Patro de aktorino aŭ Vojo al Gulago kaj reen

En la 1990-aj jaroj mi renkontiĝis kun Ludmila Petrovna Slastina-Kuzmenko – virino, kies vivo pasis en la drama kaj poste pupa teatroj de Tjumeno. Dum tri tagoj mi vizitis ŝin kaj po kelkaj horoj registris ŝiajn rememorojn, samtempe esplorante ŝiajn fotoalbumojn, kiuj plejparte transiris al la Tjumena Regiona Muzeo. Ŝiajn rememorojn pri scenejo mi prezentos sekvan fojon. Nun mi lasu ŝin rakonti pri sia patro – homo kiu postvivis Gulagon.

Okazaĵo en vilaĝo Bolŝije Uki
Komence de la 1930-aj jaroj Kuzmenko-familio loĝis en Omska provinco, en vilaĝo Bolŝije Uki. Ŝia patro Pjotr Vasiljeviĉ Kuzmenko estis termezuristo. Sed okazis ke en loka lernejo malsaniĝis instruisto de matematiko kaj la patro kiel homo edukita aprobis peton anstataŭigi lin. Poste oni petis lin iĝi lernejestro, ĉar la antaŭa direktoro grave malsaniĝis kaj li akceptis ankaŭ tion. Kiu sciis ke ĉio ĉi finiĝos je tragedio?


Ludmila Slastina-Kuzmenko

Baldaŭ al la vilaĝo venis du junuloj – instruistoj el Leningrado, trapasantaj postdiplomiĝan praktikadon. Cetere praktikajn lecionojn ili traktis sufiĉe frivole kio baldaŭ kaŭzis skandalon. Post kelkaj monatoj la direktoran oficejon invadis indignitaj gepatroj de du lernantinoj el apudaj vilaĝoj, loĝintaj en lerneja komunloĝejo (kutime unu lernejo priservis kelkajn vilaĝojn).

Ili rakontis ke la junaj pedagogoj pasigis liberan tempon en tiu komunloĝejo, kie ili elektis du plej belajn junulinojn kaj, timiginte ilin, transformis je siaj seksaj sklavinoj. Tio daŭris kelkajn monatojn.

Kio sekvis? Ĉu maldungo, juĝo kaj malliberigo? Nenio el tio ĉi – la junaj instruistoj estis komunistoj kaj ne eblis malhonorigi la partion per tiaĵoj. Ili bone sciis tion. Do kiam Pjotr Kuzmenko vokis ilin kaj diris ke li raportos ĉion al la provinca partia komitato, responde aŭdiĝis: “Se vi ekbruos, vi mem pagos tion”. La arogantuloj diris ke ili jam havas kompromitajn materialojn kontraŭ li, ĉar ili eksciis ke iam li servis en la cara armeo – li neniam kaŝis ke li estis rekrutita same kiel aliaj studentoj. Tamen li plenumis sian promeson kaj la fiuloj la sian.

“Tiutempe komenciĝis arestoj” rememoris la maljunulino. “Oni arestadis homojn pro nenio. Se iu koleris kontraŭ alia – li simple iris al NKVD, verkis denuncos kaj sekvis aresto”. Sur kalendaro estis la jaro 1937.


Vilaĝo Bolŝije Uki

Post ioma tempo la instruistoj aranĝis en la lernejo festenon, evidente kaze de ies naskiĝtago. Ankaŭ la direktoro estis invitita. Ĉio estis kiel kutime kaj poste ĉiuj komencis laŭvice rakonti anekdotojn pri Stalin. Venis lia vico. Li konis tiajn anekdotojn, same kiel ĉiuj aliaj, do ankaŭ li rakontis – temis ja pri nura ŝerco.

Tuj poste la du instruistoj leviĝis kaj iris al alia ĉambro, kie ili verkis denuncon al NKVD en kiu skribis ke “Pjotr Vasiljeviĉ Kuzmenko, eksa junkro kaj nun direktoro de la lernejo, estas japana spiono, organizas kontraŭsovetian agitadon kaj kalumnias kontraŭ kamarado Stalin”. Ili rapide trovis la trian subskribinton, pretan fari ion ajn kontraŭ vodkoglaso, kaj la papero ekflugis laŭ adreso. La maŝino ekfunkciis.

Aresto
“Oni venis por preni lin je la tria nokte” rememoris Ludmila Petrovna. “La patro eniris la koridoron, post li iris la panjo, elkuris etuloj. “Vestiĝu, vi estas arestita!” La patro nur demandis: “Pro kio? Ĉu vi povas diri?” Granda NKVD-ano bategis lin kontraŭ la vizaĝo. La patro falis, surplanke aperis liaj sango kaj dentoj, la infanoj ekkriis, la panjo ekploris”.


Malliberejo en Omsko

Ĉion ĉi ŝi scias el rakontoj de la familianoj, ĉar ŝi mem tiutempe loĝis en Omsko, kie ŝi studis en teatra lernejo. Pri la okazinta tragedio ŝi eksciis el letero de la patrino. La estonta aktorino aĝis 17 jarojn. “La unuan tempon mi ploris senhalte, tage kaj nokte. Vic-direktoro pri edukado vokis min kaj demandis: “Kio okazas? Vi tute ĉesis studi!” Mi diris: “Oni malliberigis la patron”. Li diris: “Ĉu vi legas gazetojn?” Sed ĉu mi povis legi gazetojn tiutempe? Do li prenis iun gazeton kaj diris: “Vidu, ĉi tie kamarado Stalin diris ke la filo ne respondecas pri la patro. Do timu nenion, studu trankvile”. Li tre bone traktis min kaj mi tutan vivon preĝos pri Lubarskij – tiel li nomiĝis”.

Efektive ŝi havis la kialojn por zorgi – oni sciis ke en la Aŭtoŝosea kaj Medicina institutoj oni forpelis studentojn eĉ de lastaj lernojaroj. Eĉ se estis unu monato antaŭ la fino de la altlernejo, oni foje eksigis studentojn kun klarigoj kiel “malfruiĝo” aŭ “neplenumo de tasko” dum ĉiuj konis la veran kialon – iliaj patroj estis malliberigitaj. Foje tio okazis ankaŭ en la teatra lernejo. Sed tio estas aparta historio.

Izabella
Unu studentino – ŝi nomiĝis Izabella – havis onklinon en Usono. Ŝia patrino estis senalfabeta, do ne povis memstare verki leteron al sia fratino kaj petis pri tio Bella. Kaj foje dum leciono lernoĉambron eniris ulo el administracio kaj diris: “Izabella Naĥamkis, al vi venis frato en Usono. Li petas vin dum paŭzo iri malsupren, li volas renkontiĝi kun vi”.

Bella tuj paliĝis kaj, kiam leciono finiĝis ŝi kovris la vizaĝon per manoj kaj ekploregis. Ĉiuj penis trankviligi ŝin, sed ŝi nur ripetadis: “Mi ne havas fraton en Usono! Mia onklino neniam havis infanojn! Oni venis por aresti min pro tio, ke mi verkis leteron al la onklino en Usono. Mi antaŭsentis ke tio okazos”. Kiam ŝi malsupreniris laŭ ŝtuparo la tuta klaso adiaŭis ŝin, ĉiuj 30 homoj – samklasanoj tenis ŝin ĉe la manoj kaj klopodis trankviligi.



“Kiam ni venis malsupren” rememoris Ludmila Petrovna “ni ekvidis bele vestitan junan viron – en ĉapelo kaj luksa pelto. Li diris: “Bellinjo, iru al mi – mi ja estas via parenco!” Kaj ŝi nur ploris, apenaŭ staris sur la piedoj, ni apogis ŝin kaj diris: “Ne, ni ne lasos ŝin!” Li diris: “Lasu ŝin, kial vi ŝin tenas? Mi estas ŝia parenco!” Bella plorkriis: “Mi ne konas vin! Mi havas neniujn parencojn en Usono! Mi havas tie nur onklinon, fratinon de mia panjo al kiu mi verkis leteron je ŝia nomo”. Sed li aroge aliris ŝin, prenis ŝiajn manojn kaj diris: “Nu, ni veturu al via hejmo – tie mi ĉion rakontos al vi”.

La juna viro prenis ĉe pordisto ŝian pelton, donis ĝin al ŝi kaj ĝentile kondukis ŝin al la elirejo. Surstrate ilin jam atendis aŭto, en kiun li sidigis Bella. Ĉiuj studentoj kuris al fenestro kaj vidis kiel ŝi sidiĝis plorante. Post tio neniu vidis Bella Naĥamkis”.

Pri ĉio sekvinta ŝi eksciis post multaj jaroj. Tiutempe ŝi jam loĝis en Tjumeno kaj laboris en la drama teatro. Foje iu diris al ŝi: “Kun vi deziras renkontiĝi Bella Naĥamkis”… Tiel ŝi eksciis ke la sceno en la lernejo vere estis nura spektaklo kiu finiĝis per aresto. Bella estis juĝita de triopo, kiu uzis kiel akuzilon ŝian korespondadon kun eksterlando. La verdikto estis ordinara por tiu tempo – 10 jaroj da malliberigo.

Ŝi pasigis la tutan puntempon apud Magadano. Ŝi estis bonŝanca – ŝi ja postvivis kaj eĉ forlasis la puntendaron relative sana. Kaj ŝin atendis fianĉo – ilia geedziĝo okazis kun dekjara prokrasto. Tjumenon ŝi trafis hazarde – oni sendis ŝian edzon viziti lokan ŝipkonstruejon. “Tio estis mirinda renkontiĝo, ni babilis senhalte!”

En Gulago
Iun tempon informoj pri la patro tute mankis – familianoj jam pensis ke oni mortpafis lin. La unuaj informoj venis forme de bildkarto, ricevita de Ludmila Petrovna en la teatra lernejo. En tiu ĉi karto la patro sciigis ke la tutan tempon li estis apude, en Omsko, en loka NKVD. Li petis ke la filino alportu por li biskotojn kaj ajlon, tradicie uzatan de malliberuloj por preventi skorbuton.

“Mi preparis la pakaĵon kaj ekiris al prizono. Ĝi situis for, necesis iri tra la tuta urbo. Mi ne havis gantojn, estis malvarme kaj mi frostvundis la manojn. Mi iris kaj ploris. Fine mi venis al la prizono. Mi timis. Estis multe da homoj, ĉiuj ploris.



Virinoj estis tie, ankaŭ maljunulinoj. Mi demandis: “Kien mi fordonu la pakaĵon – la patro petis ke mi alportu biskotojn?” Maljunulinoj kompatis min kaj demandis: “Je kiu artikolo estis juĝita via patro?” Mi diris: “Je la 58-a, politika”. Tiam ili diris: “Do marŝu hejmen kaj forportu vian pakaĵon. Por kondamnitoj je la 58-a artikolo oni akceptas nenion”. Kaj mi iris reen. Mi iris kaj ploris, la gutoj glaciiĝis, mi definitive frostigis la manojn. Mi ne memoras kiel mi venis hejmen. Por la tuta vivo mi ekmemoris tiun ĉi teruran viziton al la prizono”.

La verdikto de la triopo estis kutima – 10 jaroj en puntendaro. Ŝia patro trafis la fifamajn puntendarojn de Magadano, orminejojn. Post Varlam Ŝalamov kaj Aleksandr Solĵenicin apenaŭ havas sencon rakonti pri la vivo en Gulago. Do pasis ne tro multe da tempo kaj okazis jena sceno…

Laŭ minejo lamis malliberulo. Tio estis mizera imitaĵo de la homa estaĵo – malpura, pulkovrita skeleto. Subite li haltis, lasis ĉarumon el siaj manoj kaj falis. Li estis mortanta. Al li venis du gardistoj kaj priparolis la aferon. “Ĉu pafmortigi lin?” proponis la unua. “Por kio malŝpari kuglon? Li mem mortaĉos” respondis la dua. Ili staris kaj observis, sciante ke ĉio finiĝos rapide.

Des pli granda estis ilia ŝoko, kiam venis uloj en milita uniformo kaj demandis: “Kie estas Pjotr Vasiljeviĉ Kuzmenko?” La gardistoj montris mortantan estaĵon sternitan surtere. Frosto superis 50 gradojn sub nulo, do ili sciis ke la fino proksimas. “Levu lin! Ni bezonas lin kiel termezuriston! Post tri tagoj al tajgo veturos geologia ekspedicio por serĉi oron. Ni ne trovis fakulon inter liberaj dungitoj. Levu lin, konduku al tendara hospitalo, lavu, nutru bone. Post tri tagoj li devos marŝi!”

Pjotr Kuzmenko kvazaŭ naskiĝis la duan fojon. Oni transportis lin al Magadano, de kie li komencis veturadi al ekspedicioj kun geologoj. Tiel li pasigis 10 jarojn.

Renkontiĝo
“Kiam unuan fojon venis letero de la patro – mi eĉ ne kredis al tio” rakontis Ludmila Petrovna. “Mi estis tiom ĝoja! Mi dankis la sorton, ploris! Plej gravis ke la paĉjo estas viva, paĉjo vivas! La patro finis sian puntempon. Li tre sopiris nin kaj sendis al mi monon, petis veni plej rapide, ĉar sentis ke baldaŭ li mortos. Kaj mi venis al Magadano. Mi eliris el aviadilo kaj vidis – neniu renkontas min, mia aviadilo estas la lasta…

Sed jen staras eta homa figuro. Ja kiam mi lastan fojon vidis lin, la patro estis juna, bela, kun blondaj krispaj haroj. Mi ekploris. Li diris: “Kial vi ploras? Dio ebligis ke ni renkontiĝis, ke ni ambaŭ estas vivaj – kaj vi ploras?!” Mi diris: “Mi ne scias paĉjo kial mi ploras! Mi ploras pro feliĉo!” Kaj mi kisis lin, kisis multege”.


Tipa malliberulo de Gulago

Sekvis longaj noktoj dum kiuj la patro kaj la filino rakontadis unu al alia pri kio okazis al ili dum tiuj 10 jaroj. Ludmila Petrovna rakontis kiel ŝi finis la teatrolernejon, transloĝiĝis al Tjumeno kaj tie edziniĝis. Pri kiel reveninte post la Dua mondmilito grave malsaniĝis kaj longan tempon mortadis ŝia edzo.

La patro rakontadis al ŝi pri prizono, pri kiel oni ricevadis atestojn dum pridemandadoj. Ekzemple oni ŝraŭbis surkape bolton tiel ke kranio preskaŭ krevis kaj diris: “Subskribu ke vi estas japana spiono kaj ni lasos vin. Se ne – ni ŝraŭbos ĝis la fino”.

Lin mem oni torturis alie. Oni metis lin en sakon kaj draŝis per bastonoj ĝis el sako ekfluis sango. Kiam krioj kaj ĝemoj ĉesis, oni verŝis sur lin akvon kaj diris: “Subskribu!”

Torturoj en prizono kaj puntendara vivo ne pasis senspure. Ĉe la patro komenciĝis pulma absceso, urĝe necesis operacio. Li veturis al Krasnodaro, kie oni operaciis lin kaj tie li baldaŭ mortis. Ludmila Petrovna restis sola.

Epilogo
La familion ŝi adiaŭis eĉ pli frue. La panjo post la aresto de la patro penis trovi laboron, sed pro tri infanoj kaj edzo “malamiko de la popolo” neniu akceptis ŝin. Definitive senesperiĝinte ŝi provis mortigi sin, sed oni elprenis ŝin el strangola maŝo.

Tiam ŝi vendis ĉion kaj forveturis al pli juna frato en Novosibirskon. Li estis homo okupita, ĉar laboris en… loka NKVD. Ĉe li setliĝis la tuta Kuzmenko-familio. Lia edzino ankaŭ laboris, do la panjo de Ludmila Petrovna iĝis samtempe kuiristino, lavistino kaj purigistino, unuvorte – servistino de bonkoraj parencoj. La vivo de Ludmila Petrovna mem iris tute alian vojon kaj por ĉiam ligiĝis kun teatro.

Comments

  1. Dankon, kara Stano, pro ĉi tiu interesa artikolo pri la tragedia fato de la Kuzmenko-familio! Mi treege ĝojas, ke vi kontinuas vian klerigan laboradon!

    ReplyDelete

Post a Comment