Skip to main content

Erotika kalendaro por Vladimir Putin

Studentinoj de la ĵurnalista fakultato de la Moskva ŝtata universitato eldonis la kalendaron kun siaj fotoj honore al la 58-a naskiĝdato de la rusia ĉefministro Vladimir Putin . Ĝi enhavas la respektivajn alvokojn: "Kio pri tria fojo?", "Oni estingis arbarojn, sed mi ĝis nun fajras" ktp. La kalendaro estis produktita je la kvanto de 50 mil da ekzempleroj kaj jam vendatas en la superbazaroj Aŝan en Moskvo. Tiu ĉi evento kaŭzis grandan resonancon en la socio. Certe neniu saĝa rusiana kredas, ke tio estis farita sen antaŭa konsultado kun la teamo de Putin, kiu aktive pretigas sin al la venonta prezidanta balotado. Nun li sukcese uzas junulinojn, pretajn defendi lin per siaj brustoj kaj aliaj korpopartoj.
Pliajn fotojn dum kelka tempo eblis vidi en mia albumo, sed baldaŭ mia konto estis blokita - verŝajne pro tiuj ĉi bildoj, publikigitaj tra la tuta ruslingva Interreto (ja nurpor tio ili estis faritaj - temas pri nura politik propagando, nekomerca afero). Nur post kelkaj tagoj mi komprenis, ke la ricevita d mi letero de administrantoj de servilo (ial angle skribita?!) temas pri blokado de mia konto.
Do, mi forigas ĉiujn tijn bildojn kaj enmtas anstataŭ ili la ligilon al la artikolo, en kiu estis publikigitaj ĉi fotoj. Malsupe mi faras ties tradukojn - de januaro al decembro.
Kovrilo: "Ni amas vin!"
Jaŭnuaro: "Ĉiuj havu tian viron".
Februaro: "Kio pri la tria fojo?"
Marto: "Oni estingis arbarojn, sed mi ankoraŭ brluas!"
Aprilo: "Vi estas la plej bona!"
Majo: "Mi amas vin!"
Junio: "Veturigu min en Kalina!" (temas pri rusia mezkvalita aŭto, en kiu antaŭ kelkaj semajnoj publike veturadis Putin - en reklamaj celoj).
Julio: "Ĉu prenos min kiel la dua piloto?" (dum estingado de arbaroj Putin publike stiris aviadilon super ili).
Aŭgusto: "Nu, ja kiu, se ne vi?"
Septembro: "Kun jaroj vi nur pliboniĝas".
Oktoro: "Vi estas mia ĉefministro".
Novembro: "M ne bezonas sonorilon. Mi bezonas vin" (oni aludas al la fama enskribo de rusia blogisto, kiu en sia blogo kun sakraĵoj postulis de Putin redoni al li sonorilon, kiun deprenis fajrobrigadistoj dum la estingado de arbaroj. Putin oficiale respondis en Interreto, ke pretas redoni la sonorilon kaj bezonas nur adreson de postulanto).
Decembro: "Mi volas gratuli private. Telefonu al mi 8-925-159-17-28".

Comments