Mia vivo pasis en teatro: rememoroj de siberia aktorino

Mi renkontiĝis kun Ludmila Slastina en la 1990-aj jaroj. Ŝi loĝis en la centro de Tjumeno, sola, en malnova duĉambra apartamento. Kelkajn tagojn ŝi rakontis pri sia sorto kaj la sorto de sia pastro, kaj transdonis al la Tjumena Provinca muzeo kelkdek malnovajn fotojn kaj du teatrajn afiŝojn de la 1930-aj – 1940-aj jaroj. Jen parto de ŝia rakonto – la vivhistorio de aktorino de provinca teatro.

Tjumeno
Al Tjumeno mi venis en 1939, post fini la teatran lernejon en Omsko. Kiam mi ricevis diplomon, oni vokis min al lernofako kaj diris: “Lusja, ni planis lasi vin kiel bonan lernantinon en Omsko, sed Tjumeno petas vin. Oni surscenigos tie spektaklon “Pavĉjo Morozov” kaj por tio necesas malalta aktorino”.

En nia lernejo ĉiuj aktorinoj estis altaj, etulinoj mankis. Nu mi meditis iom, sendis leteron al la panjo kaj ŝi respondis: “Veturu al Tjumeno, tio estas benita urbo, mi naskiĝis en Tjumeno”. Kaj ŝi ĝuste aŭgusris tion! Oni trovis nafton kaj Tjumeno grave leviĝis.


Aktoroj de la Tjumena teatro en la 1940-aj jaroj

La rolo estis verkita bone. La spektaklon aranĝis tjumena reĝisoro Vladimir Istomin-Kostrovskij. Mirinda homo li estis, talenta, tre inteligenta! Li vizitis lokon kie oni murdis Pavel Morozov kaj verkis teatraĵon “Pavĉjo Morozov”. Nu pri tio poste…

Sed kiam mi venis al Tjumeno, mi ekvidis aĉan vilaĝeton. Pli ĝuste – grandan vilaĝon kun lignaj trotuaroj. Estis griza, pluva tago. Dum mi marŝis de fervoja stacidomo, ĉevalo kun viro baris al mi la vojon – ĝi dronis en koto ĝis aksingo, likva koto fluis en la ĉaron. Domaĉoj ĉirkaŭe estis malaltaj kaj malhelaj. La tuta urbo dronis je pluvakvo, inkluzive min mem. Mi havis malaltajn botetojn, kiuj pleniĝis je koto. Mi marŝis laŭ trotuaroj, tabuloj estis leviĝantaj kaj falantaj, mi iris kaj timis ke mi falos en iun kavon. Mi estis terurita – kien mi venis?! Kio estas Tjumeno?! Tio estas ne urbo, sed vilaĝo! Dio mia, kiel oni trompis min!

Mi atingis la teatron – ĝi situis 10 minutojn for – sonoris, al mi malfermis gardisto, estis la 4-a matene. Li demandis: “Kion vi bezonas, knabinjo?” Mi diris: “Mi estas ne knabinjo, mi estas aktorino. Mi alveturis post diplomiĝi por labori ĉi tie”. – “Ho, bone, do mi voku administranton”.

Li telefonis. Tuj venis la administranto, alta korpulenta viro. Li demandis: “Ĉu vi estas Lusja Kuzmenko el Omsko?” Mi jesis. “Mi longe atendis vin. Kial vi ne telefonis el la stacidomo? Ni sendus por vi ĉevaleton. Rigardu, vi ja tute malsekiĝis”. Mi diras: “Ne gravas”. Ja kion mi diru, ĉu mi ploru? “Do ni iru al la direktoro” diris li.

Ni transiris la straton, tie loĝis la direktoro – lia familinomo estis Kalendr. Estis frua mateno, do ni vekis lin. Mi diris: “Bonan tagon! Mi nomiĝas Luda Kuzmenko. Mi venis por labori ĉe vi. Mi pardonpetas pro mia aspekto, pluvo trafis min”. Kalendr akceptis min bone, diris: “Por vi estas loĝejo, nun nia administranto Lev Aleksandroviĉ transportos vin tien. Post akomodiĝi venu al ni”.

Mastroj ĉe kiuj mi setliĝis estis tre bonaj homoj, ili akceptis min kiel filinon. Tio estis veraj intelektuloj, ili vizitis ĉiujn spektaklojn, en kiuj mi rolis. Tiel komenciĝis mia laboro en la Tjumena teatro.

La unua rolo
Mia teatra kariero komenciĝis de la rolo de Ljoŝka Morozov. La rolo estis bonega, gaja. Ĝi estis verkita kiel kontraŭo al Pavĉjo, kiun oni murdas. Sed se vi scius kiom mi penis je ĝi…

La problemo estis ke mi neniam ludis knabojn. En la teatra lernejo mi ĉiam ludis junulinojn de Ĉeĥov kaj Ostrovskij – tenerajn, inteligentajn, talentajn. Oni donis al mi eĉ ne unu viran rolon en la lernejo, sed jen la reĝisoro proponas la mi ludi la knabon! Mi ektimis, ekploris, diris: “Kion vi diras, Vladimir Vladimiroviĉ, mi ja nur fuŝos ĉion kaj malhonorigos min mem! Mi kiel debutantino devas komenci de rolo, kiun oni instruis al mi, kiun mi jam ludis – tiun de tenera, inteligenta, drama junulino – dum la knabojn mi neniam ludis”.


Ludmila Kuzmenko

Sed li diris: “Vi havas bonegajn poentojn en la diplomo! Vi mem ankoraŭ ne konas viajn eblecojn. Tamen mi rigardas vin kaj ĉiam pli certas ke vi sukcesos!” Mi petis lin forpreni de mi tiun ĉi rolon, sur genuojn mi falis, ploris – ĉio estis vane. Kaj li ja faris tiun ĉi rolon kaj la rolo estis bonega!

La spektaklo komenciĝis de tio, ke mi alkuris sur la scenejon en knabaj vestoj: malnova ruĝarmea ĉapo surkape, grandegaj, ŝiritaj patraj ŝuoj sur piedoj, flikita pantalono truita sur genuo. Mi kuris kaj kriis: “Panjo, panjo, venis komisiito!” Mi surkuris la scenejon, trakuris ĝin diagonale tien kaj reen, laŭvoje forĵetante patrajn botetojn, kiuj prenis diversajn amuzajn poziciojn, falante jen sur tablon, jen sub ĝin, jen trafante orkestron. Poste mi saltis sur fornon. Ĉio ĉi okazis rapide. Por tio mi trejnis min kelkajn tagojn, denove kaj denove ripetante la scenon por de la pordo rapide salti sur la fornon.

Mi saltis sur la fornon, tire ŝirmis kurtenon kaj en tiu momento eniris la komisiito. Li eniris la ĉambron kaj rigardis min. Kaj mi kaŝe elrigardis de malantaŭ la kurteno. Spektantoj kompreneble ridegis. Tio estis bona malpeziĝo por tiom peza spektaklo kiel “Pavĉjo Morozov”. Ĉiujn miajn aperojn infanoj atendis senpacience, ĉar ili sciis ke tiu Ljoŝka certe amuzos ilin per io.

Mi elrigardis de malantaŭ la kurteno, ridinda, kun hirtaj haroj, en la ŝirita pantalono. La komisiito eksidis kaj diris: “Kial vi rigardas de tie? Kiel vi nomiĝas?” Mi respondis: “Ljoŝka” – “Do venu ĉi tien, Ljoŝka!” kaj li vokis min per fingro. Mi venis, terure sinĝena kaj konfuzita. Kaj li rigardis mian ŝiritan pantalonon kaj haltis per okuloj ĉe la ŝirita loko ĉe la genuo – kaj mi tiom hontis, ke antaŭ mi sidas la urbano, komisiito dum al mi la panjo eĉ ne donis nedamaĝitan pantalonon! Mi prenis ĉemizon kaj penis kovri la nudan genuon. Kaj denove la spektantoj ridegis!

Kaj fine de la spektaklo junpionira organizaĵo transdonis koltukon de Pavĉjo al Ljoŝka. Oni solene nodis ĝin ĉe mia kolo, sonis muziko. Mi prenis ĉe la manoj aliajn junpionirojn kaj akompanataj de militorkestro (ĝi tiam ludis en la teatro) ĉiuj aktoroj iris sur la scenejon kaj sin klinis antaŭ la publiko.


Tjumeno en la 1930-aj jaroj

Unue mi ege timis tiun ĉi rolon, sed poste komprenis ĉion – la reĝisoro klarigis al mi. Li diris: “Unue, forĵetu la jupon kaj uzu nur pantalonon. Al ĉiuj provludoj venu nepre en ĉemizo kaj pantalono. Vi povas preni ilin en kostumejo – mi skribos noticon por vi”. Mi faris kiel li diris.

Komenciĝis provludo, la reĝisoro denove alparolas min: “Kiel vi eksidis? La knaboj ne eksidas tiel. Komprenu ke vi sidas sur barilo. La knaboj ne eksidas sur la barilojn tiel. Tiel oni eksidas en jupo, sed vi estas en pantalono, do eksidu kiel knabo. Prenu ĉion el la vivo! Knaboj iras al deglitejo – iru kun ili. Kaj observu: kiel ili viŝas la nazon, kiel ili korektas la ĉapon. Ĉion ekmemoru kaj post reveni hejmen ripetu antaŭ spegulo”. Mi devis komplete ŝanĝi mian konduton por ludi la knabon, modifi ĉion – voĉon, ridon, gestojn.

Sed plej bona rekompenco estis ke la infanoj ekamis min! Post la spektaklo ili ĉiam akompanis min hejmen. Tiutempe la infanoj estis ne koruptitaj, ili kredis je ĉio. Kiam avo estis murdanta Pavĉjon en bosko, ili saltis, kuris al la scenejo kaj kriis: “Pavĉjo, ne iru tien, tie vin la avo ponardos!”

La avon ludis artisto Verŝinin el Moskvo. Kiel ili malamegis lin! Foje kiam li estis revenanta hejmen post la spektaklo, ili ĵetis kontraŭ li ŝtonojn. Post tio li eliradis surstraten de alia flanko kaj atendis kiam la infanoj foriros. Sed ili komprenis nenion! Ili opiniis ke tio estas la vera avo kiu murdas la veran Pavĉjon. Tiel ili kredis!

“Kokainulinjo”
Sekvan fojon la reĝisoro donis al mi rolon de negocista filino. Tio estis en spektaklo “Jegor Buliĉov”. Mi ludis amikinon de Ŝura, filino de Jegor Buliĉov”. Vladimir Vladimiroviĉ demandis, ĉu mi kantas kaj mi diris ke jes, iomete. Mi havis, kiel oni diris tiam, “ĉambran voĉon”. Li diris: “Do bone, mi faros kun vi en tiu ĉi rolon kanton – vi plenumos kanton de Vertinskij”.

Mi estis terurita. “Vertinskij kaj mi! Mi neniam sukcesos fari tion!” Sed li diris: “Vi sukcesos. Mi laboris en restoracio kie kantis Vertinskij. Mi bezonis monon por pagi gimnazion, do nokte mi lavis telerojn. Ĉiun vorton, ĉiun rigardon, ĉiun movon de Vertinskij mi ekmemoris por la tuta vivo. Kun vi mi faros la kanton “Kokainulinjo”. Kaj li vere faris kun mi tiun ĉi kanton!


Libro kun kanto "Kokainulinjo" kaj portreto de Aleksandr Vertinskij

La sceno komenciĝis de tio, ke studentinoj, amikinoj de tiu negocista filino, petis ŝin kanti. Tiam mi sidiĝis ĉe pianino kaj ekkantis. La unuaj versoj estis jenaj:


Kiel vi ploras ĉi tie, solula kompatinda infano,

krucumita per kokaino sur malsekaj bulvardoj de Moskvo?

Vian maldikan kolon premas pelta ĉirkaukolo

tiom amuza, tiom amuza, same kiel vi.


La reĝisoro markis por mi paŭzojn – jen mi eksilentis, jen mi ekpensis, jen mi kantis emocie. Poste tiu “Kokainulinjo” mortas. Kaj homoj komencis amase veni al la spektaklo, aŭskulti tiun ĉi kanton. Oni ekparolis ke venis juna artistino el Omsko, ke ŝi kantas eĉ Vertinskij-on kaj kantas bonege. En gazeto aperis laŭda recenzo.

Jevgenij Matvejev
En 1941 al nia teatro venis viro en militista uniformo. Li sin turnis al la direktoro kaj petis aliĝi al artista teamo. Nu, la direktoro vidis ke li estas bela ulo, belstatura, alloga. Krome jam cirkulis onidiroj pri tiu soldato, ke li sukcese partoprenis en amatoraj spektakloj en infanteria lernejo. Li nomiĝis Jevgenij Semjonoviĉ Matvejev.

Li estis perfekta pri ĉio kaj havis nur unu problemon – fortan ukrainan akĉenton. Li venis al ni el Kievo, kie li finis du kursojn de kina instituto kaj komence de la milito estis evakuita kune kun sia patrino al Siberio. Tiu akĉento grave malhelpis al li en la aktora laboro. Foje la reĝisoro vokis min kaj diris: “Lusja, vi finis rusan teatrolernejon. Kaj jen venis Matvejev – talenta junulo, sed li havas parolproblemojn, necesas korekti tion. Do vi okupiĝu pri tio. Des pli ke vi ludos en la sama spektaklo”. En tiu spektaklo mi ludis knabinon, evakuitan el Leningrado, dum li ludis soldaton, kaj ni havis komunan scenon. “Vi prenu scenaron kun lia rolo kaj substreku ĉie literon “g” por ke li lernu firme paroli ĝin [en la ukraina ĝi sonas kiel “h” en Esperanto]. Legu kune la tutan rolon kaj solvu tion”. Ĉu nun oni povus eĉ imagi tion – mi kaj Matvejev?!


Jevgenij Matvejev

Ni ekis labori pri la teksto, ekzerci. Post iom da tempo ni ĉiuj amikiĝis – Matvejev, mi kaj mia amikino – baletistino Genrietta Volkova, ankaŭ ŝi venis kun evakuitoj. Vespere ni renkontiĝis, trinkis teon, fritis terpomojn. Ĵenja venis al ni ĉiuvespere. Li alportadis sukeron, mi donis panon kaj mia amikino alportadis terpomojn. Tiel ni kune aranĝis luksajn festenojn. Kaj kiom ĉio ĉi estis gaje – ŝercoj, juneco, rido, anekdotoj!

Pasis multe da tempo, tamen antaŭ kelkaj jaroj mi renkontiĝis kun Jevgenij Matvejev – ĉi tie, en Tjumeno. Li venis por prezenti iun filmon en la kinejo “Jubilejnij”. Mi unue ne deziris veni, hezitis pensante ke mi estas tro maljuna. Sed nepino venigis min, dirinte: “Se vi ne iros, mi mem iros kaj diros ke vi deziras renkontiĝi, sed sin ĝenas”. Do mi decidis – prefere mi mem iru.

Mi atingis la kinejon, eniris kaj embarasiĝis. Mi pensis: “Dio mia, li verŝajne eĉ ne deziros interparoli kun mi. Li ja estas “Popola Artisto de Sovetunio” [plej alta artista titolo], li havas tiom da titoloj kaj kiu estas mi?!” Tamen mi venis al administrantino kaj demandis: “Kiel mi povus vidi Jevgenij Matvejev?” Ŝi interesiĝis kio mi estas. “Mi estas aktorino. Mi laboris kun li en nia teatro”. La administrantino diris: “Atendu, mi esploros nun”.

Ŝi malfermis iun pordon, kun iu interparolis kaj diris al mi: “Li estas ŝlosita nun por ke al li ne iru iu ajn. Li diris ke “ĉiujn ne enlasu, sed se venos aktoroj kun kiuj mi laboris en la teatro – tiujn nepre konduku al mi”. La administrantino aldonis: “Mi nun enigos vin, sed vi diru nenion. Matvejev sidos rekte kontraŭ vi, ĉe aparta tableto. Apude, ĉe alia tableto, sidas altranguloj el la provinca kaj urba partiaj komitatoj, kaj el administracio de kulturo”.

Mi eniris kaj silentis, rigardis al Ĵenja. Kaj li rigardis min. La administrantino diris al li: “Jen, Jevgenij Semjonoviĉ, mi alkondukis virinon – divenu kiu ŝi estas!” Li forkliniĝis, fendigis la okulojn kaj diris: “Ja tio estas Lusja Kuzmenko”. Mi diris: “Ĵenja, kiel vi rekonis min – mi ja iĝis tiom maljuna?!” Li diris: “Ne gravas. Mi kiel reĝisoro rememoris kia vi estis kaj imagis kia vi iĝus. Nenio speciala, laŭ vi oni povas diri ke vi estis tia”. Li aliris, forprenis de mi la pelton, la ĉapon, sidigis ĉe la tablo, brakumis, diris “nu por renkontiĝo!” kaj verŝis konjakon.

Kaj ni komencis rememori kiaj estis aktoroj. Kaj li demandis min: “Lusja, kio okazis al la teatro? Kial aktoroj iĝis tiom fuŝaj?” Mi diris: “Vi demandas min, sed mi mem deziris vin demandi – kio okazis al la teatro? Mi ne plu povas iri tien! Ĉu vi memoras kiel ni ludis en spektakloj, kie estis pureco, kie junularo estis pura kiel Asja de Turgenev, kie oni povis imiti konduton de heroino. Kaj nun?! Nek belaj aktoroj, nek spektakloj enhavoriĉaj”. Mi pensis ke partiestroj haltigos min, diros: “Ĉesu kalumnii nian teatron!” Sed ili diris eĉ ne unu vorton, silentis.

Ankaŭ Ĵenja diris: “Jes, ankaŭ en Moskvo okazas same, la teatro formortas. Oni ne ludas tie kiel oni igis nin ludi – per nervoj, animo kaj temperamento, oni nur diras nudajn vortojn – vortojn kaj nenion pli. Kien malaperis ĉiuj talentaj aktoroj – ĉu ili ĉiuj mortis? Kiam mi venis al la Tjumena teatro mi estis ŝokita – ĉi tie estis mirindaj aktoroj, majstroj! Kvankam Tjumeno estis malpura, malriĉa urbeto. Kaj nun eĉ en Moskvo malaperis bonaj aktoroj”.

Kiam ni adiaŭis unu la alian, li donis al mi la pelton, la ĉapelon, brakumis min, kisis kaj diris: “Ni interparolis kaj kvazaŭ rememoris la junecon”. Mi diris: “Ĵenja, mi ne veturos nun per buso – mi flugos hejmen per flugiloj! Ĉar vi plu estas same bela, la sama ĝentlemano, nenio fuŝis vin – nek viaj altaj rangoj, nek viaj meritoj. Vi estas Popola Artisto, sed plu same karesema kaj bonkora kiel antaŭe”. Li diris nur: “Tiel ja devas esti”. Tiel post jardekoj la sorto denove renkontigis min kun Jevgenij Matvejev.

“La hispanoj”
Interesa kazo estis ligita al la spektaklo “La Hispanoj” laŭ verko de Lermontov. Mia partnero estis Anatolij Ŝelepenko, bela aktoro iom simila al Lermontov. Li ludis hispanan junulon Ferdinando kaj mi – junulinon, kiu amis lin, sed kiun duonpatrino edzinigis al maljuna monaĥo. Kaj ni havis tie amuzan epizodon.

Dum sceno kiam renkontiĝas mi, tiu maljuna monaĥo (lin ludis aktoro Vojnarovskij, longa kaj magra kvazaŭ skeleto) kaj Ferdinando, okazas konflikto kaj fine li kun la vortoj “do ricevu vin neniu!” mortigas min kaj portas al ĉambro de la patrino. Tie li metas la korpon ĉe la rando de la scenejo kaj legas super ĝi monologon. Ĉio ĉi estis bone farita, sur la scenejo brulis vera fajrego. Kaj mi tutan tempon kuŝis morta.


Afiŝo de la Tjumena teatro, 1940-1941

Sed okazis ke unu el “jezuitoj” iom drinkis. Kaj jen li eniras la scenejon kaj mi vidas ke li per siaj lignaj sandaloj surtretos mian piedon. Sed mi estas morta kaj ne povas moviĝi! Mi estis terurita, ŝrumpis la fingrojn, sed li estis ĉiam pli proksima. Aldone ekgutis – tio okazis printempe, neĝo sur la tegmento degelis kaj ekgutis al mia vizaĝo. Jen guto trafas la nazon kaj akvo ŝprucas je ĉiuj direktoj.

Mi duonmalfermis la okulojn kaj vidas ke ĉe Ferdinando la lipoj jam tremas pro la rido kaj mi mem jam ekridetis. Mi havis nur unu penson: “Oni plej rapide mallevu la kurtenon!” Kun granda peno ni finis tiun ĉi scenon. La aktoro, kiu estis ebria, estis la sama kiu ludis la avon de Pavĉjo Morozov. Feliĉe li tamen ne surtretis mian piedon.

Tio estis unua rolo de Anatolij Ŝepelenko, veninta el amatora grupo. Kaj lin tiom amegis la junulinoj! En tiu tago en la Tjumena teatro estis ŝtelitaj portretoj – la mia kaj de Anatolij. Administranto venis al ni malantaŭ la kurtenon kaj diris: “Lusja, mi multajn jarojn laboras en la teatro, sed neniam vidis tiaĵon. Oni ŝtelis viajn fotojn el la halo rekte de sur la muro. Kontrolantoj tie sidis, virinoj en vestejo – tamen oni ŝtelis viajn portretojn”.

Aktoroj
Eble vi ne kredos al mi, sed mi neniam ŝatis la aktorojn. Mi ne nur malŝatis ilin, mi ilin tute ne eltenis. Mi eĉ edziniĝis ne al aktoro, sed al sekciestro de la plasta fabriko. Ĉar la aktoroj en vizaĝo diras tion kaj malantaŭ la dorso alion. Ankoraŭ en la teatra lernejo mi ĉeestis okazaĵon post kiu mi diris al mi, ke neniam mi havos edzon-aktoron. Estis tiel.

Ĉiujn aktorojn kaj lernantojn oni vokis al kunsido. Apud mi sidis bonega aktoro, bela, sed jam sufiĉe aĝa. Apud li sidis edzino, korpulenta virino, forte ĉirkaŭpremita de korseto. Mi sidis inter ili, do bone aŭdis ilian interparolon. De alia flanko sidis junulino el la teatra lernejo. Kaj mi aŭdis kiel la edzino ion diris al li, li prenis ŝian manon, kisis kaj diris: “Kiom bonajn kukojn vi bakis hodiaŭ! Nu kia admiraĵo estas mia edzino!” Kaj tuj poste li kliniĝis al la junulino kaj diris al ŝi: “Hodiaŭ ni renkontiĝos en alia hotelo”. Kaj ŝi estis tre juna, nur unu kurson pli aĝa ol mi! El ĉiuj aktoroj nur Jevgenij Matvejev estis escepto, li estis tute alia persono.

Povo de la arto
Tio okazis en Omsko, en la teatra lernejo. Ni estis finantaj la trian lernojaron kaj devis ludi spektaklon laŭ teatraĵo de Ostrovskij “La fulmotondro”. Tiutempe ni havis iom strangan reĝisoron – li ĵus finis la faman teatran altlernejon GITIS kaj estis speciafa, ne kiel ĉiuj. Li nomiĝis Jevgenij Aleksandroviĉ Prostov kaj estis tre specifa persono.

Li povis dum provludo turniĝi al ni dorse por pritaksi kiel ni parolas – ĉu sincere aŭ false. Se li sentis falsaĵon, do diris: “Ne, ne, ĉi tie vi falsas. Ripetu ĉion denove!”

Kaj estis inter ni lernantino, tre bela polino Viktoria. Mi bone konis ŝin, ĉar ni loĝis kune – mi, tiu polino kaj judino Esfir luis triope ĉambron, en kiu etsis vera Internacio. Vika estis belulino – rozkoloraj vangoj, svelta kiel ĉiuj polinoj, admirinda figuro, belegaj kruroj… Sed tute sentalenta! Ni jam estis finantaj la trian lernojaron kaj ŝi ankoraŭ eĉ ne havis bonan rolon – nur kelkvortajn, ĉar ĉiuj komprenis jam ke ŝi ne havas aktoran doton.

Sed jen tiu ĉi reĝisoro donis al ŝi en “La fulmo” rolon de fratino de la edzo de Ekaterina. Tio estis plenkreska virino, kiu havis koramikon, ili renkontiĝis, brakumis, amindumis. Li donis al ŝi la rolon, sed ŝi povis fari nenion kaj tute malsukcesis malgraŭ ĉiuj klopodoj. Li penis multege, sed ĉio estis senrezulte.


Piedira ponto en Tjumeno, la 1930-aj jaroj

Do li forpelis nin ĉiujn, restis kun ŝi sola kaj diris al ŝi: “Nu komprenu, ŝi ja estas temperamenta junulino, ŝi plenforte ĝuas la vivon, ili jam kunvivas kiel geedzoj. Ĉu vi imagas kiel ŝi akceptas lin dum renkontiĝoj?!” La kompatinda Vika nur gapis al li rondokule. Li denove komencis klarigi al ŝi: “Nu bone, imagu ke mi estas via Krispharulo. Nu brakumu min, forte – kvazaŭ mi estas via Krispharulo”. Ŝi ne povas. Li diras: “Ĉu vi estas aktorino aŭ ne?! Kial vi timas min? Brakumu min forte! Se vi ne povas, mi mem brakumos vin”.

Li mem estis longa, maldika, kun nazo kiel ĉe Mefistofelo kaj hirtaj haroj. Kiam li turniĝis al ni dorse kaj metis unu kruron sur alian, liaj ostecaj kruroj elstariĝis super la kapo, ĉar li faldiĝis kvazaŭ cirkelo. Ne eblis ne nur enamiĝi, sed eĉ simple rigardi lin sen rido! Li aspektis kiel diablo el pentraĵoj. Cetere li estis tre inteligenta, bonega lekciisto kaj laboris tutanime.

Sed ĉu vi scias kio okazis? Li tiom imprese brakumis Vikan kaj instruis ŝin kiel necesas montri amon, ke ŝi enamiĝis je li! Ŝi enamiĝis! Mi aldonu ke ŝi havis 17 jarojn kaj li ne malpli ol 40 kaj delonge estis edziĝinta.

Ni nenion sciis, nek supozis. Ĉio malkovriĝis tiel. Estis ordinara nokto, ĉiuj dormis. Kaj subite aŭdiĝis terura krio – tio kriis Vika. Mi kaj Esfir vekiĝis, ŝaltis la lumon kaj ekvidis: Vika staras sur sia lito, ŝiaj okuloj brilegas, ŝi tremas tutkorpe, tamen plu estas bela. Ni hastis al ŝi: “Vika, kio okazis?!” Ŝi ekploregis kaj diris: “Knabinoj, mi forlasos la lernejon!” Ni provis admoni ŝin: “Kial? Vi estas tiom bela kaj foriras el la teatra lernejo… Ĉio solviĝos…” Sed ŝi estis obstina: “Ne, mi ne povas resti. Mi amas Jevgenij Aleksandroviĉ!” Kaj ŝi ekploregis, komenciĝis vera ĥisterio. “Mi amas lin, sed li havas edzinon kaj mi devas foriri!” Sekvan tagon ŝi prezentis eksiĝan peton kaj post plia tago ŝi malaperis.

Nur post pluraj jaroj, jam en Tjumeno oni rakontis al mi kio okazis al ŝi poste. Ŝi studentiĝis en la medicina universitato, finis ĝin kaj iĝis bonega kuracistino. Ŝi ne povus iĝi bona aktorino, ja ŝi eĉ ne komprenis kion diras al ŝi la reĝisoro, kion li rakontas pri la amo. Tamen li provis instrui la amon al ŝi kaj li sukcesis!

Kavaleriistino
Tio estis historio kutima por la teatra medio. Poste ni faris en Tjumeno spektaklon pri la milito de 1812 kaj mi ludis Nadeĵda Durova, unuan rusan kavaleriistinon. Por tiu rolo estis preparitaj du aktorinoj – mi kaj Ludmila Rogova, mia dublistino el amatora trupo. Ŝia edzo estis maljuna administranto de la teatro, ŝi speciale edziniĝis al li.

Kelkajn tagojn antaŭ la premiero la reĝisoro vokis min kaj diris: “Ludmila, la premieron ludos vi”. Unue, ĉar tie estis senrimaj poemoj, tre komplika tasko kaj mi bone plenumis ĝin. Due, ĉar tie necesos ludi duonviran rolon, en viraj vestoj kaj mi jam ludis tiom da viroj ke sentis min en pantalono kvazaŭ en robo. Krome en la teatra lernejo ni lernis ĉion – skermadon, akrobatikon, do por mi estis pli facile fari tion.

La premieron ĉeestis ĉiuj partiaj sekretarioj, ĵurnalistoj, altranguloj. Cetere recenzo pri tiu spektaklo ne aperis. Oni opiniis ke okazas la milito kaj la spektaklo ne temas pri ĝi, estas nura leĝera opereto pri ino kiu iris batali. Nu ne gravas.


Afiŝo de la Tjumena teatro, 1939-1940

Ni havis problemon pri Rĵevskij. Tio estis ĉarmega aktoro kaj ĉiuj amis lin, sed… la aĝo jam videblis. La aktoroj ridis, diris ke nia dueto similas al koruptado de neplenkreskulino, ĉar mi aspektis kiel lia filino. Sed la pleja problemo estis ke li ludis junan husaron, do devis kuri kaj salti. Sed li jam havis reŭmatismon! Do la aktoroj kolektiĝis ofte malantau kurteno por amuziĝi observante kiel li eksidos aŭ ekstaros.

Kaj jen dum la premiero okazis incidento – amuza kaj malĝoja samtempe. Ĉio komenciĝis ankoraŭ dum la ĉefa provludo, kiam la reĝisoro diris ke mi ludos en la premiero. Kiam Lusja Roganova eksciis pri tio, ŝi faris grandan skandalon! Ŝi vokis sian edzon al vestejo kaj frapis lin laŭ vizaĝo de ambaŭ flankoj, kriante: “Stultulo! Mi edziniĝis al vi por ke vi donu al mi rolojn kaj vi?! Kial Lusja Kuzmenko ludos dum la premiero kiam la tuta estraro venos? Kaj ŝi famiĝos kiel bona aktorino dum mi plu restos dublistino!” Poste ŝi ekploris, svenis kaj oni klopodis rekonsciigi ŝin.

Sed la plej grava afero okazis dum la premiero. Tie estis epizodo, dum kiu mi en uniformo de rusa husaro kaŝeniris gepatran domon por ŝteli sekretajn dokumentojn ĉe francoj, kiuj kvartiris tie. Kaj jen mi iras laŭ la domo, superpaŝas dormantajn ebriajn francojn, supreniras senbrue laŭ ŝtuparo… kaj sur balkonon hazarde eliras la patro. Li certe krias: “Filinjo!” La francoj vekiĝis kaj unu el ili forte trenis min de sur la ŝtuparo.

Por kolekti necesan nombron de la francoj oni vestigis je uniformoj ĉiujn – laboristojn, dekoraciistojn. Kaj unu el ili, pentristo Petja Vidjagin, malalta sed forta, devis forĵeti min de sur la ŝtuparo. Dum la provludoj li faris tion kiel necesas, singarde. Sed sur la scenejo oni forgesas ĉion, do li akomodiĝis en sia rolo kaj fortrenis min per sia vera fortego.

Malsupre staris ŝranko, mi batiĝis per tempio kontraŭ ĝi kaj tuj senkonsciiĝis. Kio komenciĝis! Oni prenis min sur manojn, forportis malantaŭ la kurtenon, vokis kuraciston, la edzo alkuris, sango fluis el mia kapo. Mi malfermis la okulojn kaj ekvidis ke ĉiuj kliniĝis super mi: “Kio okazis? Kial mi estas ĉi tie? Mi devas ludi!” Oni klarigis al mi: “Petja Vidjagin vin de sur la ŝtuparo forĵetis. Necesis akurate, sed li faris plenforte” Kaj jen mi vidas ke apude staras Lusja kaj jam preparas sin iri sur la scenejon: “Mi funludos”. Post aŭdi tion mi eksaltis! “Ne, ni daŭrigu la spektaklon”. Kio okazis en la halo kiam mi eliris kun bandaĝita kapo! Ĉiuj ekstaris, komencis aplaŭdi – kaj ĵurnalistoj kaj la soldatoj vunditaj. Tio estis triumfo.

Milito
La tutan militon ni faris spektaklojn en hospitaloj, ĉiutage. Tuj post matena provludo ni marŝis al hospitalo, portante kostumojn en sakoj. Somere, kiam en la teatro okazis riparado, ni vagadis tra vilaĝoj – piede de unu vilaĝo al alia. Ni prezentis al kamparanoj diversajn historiojn, mi voĉlegis poemon “Geedziĝo” de Tvardovskij, kantis kaj dancis sub harmoniko. Ho, kiom da aferoj ni vidis tie! Ni vidis kiel virinoj trenis plugilon, ĉar mankis ne nur traktoroj, sed eĉ ĉevaloj. Foje ili uzis tiucele iun magran bovinaĉon. Ni vidis kiel ili plugis permane kaj poste semis per kribrilo.

Foje ni venis al vilaĝo kaj petis nokti ĉe iu dometo. mastrino alportis por ni bolitajn terpomojn kio estis vera riĉaĵo kaj ni kuŝis ripozante. Sed jen la pordo malfermiĝis kaj eniris virinoj en kaptukoj. Ili eniris kaj haltis, gapas al ni, la pordo restis malfermita. Mi ne eltenis kaj diris: “Kio okazas, Nikolaj Nikolajeviĉ? (li estis nia estro)? Ni eĉ ne povas ripozi trankvile. Ni marŝis tiom longe kaj devas restariĝi bone”. Li estis bonkora ulo, Rajsov estis lia familionomo. Li diris: “Trankviliĝu, Lusja, ne kondutu krude. Ili venis rigardi ne vin, sed nin. La virinoj kelkajn jarojn ne vidis la virojn”. Mi indignis denove: “Ĉu ni estas pupoj?!” Ankaŭ aliaj komencis protesti.


Manĝokuponoj de la milittempo, Omska provinco

Tiam unu kamparanino diris: “Ho inoj-inoj, ne spertis vi verajn malfacilaĵojn. Jen vi havas eĉ du virojn, do lasu al ni almenaŭ unu por generi la infanojn”. Kaj ni vere havis du virojn: Nikolaj Nikolajeviĉ kaj unu alia, kiu voĉelgis poemojn de Majakovskij kaj rakontojn de Zoŝĉenko. Mi estis ŝokita. Por infangenerado?! Des pli ke por mi tiu Nikolaj Nikolajeviĉ jam estis maljunulo, pli ol 40 jarojn li havis. Kaj ili parolis tute serioze, la kamparanoj ĝenerale ne multe ŝercis.

Tia estis la vivo. En la tuta vilaĝo ili havis nur unu viron senkruran kaj alian unukruran kaj ili ne havis tempon por fekundigis ĉiujn. Kaj la virinoj estis junaj, ili sopiris havi bebojn. Do ili venis peti al ni… nun mi rakontas kaj eĉ pli teruriĝas. Koŝmaro, tio estis vera koŝmaro.

Pupteatro
Komence de la 1950-aj mi devis transiri al la pupteatro. Unue, ĉar mi jam estis sufiĉe aĝa. Krome mortis mia edzo kaj longan tempon mi deziris vidi neniun. Li revenis post la milito kun malsana koro kaj vivis mallonge. Mi vidas nun kiel viroj mortas kaj iliaj vidvinoj tuj eliras surstraten, eksidas sur benkojn kaj babilas. Mi povis paroli kun neniu, nur kun du infanoj kiujn mi havis. Neniu rekonis min, oni proksimiĝis sed ne povis rekoni, ĉar mi aspektis kiel maljunulino. Mi eĉ ludi en teatro ne povis. Sed mi devis prizorgi miajn infanojn.

Do mi ne havis alian elekton krom dungiĝi en la pupteatro. Mi jam havis bonan nomon, recenzoj pri mi estis bonaj, do oni akceptis min. Unue estis malfacile por mi trakti la pupojn, sed poste mi alkutimiĝis.

Tio estas peniga laboro. La pupoj estas pezaj, iliaj kapoj grandaj, interne troviĝas diversaj mekanismoj, risortoj, ŝnuretoj. Oni tiras unu ŝnureton – malfermiĝas la pupaj okuloj, oni tiras la alian – ekmoviĝas ĝiaj oreloj, la trian – leviĝas pupa brusto. Kaj tutan tempon viaj manoj estas levitaj, la tutan spektaklon. Tie oni laboras ĉefe ne kiel aktoro, sed kiel portisto. Kaj ĉio estis tiom malkutime por mi. En la drama teatro mi eniras kiel mi mem, mi portas mian korpon, faras mian geston. Kaj ĉi tie estas nur pupo. Eksidis pupo, ekstaris pupo.


Tradicia rusa ludilo "grandaj paŝoj". Tjumeno, la 1940-aj

Iuj artistoj eĉ ne eltenis kaj malsaniĝis – je tuberkulozo kaj aliaj malsanoj. Ĉar tiutempe pupspektakloj okazis ĉefe en kamparo. Kiu venus al pupspektakloj en la urbo? Oni pene enmanigis biletojn al pedagogoj, kiuj admonis gepatrojn. Dum en kamparo al spektakloj venis ĉiuj – melkistinoj, traktoristoj. Ni speciale prezentis spektaklojn konvenajn – “Ivan kaj Maria”, rusajn fabelojn, kie oni kantas, dancas, ludas harmonikon. Dormis ni sur propraj faldeblaj litoj – hoteloj estis maloftaĵo. Ofte ni noktis en preĝejoj kaj tie estis malvarme, musoj kuris lau ni – ho, prefere mi tion ne rememoru!

Nun estas tute alia afero. Tiam la pupteatro en Tjumeno eĉ ne havis propran ejon. Poste nia direktoro Jaiĉnikov sukcesis aprobigi ĉe la provinca partia komitato decidon konstrui la pupteatron. Li vojaĝadis al Moskvo, multajn kabinetojn vizitis, multajn donacojn disdonis kaj danke al tio komenciĝis la konstruado. Ni, aktoroj, partoprenis sabatajn volontuladojn, konstruis tiun teatron kune. Poste, kiam la teatro estis preta, mi jam estis sufiĉe aĝa, mia filino naskis infanon kaj mi emeritiĝis. Tiel pasis mia vivo, la tuta vivo en teatro.

Comments