Hitler kaputt!

Tio estis furorfrazo de 1945. Ĝi aŭdeblis ĉie – en Francio kaj Norvegio, Pollando kaj Jugoslavio. "Hitler kaputt!” – kun tiuj vortoj kapitulacis elĉerpitaj germanaj soldatoj. "Hitler kaputt!” salutis la Ruĝan Armeon kaj ĝiajn aliancanojn homoj en la liberigitaj urboj de Eŭropo. "Hitler kaputt!” skribis niaj avoj sur la ruinoj de Reichstag en Berlino. 

Pri la baldaŭa morto de la ĉefa militkrimulo parolis la tuta mondo, sed la freneza Adolfo tamen ne hastis morti. Enfosiĝinte profunde sub teron en la plej fortika el siaj bunkroj, li despere alkroĉiĝis al la vivo, plu sendante milinojn da germanoj al la morto pro siaj deliraj ideoj. La nazioj nomis la Trian Regnon “miljara”, tamen ĝi ekzistis nur 13 jarojn kaj disfalis, enteriginte siajn kreintojn. La agonio de la naziismo estis spektaklo terura, sed vere spektinda. Ni rememoru nur kelkajn scenojn. 

Morto super Germanio 
La 12an de januaro 1945 la Ruĝa Armeo transiris al ofensivo laŭ la tuta Orienta fronto kaj eniris la Trian Regnon. Malantaŭ la sovetiaj armeoj restis Pollando, detruita de la nazioj. La sovetiaj trupoj per bajonetoj kaj kugloj trabatis al si la vojon al Berlino, tra la plej trankvilaj kaj prosperaj partoj de Germanio. Tie neniam okazis militado, nek atingis ilin la britaj kaj usonaj aviadiloj, kies atakoj neniigis plurajn urbojn. 


Al Orienta Germanio direktiĝis milionoj da rifuĝintoj el la okcidentaj partoj de la Tria Regno, perdintaj post tiaj bombardoj siajn loĝejojn kaj proksimulojn. Nun ili komprenis, ke baldaŭ vidos persone vizaĝojn de siaj malamikoj kaj ke por multaj tiuj renkontiĝoj estos la lastaj.

Afiŝo diras: "Jen ĝi, damnita Germanio!"

La mondo ankoraŭ ne sciis pri milionoj da senkulpuloj, murditaj en la koncentrejoj kaj pri brutalaĵoj de la okupantoj en Sovetunio – en la Vermaĥto funkciis strikta malpermeso foti ekzekutojn kaj ekzekutejojn. Tamen intuicio sugestis al la timiĝintaj burĝoj, ke la rusoj (tiel ili nomis lavangon, ruliĝantan de la Oriento) plenas je malamego kaj ili havas kialojn por venĝi. Ili estis pravaj. 

Germanaj rifuĝintoj en Orienta Prusio

La vojo de la Ruĝa Armeo okcidenten pasis tra konataj kaj por multaj soldatoj gepatraj regionoj, okupitaj de la germanoj komence de la milito. La ruinoj de Kievo kaj Smolensko, bruligitaj vilaĝoj, gigantaj fosegoj plenaj je kadavroj de mortpafitoj – la batalantoj ĵus vidis tion kaj iliaj koroj soifegis justan venĝon

Ruĝarmeanoj en Orienta Prusio

Cetere iliaj agoj apenaŭ kompareblas kun la kruelaĵoj de la faŝistoj. Rusoj rabis kaj bruligis domojn, ili povis mortigi germanon por kapti lian brakhorloĝon aŭ biciklon, perforti virinon. Sed tio estis spontaneaj faroj de la furiozaj, freneziĝintaj pro kolero soldatoj, pro kio pluraj el ili estis arestitaj kaj iuj eĉ mortpafitaj. Tio ne kompareblis kun la amasa, organizita kaj laŭdita sadismo de la SS-anoj en Rusio kaj Ukrainio. Rusoj ne bruligis malsanulojn en hospitaloj, nek pafis bebojn, nek gasumis maljunulojn kiel tion faris la germanoj. Ili simple marŝis al sia celo. Ilin atendis Berlino. 

Disbombi la Trian Regnon! 
En la Okcidento oni ĉiam aprezis la homan vivon. La aliancanoj malamegis Hitleron ne malpli ol la rusoj, sed ili tute ne deziris rapidigi falon de la Tria Regno koste de vivoj de siaj soldatoj. Do ili elektis alian vojon – aviadan teroron. 

Bombardado de Berlino

En decembro 1941 okazis la unua atako de britaj bombaviadiloj “sen indiko de konkretaj celoj” – tiel komenciĝis erao de la area bombardado. Baldaŭ al ĝi aliĝis la usonanoj. Nokton post nokto flotegoj el miloj da bombaviadiloj traflugadis Germanion sen alfronti gravajn obstaklojn kaj ĵetadis sian mortigan kargon. Pezaj bomboj trabatadis pluretaĝajn domojn ĝis terkeloj kaj fugasoj ofte eksplodadis post kelkaj horoj, kiam postvivintaj loĝantoj revenis por forigi ruinojn de siaj domoj. 

Skribaĵo diras: "Donaco al Hitlero!"

En 1945, kiam la germana kontraŭaviadila defendo fakte ne plu ekzistis, al noktaj aeratakoj de la britoj aldoniĝis la tagaj bombardoj fare de la usonanoj. La ĉefaj celoj estis fabrikoj, kiuj produktis nafton kaj sintezan fuelon, sed ofte oni bombardis ankaŭ loĝatajn areojn. La nazia ĉefurbo estis la plej ŝatata celo de la aliancanoj – kontraŭ Berlino estis direktitaj 450 aviadaj atakoj, pluraj urbopartoj transformiĝis je ruinoj, sub kiuj pereis 50 mil civiluloj.

Berlino en 1945

En februaro 1945 venis vico de Drezdeno pagi krimojn de la germana nacio. 1223 bombaviadiloj laŭvorte kovris ĉielon super la urbo kaj tri sinsekvaj atakoj tute ebenigis ĝin

Bombardado de Drezdeno

Eĉ se la bomboj ne ĉiam trafis siajn celojn, morala damaĝo estis vera terura. La aviadaj atakoj iĝis kvazaŭ natura plago, kiun tute ne eblis rezisti. La aliancanaj bombardoj pelis la germanojn en terkelojn, seniginte ilin je espero kaj volo al rezisto. Nur unu frenezulo en la centro de Berlino plu kriaĉis pri “venkomilito ĝis la fino”. Cetere li havis specialan terkelon. 

Bunkro 
La 16an de januaro Hitlero lasas sian stabejon en Orienta Prusio kaj revenas al Berlino. Ekde tiu momento kiel lia 13a kaj lasta rezidejo servas la Regnokancelario en la centro de Berlino. Baldaŭ li devis denove subteriĝi, sin kaŝinte en bunkro, konstruita en regnokancelaria ĝardeno de la ministro pri armiloj. persona arkitekto de la führer, Alberto Speer.


Dum longa tempo Adolfo estis tro optimisma pro facilaj venkoj en Eŭropo kaj ideo konstrui propran ŝirmejon venis al li nur en la lastaj monatoj, pro kio fini la konstruadon oni devis jam sub artileria pafado de la proksimiĝanta Ruĝa Armeo.


Tio estis fortikega konstruaĵo, kies loĝantoj nomis ĝin “betona submarŝipo”. Ses enirejoj: tri – el la Regnokancelario kaj tri el la ĝardeno. 37 ŝtupoj kondukas al la unua nivelo, kie troviĝas kuirejo kaj ejoj por servistaro.


La duan nivelon, kuŝantan proksimume 30 metrojn subtere, okupas personaj apartamentoj de Hitlero, ĉambroj de liaj kuracisto kaj persona gardistaro, kaj komunika centro. Ferobetona tegmento dika ĝis 8 metrojn firme protektas la loĝantojn de la “betona submarŝipo” kontraŭ bomboj kaj obusoj. Sed kio protektos ilin kontraŭ ilia propra frenezo? 

La ĉefa ruino de la Tria Regno 
La führer ne plu eliras eksteren kaj oni povas kompreni lin. Ĉiuj liaj planoj fiaskis, la esperoj iĝis nura blufo. Al la nazia ĉefurbo impetas hordoj de la “subhomoj”. Nome tiel – Untermenschen (subhomoj) – la nazioj nomis la rusojn, ukrainojn, tatarojn kaj aliajn popolojn, kiujn ili planis ekstermi aŭ sklavigi. Se Hitlero vidus kiel iuj posteuloj de tiuj etnoj pentraĉas svastikon sur muroj kaj babilaĉas pri “rasa pureco”, li certe mortus denove – ĉi-foje pro la ŝoko. 

Rusaj laboristoj, devige senditaj al Germanio

Hitlero ĉiam malŝatis vidi la ruinojn, des pli tiujn de sia ĉefurbo. La ĉefa militkrimulo de ĉiuj popoloj kaj tempoj estis sentema persono. Postulante de siaj subuloj senliman kruelecon kaj pretecon al murdoj, li mem neniam eĉ ĉeestis iujn ekzekutojn. La führer neniam vizitis frontlinion, ĉar li ne toleris vidi la vunditojn aŭ mortigitojn. Tiu murdisto de milionoj ege timis mikrobojn, do senĉese lavis la manojn kaj sekvis pure vegetaran dieton. 

Kanibalo-vegetarano aŭ Du flankoj de la sama medalo

Tie, en subtera profundejo, Hitlero definitive sinkis en la mondo de siaj iluzioj, kie eblis io ajn. Tiu subtila hometo, multe babilanta pri la povega arja raso, fine transformiĝis je la vivanta ruino. Li havis nur 56 jarojn, sed jam kun granda peno moviĝis laŭ sia subterejo, trenante la piedojn kaj ofte malbalaciĝante.


Post 20-30 metroj li ĉiam sidiĝas sur benkojn, speciale por li metitajn laŭ koridoroj, aŭ alkroĉiĝas je eskortanta lin SS-ano. La okuloj de Hitlero plenas je sango. Ĉiuj raportoj estas preparataj per speciala tajpmaŝino “por la führer” kun trioble pli granda tiparo, sed eĉ ilin li povas legi nur en la plej fortaj okulvitroj. Lia maldekstra mano senhalte tremas, el la buŝanguloj gutas salivo. Li ofte ĵetas al sia faŭko manplenojn da kuraciloj, inter kiuj abundas stimuliloj kaj… plu konstruas frenezajn planojn. 

Nokta vazo por Hitlero 
La frenezulo estas ne homo, kiu ne vidas danĝeron, sed homo, kiu ne deziras ĝin vidi. Oni ne pensu ke Hitleron ĉirkaŭis nuraj fanatikuloj kaj idiotoj. Jam en januaro 1945 Alberto Speer prezentis al li raporton, kiu komenciĝis de la vortoj: “La milito estas malgajnita”.


Tamen post vidi la unuan frazon Hitlero ne plu legis ĝin kaj simple ŝovis la paperon en sekurecŝrankon. La 19an de marto li ordonas apliki taktikon de la “bruligita tero”. Tio signifis ke la retiriĝantaj trupoj devas detruadi ĉion – fabrikojn, pontojn, fervojojn – por ke la malamiko kaptu nur la senvivan dezerton. Hitlero tute fajfis pri la sorto de la germana nacio. “Se la milito estos malgajnita, ankaŭ la nacio pereos” resumis li. “Krome, la batalon postvivos nur neplenvaloruloj, ĉar ĉiuj plenvaloruloj estos neniigitaj”. 

Soldatoj de Volkssturm

La ĉefa problemo de la Vermaĥto iĝis manko de la batalantoj. Germanio ne havis tiujn neelĉerpeblajn homajn resursojn, kiuj savis Sovetunion. La totala mobilizo ne konis esceptojn kaj kompatis neniun. Ĉiuj viroj 16 ĝis 60-jaraj kapablaj teni armilojn enmane devis esti tuj mobilizitaj. El lokanoj oni formis taĉmentojn Volkssturm – malbone armitajn kaj apenaŭ trejnitajn. Plejparto de ĵusbakitaj soldatoj revis pri unusola afero – laŭeble pli rapide reveni al siaj familioj.

Soldato de Volkssturm

Sed la morton alportadis ne nur la rusaj bajonetoj kaj brito-usonaj bombardoj. Puntaĉmentoj de SS ĉasadis laŭ la stratoj de Berlino eĉ dum ĝia sturmo, kaptante kaj pendumante ĉiujn, kiujn ili suspektis esti dizertintoj. En tiuj tagoj la puntaĉmentanoj pendumis sur lanternfostoj dekojn da germanaj mezlernejanoj. La knaboj estis ĵus senditaj al kontraŭaviadilaj trupoj kaj multaj el ili forkuris por kelkaj horoj por fiere prezenti sin antaŭ la gepatroj en milita uniformo. Inter malmultaj postvivintoj estis la 15-jara Helmut Kohl, kiu duonjarcenton poste reunuigos Germanion

Hitler kuraĝigas infanojn antaŭ batalo

Neniu atentis sinpravigojn. La familioj de la dizertintoj, komercistoj de la nigra merkato (alia jam mankis), panikuloj, alvenintoj kun malĝuste aranĝitaj dokumentoj – por ĉiuj ekzistis nur unu verdikto: morto. 


Al batalado oni sendis la plej neimageblajn trupojn – tiujn de la sovetia generalo-perfidulo Vlasov, kozakojn, latvajn kaj albanajn SS-anojn, kaj eĉ krimulojn liberigitajn el koncentrejoj. Tiu kanaliaro ofte batalis obstine, konsciante ke ili ne havas ŝancon kapitulaci – plejparton de tiuj bastardoj la rusoj mortpafadis surloke. Malantaŭ la unua defendolinio staris bartaĉmentoj de SS, kiuj dispafis per mitraloj retiriĝintojn – la germanoj estis bonaj lernantoj de la rusoj, kiuj unuafoje aplikis tiun rimedon en 1941. 


Inter la lastaj frenezaĵoj de Hitlero estis kontraŭofensivo “Printempa Vekiĝo”, ordonita en marto 1945 ĉe lago Balatono en Hungario. La lastaj resursoj de la Vermaĥto estis ĵetitaj en tiun sensencan buĉadon, kiu haltigis la Ruĝan Armeon por nuraj 10 tagoj. 


La führer eksplodegis pro kolero. Li eksigis Henrikon Himmleron gvidinta la operacion, de lia posteno komandanto de la armea grupo “Vistulo”. Estis punitaj ankaŭ la retiriĝintaj tankaj SS-divizioj – 1. SS-Panzer-Division „Leibstandarte SS Adolf Hitler“, 12. SS-Panzer-Division „Hitlerjugend“ kaj SS-Verfügungsdivision. Hitlero ordonis al ili fortranĉi brakbendojn – distingan signon de tiuj elitaj SS-trupoj. Ne eblis imagi pli fortan ofendon al tiuj fidelaj soldataĉoj. 

Josef Dietrich

La plej lakona estis respondo de Josef Dietrich, SS-Oberst-Gruppenführer (la plej supera rango en SS post Reichsführer SS, kiun havis nur Henriko Himmlero), kiu komandis la punitajn diviziojn. Li prenis noktovazon, plenigis ĝin per siaj medaloj kaj sendis laŭ adreso: Berlino, la Regnokancelario, al Adolfo Hitlero. Oni ne raportis pri reago de la führer al tiu donaco. 

Disciplinemaj germanoj 
Deutschland über alles! (Germanio antaŭ ĉio!) asertis la nazia slogano. Sed pli ol ion ajn la germanoj estimis la ordon. Danke al senriproĉa ordo kaj fera disciplino ili sukcesis dum longa tempo kontraŭstari al la preskaŭ tuta mondo. Sed foje la sama disciplino kaj blinda obeemo trafis ilin mem kaj sufiĉe forte… Cetere ni rakontu sinsekve. 


La fervoja ponto de urbo Remageno en Rejnlando-Palatinato estis strategie grava objekto. La Ludendorff-ponto kunigis la bordojn de Rejno kaj malfermis la vojon al Ruhr-regiono – la industria koro de la Tria Regno, kie oni forĝis ĝian armilaron. La faŝistoj faris ĉion por transformi tiun ĉi ponton en neatakeblan fortikaĵon. Ĉe ambaŭ flankoj de tiu ĉi monstro el ŝtalo kaj betono, longa je 350 metroj, estis konstruitaj ŝtonaj turoj. En la orienta bordo la fervojo preskaŭ tuj plonĝis en tunelon, traboritan en vertikala roko. 


Jam en 1938 estis ellaborita detala skemo de eksplodigo de la ponto. Elektra eksplodigilo estis konektita al ŝarĝo de eksplodaĵo per speciala kablo en metala ŝelo. Ekzistis ankaŭ ebleco eksplodigi la ponton permane – kaze de fuŝo de la elktra eksplodigilo. Antaŭ la ponto sapeistoj kreis minkampon kaze de eksplodo transformiĝontan je profunda kontraŭtanka kavego. Tio devis haltigi malamikon, lasinte tempon por eksplodigi la ponton mem. La respondeca inĝeniero kapitano Karl Friesenhahn perfekte konis sian metion. 


La unuan paŝon al la katastrofo la nazioj faris komence de marto 1945, kiam al Remageno venis nova ordono. Antaŭnelonge, eksplodinta usona bombo detonaciigis eksplodaĵon, metitan sub alia ponto ĝuste kiam laŭ ĝi marŝis retiriĝantaj germanaj trupoj. Do oni ordonis al Karl Friesenhahn meti la eksplodaĵon nur se malamiko estos jam 8 km for de la ponto. La eksplodigo mem estis efektivigota nur kaze de ekstrema neceso kaj nur laŭ skriba ordono de la supera oficiro – kapitano Willi Bratge. La 7an de marto venis plia komandestro – majoro Hans Scheller. 


Samtage je 13:00 en Remageno aperis la gastoj – usona trupo, kreita speciale por kapti la ponton. Ĝia raporto ŝokis la aliancanajn komandestrojn – la strategia ponto trans Rejno staris nedamaĝita! Laŭ skoltaj informoj la germanoj planis eksplodigi ĝin je 16:00. La usonanoj reagis tuj – al atako! Jam estis preskaŭ la 4a posttagmeze, kiam la avanca usona taĉmento sub freneza pafego trabatis al si la vojon al la ponto. Sed tiumomente antaŭ ili elkreskis muro el fajro, tero kaj ŝtalaj splitoj – la nazioj eksplodigis la minkampon. Restis nuraj sekundoj… 


Tiutempe la tri komandestroj – majoro Hans Scheller, kapitano Willi Bratge kaj kapitano Karl Friesenhahn – kaŝis sin en la tunelo ĉe alia bordo de la rivero. Kaj tie ili aranĝis neimgeblan komedion je la pure germana etoso. Bratge postulis de sia estro Scheller ordoni la eksplodigon de la ponto. Tiu ordonis, sed la disciplinema Bratge postulis ripeti ĝin skribe. 


Post ricevi la deziratan paperon li impetis al Friesenhahn, kiu kuŝis ĉe la tunela enirejo – li ĵus rekonsciiĝis post kontuzo. Sed eĉ la kontuzita germano memoris, ke li devas plenumi nur la ordonon, ricevitan en skriba formo. Bratge forkuris reen… La tempo estis perdita. La eksplodo okazis tro malfrue kaj jam ne atingis sian celon – la ponto plu staris surloke. Post momento laŭ ĝi elanis usonaj infanterianoj kaj sapeistoj, tranĉinte laŭvoje ĉiujn kablojn. La ponto trans Rejno estis kaptita. 

Repago 
Hitlero malamegis la judojn. Same kiel la ciganojn. La rusojn li malestimegis kiel malsuperan rason, same kiel la polojn, ukrainojn, belorusojn, tatarojn… La judojn kaj ciganojn li konsideris preskaŭ blatoj – abomenaj disvastigantoj de ĉiaj infektoj kaj malpuraĵoj, totale ekstremendaj. 

Judoj kun signoj

Pri aliaj etnoj estis iom pli komplike, ja ili tro abundis por la fina solvo. Ĝis la fino de la milito mankis tempo okupiĝi pri tiaĵoj, tamen lia pozicio estis klara – en la Oriento haveblis troa loĝantaro. Entute li planis ekstermi ne malpli ol 40 milionojn de la rusoj, grandparte lasinte ilin morti pro malsato. Samtempe tio liberigus la terenojn por la germanaj koloniistoj

Ciganoj izolitaj de la nazioj

Tiuj planoj restis nerealigitaj (tempo ne sufiĉis), sed la solvo de la “juda problemo” estis preskaŭ tute plenumita ĝis printempo 1945. El sep milionoj da eŭropaj judoj preskaŭ ses milionoj estis murditaj. Mortpafi surloke tiom grandan nombron da homoj, el kiuj unu miliono estis infanoj, ne eblis – eĉ spertaj ekzekutistoj apenaŭ eltenus tioman nervostreĉiĝon. Do aperis reto de la koncentrejoj, “fabrikoj de la morto”, kie murdoj okazis amase kaj kadavroj estis produktataj kvazaŭ amasvaroj sur ĉenstablo. Aŭŝvico, Dachau, Ravensbrück, Majdanek – ĉiutage al tiuj adresoj venis dekoj da trajnoj kun homoj de la tuta Eŭropo. Plejparto de ili tuj direktiĝis al gaskameraoj, nur malmultaj plu vivis ioman tempon – ĉefe por priservi kremaciejojn. 

La koncentrejo Dachau

La prizonulojn gardis SS-anoj el la divizio SS-Totenkopfverbände (Morta kapo), plejparte ĝisostaj sadistoj, kiujn oni trejnis speciale, alkutimigante al la vido de sango, turmentoj kaj dolorkrioj de la torturitoj – tio nomiĝis “edukado de la necesa krueleco”. Ĉio okazinta en la koncentrejoj estis tute sekreta, do alvenintoj neniukaze povis lasi ilin. Forkurante, la nazioj eksplodigadis la kremaciejojn, bruligadis la arkivojn kaj mortigadis la malliberulojn por kaŝi spurojn de siaj krimoj. Sed foje ili fuŝis… 

Dachau

Komence de aprilo avancaj trupoj de la aliancanoj eniris Dachau, la koncentrejon 10 km for de Munkeno.

Liberigo de Dachau

Ili ne povis imagi tiaĵon: miloj, dekmiloj da kadavroj ĉie, stoplitaj kun la germana akurateco.

Dachau

Luko de unu el tankoj malfermiĝis, el ĝi eltiriĝis usona majoro. Lin salutis la juna komandanto de la koncentrejo SS-Obersturmführer Heinrich Skodzensky, ĉarmulo en brile cizitaj botoj.

Usonanoj kun Heinrich Skodzensky

Li videble ĝuis sian aspekton: “Heil Hitler! Mi transdonas al vi la koncentrejon Dachau. La totala nombro de homoj 30 mil, malsanuloj 2340, ekstere 27 mil kaj 560 – la gardistaro”.

Ekzekuto de SS-anoj en Dachau

La usonano estis ŝokita. Post ekregi sin li simple sputis en la flegitan faŭkon de la komandanto kaj montris al li sidlokon en alveninta armea ĵipo: “Sit down!” (Sidiĝu!). La aŭto malaperis post la tendara pordego. Sekvan minuton aŭdiĝis du pafoj. Al Dachau venis repago. 

Ekzekutitaj gardistoj en Dachau

Ene de unu horo la tuta gardistaro estis disŝirita de la prizonuloj, aliajn mortigis la usonanoj. Germanio ne meritis kompaton. 

La lasta sturmo 
La 16an de aprilo je la 5a matene laŭ moskva tempo (en Berlino estis la 3a) la Ruĝa Armeo leviĝis por sia lasta sturmo – komenciĝis la batalo ĉe Berlino.

Surskribo sur vojmontrilo: "Al Berlino"

Artileriaj kanonoj viciĝis je kelkaj kilometroj, sendistance unu de la alia kaj la fajra ondo tute vorviŝis la unuan defendolinion.

Soldatoj skribas: Al Hitlero. Al Berlino. Al Reichstag.

Komenciĝis la malfacilegaj stratbataloj, pli ĝuste urbaj bataloj kiel nomis ilin partopreninto de la sturmo, heroo de Stalingrado generalo Vasilij Ĉujkov

Batalo en Berlino

La faŝistoj aranĝis forte protektitajn pafejojn en ĉiuj stratangulaj domoj kaj iri al ofensivo laŭlonge de la stratoj egalus al sinmortigo. Do al batalo ekis specialaj sturmotaĉmentoj, formitaj el elektitaj trupoj. 

Batalo en Berlino

La sturmistoj iris inverse – trans la stratojn.

Batalo en Berlino

Kutime atakon ekis artileriistoj, trabatante en muroj vojon por infanterio. Poste, ŝirmata de mitralistoj, sturmogrupo impetis en konstruaĵon kaj rapidege eliris al nova linio – en sekva domo aŭ korto. Ilin sekvis subtena grupo, kiu forpurigis la konstruaĵon de la nazioj, kaj flamĵetistoj forbruligantaj la plej obstinajn faŝistojn el iliaj kaŝejoj. Domon post domo, kvartalon post kvartalo… 

Morto en subterejo 
La 15an de aprilo al la bunkro venis anĝelo. “Anĝelo de la morto” – tiel baptis Eva Braun la SS-gardistaro de la führer, kiu tuj komprenis kion signifas ŝia alveno. Eva venis al sia Adolfo de la Bavaraj Alpoj, kie en speciale aranĝita bunkro ŝi pasigis plejparton de la milito. Ŝi ĉiam restis en ombro de sia idolo, plejparto de la germanoj ekscios pri ŝi nur post ŝia morto. Tio estis la lasta ĝoja novaĵo por Hitlero. Baldaŭ lin perfidos la plej fidindaj kamaradoj. 

Adolf Hitler kaj Eva Braun

La 20an de aprilo la führer festis sian lastan naskiĝtagon. La rusoj gratulis lin per fortega artileria pafado kaj atingis riveron Spree. Generaloj admonadis lin forlasi la ĉefurbon, sed li restis necedema: “Mi decidis morti en Berlino!” Tamen plejparto de liaj kamaradoj tute ne planis morti kaj samvespere forflugis el la urbo. Göring, Himmler, Ribbentrop, Speer – ili zorgis jam pri aliaj aferoj. Malfeliĉo trafis nur Joseph Goebbels, Gauleiter de Berlino – la führer persone telefonis lin kaj invitis al sia rezidejo. Ne eblis rifuzi tian proponon. Je la sama tago pordoj de la subterejo por ĉiam fermiĝis malantaŭ Goebbels, lia edzino kaj ses iliaj infanoj. 

Joachim von Ribbentrop

La 23an de aprilo venis telegramo de Reichsmarschall Hermann Göring, kiu postulis transdoni al li la tutan povon en la Tria Regno. La furioziĝinta Hitlero eksigis la favorulon de ĉiuj postenoj kaj ordonis tujan areston. Sed mankis jam fortoj plenumi tion.

Hermann Göring

La 25an de aprilo la rusoj kaj la aliancanoj renkontiĝis ĉe rivero Elbo, 50 km for de Berlino. La fratiĝo kaj interŝanĝado de suveniroj daŭris ĝis vespero. En tiu tago pereis la lasta espero de la führer, kiu estis certa ke la renkontiĝo de la Ruĝa Armeo kun la aliancanoj nepre sekvigos konfliktojn kaj novan militon – ĉi-foje pri influzonoj en Eŭropo. 

Renkontiĝo ĉe Elbo

La 28an de aprilo venas sciigo pri sekretaj intertraktoj, kiujn faris kun la Okcidento Henriko Himmlero – lia unua viculo kaj oficiala sukcedonto, portinto de la fiera titolo “nacia gvidanto”. La “fidela Henriko” proponis al la usonanoj kapitulacon de Germanio! Mankis duboj – tio estas la fino. 

Henriko Himmlero

Informo pri la morto de Benito Mussolini ĝisbatis Hitleron. Lokaj partizanoj kaptis la ĉefan faŝiston de Italio kun lia amatino Clara Petacci, ekzekutis kaj pendigis iliajn kadavrojn piedojn supren sur lanternoj ĉe benzinstacio en Milano. Homamaso sputis sur la kadavrojn, superĵetis ilin per bastonfrapoj kaj ĵetis ŝtonojn kontraŭ ilin. La aludo de la sorto estis tro evidenta por ne kompreni ĝin. 

Benito Mussoni kaj Clara Petacci

La saman nokton Hitlero deklaras pri sia decido mortigi sin: “Mi ne deziras pasigi reston de la vivo kiel eksponaĵo en la Moskva zoo”. Nokte de la 28a al la 29a de aprilo en la bunkro tremanta pro frapoj de la sovetia artilerio, okazis nupto de Adolfo Hitlero kaj Eva Braun. La novgeedzoj ĵuris pri sia senriproĉa arja deveno kaj manko de heredaj malsanoj.

Bunkro de Hitlero 

Je la 4a nokte Hitlero subskribas sian politikan testamenton. Matene la 30an de aprilo li adiaŭis la plejajn proksimulojn, asistantojn kaj gardistaron, skribis la lastajn leterojn. Li ekzamenis je sia amata gardihundo Blondie kiel efikas la preparita por li veneno. Ĝi efikis bone. Je 15:21 Hitlero kaj Eva lastan fojon eniris sian apartamenton.

Ene de la bunkro

Dek minutojn poste, sekvante la anticipan ordonon, la gardistoj malfermis la pordojn. La führer mortigis sin pafinte al la kapo. Apude kuŝis Eva, preminta en la dentoj ampolon kun kalia cianido. Oni ĉirkaŭvolvis iliajn korpojn en litkovrilojn kaj forportis al la ĝardeno. Tranĉeo, benzino, ekbruliginta papero…

Infanoj de Joseph Goebbels

La scenaro ripetiĝos sekvan tagon, sed jam kun aliaj aktoroj. Je 20:30 Joseph Goebbels kaj lia edzino Marta unuafoje dum lastaj tagoj eliris la bunkron. Tie, malsupre ili lasis senvivajn korpojn de siaj ses infanoj, ĵus venenitaj de ilia patrino. SS-deĵorinto dufoje pafis kontraŭ iliaj nukoj.

Familio de Joseph Goebbels

La korpojn oni superverŝis per benzino kaj ekbruligis. En tiu momento ekbrulis la bunkro mem kaj ĝiaj lastaj enestantoj kvazaŭ terkelaj ratoj impetis eksteren… 

La venko! 
La 30an de aprilo ĉirkaŭ la 22a finiĝis ĝenerala forpurigado de la Reichstag de la naziaj bandoj. Restaĵoj de la garnizono sin kaŝis en tuneloj kaj terkeloj, de kie oni forbatadis ilin du sekvajn tagojn. La 1an de majo falis la Regnokancelario. Batalo ĉe la bunkro ne okazis. Reichsleiter Martin Bormann faris la lastan enskribon en sia taglibro: “Mardo, la 1a de majo: Provo trabati la blokadon”. Alivestita kiel civilulo li provis kaŝiĝi, sed estis mortigita per obusa eksplodo. Liajn restaĵojn oni trovis en Okcidenta Berlino en 1972 dum konstruaj laboroj. 

Martin Bormann

La 21an de majo ĉe kontrolejo apud Hamburgo angla patrolo detenis Reichsführer SS Henrikon Himmleron. Klopodante maski sin, li forrazis la lipharojn, metis nigran bendon sur la maldekstran okulon kaj vestiĝis kiel ordinara soldato. Oni rekonis lin kaj alivestis en brita uniformo, suspektante ke en kudrolinioj povas kaŝiĝi veneno. Malspertaj en tiaj aferoj frontuloj ne havis ideon ekzameni la buŝon de la kaptito. Tion ordonis oficiro, veninta post du tagoj por pridemandi lin. Ekpanikinte, la “sentima” murdisto dentopremis la kaŝitan en dento ampolon kun kalia cianido kaj post 12 minutoj direktiĝis al la infero. 

Henriko Himmlero

Aliaj gvidantoj de la Tria Regno trenis siajn vivojn iom pli longe kaj estis subigitaj al la internacia tribunalo en Nurenbergo. Unu el ili, Hermann Göring denove trompis ĉiujn – nokte la 15an de oktobro 1946 li prenis venenon, kaŝe alportitan al lia prizonĉelo. 

Hermann Göring

Je 1:11 nokte la 16an de oktobro al la eŝafodo en speciala kamerao de la Nurenberga prizono iris Joachim von Ribbentrop. Lin sekvis la histeria agitisto Alfred Rosenberg, la freneza antisemito Julius Streicher, la juĝisto-murdisto Wilhelm Frick, generaloj Wilhelm Keitel kaj Alfred Jodl, kaj kelkaj aliaj. Sed tio okazos poste dum nun… 

La Nurenberga proceso

Matene de la 2a de majo, la unuaj en la bunkron subiĝis rusaj kuracistinoj. Ili ekvidis ŝlimkovritajn betonajn murojn, lasitajn armilojn kaj montegojn de malplenaj boteloj. 

Soveta soldato en la bunkro

La 7an de majo je 2:41 nokte Germanio kapitulacis. Tio okazis en Reims en la stabejo de la usona generalo Dwight D. Eisenhower. La batalagado devis ĉesi je 23:59 nokte de la 7a al la 8a de majo. La milito finiĝis. 

La kapitulaco de Germanio

Ekde tiam la 8a de majo estas festata en la okcidentaj landoj kiel la Venkotago en Eŭropo. La rusia Venkotago estas festata unu tagon poste, ĉar Stalin rifuzis agnoski la subskribojn faritan en la stabejo de Dwight D. Eisenhower. Li postulis ripeti la ceremonion – nepre en Berlino kaj kun ĉeesto de la marŝalo Georgo Ĵukov. La aliancanoj ne kontraŭis dezirojn de la “onklo Joe”.

La kapitulaco kun marŝalo Georgo Ĵukov

Ekzakte meznokte de la 8a al la 9a de majo en Berlino en iama kantino de milit-inĝeniera lernejo la aliancanoj akceptis la plenan kaj senkondiĉan kapitulacon de Germanio. Tio estis la venko.

Comments