufiĉa por la kreskinta oficistaro. 



La urbestro Cajetan Felder hastis, ĉar apude samtempe kreskis kelkaj grandaj kaj prestiĝaj konstruaĵoj – la Viena Ŝtata Operejo, la parlamentejo, la ĉefsidejo de la Viena universitato, ktp.



La rezulto vere impresas. Ĵus ni estis mirigitaj de la altega Votivkirche kaj jen antaŭ ni staras la kvintura urbodomo, kies centra turo altas nur unu metron malpli (do 98 m). 



Ĝi estas ne nur alta, sed ankaŭ vastega – 1575 ĉambroj okupas 113 mil kv m.



Parto de la fasado estis ŝirmita je tolaĵoj pro rekonstruo, kiu komenciĝis en 2012 kaj devos finiĝi en 2023.



Antaŭ ĝi videblis sidvicoj kaj granda ekrano – tio estis la tiel nomata operkinejo, kiu funkcias ĉiujare de julio ĝis aŭgusto kaj ebligas al ŝatantoj de la plej vieneca arto spekti operojn subĉiele.

Parkoj
Ni turnis nin al la apuda Urbodoma parko (Rathauspark), kies verdaĵoj altiris nerezisteble. Tiu ĉi parko, kiel sugestas jam ĝia nomo, estis forte ligita al la Urbodomo kaj fakte aperis danke al ĝi. Antaŭe la tuta tereno estis uzata kiel armea ekzercejo kaj paradejo ĝis en 1873 la urbestro Cajetan Felder aranĝis ĉi tie parkon – ne tre vastan (370 je 160 m), sed belan. 



Origine oni planis planti nur arbustojn por ke altaj arboj ne ombrigu la fasadon de la konstruota Urbodomo, sed la urbestro deziris ion similan al la Urboparko (Stadtpark) kaj plian fojon la ŝtata povo venkis la dezajnon. Estas simbole ke la parko estis finita la 14an de junio 1873 – je la tago, kiam oni metis la unuan ŝtonon en la fundamenton de la Urbodomo. La obstinaj ĝardenistoj provis regajni en 1878, kiam la Cajetan Felder eksiĝis, sed fiaskis denove.





Mi supozas ke plejparto de la vizitintoj ne konas, nek interesiĝas pri tio kaj mi ne juĝas ilin. La parko estas ĉarma kaj tio sufiĉas por ĝui promenadon laŭ ĝiaj padoj.



Multaj plantoj estis subskribitaj kun la vere germana skrupuleco. Lisi kiel fervora floramanto legis atente kaj fotis senĉese. 



Post vidi dikegan arbon ŝi ĝoje brakumis ĝin kaj imitis grimpoprovojn, kompreneble senrezultajn. Tio estis la plej malnova arbo de la parko – platano, kies naskojaro estas konsiderata 1783. Ĝi altas 30 metrojn kaj havas cirklon je 6 metroj, do Lisita havis eĉ ne unu ŝancon.



Stranga skulptaĵo memorigis al mi la sciencfikcian romanon “Kapo de profesoro Doŭel”, tiom ŝatatan de mia generacio. Sed apenaŭ iu en la tuta Vieno legis tiun ĉi libron, verkitan de Aleksandro Belajev en 1925. 



Temas pri la monumento al la aŭstria prezidanto Karl Renner. Li estis marksisto kaj revis konduki sian landon al socialismo, pro kio eĉ bonvenigis ĝian anekson fare de la Tria Regno en 1938, sed post kraŝo de esperoj pri baldaŭa malvenko de la naziismo distanciĝis de la politiko. 



Tamen jam la 27an de aprilo 1945 laŭ komisio de Josifo Stalin li formis la provizoran aŭstrian registaron kaj la 20an de decembro estis elektita kiel la prezidanto. Nun lia barba kapo rigardas la preterpasantojn de malantaŭ ŝtala palisaro, kiu simbolas... pardonon, mi ne scias kion.



Ni ambaŭ estis tre bonhumoraj kaj vigle petolis ie kaj tie. Evidente ne ĉiuj kundividis tian etoson, almenaŭ unu maljunulino de sur apuda benko adiaŭis nin per morna rigardo kaj malkontenta grumblado. Ĉu ŝi suspektis min esti voluptema pedofilo, amindumanta kun lernejanino? 



Lisi ridis post aŭdi tian supozon, sendube flatan al mia juna modelo. Sed eble tio estis normala aŭstria babuŝka – observema kaj grumblema pri pli junaj generacioj kiel plejparto de la rusaj avinoj.



Granda monumento reprezentis Franz Grillparzer – la aŭstran dramiston de la 19a jarcento, kiu ekde 1818 laboris en la apuda Burgtheater. Li estis proksima amiko de Ludwig van Beethoven kaj eĉ faris funebran paroladon dum lia sepultado. 



Pluraj liaj verkoj estis esperantigitaj, do mi planas iam legi ilin kaj kompreni, kion signifas la scenoj ambaŭflanke de lia enpensiĝinta statuo.

Comments