Esperanto kaj globusoj

Ĉu povas esti ke du esperantistoj pasigos semajnon en Vieno kaj ne vizitos la legendecan Esperanto-muzeon? Tute neimagebla afero eĉ por la du feliĉuloj, kiuj povus ignori la eksteran mondon, ĝuante nur sian propran kunestadon.

Esperanto-muzeo
Grava trajto de ĉiu komunumo estas kapablo al memanalizo kaj sinesplorado. Tio estas nefacila tasko por la disa Esperantujo al kiu mankas sistema ŝtata subteno, tamen almenaŭ parte ni sukcesas pri tio. 



Inter kernaj institucioj necesaj por plenumi ĝin gravan lokon okupas muzeoj kaj arkivoj kaj la Esperanto-muzeo kaj Kolekto por Planlingvoj (kiel oficiale nomiĝas tiu ĉi organizaĵo) estas la plej elstara pro multaj kialoj.



Unue ĉar ĝi estas malnova, fondita de la fervora (kaj fervoja) aŭstra esperantisto Hugo Steiner jam en 1927. Due, ĉar ĝi estas parto de la Aŭstria Nacia Biblioteko, do havas altnivelan statuson de la ŝtata institucio kio grande vastigas ĝiajn eblecojn. 



Trie (kaj sekve de la unuaj du), ĉar ĝia ekspozicio estas profesie aranĝita kaj ĝia esplora agado estas efika kaj ekzemplodona. 



Menciindas ke la vizitantoj vidas nur la eksteran parton de tiu ĉi glacimonto, ĉar malantaŭ la ekspozicio sin kaŝas biblioteko kaj arkivo, videblaj nur por fakuloj, feliĉe ankaŭ per Interreto.



Ni trovis la muzeon tute hazarde, promenante tra Interna urbo. Bela afiŝo kun konataj vortoj altiris nian atenton, espereble same kiel tiun de pluraj aliaj vizitantoj. 



La muzeo troviĝas en la unua etaĝo de la baroka Palaco Mollard, nomita tiel laŭ grafo kiu iam posedis ĝin. Interalie ĝin famigis tiel nomataj tablokunvenoj, kiuj okazis laŭ iniciato de la imperiestro Jozefo la 2a kaj kunigis la plej influajn homojn de la imperio por pridiskuti gravajn aferojn en neformala atmosfero. 



La muzeo gastas tie ekde 2005, post granda renovigo komenciĝinta unu jaron pli frue. Kiel orientilon por la serĉantoj oni povas indiki ke ĝi situas proksime al la Minoritenkirhce, inter la Ministerio pri internaj aferoj kaj tiu pri la aferoj eksteraj. Konvena loko por Esperanto-institucio, ĉu ne?



La ekspozicio estas malgranda, nur du haloj, kiuj okupas 80 kv metrojn. Sed feliĉe ĝin aranĝis profesiuloj, do ĝi evitis plagon de preskaŭ ĉiuj amatoraj muzeoj, kie aroj da eksponaĵoj amasiĝas unu sur alia tiel ke mankas eĉ unu centimetro libera kaj ŝajnas ke raraĵoj mem sufokiĝas pro la manko de aero. Kreintoj de tiu ĉi ekspozicio sekvis la oran regulon: se aĵo meritas esti eksponita, do ĝi meritas esti bone videbla. Ĉio troa estu for.



Ĉe la enirejo la vizitantojn renkontas grandaj afiŝoj kaj fotoj memorigantaj pri la unuaj vivojaroj de niaj lingvo kaj komunumo. La dua esperanto-kongreso en Ĝenevo en 1906 – ĉu ni povas imagi kion sentis ĝiaj partoprenintoj? 



La monda lingvosituacio estis ĥaosa, mankis lingvo franka, eĉ en Eŭropo oni bezonis koni almenaŭ la germanan kaj francan, sed plurloke ankaŭ la anglan por komforte vojaĝi. Ŝajnis ke avantaĝoj de la nova lingvo estas tiom evidentaj, ke baldaŭ la tuta mondo komprenos tion kaj la fina venko jam proksimas...



Pasos nur ses jaroj kaj la eŭropaj popoloj kun granda entuziasmo mortigados unu la alian, kaj esperantistoj aktive partoprenos en tiu sensenca buĉado. Espereble baldaŭ mi sukcesos aĉeti la libron pri tiu epoko por kompletigi miajn konojn pri la milito, preskaŭ tute forgesita en Rusio, sed tiom grava por kompreno de la sekva, eĉ pli granda amasmurdado kia iĝis la Dua mondmilito.



Cetere eĉ en pacaj periodoj evidentiĝis ke la nobla interna ideo malsukcesis influi konscion de plejparto de la tiel nomataj samideanoj. La esperantistoj ne kapablas interpaciĝi eĉ inter si mem, do apenaŭ povas prezenti bonan lecionon al la ekstera mondo.



Sed ni vivas en la 21a jarcento, do malnovajn afiŝojn kaj pentraĵojn (inkluzive la neeviteblan portreton de la Majstro) apudas granda ekrano, sur kiu prezentiĝas la animaciaĵo konata al ĉiu esperantisto – Mazi en Gondolando. Lisita tuj sidiĝis sur benkon kaj spektis ĝin dum deko da minutoj. 



Mi provis sekvi ŝian ekzemplon, sed por mi la filmeto aspektis tro simpleca kaj antikveca. Pardonon, eble mi estas tro postulema.



Plejparto de la eksponaĵoj estis plataĵoj – libroj, fotoj, afiŝoj ktp. Kutime la ekspoziciistoj konsideras tion malavantaĝo, ĉar tiaspecaj eksponaĵoj estas malpli allogaj por la vizitantoj, sed ĉi-foje temas pri la ekspozicio rilata al lingvaj aferoj, do domino de presaĵoj kaj manuskriptoj estas apenaŭ evitebla. Cetere la esperantistaro estas tre dankema publiko, speciale se temas pri ĝia plej ŝatata temo – la Internacia lingvo mem.



Ni atente esploris specimenojn de esperanto-reklamo (unikaĵoj, ĉu ne?), politikajn afiŝojn kaj informojn pri gravuloj favorintaj nian lingvon.



Du plurmediaj budoj proponis tute malsamajn aferojn. 



Unu enhavis informojn pri planlingvoj, inkluzive aŭskulteblajn frazojn je ili. 



La alia nomiĝis Ludo kaj tute pravigis sian nomon – tio estis labirinto, tra kiu ludanto devas pasigi viglan globeton. 



Mi ĝis nun ne komprenas kian rilaton ĝi havas al Esperanto, sed Lisita ridis kaj ĝuis sincere.

Globusa mondo
En la dua etaĝo de la sama konstruaĵo troviĝas alia, ne malpli ekzota muzeo dediĉita al... globusoj



Ĝi malfermiĝis en 1956 kaj ĝis nun estas la sola tia institucio en la tuta mondo. 



Ĝia kolekto formiĝis ekde la 19a jarcento, do plejparto de la eksponaĵoj estis faritaj post 1850. 



Unue ĝi gastis en Hofburgo, poste iom vagadis diversloke kaj ekde 2005 hejmas en la tiu palaco. 



Ĝia origina kolekto kreskis dum duonjarcento de 63 ĝis 600 globusoj, triono de kiuj videblas en la ekspozicio. Inter la plej elstaraj kaj impresaj estas globuso de Gemma Frisius farita ĉirkaŭ 1536, la 110 cm globusego de Vincenzo Coronelli kaj globusa paro de la fama kartografo Gerard Mercator  kreitaj respektive en 1541 kaj 1551.



Mi ne estas fakulo, nek fervora ŝatanto de tiu ĉi fako kaj la eksponaĵoj estis sufiĉe similaj unu al alia, do mi simple gapis tien kaj reen. La scivolema Lisita, kies telefono jam malŝarĝiĝis, baldaŭ indignis: “Stano, kial vi ne fotas? Donu la telefonon al mi!” 



Danke al tio mi havas nun kelkdek fotojn de plej diversaj globusoj, kies diferencon kaj destinon mi plejparte ne kapablas kompreni.



Cetere tio estis mia persona kulpo, ja la ekspozicio mem estis aranĝita senriproĉe profesie.



Altkvalitaj montrokestoj, malforta lumo protektanta la eksponaĵojn, detalaj klarigoj en la etikedoj kaj plurmediaj ekranoj. 



Bedaŭrinde ĉiuj informoj estis nur en la germana kaj angla – post pluraj jaroj la Esperanto-muzeo ne sukcesis esperantigi eĉ sian najbaron.


Comments