“Saluton, Kabulo! Moskvo aŭskultas…”

Militaj telekomunikistoj malofte trafas gazetajn paĝojn – ilia servo estas nerimarkinda kaj sena je batala romantikeco. Nikolaj Pastuĥov el la urbo Tjumeno (Siberio, Rusio) rememoras kiel en la montaro Baglano lia trupo prizorgis telekomunikadon inter Afganio kaj Sovetunio.

Siberia infanaĝo
Mi naskiĝis en 1966 en vilaĝo Jerjomino, Niĵnij Tavda distrikto, Tjumena provinco. Mi estis la naŭa el la gefiloj, plej lasta. Tiam tio estis normala afero, malmultaj en kamparo havis malpli ol tri infanojn. La gepatroj laboris en la Ĉerepanova sovĥozo kiel ordinaraj laboristoj.


Bazlernejon mi finis en Jerjomino, okjaran lernejon jam en vilaĝo Ĉerepanovo kaj por frekventi la naŭjaran mi devis veturadi al vilaĝo Andrjuŝino, situinta 5 km for. Poste mi abiturientiĝis en metilernejo N 5 en Tjumeno, iĝis veldisto. Duonjaron mi laboris en la trusto Sibkomplektmontaĵ kaj en novembro 1984 oni rekrutis min al la armeo, kie mi trafis telekomunikajn trupojn.

Vojo al Baglano
Oni tuj diris al ni, ke sendos nin eksterlanden, sed ne diris kien. Oni envagonigis nin kaj sendis al lernocentro en Samarkando (Uzbeka SSR). Ke nia eksterlando estos Afganio ni eksciis kelkajn tagojn antaŭ la foriro al Kabulo. Mi jam sciis kio estas Afganio – pli aĝa frato revenis de tie en 1983, la tutan landon li tragrimpis dum skoltaj operacoj.


Du unuajn semajnojn en Kabulo ni pasigis en garnizono – mi trafis la 180-an apartan troposferan batalionon. De Kabulo aŭtokolono transportis nin al nia toĉka (punkto) apud la urbo Pul-i Ĥomri – ĉefurbo de la provinco Baglano, situanta en la norda parto de Afganio, tuj post la Salang-pasejo.


Nia tasko estis prizorgi telekomunikadon laŭ linio Termezo – Pul-i Ĥomri – Kabulo – Duŝanbo. Sur aŭtoj estis starigitaj grandaj teleroj, kiuj dissendis signalon je 130 km, kie ĝin kaptis aliaj teleroj. Danke al tio Kabulo ĉiam povis telekomuniki kun Sovetunio.

Soldata rutino
Malsupre sekvis ŝoseo, ĉirkaŭ ĝi disŝutiĝis vilaĝoj kaj 10 km for estis deplojita soveta brigado. Sur nia punkto troviĝis ĉirkaŭ 30 telekomunikistoj, deko da artileriistoj, infanterianoj, sume ĉirkaŭ 80 militistoj. Ni loĝis en modulaj kaj kotobrikaj domoj, kiujn ni mem konstruis el argilo – ili estis simplaj, sed pli komfortaj ol tendoj.


La siberianoj adaptiĝis pli facile dum la aliaj ofte malsaniĝis pro lokaj infektoj. Mi memoras kiel oni trinkigis nin per tinkturo de alhagio – oni kredis ke ĝi malinfektas akvon. Loka akvo estis aĉega. El la brigado oni alportadis akvon pritraktitan, sed kloro flosis tie en flokoj. Nur el putoj en la urbo Pul-i Ĥomri oni foje alportadis normalan akvon, sed en ŝtala barelo ĝi varmiĝis tiel, ke brulvundis la manplatojn.


Lokanoj foje venadis al ni. Niaj soldatoj-taĝikoj komunikis kun ili, multaj nemalbone parolis la rusan. Foje ili venadis kaj alportadis ĝinzojn kaj aliajn aĵojn por vendi al soldatoj. Vilaĝojn ni kutime ne eniris, ĉar ne eblis distingi pacajn kamparanojn de muĝahidoj – tage li tenas en la manoj pioĉon, nokte mitraleton. Oni ne pripafis nin, sed en ĉirkaŭaĵoj pafado okazis regule, speciale kiam niaj trupoj okazigis rastaddon de vilaĝoj. Ĝenerale rilatoj kun lokanoj estis normalaj, ni klopodis ne ĝeni unu la alian.


Militservo daŭris tagon post tago. Oni ekdeĵoras, sidas en stacio aŭ staras en gardado, finas la deĵoron. Oni skribas leteron hejmen, atendas respondon, skribas denove. Leterojn alportadis helikopteroj, sed foje venadis “afganec” (afganano), kiel ni nomis ventegon, kiu kreis altegajn polvokirlojn kaj tiam necesas atendi poŝton po du semajnoj – helikopteroj restis surtere. Parencoj sciis kie mi servis, tiutempe jam eblis rakonti pri Afganio.

Printempe Afganio belas
En novembro 1986 oni denove enaŭtigis nin kaj aŭtokolono direktiĝis al Kabulo. Kiam ĝis la urbo restis 30 km oni pripafis nin. Do ni kaŝis nin en flughaveno, atendis kaj matene daŭrigis la veturadon. Tiutempe ni jam alkutimiĝis al pafado kaj ne multe ĝin atentis.


Du tagojn ni pasigis en Kabulo kaj la 15-an de novembro 1986 mi ekflugis al Taŝkento kaj de tie hejmen. Kiam mi revenis, ĉi tie ankoraŭ kuŝis neĝo. Mi denove eklaboris kiel veldisto en la sama trusto. En la 1990-aj jaroj industrio en la tuta lando kolapsis, mi foriris al kooperativo kaj poste dungiĝis en TjumenNIIgiprogazo.

Ĉu mi rememoras Afganion? Foje… Printempe tie estas bele – ĉio verdiĝas, la montojn kovras floroj. Poste la suno forbruligas la verdaĵojn, ĉio iĝas bruna. Vintre malvarmas, en februaro varmo revenas. 


La unuan tempon post la reveno mi renkontiĝadis kun buboj el nia bataliono – tri tjumenanoj militservis tie. En la datreveno de la foriro de la sovetiaj trupoj el Afganio ni iradis al la eterna flamo, babiladis, rememoradis, sed poste ĉio poiomete finiĝis.

Comments