«Ne por medaloj mi batalis...»

En 1945 Artjom Skaĵutin havis nur 21 jarojn. Krome li jam havis sep klasojn de vilaĝa lernejo, nefinitan militlernejon, tri medalojn kaj du vundojn. Sian vivon li rememoris sen bedaŭroj kaj plendoj.

Kampara infanaĝo
Mi naskiĝis la 7-an de aprilo 1924 en la vilaĝo Turuŝeva, tiutempe ĝi apartenis al Ŝatrova kaj nun al Isetska distrikto. La gepatroj estis kamparanoj. La familio laŭ tiamaj kutimoj estis ordinara – 11 homoj, inkluzive sep infanojn. Ni havis bovinojn kaj ĉevalojn. Kiam komenciĝis kolektivigo, oni decidis malkulakigi nin. La brutojn, konstruaĵojn – ĉion oni forprenis por la kolĥozo “Aktivulo”.

La patro forveturis al Tjumeno kun sia pli aĝa fratino Maria por serĉi laboron kaj tiel nutri la familion, sed malsukcesis. Do li mortis sola ĉi tie. La fratino longan tempon veturadis kun lia kadavro sur ĉaro de unu tombejo al alia – neniu deziris akcepti lin. Finfine en la Parfjonov-tombejo oni lin sepultis. Poste mi serĉis lian tombon por starigi monumenton, sed senrezulte – en plej bona kazo oni starigis tiutempe lignan krucon sen nomo kaj ĉio ĉi malaperis rapide.

Kvar klasojn mi finis en mia vilaĝo kaj poste devis marŝi al la vilaĝo Mostovka. Ni venis tien lunde kaj revenis hejmen vendrede, loĝante dum tiu periodo en luataj domoj. Ni prenis kun ni platkukojn – tio estis nia manĝaĵo por semajno. Tiel mi finis sepjaran lernejon.

La unua batalo
Oni rekrutigis min la 12-an de aŭgusto 1942. En Tjumeno oni sendis min al loka militlernejo kiel estontan oficiron. Sed mi ne havis tempon por fini eĉ reduktitan kurson, oni sendis nin antaŭtempe al fronto. Unue oni prenis unu grupon, poste alian. Oni diris ke tio ne koncernos nin, ke plej bonaj lernantoj ricevos tempon por fini la kurson. Sed poste ankaŭ nin oni forprenis, donis al ni serĝentan rangon anstataŭ tiu de leŭtenanto kaj sendis al fronto. Tio okazis en marto 1943.

Mi trafis la 145-an regimenton de la 66-a pafista divizio – ĝi ĵus eliris Stalingradon por rearanĝo. En Voroneĵa provinco tio okazis kaj poste ni ekmarŝis antaŭen.


La unuan batalon mi partoprenis apud Kursko. Ĉio komenciĝis la 5-an de julio 1943. Unue ni okupis defendajn poziciojn, germanoj penis forĵeti nin de tie. La 12-an de julio ni komencis ofensivon apud Proĥorovko. Mi jam estis komandestro de grupo en plotono de kontraŭtankaj fusiloj.

Matene ni vekiĝis kaj vidis ke la suno brilis fortege. Nu, kiam komenciĝis tanka batalo ĉio ŝanĝiĝis. La suno ne plu videblis, ĉie estis nur fumonuboj, brulodoro tia ke eĉ spiri estis malfacile.

Ni okupis ravinon, fosis tranĉeon. Antaŭen oni sendis grupon de Ŝerman – ni konis unu la alian ekde la militlernejo. Komenciĝis bombardado kaj ĝi trafis ilin, li tuj pereis. Mi domaĝis lin, ja li estis bona bubo. Poste jam niaj artileriistoj faris preparan bombardon kaj ni komencis ofensivon, sed tuj alfrontis mitralpafadon kaj kuŝiĝis. Tio estis grandkalibra mitralo, kun kuglo 16 mm. Oni ordonis al mi likvidi ĝin. La ordonon mi plenumis kaj tiel ricevis la unuan medalon “Pro kuraĝo”.

En tiu tago ni antaŭeniĝis ĝis la vilaĝo Koĉetovka (Belgoroda provinco) kaj okupis ĝin. Ni setliĝis en iu dometo rande de la vilaĝo, petis mastrinon kuiri terpomojn por ni, donis al ŝi monon, tamen ŝi plu grumblis – evidente ŝi nemalbone vivis kun germanoj. En alia rando de la vilaĝo, ĉe lago haltis tankistoj. Kiam komenciĝis bombardado, ili preskaŭ ĉiuj pereis. Sed la niaj tamen daŭrigis ofensivon, pripafado estis tiom forta ke germanoj fuĝis en aŭtoj laŭ fervojo.

Mitralisto
La duan medalon “Pro kuraĝo” mi ricevis ankaŭ pro mitralisto, pro likvidita pafejo. Kiam ni transiris ravinon, mi ekvidis tiun germanon de proksime – li ankoraŭ estis viva, la kapo ĉe la tempio trafita, li ĝemis. Kaj mi ekkompatis lin. Kvankam li ĵus kontraŭ ni pafis, sed… Tiam venis leŭtenanto, nia rotestro kiu komandis stabon kaj diris: “Mortpafu! Finbatu lin!” Sed kion fari, mi estis ankoraŭ bubo 19 jarojn aĝa. “Mi ne finbatos lin!” mi diris. Nun mi komprenas ke pro neplenumo de la ordono mi povus trafi militan tribunalon. Sed en tiu momento la nervoj estis streĉitaj ĝis ekstreme.

Helpis ke apude estis terkabano de tiu mitralisto. La leŭtenanto enkuris tien kaj eliris kun manoj plenaj je silkaj vestoj – evidente germanoj preparis sin al lavado. Do li malatentis min por momento. Kaj tiam helpis al mi bubo el Krasnojarsko. Li estis ĉasisto, por li ĉio ĉi estis senprobleme. Li alkuris kaj finbatis tiun germanon el fusilo. Nun mi pensas foje ke eble tiu ulo povus saviĝi, vivi plu, sed en tiu tempo… Mi bone memoras tiun ĉi kazon.

Vundoj
Poste estis rutino – ĉiutage ni iris de unu batalo al alia, ja milito estas milito. Nur iom mi ne atingis Poltavon – mankis 20 km. Oni poste alinomis nian divizion je la 66-a Poltava gvardea ruĝstandarda divizio.

Tiutage ni ĵus ekiris kaj germanoj tuj rimarkis nin. Infanterio evidente mankis al ili, do ili komencis rekte pripafi nin el tankaj kanonoj. Mi nur ekvidis kiel ekkriis nia mitralisto kaj subite en la okuloj ĉio malheliĝis, sango superverŝis la okulojn. Splitaĵo eniris la kapon super la frunto. Ĝi estas tie ĝis nun, mi povas ĝin palpi. Kuracistoj diris ke se ĝi ne ĝenas min, prefere ĝin ne tuŝi. Nu ni haltis, buboj bandaĝis min. Unu semajnon mi restis en hospitalo kaj poste oni sendis min al rezerva regimento.

Ĉiutage venadis “aĉetantoj”- reprezentantoj de trupoj, kiuj serĉis soldatojn. Sed min oni longan tempon ne forlasis. Mi eĉ kverelis tiam kun komandestro, diris ke mi mem foriros al fronto. Finfine mi trafis oficiran lernoregimenton, kiu samtempe estis la fronta.

La duan fojon mi estis vundita en Voroŝilovgrada provinco – nun ĝi nomiĝas Luhanska kaj ofte aperas en novaĵoj. Mi estis vundita ĉe la kruro, sub la genuo, sed ne grave – kuglo trairis la muskolojn sen tuŝi la oston. Mi nur perdis multe da sango, la boto estis plena je ĝi.

Mi ekkuris tiam direkte al hospitalo kaj ekvidis – la niaj sterniĝis surtere. Rekrutoj, ankoraŭ en civilaj vestoj, ili eĉ ne havis tempon alivestiĝi en militan uniformon. Mi alkuris al ili: “Kial vi kuŝas? Germanoj batas nin kaj vi ĉi tie…” Ili silentas. Mi venis pli proksimen kaj ekvidis ke ili ĉiuj estas mortaj, jam mortigitaj.

Medalo de Georgo Ĵukov
La Venkotagon mi renkontis en hospitalo en Pollando. La vetero estis bona, sunoplena. Kiel mi eksciis pri la venko? Tuj estiĝis bruego – ĉiuj eksciis en unu momento.


Poste ni iris al Germanio, tie mi trafis militpolicon en Frankenbergo. La eta, pura, komforta urbeto. Mi memoras ke ni venis tien kaj oni renkontis nin per la vortoj: “Ni nenion preparis speciale, do jen kion ni havas ĉi-momente”. Mi rigardis – kaj tie estis ovoj, kazeo, acidkremo! Ni ja dum marŝi al Germanio malsatis iom kaj ĉi tie jen… Tie mi servis preskaŭ du jarojn. Ni evakuadis germanajn militkaptitojn, gardis la ordon.

Foje kaze de la Venkotago oni transportis nin al Berlino, vicigis sur placo. Paradon gvidis marŝalo Georgo Ĵukov. Mi malofte survestis la medalojn, do ankaŭ tiutage iris sen ili. Ĵukov haltis apud mi: “Kie estas viaj medaloj, gvardeano?” Mi diris: “Kamarado marŝalo de Soveta Unio, mi militis ne por medaloj – por la patrujo!” Kaj malantaŭ Ĵukov sekvantaro iris – generaloj, koloneloj. Li ridetis: “Bone vi respondas. Premiu lin!” Tiel mi ricevis la trian medalon “Pro kuraĝo”.

Laborista vivo
Poste oni komencis po unuope voki “maljunulojn” [tradicia nomo de malnovaj soldatoj en la sovetia kaj rusia armeo] kaj prepari ilin por forsendo. Mi maltrankviliĝis, aliris majoron – ja kial oni ne vokas min? Li diris: “Atendu iom, poste vi dankos min!” Kaj vere estis tiel – ja tiujn ulojn oni sendis al la milito kontraŭ Japanio. Mi restis en Germanio.

En 1947 mi finfine malmobiliziĝis kaj revenis al mia vilaĝo. Ioman tempon mi laboris kiel inspektoro pri aĉetado de lakto en vilaĝo Isetskoje kaj en 1953 mi transloĝiĝis al Tjumeno. Mi edziĝis al samvilaĝanino kaj ĝis nun ni estas kune. Poste estis laboro, la tutan vivon mi estis laboristo. Mi ricevis apartamenton en kvinetaĝa domo kaj ĉi tie mi loĝas ĝis nun.


En la 1960-aj jaroj mi dungiĝis en TjumenNIIgiprogazo – mi laboris tie en lignaĵejo ĝis 1997. Veteranoj tiutempe en la instituto ankoraŭ haveblis, sed malmulte – ĉirkaŭ 15 homoj. En la Venkotago oni gratulis nin kaj regalis. Nun mi restas la lasta.

P.S. Mi interparolis kun Artjom Skaĵutin en februaro 2015 en lia hejmo, ĉar li jam estis tro malforta por iri eksteren. La 15-an de oktobro 2015 li mortis.

Comments

  1. En 1941 Artjom Skaĵutin havis nur 21 jarojn.
    Mi naskiĝis la 7-an de aprilo 1924
    Laŭ kiu kalendaro?
    Julia - Gregoria - eble Soveta ?

    ReplyDelete
    Replies
    1. Mi rimarkis mistajpon nun - temis pri 1945.

      Delete

Post a Comment