Miaj enigmoj (por germanoj)

Antaŭ ĉirkaŭ unu jaro mi priskribis kelkdekojn da novaj muzeaj aĵoj, transdonitaj al nia (Tjumena) muzeo. Donacis ilin Valentina Jarmolĉik, la eksa lerneja instruistino pri la germana lingvo. En 1960-aj jaroj (kiom mi nun memoras) ŝi gvidis en unu el urbaj lernejoj la Klubon pri internacia amukeco. Tiuj kluboj estis sufiĉe popularaj en sovetaj jaroj kaj dekojn da miloj da infanoj el socialismaj landoj interkonatigis kaj amikiĝis pere de ili, interŝanĝante leterojn kaj diversajn etajn donacojn.

Plejparton el dekoj da insignoj, transdonitaj de Valentina Jarmolĉik al la muzeo, mi sukcesis atributigi (difini iliajn enhavojn) - ili originis el GDR de 1960-aj jaroj. Mi uzis la germanan Vikipedion kaj pere de mizeraj restaĵoj de miaj konoj pri germana lingvo kaj diversaj vortaroj pli-malpli faris tion.
Sed tiuj du insignoj ĝis nun restas nedifinitaj. Mi nur supozas, ke temas pri germanaj socialistaj aŭ komunistaj gvidantoj. Sed kiuj ili estas - mi ne scias. Ĉu tion scias vi? Se jes, mi estos tre dankema al vi, geamikoj.

Comments