“Interpopola konduto” de Edmond Privat – leginda arkaikaĵo

Edmond Privat estas persono fama en la historio de Esperanto. Pensanto, aktivulo de pacmovado, politikisto, li apartenis al tiu malaperinta kategorio de esperantistoj, kiuj estis ne marĝenuloj, sed elituloj en siaj socioj kaj traktis Esperanton kiel ne ludilon, sed ilon uzeblan por atingi praktikajn kaj ambiciajn celojn. Ĝuste pro tio li esperantigis sian origine francan verkon “Interpopola konduto”.

Revoj kaj esperoj
La libro aperis france en 1931 kaj Esperante en 1935. Ĝi prezentas meditojn de la aŭtoro pri kaŭzoj de interpopolaj kvereloj kaj malamo, kaj pri la militoj kiel iliaj sekvoj. Apenaŭ oni povas trovi tie ideojn originalajn kaj freŝajn, almenaŭ por nia tempo.

Privat esprimas vidpunkton propran al la vasta rondo de la pacmovadanoj de la intermilita periodo. Li koncentriĝas je etika flanko de la afero, detale esplorante tiajn trajtojn kiel nacia orgojlo, etnaj superstiĉoj, nacia vanteco, unuflanka traktado de la historio, manko de internacia historio kiun anstataŭas aro da naciaj rakontoj, neeviteble kontraŭdiraj kaj nekombineblaj. Li substrekas ke la timo estas ĉefa kaŭzo de armilkonkuro dum senarmigo estus plej bona solvo.


Li prave rimarkigas ke nek klasa konscio, nek aliaj formoj de grupa mobilizado kapablas superi naciajn barojn. Tion klare montris la Unua mondmilito, dum kiu ĉiuj naciaj eklezioj, politikaj partioj kaj eĉ Esperanto-organizoj subtenis naciajn registarojn, forgesinte pri supernaciaj celoj kaj idealoj. Ĉion ĉi la aŭtoro analizas detale, kun pluraj ekzemploj kaj ampleksa rezonado, ne ŝparante la vortojn.

Kiun solvon li proponas? Fakte li emas al la ideoj de usona prezidanto Woodrow Wilson, kiu asertis ke fini la militojn povas nur transiro de naciaj interesoj al tiuj internaciaj, kaj apliko al la internaciaj rilatoj de la sama etiko kiun ni uzas en rilatoj interpersonaj. Surbaze de tiuj ideoj Wilson sukcesis rekrei la postmilitan Eŭropon kaj establi la Ligon de Nacioj – la unuan interŝtatan organizon de tia speco.

Privat agnoskas ke ĉiuj ĉi solvoj estas malperfektaj, ke la Ligo de Nacioj ankoraŭ babilas plejparte, sed ne agas kaj la novkreitaj ŝtatoj plu strebas kapti pecon de siaj najbaroj. Sed li esprimas esperon ke tio estas nur la unuaj paŝoj, ke progreso sekvos poiomete, la landoj unu post alia senarmiĝos kaj eĉ post esti atakitaj rifuzos batali, tiel metante la atakinton sub ĉies riproĉojn. Ĉiu nacio ricevu propran ŝtaton kaj ne avidu alies terojn. Ĉiu atako estu konsiderata atako kontraŭ la tuta monda komunumo, do la atakinto estu severe riproĉata kaj pro tio haltigata. Jen garantio de eterna paco!

Intencoj bonaj, rezultoj mavaj
Malsame ol Privat dum verkado de tiu ĉi libro, ni jam scias kio efektive okazis. Woodrow Wilson rekreis la limojn, establinte plurajn naciajn ŝtatojn en Orienta Eŭropo. Sed etnoj en tiu regiono neniam loĝis aparte kiel en Okcidenta Eŭropo, limoj inter iliaj setlejoj pli similis al araneaĵo, do fine ekster siaj naciaj limoj loĝis sama aŭ eĉ pli granda kvanto de homoj. Tio kontentigis neniun nacion, sed malaperigis fortan baron inter Germanio kaj Rusio. Ekde nun survoje de Hitlero estis nur aro da ŝtatetoj senpovaj kaj naciismaj, kiuj timeme serĉadis subtenon de grandaj ŝtatoj kaj avide rigardis al la teroj de siaj najbaroj. Fine iuj iĝis aliancanoj de Nazia Germanio (Hungario, Rumanio, Bulgario), aliaj konfidis sian sorton al Francio kaj Britio (Pollando, Ĉeĥoslovakio) kaj pereis perfiditaj de ili. Limoj de nacioj kaj ŝtatoj pli malpli kongruiĝis nur post la Dua mondmilito, sed danke al ne pacaj intertraktoj sed Holokaŭsto, etna purigado kaj amasaj deportadoj.

Ligo de Nacioj ne sukcesis preventi iun ajn gravan konflikton. Ĝi silentis kiam faŝistoj ribelis en Hispanio. Kiam Mussolini invadis Etiopion, ĝi enkondukis sankciojn sed apenaŭ rimarkeblajn. Hitlero okupis Sudetojn kaj poste la tutan Ĉeĥoslovakion sen ajna rezisto de la internacia komunumo kaj eĉ kun helpo de Pollando, profitinta eblecon formordi parton de sia mortanta najbaro. Oni enkondukis severajn limigojn de germanaj armeo kaj armilindustrio, sed observi ilian plenumon devis... Germanio mem. Francio, kun senpova timo observanta refortiĝon kaj rearmadon de sia eterna malamiko, sin turnis al la Ligo de Nacioj kaj Britio, sed respondo ĉiam estis la sama: vi mem estas fonto de danĝero kaj agreso, do unue senarmiĝu kaj poste ni priparolos vian sekurecon. Tio sonas absurde, sed laŭ reguloj de la Ligo de Nacioj lando, kiu petis helpon kiel viktimo de agreso, unue devis... senarmiĝi – por pruvi sian bonan volon kaj pacajn intencojn. Ne mirindas ke Usono mem, inventinta tiun ĉi klaŭnadon, ne aliĝis al ĝi – usona kongreso malaprobis tion.

Same fiaskis esperoj pri paca liberigo de kolonioj. Transdono de kelkaj el ili al eŭropaj ŝtatoj surbaze de mandatoj neniel kontribuis al preparado de ilia liberigo, kiu okazis jardekojn poste nur danke al lokaj liberecmovadoj kaj sangoverŝaj militoj. Senperforta konduto de hindoj, gvidataj de Mahatma Gandhi, al kio la fascinita Privat dediĉis tiom da paĝoj, forvaporiĝis jam en la unuaj tagoj de sendependeco, kiam eksplodis la plej kruela buĉado en la moderna historio de Hindio, jam sen paroli pri postaj militoj kontraŭ Pakistano, konflikto en Kaŝmiro kaj pogromoj de la islamanoj.

“La vojo al infero estas pavimita per bonaj intencoj” diras la fama proverbo. Nun ni scias ke ideoj, kiuj tiom entuziasmigis Edmond Privat, pavimis la vojon al la Dua mondmilito – la plej granda buĉado en la homa historio.

Apartigi tritikon de pajlo
Do ĉu mi konsideras tiun ĉi verkon tute senutila kaj erara? Kompreneble ne. La homaro devas lerni je siaj eraroj kaj por tio necesas koni iliajn radikojn. Ni scias nun ke la koncepto de kolektiva sekureco evidentiĝis mortnaskita. La monda komunumo ofte kondamnas agresojn fare de mezaj kaj etaj ŝtatoj, kaj foje eĉ starigas sankciojn kontraŭ ili. Sed tio malofte haltigas eĉ ilin, jam sen paroli pri ŝtategoj kiuj plu agas laŭ sia plaĉo surbaze de sia imago pri naciaj interesoj kaj sekureco. Eĉ post jardekoj de integriĝo kadre de Eŭropa Unio, ni vidas ke eŭropa konscio ne aperis kaj la socioj plu restas kadre de sia nacia mensokadro. Dum kvieta tempo tio maskiĝas sub solidareca babilado, sed kiam komenciĝas krizo (energia, migrada, pandemia ks), la maskoj falas kaj ĉiu eŭropa ŝtato zorgas nur pri si mem kaj siaj naciaj interesoj. Wilsonisma retoriko plu aŭdiĝas en Usono kaj foje tre laŭte, sed plejparte por pravigi pliajn kontraŭleĝajn invadojn, sankciojn kaj ŝtatrenversojn.

Kion fari? Unue necesas klare kaj honeste agnoski tion, ne fantazii kiel faras Andreas Künzli en sia enkonduko, asertante ke ĉiujn eŭropajn ŝtatojn nun ligas amo al paco, demokratio kaj homaj rajtoj, kvankam “la kontraŭmilita sinteno ne tute ekskludas militdanĝeron”. Por doni ekzemplon de tiu lasta li mencias ke “laŭ la opinio de multaj, la militintervenoj en eksa Jugoslavio kaj en Irako estas deciditaj kaj efektivigitaj sen respekto de la internacia juro” (p. 14).

Apenaŭ eblas elpensi fariseaĵon pli evidentan ol tiu ĉi klopodo prezenti la pruvite agresajn kaj kontraŭleĝajn invadojn, rezultintajn je centmiloj da viktimoj kaj totala detruado de tutaj landoj, kiel nurajn “militintervenojn” kies kontraŭleĝa karaktero estas nur “opinio de multaj”. Samsukcese oni povus diri ke “laŭ opinio de multaj, nazioj murdis ses milionojn da judoj en Eŭropo” – je efektive ekzistas eŭropaj historiistoj, kiuj asertas ke la ciferoj estis oble malpli grandaj, gasĉembroj ne ekzistis kaj la judoj plejparte memstare buĉis unu la alian.

Prefere ni apartigu tritikon de pajlo kaj prenu el la Privat-heredaĵo ideojn plu aktualajn kaj praktike aplikeblajn. Inter la plej promesplenaj mi konsideras la ideon pri kreado de vere internacia historio kiu estu ne sumo de naciaj rakontoj traktataj de vidpunkto de certa nacio, sed integra vidpunkto de kelkaj (ideale – ĉiuj) koncernaj nacioj. Ekzemple polaj, ukrainaj kaj judaj historiistoj povus kune verki historion de Lvovo. Ĉeĥaj kaj germanaj historiistoj povus krei historion de Sudetoj. Francaj kaj alĝeriaj historiistoj povus priskribi historion de Alĝerio. Kaj, kel prave rimarkis Privat, tio devas esti historio de la nacioj, ne iliaj gvidantoj aŭ bataloj. La historio verkita de elitoj kaj koncentrita je ili mem devas cedi al la historio de la popoloj, en kiuj unuavice aŭdiĝu voĉo de ordinaraj homoj, videbliĝu iliaj zorgoj kaj agoj.

Tiukampe Esperanto malfermas grandajn perspektivojn kiel lingvo, ebliganta facilan senperan komunikadon surbaze de interna ideo, do egalrajta traktado de ĉiuj nacioj, religioj kaj etnoj, libera je iu ajn partieco, ksenofobio kaj superstiĉoj. Restas nur unu problemo – kie trovi esperantistojn fidelajn al la Esperanto-ideo? Mi ne havas respondon.

Eldonaĵo bona, rekomendinda
La eldonaĵo estas preskaŭ senriproĉa. Mola sed fortika kovrilo, iom simpleca kaj kliŝa laŭ mia gusto. Blankaj folioj bone intergluitaj, bona tiparo kaj enpaĝigo. Tajperarojn mi ne rimarkis. Lingvaĵo estas facile komprenebla, kvankam foje sonas iom stranga aŭ arkaika, influita de nacia lingvo de la aŭtoro. Mi rekomendas tiun ĉi libron al ĉiuj interesitoj pri pacmovado kaj internaciaj rilatoj. Eĉ se vi ne trovos aktualajn ideojn, estas interese plonĝi je la etoso de la intermilita periodo kiam oni esperis preventi la katastrofon per admonoj kaj mildigi koloniisman subpremadon per raportoj. Necesas koni la fiaskintajn receptojn por ne kuiri la saman kaĉon denove.

Comments

  1. Mi plenkore ĝojas, ke, post paŭzo, vi nun rekomencis publikigi viajn ĉiam elstare interesajn konsiderojn! Dankegon pro viaj kontribuaĵoj!

    ReplyDelete
    Replies
    1. Dankon al vi, kara leganto! Dum tiu tempo mi plu aktive kontribuis al Esperanto-kulturo verkante kaj tradukante por Vikipedio kaj Vikicitaro. Nun pli klopodos ekvilibrigi ĉiujn kampojn.

      Delete

Post a Comment