Nastja Voloĉkova: ne nur vizaĝo de la rusa baleto

Verŝajne ĉiu nacio havas sian Paris Hilton - personon, kiu estas ne tre malavare dotita je talentoj, sed vaste famiĝis pro sia skandaleco kaj neniofarado, lerte reklamitaj per manipulataj amaskomunikiloj. En Rusio unu el tiaj personoj estas la baletistino Anastasija Voloĉkova. Iam ŝi dancis en Mariinskij kaj Bolŝoj teatroj, sed poste estis maldungita kaj post longa kaj laŭta proceso finfine forlasis la grandan podion. Oficiale la ĉefa kialo de ŝia maldungo estis malbona fizika formo de la baletistino, kiu efektive havas sufiĉe "rondetajn" por tiu profesio formojn, pro kiu oni ne sukcesis trovi konforman al ŝi partneron.


Tamen tio ne iĝis la fino de la kariero de Voloĉkova, kiu de tiam transformiĝis precipe en la heroinon de amuzigaj amaskomunikiloj, ofte - skandalecaj kaj arogantaj. Ekde 2003 ŝi estas la ano de la reganta partio "Unueca Rusio", sed famiĝis precipe pro diversaj skandaloj. Jen tiu lasta.
La 11-an de januaro ŝi publikigis en sia blogo proprajn erotikajn fotojn. Tiun agon la baletistino klarigis, dirante, ke pli bone estos fari tiajn fotojn bele kaj memstare, ol lasi tion al paparacioj.
Legantoj/spektantoj entuziasme reagis al tiu ideo kaj aranĝis la konkurson de humuraĵoj, kreitaj surbaze de menciitaj fotoj. Eĉ ne iom ĝenita Voloĉkova elektis kelkajn laŭ ŝi plej belajn kaj enmetis ilin en sian blogon. Al ties aŭtoroj ŝi promesis donaci sian libron "La vivo de la rusa baletistino" kun sia surskribo.
Unuan lokon okupis la bildo, en kiu ŝi prezentiĝas kune kun Dmitrij Medvedev kaj Vladimir Putin inter bluaj marondoj. Ĉu atendi similaĵojn en la blogoj de niaj prezidanto kaj ĉefministro? Nu, mi ne tre certas... eble nur antaŭ la 2012a jaro, kiam komenciĝos la prezidanta balotado eĉ niaj potenculoj rememoros pri sia popolo...

Comments