Mia Havano: bazaro kaj la urbomuzeo

Mi ne plu estas turisto en Kubo, do mia normala tago miksis ambaŭ aktivaĵojn – de familia aĉetumado en bazaro ĝis vizitado de la urbomuzeo.

Matena promenado
Tiun tagon ni komencis en bazaro en la apuda kvartalo La Palma, kiu situas dek minutojn da busveturado for.


La buso estis sufiĉe komforta kaj nur duonplena. Mi rimarkis vakajn lokojn kun flavaj teniloj super la sidiloj dum la aliaj estis bluaj. Lisi klarigis ke tiuj lokoj estas destinitaj por maljunuloj kaj eĉ se iu sidiĝos tie provizore, li devos liberigi ĝin se venos maljuna persono. Bona tradicio, espereble ĝi vere funkcias. Tamen poste mi foje vidis gejunulojn sidi sur tiaj lokoj sen atenti la geavojn stari.


La bazaro estis granda kaj brilis je koloroj. La prezoj estis listigitaj sur speciala afiŝo.


Fruktoj abundis, ĉio alia apenaŭ.


Viando kaj fiŝaĵo estas vendataj en apartaj sekcioj kun la pordoj sen teniloj.


Longa atendovico markis enirejon al laktosekcio.


Lisita aliĝis, sed post kvin minutoj la homamaso dissolviĝis – la lakto elĉerpiĝis.


Inter aliaj manĝaĵoj dominis guajava marmelado en ladskatoloj.


Poste ni vizitis belan parkon, kies ĉefa ornamaĵo estis grandega arbo simila al Ejva el Avataro.


Lisita ripozis sub ĝia ombro, ĉirkaŭita de florantaj arboj.


Mi esploris la ĉirkaŭaĵojn kaj trovis du interesajn lokojn. La unua estis restoracio Yoruba Andabo, nomita tiel laŭ la kuba muzikbando, kiu ekde 1986 ludas kuban version de la okcidentafrika muziko. Ĝi koncertas kaj eldonas albumojn, do temas pri profesia ensemblo. Jen plia punkto en mia listo de la kubaj vizitindaĵoj.


Alia trovaĵo estis busto de Lázaro Cárdenas del Río – meksika prezidanto, fama pro siaj maldekstraj reformoj kaj subtenado de la kuba revolucio.


Li helpis kiel peranto inter Kubo kaj Usono post la invado de la Porkogolfeto. Nun en la Havana universitato funkcias Instituto de Lázaro Cárdenas.

Urbomuzeo de Havano
Post ĝui la nuntempon de la ĉefurbo ni decidis konatiĝi kun ĝia pasinteco kaj direktiĝis al la Muzeo de la urbo Havano.


Ĝi estis konstruata de 1776 ĝis 1792 kaj troviĝas en la Palaco de la Kapitanoj Generaloj – iamaj regantoj de la insulo – en Malnova Havano.


La palaco servis kiel la rezidejo de 65 Kapitanoj Generaloj, urbodomo, prizono, Administrejo de Usono dum mallonga periodo de la usona interveno (1898-1902) kaj poste estis la prezidenta palaco ĝis 1920 kiam finiĝis konstruado de alia palaco, nun transformita al la Muzeo de la Revolucio.


Ekde 1967 ĝi estas la Muzeo de la urbo Havano.


Ni aĉetis biletojn, salutis statuon de Kristoforo Kolumbo, starigitan tie en 1862 kaj komencis la promenadon laŭ 40 ekspoziciejoj.


Ĉio estis aranĝita tradicie, sed profesie, la historiaj artefaktoj kaj artaĵoj abundis.


Antikvaj koĉoj memorigis pri la tempo, kiam ĉevaloj trotis laŭ la stratoj de la ĉefurbo.


Mebloj, porcelanaĵoj, pentraĵoj – la muzeo apenaŭ grave diferencis de iu ajn eŭropa palaco. 


En la dua etaĝo nin aliris unu el muzeaj observistinoj – vigla mezaĝa nigrulino. Ŝi proponis al ni kaj paro de nigruloj el Kanado privatan ekskurson kontraŭ 10 dolaroj.


La kanadino demandis, ĉu temas pri 10 dolaroj por unu persono kaj la observistino rideksplodis: “10 dolaroj estas duono de mia monata salajro. Por 20 dolaroj mi povus murdi vin!”


La ekskurso, okazinta en la angla, estis sufiĉe bona.


La sola malbonaĵo estis ĝia rapideco, cetere kutima kaj neevitebla por tiaĵoj.


Memoraĵoj de historiaj personoj, diversaj variaĵoj de la nacia flago, portretoj de famuloj – ni nur gapis ien kaj tien.


La ĉiĉeronino montris al aro da malnovaj portretoj kaj akcentis pri unu el ili: “Antaŭjare tie pendis portreto de rusa revoluciulo (fakte li estis polo), sed nun oni anstataŭigis ĝin per la portreto de usonano”. Klara tendenco.


Post fini la ekskurson kaj adiaŭi la jamajkodevenajn kanadanojn ŝi elbuŝigis demandon, kiu evidente delonge boris ŝian cerbon: “Kial vi havas tian braceleton?”


En la fuŝa hispana mi klopodis klarigi, ke mia parenco estas santero kaj mi interesiĝas pri tio, do... Sed ŝi plu vastigis la okulojn kaj nur mire svingis la kapon: “Mi ne komprenas! Kial ruso havas tian braceleton? Kaj kial ruso estas kun nigrulino? Rusaj viroj ne amindumas kun nigrulinoj. Rusaj virinoj jes, sed ne la viroj. Ruso kaj nigrulino – mi ne komprenas!”


Lisita nur ridis responde kaj poste diris al mi: “Ĉu vi rimarkis ke ŝi mem havas santeriajn braceletojn? Ankaŭ ŝi estas filino de iu oriŝo kaj ŝi vidis ke vi havas la veran braceleton, ne porturisman ludilon”.

Comments