Mi jam rimarkis ke artaj provoj de Alfred Hitchcock ekster lia preferata kampo de trilero estas plejparte fuŝaj – la plej brila ekzemplo estas la hororfilmo “La Birdoj” kaj la plej ĝuinda escepto – la komedio “Mr. & Mrs. Smith”. Ĉi-foje li provis krei nigrostilan filmon surbaze de reala historio kaj, laŭ mia opinio, fiaskis.
Ijobo el Novjorko
La intrigo tre fidele sekvas la okazaĵojn, priskribitajn de Maxwell Anderson en la libro “The True Story of Christopher Emmanuel Balestrero”. Temas pri ordinara loĝanto de Novjorko (Henry Fonda), kiu perlaboras ludante en orkestro de noktoklubo kaj ĉiutage luktas kontraŭ malfacilaĵoj de la vivo en la granda urbo, el kiuj la plej grava estas manko de mono. Li estas enkorpigo de la ordinara civitano – pacema, estimata familiestro, edzo kaj patro de du ĉarmaj knabetoj. Lia vivo aspektas eĉ iom teda pro ĝia ekstrema normaleco kaj averaĝeco.
Iutage la edzino diras al li, ke dentoj doloras al ŝi kaj ilia kuracado postulos 300 dolarojn, kiujn ili certe ne havas. Li iras al asekurkompanio, por prunti monon, uzante ŝian asekurilon kiel garantiaĵon. Sed jen okazas iu stranga – virinoj en la oficejo rekonas en li krimulon, kiu antaŭnelonge rabis ĝin, minacante per armilo. Polico arestas Manny (tiel ĉiuj nomas lin) kaj komenciĝas longa enketado.
Oni prezentas lin al atestantoj, veturigas al rabitaj lokoj, petas kopii permane skribaĵon de la rabisto – kaj ĉio ĉi turniĝas kontraŭ lin. La atestantoj lin rekonas, lia skribmaniero estas terure simila al tiu de la krimulo kaj li ne havas alibion por respektivaj tagoj. La afero iĝas tre simila al “La Proceso” de Franz Kafka kaj la etoso memorigas tiun de la romano.
La sistemo ne estas malica al la homo – la policanoj kondutas ĝentile, juĝisto nur plenumas necesajn procedurojn, eĉ gardistoj en la prizono traktas lin korekte. Sed en tiu korekteco senteblas io kontraŭhoma, kion rimarkis la sovetia verkisto Vasilij Grossman en sia rakonto “Tiergarten”. La afero estas ne tuj komprenebla, do mi permesos al mi longan citaĵon el tiu verko, priskribanta buĉotan gregon:
“Homoj en bluaj kaj blankaj ĥalatoj, inspektante la venintan gregon, ne bastonis la bestojn, nek kriis, nek piedbatis ilin per ferumitaj botoj. La homoj en la ĥalatoj difinis iliajn klasifikojn, averaĝan dikecon, procentaĵon de graso en la movanta, ankoraŭ viva viando. Moviĝis viando, kapabla muĝi, krii, rigardi, konvulsii, stertori, sed la bestoj, enirantaj pordegon de buĉejo, estis por la homoj en la blankaj kaj bluaj ĥalatoj ne vivaĵo – marŝis la proteina organikaĵo, lipidoj, epidermo, kornoj, ostoj.
En krudeco de brutestro, skurĝinta laŭ okuloj la enpensiĝintan kaj malfruiĝintan post la grego, anhelantan maljunulinon bovinon, troviĝis agnosko de la rajto de kvarpiedaj brutoj esti konsiderataj vivaj. La koleron de la brutestroj kaŭzis nome tio, ke la kondamnitaj al la buĉado bestoj ankoraŭ, ĝis la lastaj horoj kaj minutoj, estis vivaj: ili obstinis, timiĝis de malhelaĵoj, haltis por urini aŭ subite sentis deziron haste tuŝi per seka lango malsekan asfalton”.
Tia buĉota bruto iĝis Manny, kiu antaŭ kelkaj sekundoj estis muzikisto, amiko, edzo kaj patro.
Poste al la Kafkaj motivoj aldoniĝis tiuj de la fratoj Cohen, pli ĝuste de ilia “Serioza homo”, kie sur la kapon de la ordinara usona judo ekŝutiĝas lavango de neklarigeblaj, senmeritaj malbonaĵoj kaj malfeliĉaĵoj, komplete detruantaj lian vivon. Same kiel tiu kompatindulo, Manny serĉas atestantojn kapablajn konfirmi lian alibion, sed evidentiĝas ke ili ĉiuj mortis aŭ malaperis senspure, kaj restis neniu ĉe lia flanko de la vero. Evidente ĉio ĉi radikas en la eterna demando de Ijobo: kial malbono trafas senkulpulojn? Jen plia arta esploraĵo de la problemo, apenaŭ iam solvebla.
Altnivela tedaĵo
Kial mi tamen konsideras la filmon fiasko de Alfred Hitchcock? Por respondi tion ni unue demandu nin mem: kial ni ŝatas liajn filmojn? Ĉar ili estas nervostreĉaj, atentokaptaj kaj skrupulege aranĝitaj rakontoj. Ĉi-foje el la menciita triopo haveblas nur la lasta ingredienco.
La aktoroj bone plenumas siajn rolojn, sed la rakonto mem estas tro teda. Ŝajnas ke la aŭtoro ne scias kion aldoni kaj simple peras al ni la okazintaĵojn, ĉerpitajn el la libro. Ĉio disvolviĝas tre malrapide, foje ĝis enuiĝo, ajna streĉiteco mankas. Oni povas legi mesaĝojn aŭ foliumi amikbendon en Fejsbuko kaj reveni post kelkaj minutoj al la ekrano sen perdi ion. La finaj scenoj estas melodrame banalaj, kvazaŭ la reĝisoro mem tediĝis je sia verko kaj deziras nur fini ĝin kia ĝi estas.
Do se vi ŝatas Kafkon aŭ estas senkondiĉa Hitchcock-zeloto – spektu kaj ĝuu. Al ĉiuj aliaj mi sugestas pli tradiciajn pladojn de la majstro.
Comments
Post a Comment