Miaj renkontiĝo kaj rekono

Antaŭhieraŭ okazis la evento tre amuza por mi – renkontiĝo de la verkisto kaj ties leganto.
Mi kaj mia edzino promenis laŭ la centra strato de nia urbo kaj jam revenadis hejmen, kiam Sonjo decidis viziti vendejon. Dum ŝi butikumis, mi staris ĉe la enirejo atendanta ŝin. Subite iu salutis min. Turninte sin mi ekvidis la rufan virinon ĉirkaŭ 55-60 jaroj. “Nu jen” – ekpensis mi – “Plia atestanto de Jehova. Nun ŝi enmanigos al mi “Gardan turon” kaj komencos prediki...”. Mi eraris. Post nelonga paŭzo la nekonatino diris: “Mi ĉeestis vian renkontiĝon kun legantoj – pro tio mi salutas vin”.
Ho, ekpensis mi, verŝajne temas pri la renkontiĝo, okazinta antaŭ du monatoj en la Akademio pri kulturo kaj artoj. Siatempe mi partoprenis la 15-an jubileon de la eldonejo, kiu aperigis mian libron en la serio “Striita Tjumeno”. Je tiaj aranĝoj kutime abundas dutipaj virinoj – dekoltitaj kaj mumiigitaj. Al mi aliris du lastatipaj kaj deklaris, ke ili estas bibliotekistoj el la supremenciita Akademio kaj deziras aranĝi la mian renkontiĝon kun legantoj kadre de la serio de tiuj sub la komuna nomo “Legi estas laŭmode”. Mi konsentis kaj poste plenumis promesiton.
La renkontiĝo mem ne estis io grava kaj interesa – mi ja ne atendis tion. Kion oni povas postuli de la lernejo, en koridoroj da kiu staras grupete junulinoj kaj interparoladas, sakrante senĝene? En halo ĉeestis kelkaj hazardaj legantoj (iuj el ili post iom da tempo eĉ levis kapojn kaj auskultis min), kvaropo da bibliotekistinoj, ŝlosintaj por tiu tempo la bibliotekon por iom ripozi kaj sin amuzi, kaj junulino el loka televidejo en ĉarmaj broditaj feltobotoj. Unuvorte, banala historio pri kiu mi jam delonge forgesis. Kaj nun jen – memorigo...
Pasis kelkaj pluraj sekundoj kaj la rufa pensiulino daŭrigis: “Mi ja poste aĉetis vian libron kaj tralegis ĝin” kaj ŝi rezumis “La via estas ankoraŭ pli-malpli. La aliaj estas nura koŝmaro”. Kaj ŝi ekpaŝis al la fundo de la vendejo. Kaj mi restis. Tiuminute mi komprenis: al mi alvenis REKONO!... Tiel renkontiĝis la verkisto kaj la leganto.

Comments