Avataro

Nu, ĉi tiu James Cameron estas ja lerta ruzulo! Kion diri pri lia filmo? La amuza, kvankam ne tre gaja, sed senkondiĉe interesa, atentokapta fabelo pri modernaj herooj en sufiĉe rekonebla medio. Malicaj, avidaj homoj laŭvicfoje danĝeras ekstremi belegan, bizaran mondon pro iu valorega mineralo. Ĉi tie gravas ne tiom la historio, kiom la ties arta konstruado. La usona artifikulo prenis antaŭlonge konatan fabulon pri aventuroj en fremda planeto, inter sovaĝuloj, aldonis en ĝin la ekologian temon, enmetis la gravegan batalon en ĉiuj elementoj (a-la "La Mastro de l' Ringoj"), enverŝis iom da Nova Epoko (la kredo je ligo inter ĉio vivanto ktp), alkroĉis la politikan laŭregulecon (la ĉefrolulo estas handikapulo kaj superheroo samtempe - la unika kombinaĵo!). Kaj jen rezulto - laŭvica furorfilmo de James Cameron. Kaj efektive li ja faris la bonan filmon. Pro tio ni kaj amas lin...

Comments