Siberiaj negocistoj – reguloj kaj tradicioj

Negocisto de la 1-a rango – en la 19-a jarcento tia surskribo sur nomkarto estis plej bona rekomendo por ĝia posedanto. Antaŭ li malfermiĝis pordoj de plej luksaj restoracioj kaj hoteloj, socia rekono kaj prestiĝo estis garantiitaj. Kiel funkciis magio de tiuj ĉi vortoj?

Negocistaj rangoj
La negocistaj rangoj aperis en Rusio dum reformoj de Ekaterino la 2-a. En 1775 estis publikigita manifesto, laŭ kiu surbaze de urba loĝantaro estis kreita aparta socia kategorio – negocistoj. Ĝi dividiĝis je tri rangoj. Por iĝi negocisto de la 3-a rango necesis deklari kapitalon je 500 ĝis 1000 rubloj. La 2-an rangon ricevis negocistoj, deklarintaj kapitalon je 1000 ĝis 10 mil rubloj. Por iĝi negocisto de la 1-a rango necesis deklari kapitalon je pli ol 10 mil rubloj.


Malnovritana familio

Ju pli alta estis negocista rango, des pli alta estis socia statuso de ĝia posedanto kaj pli vastaj estis liaj eblecoj en komerco. Tamen ĉio ĉi estis pagenda – anstataŭ pokapa imposto negocistoj pagis 1% de deklarita kapitalo. Cetere nuntempaj komercistoj povus nur revi pri tioma impostado.

Nomiĝi negocisto rajtis nur posedanto de la negocista atestilo dum okupiĝi pri komerco povis iuj ajn – filistroj, kamparanoj, nobeloj. Do eĉ se ies praavo havis vendejon, tio tute ne garantias lian apartenon al la negocistaro.

La negocistan atestilon necesis regule renovigi, alikaze ĝi malvalidiĝis. Tiukaze draste malaltiĝis statuso ne nur de la entreprenisto mem, sed ankaŭ de liaj familianoj, kiuj ankaŭ estis indikitaj en la dokumento. Ili perdis rajton libere vojaĝi tra la tuta imperio (pasporta avantaĝo) kaj kaze de leĝorompo povus esti vergitaj – la plej populara puno en la cara Rusio. Ĉe tio enskribi en la negocistan atestilon eblis ne ĉiujn. Ekzemple negocisto povis laŭplaĉe aldoni nomon de sia edzino dum negocistino ne povis enskribi sian edzon. Oni povis enskribi filojn, sed filinojn – nur ĝis ilia edziniĝo. Bankrotoj kaj krimuloj aŭtomate estis ekskludataj el la negocistaro. Eble pro tio negocista vorto estis aprezata tiutempe?


Negocisto Ikonnikov

Kio estas pli grava – ĉu pasinteco aŭ nuntempo, nobla deveno aŭ reala kapitalo? Se en Eŭropa Rusio oni povintus diskuti pri tiaĵoj, do en Siberio, kie nobelaro preskaŭ tute mankis, la plej altajn sociajn poziciojn okupis negocistaro.

Elekti deputitojn de la urba dumao (urba konsilio) povis nur viroj pli ol 25 jarojn aĝaj kaj posedantaj havaĵojn de certa kosto, kiu ĉiam altiĝis. Ne mirindas ke lokaj dumaoj konstitis preskaŭ sole el negocistoj kaj fervore batalis por interesoj de la komercistaro.

Fine de la 19-a jarcento situacio grave ŝanĝiĝis. Ekde 1898 objekto de impostado iĝis ne negocisto, sed lia entrepreno. Do la negocista pago transformiĝis je pago sole pro aparteno al la negocistaro – honora, sed jam ne tre profita kaj necesa. Negocistaj avantaĝoj perdis sian iaman gravecon.

Sekve de tio nombro de la negocistoj draste malkreskis. En Tjumeno, kie antaŭ duonjarcento preskaŭ ĉiu deka loĝanto apartenis al la negocistaro, fine de la 19-a jarcento negocistajn atestilojn havis nur 1,5% de la urbanoj. Plejparto de la tjumenaj negocistoj (250 el 281) tiutempe estis rusoj, la duan lokon okupis judoj (26) kaj finis la liston germanoj (4) kaj poloj (1).

Kio estis tiuj ĉi homoj en ĉiutaga vivo? Ni ekrigardu malantaŭ barilojn de negocistaj domegoj…

Negocista domo
Familia vivo de la rusia negocistaro estis sufiĉe stabila, al kio kontribuis ne nur patriarkeca vivmaniero, sed ankaŭ striktaj leĝoj. Viroj povis edziĝi ekde la 18-a vivojaro, virinoj ekde la 16-a, sed ofte renkontiĝis ankaŭ 15-jaraj edzinoj. Averaĝe virinoj edziniĝis 20-jaraj dum viroj ne hastis kateni sin je edzaj devoj kaj limigoj, prokrastante tion ĝis 26-a aŭ eĉ 30-a vivojaro. En negocistaj familioj aĝodiferenco estis speciale rimarkinda kaj foje atingis 10 kaj pli da jaroj (ĉe filistroj averaĝe temis pri du-tri jaroj).


Negocisto Ĵernakov stiras propran aŭton

Kaze de vidviĝo negocistoj ofte edziĝis denove, foje eĉ sen atendi finon de unujara funebro, preskribita de leĝo. Tamen pri ĉiu sekva edzino ili devis zorgi pli multe, ĉar se tria edziĝo ankoraŭ eblis, do la kvara estis strikte malpermesita. Divorci eblis nur post ricevi permeson de la Sankta Sinodo kaj pro ege gravaj kialoj – argumenton kiel “ni havas malsamajn karakterojn” severaj episkopoj konsiderus aroganteco kaj moko. Plej ofte geedzoj simple disiĝis, foje eĉ fizike loĝante en malsamaj domoj – tio nomiĝis “vivi dise”.

Negocistaj domoj ebligis tian solvon, ĉar ili estis sufiĉe vastaj, speciale en Siberio. Por negocisto propra domo estis ne nur loĝejo, sed ankaŭ kontoro, vendejo, stokejo kaj foje eĉ fonto de aldonaj enspezoj forme de lupago. Negocisto mem kun sia familio kutime loĝis en la dua etaĝo dum en la unua troviĝis lia kontoro, ĉambroj por servistaro kaj malproksimaj parencoj, kaj kompreneble kuirejo.

Siberianoj ĝenerale ŝatis bone manĝi kaj la siberia negocistaro speciale famis pri tio. Malsame ol ordinaraj homoj, por kiuj ĝis komenco de la 20-a jarcento teo restis luksaĵo, negocistoj teumis multege, konsumante ĝis kvindek glasoj da valora trinkaĵo tage. Rimarkindas ke siberianoj preferis brikan teon. Negocistoj-malnovritanoj ŝatis teojn el tilio, frambo, karoto.


Negocisto Ŝeŝukov

Al hejmfarita biero siberia negocisto preferis bieron aĉetitan, kiun lokaj bierfarejoj produktis abunde, proponante tri sortojn – la rusa, bavara kaj portero. Transirante al pli fortaj drinkaĵoj, komercisto prefereis ne “ordinaran vinon” (spirto diluita ĝis 40 gradoj), sed vodkon “purigitan”, kies kvalito estis sufiĉe alta.

Terpomojn riĉuloj ne ŝatis, uzante nur kiel garnaĵon. Peklitaj kukumoj kaj fermentigita brasiko estis aprezataj, speciale en fastotagoj, kies nombro dum la jaro preskaŭ egalis al nombro de tiuj malfastaj. Fruktoj eĉ sur la negocista tablo estis rara frandaĵo – alportitaj de foraj regionoj kaj landoj, ili kostis tro multe.

Pelmenojn oni faris nur vintre, kutime rezervante po kelkaj sakoj samtempe kaj lasante ilin en lignaj korboj ĉe frosto. Alia satiga kaj tre simple kuirata plado estis “pendigita bovaĵo”. Dum januara frostego oni pendigis pecojn da iom salita bovaĵo sur kadroj, starigitaj sur tegmento kie ili pendis ĝis Pasko, poiomete sekigataj de frosto kaj vento. Tiaj pladoj estis tre konvenaj dum longaj komercaj vojaĝoj, kiam necesis hasti en sledoj por kelkaj tagonoktoj, kun mallongaj haltoj nur por anstataŭigi ĉevalojn.


Negocisto Ĵernakov

Tia estis mirinda mondo de la siberia negocistaro, en kiu interplektiĝis lukso kaj simpleco, klereco kaj patriarkeco, fervora piemo kaj freneza diboĉo. Hodiaŭ oni povas paroli pri ĝi nur en pasinta tempo. La 11-an de novembro 1917, baldaŭ post la Oktobra revolucio, ĉiuj sociaj kategorioj en Rusio estis nuligitaj kaj la negocistaro malaperis definitive.

Comments