Tio estis la unua kolora filmo de Alfred Hitchcock, kiun mi spektis. Kaj la unua, kiun mi ne ŝatis.
“La Birdoj” estas klasikaĵo nedespitubla kaj apartenas al la aro de artaĵoj, kiujn ĉiuj konas, sed malmultaj ekkonis tion persone. La titolo, sceno kun la ĉefheroino en telefona budo, atakata de malicaj birdoj – jen ĉio emerĝanta en la menso de ordinara homo. Mi decidis vidi persone, kio sin kaŝas malantaŭ la famega kurteno kaj... estas elreviĝinta.
La reĝisora laboro estas senriproĉa kiel kutime. Hitchcock majstre streĉigas la atmosferon, transdonas timegon de la homoj kaj indiferentan kruelecon de la birdoj – senkompataj kaj neprognozeblaj kiel la Naturo ĝenerale. Ankaŭ la aktoroj plenumas sian taskon profesie. La fajna blondulino el San-Francisko, la vireca advokato el vilaĝo, la enigma patrino kun mornaj okuloj – ĉiu persono estas unika, origina kaj viveca. Eĉ flankaj roluloj memoreblas per tiu aŭ alia trajto. Do la ingrediencoj estas bonaj, sed la plado mem – banale sengusta.
Mi pensas ke tion kaŭzis mankoj de la scenaro, bazita sur la samtitola rakonto de Daphne du Maurier. Origine ĝin devis verki Ray Bradbury, sed li estis okupita de aliaj projektoj kaj poste akre kritikis la rezulton: “La filmo plenas je truoj. Ĝi estas tro longa... La fino de la filmo, kia ni konas ĝin, estas tre malsukcesa”. Mi pretas subskribi ĉiun vorton.
Oni povas longe mediti pri la temoj, pritraktataj de la verko. La birdoj kiel simbolo de la senanima, indiferenta kaj pro tio neklarigeble agresema naturo. La patrina ĵaluzo, kiu katenas la gefilojn kaj laŭvorte mortigas ĉion kaj ĉiun, kiu kuraĝis alproksimiĝi al ili. La kaŝita morneco de la kampara vivo, sub kies idilia fasado sin kaŝas perverso kaj perforto. La facile transversigebla mondo, kie ĉio povas ŝanĝiĝi je unu minuto: jen homoj aĉetas birdojn en vendejo, jen ili mem estas enkaĝigitaj de la birdoj en siaj domoj, kiuj montriĝas ne malpli fragilaj ol birda kaĝo. La temoj estas gravaj, interesaj, esplorindaj kaj do?
En la sovetia epoko abundis filmoj pri la Dua mondmilito – senescepte heroecaj kaj plejparte ŝablonaj. Oni produktadis ilin amase kaj same amase konsumis, forgesante komplete tuj post la spektado. La celon de iliaj fuŝaj kreintoj trafe vortumis la popola eldiro: “Sed pro la milito!” – ja la nobla celo (kvazaŭ) elaĉetas ĉiujn mankojn. Ĉi-foje la reĝisoro deziris ĉerpi tro multe da enhavo per tro malgranda kulero. Li maltrafis.
Ĉu mi rekomendas spekti la filmon? Jes, sed ne atendu multon. Por generacio de “Malicaj mortuloj” kaj “Koŝmaroj de la Ulmo-strato” mekanikaj birdoj, gajnintaj antaŭ duonjarcento la Oskar-premion pri specialaj efektoj, aspektas pli ridindaj ol timigaj. Do spektu, ridu kaj sekvu al aliaj Hitchcock-pladoj. Feliĉe li estis fruktodona kuiristo.
Comments
Post a Comment