Santeria braceleto

Mi ne ŝatas turismajn banalaĵojn kiel “I love Cuba (Vietnam, New-York ktp), do ĉiam serĉas ion specialan, lokan aŭ almenaŭ belan. Dum promenado tra Mantilla mi rimarkis santerian budon. Ĉu Yoendis povus akompani min? La bonulo aprobis kaj Lisi aliĝis.

La modesta vendejo proponis sanktaĵojn por ĉiuj afrokubaj religioj. Turistoj apenaŭ eĉ traveturas Mantilla, do ĉio estis 100% loka kaj aŭtentika. Maldekstre sur la vendotablo staris Sankta Lazaro. Antaŭ li estis telero kun moneroj kaj cigaro. Sur la sama tablo viciĝis nigraj pupoj en buntkoloraj roboj.


La nigra Elegua en ruĝa ĉapo similis al malnovstila ĉina pupo. Ĉerketoj el tavolligno impresis min. “Tio estas vuduo-ĉerkoj” klarigis Yoendis. “Se iu tre ĝenis vin, vi povas preni la ĉerkon, meti tien paperon kun lia nomo, alporti al tombejo...”. Li estis tute trankvila kaj serioza, kvazaŭ rakontis pri bona kuirrecepto.


En mia kapo viciĝis nomoj.... “Donu dek!” preskaŭ elbuŝigis mi, sed ĝustatempe haltis. Mi ja ĉiam povas simple skribi al Yoendis kaj li aranĝos tion eĉ pli efike. Do mi aĉetis du ĉerkojn kiel memoraĵon kaj por donaci al mia amiko-etnografo. Sekvis du nigro-ruĝaj ujoj faritaj el iu frukto, similajn mi vidis antaŭ Elegua en la sanktejo. “Oriŝo manĝas ok horojn. Do mi metis manĝaĵojn je la 5a kaj forigis je la 1a nokte” diris Yoendis. Dometo el tavolligno aspektis amuza, sed ĝi servis por tro speciala celo – aĉeto de domo aŭ alia nemoveblaĵo.


Mian atenton kaptis plurkoloraj braceletoj. Cu mi povus vidi pli proksime? Mi jam iom orientiĝis en la koloroj, do distingis braceletojn de diversaj oriŝoj. La verda estas por Ogun, la flava por Oĉuno, la blua por Jemaja... Fine mi elektis kelkajn kaj Yoendis aprobis ilin kiel aŭtentikajn, inkluzive unu por mi mem. Post aĉeti du kolĉenojn ni ekis hejmen.


Vespere Yoendis vizitis nin. Li aperadis preskaŭ ĉiutage, ĉiam neatendite. Foje mi kaj Lisi sidis en balancoseĝoj antaŭ la domo kaj lante babilis, observante la stratan vivon. “Antaŭlonge Yoendis ne venis al ni...” Pasis apenaŭ du minutoj kaj la santero aperis kun ĉiama rideto: “Ĉu vi vizitos nin vespere? Bonvenon!”


Li ŝatis paroli pri la religiaj aferoj kaj povus rakonti pri tio dum horoj. Dum ni sidis en nia korto li detale prezentis al mi ĉiujn oriŝojn, ligitajn al mia braceleto, kiu estis vere universala tiurilate.


“Ĉu vi deziras ke mi sanktigu vian braceleton?” Hm, kial ne? “Bone, venu vespere”. Lisi reagis trankvile, nur komentis: “Memoru ke poste neniu povos tuŝi ĝin”. Kial? “Yoendis klarigos pli bone”.


Je la 10a vespere ni venis al la kabano de nia santero. Mi pensis ke la ceremonio estos mallonga same kiel similaj en Rusio, kie ortodoksaj sacerdotoj benas nun ion ajn – de la kolĉenoj kaj krucosignoj ĝis aŭtoj kaj kosmoŝipoj. Ĝi daŭris du horojn.
Unue li neatendite faris al mi donacon – etan lignan krucon kiun eniĝis kelkaj kolorfadenoj. Ĝi odoris je rumo. “Mi parolis kun la patro Francisco kaj li diris, ke mi faru tion al vi. Ĝi gardos vin”. Yoendis klarigis, ke ĝi estas farita el speciala ligno, kies pecon li alportis de Guantanamo. Temas pri speciale fortika ligno, kies dureco tiom famas, ke oni eĉ nomis Fidel Castro “palo duro” pro lia nefleksebleco kaj malcedemo al iu ajn premo. 


Palo monte (afrokaribia religio) aktive uzas lignaĵojn (“palo” signifas “ligno”), do nun mi havas specimenon de tiaj amuletoj. Al ĝi ne rilatas iuj limigoj, iu ajn povas tuŝi ĝin kaj mi povas porti ĝin en sako aŭ poŝo, sed de tempo al tempo estus bone ŝpruci ĝin per rumo kaj fumigi per tabako por refortigi ĝian aŝe.


Kiam ĉiuj (inkluzive min, Lisi, ŝian patrinon, familion de Yoendis, lian kuzon kaj La Gorda) mirinde trovis por si lokojn en lia kabaneto, li sidiĝis apud eta sanktejo ĉe la pordo. Mi provis filmi ĉion, sed post 50 minutoj la akumulilo de mia telefono kolapsis. Yoendis ŝanĝis vestojn, kantis kaj balbutis ion. Lia korpo ektremis, la voĉo ŝanĝiĝis, la okuloj fermiĝis, li ekkriis ion en nekomprenebla lingvo (ĉu la joruba?). Poste li malfermis la okulojn kaj salutis ĉiujn: “Salam alejkum!” La komunumo respondis: “Alejkum salam!” Tio signifis ke al ni venis la patro Francisco, morta haitiano, sperta pri afriko-kubaj kredoj.


Unu post alia ĉeestantoj venis al li por saluti lin persone per manpremo kaj interŝanĝo de la supremenciita frazo. Poste komenciĝis la rito. Li fumigis la braceleton per cigaro, ŝprucis per rumo, metis ĝin en teleron kiu staris ĉe liaj piedoj, glutis iom da rumo, denove fumigis, kantis, ĉantadis, parolis... Inter la plej impresaj aferoj estis manipulado per brulanta kandelo, kiun li malrapide pasigis laŭ siaj piedoj, brakoj, kolo kaj fine estingis englutante la flamon per buŝo.


Mi observis kiel la ĉeestantoj reagas al tio. Mirinda afero – tio estis stranga miksaĵo de humuro kaj seriozeco. Ili ŝercis kaj ridis, inkluzive dum paroli kun la patro Francisco, tamen videblis ke por ili tio estas ne truko aŭ teatraĵo, sed tute reala, normala afero. La Gorda petis pli da rumo kaj Francisco (enkorpiĝinta en Yoendis) respondis, ke ŝi mem devas aĉeti rumon por li. Ĉiuj ridis.


Poste mi demandis Lisi, ĉu ili kredas ke ŝia kuzo en tiu tempo transformiĝas al la morta haitiano kaj ŝi diris, ke evidente jes. Do kial ili ridas pri li? “Ĉar li kondutas amuze kaj parolas strange” – ŝajnas ke ŝi mem neniam pensis pri tio. Fine mi konkludis, ke evidente temas pri la kredo tiom profunda kaj proksima, ke ĝi vere “fluas en la sango de la kubanoj” kiel diris Lisita. Do la patro Francisco por ili estas ne iu mita persono, sed ĉiama gasto kun kiu oni povas konduti normale, inkluzive ŝerci kaj ridi kio estas kutime por societemaj, bonhumoraj kubanoj.


Ili povus esti nereligiemaj kiel mia princino, sed tio ne signifas ke ili konsideras santerion sensencaĵo. Kiam Francisco sin turnis al ni kaj proponis rakonti kion li vidas Lisi tuj haltigis lin (“mi ne volas tion nun, ĉar estas multaj personoj”) kaj li aprobis: “Bone, mi parolos al vi poste, persone”. Li donis konsilojn al la patrino de Lisi kaj ŝi, virino same racia, aŭskultis atente kaj seriozmiene, ĉar tiumomente parolis al ŝi ne la filo de ŝia fratino, amuza knabo kiun ŝi konas de infanaĝo, sed la estimata patro Francisco, kies konoj estas grandaj kaj aŭtoritato nedisputebla.


Fine de la ceremonio mi mem fermis la braceleton en la manoj de Yoendis kaj li metis ĝin sub la ĉapon de la patro Francisco, kies nigra statuo staris ĉe liaj piedoj. “Vi povos preni ĝin morgaŭ” klarigis la santero kaj denove ekkantis. Ĉio ripetiĝis, sed la rezulto nun estis inversa – la haitiano forlasis lian korpon. En la lastaj minutoj li saltis kaj eliris la domon, kriante ion en nekomprenebla lingvo kaj klakante per lango. Kiam li revenis tio denove estis Yoendis.


Antaŭ adiaŭi nin li klarigis kiel mi uzu la sanktaĵon. Ĝi estas sanktigita por mi, do neniu rajtas tuŝi ĝin. Se tamen tio okazos, mi povos restarigi ĝian staton fumigante ĝin per cigaroj kaj ŝprucante per rumo. Normale mi devus ripeti tion ĉiusemajne, prefere lunde. Se la braceleto perdiĝos, mi ne devos ĝin serĉi. Tamen se mi hazarde retrovos ĝin, do mi resanktigu ĝin per cigaroj kaj rumo. Se ĝi rompiĝos, mi ne devos ripari ĝin aŭ konservi – nur forĵeti. Tio okazas, ĉar la braceleto estas protektilo kaj se ĝi perdiĝis aŭ rompiĝis tio signifas ke ĝi prenis al si baton de malbono, origine destinitan por mi. Pro tio ĝi pereas aŭ malaperas senrevene.


“Eble en via lando ne estas kutime surporti tiaĵojn, do vi povas meti ĝin en sakon aŭ poŝon” aldonis la santero. “Vi ne multe scias pri tio kaj eble ne kredas, sed tio ne tre gravas. Ekde nun kun vi ĉiam estos io, kio vin protektos”.

Myriad: 4xG1z2jrq1wrPstWihH4NSLGV2n8cHnq5z

Comments