“Baldaŭ venos fino al la komĉjoj…”

La ideo pri kontraŭkomunista ribelo en la amasa konscio de Tjumena regiono en la 1920-aj jaroj

La sociaj kaj ekonomiaj ŝanĝoj en la 1920-aj jaroj tuŝis ankaŭ la amasan konscion, kvankam ŝanĝoj tiukampe okazis malpli rapide, alfrontante reziston de plurjarcenta tradicio. La sovetia potenco kaj la tuta nova socio estis konsiderataj de granda parto de la loĝantaro kiel io nenatura, do provizora. 
Dum la 1920-aj jaroj en Tjumena regiono cirkulis onidiroj, aŭgurantaj baldaŭan finon de la sovetia potenco pro eksterlanda invado, komploto aŭ popola ribelo. Foje tiuj onidiroj estis sufiĉe serioze traktataj de ne nur ordinaraj homoj, sed ankaŭ de malsupraj ŝtatoficistoj. 
Ni klopodos analizi haveblajn datumojn pri tiu ĉi temo, skizi la ĉefajn trajtojn de la fenomeno kaj kompreni ĝian lokon en la amasa konscio de la loĝantaro de la regiono en la 1920-aj jaroj. Kiel fontoj estis uzataj raportoj de loka sekcio de OGPU (sekreta polico) kaj tiutempa gazetaro. Kiel Tjumena regiono estas konsiderata la nuna teritorio de Tjumena provinco, kiu en la 1920-aj jaroj apartenis al diversaj teritoriaj entoj. 

Tempo kaj loko de la ribelo 
Plej ofte disvastigantoj de la onidiroj asertis, ke la kontraŭsovetia ribelo komenciĝos tre baldaŭ (foje oni nomis konkretan daton) aŭ jam komenciĝis. Ekzemple en marto 1922 en Jalutorovska distrikto oni diris, ke “en aprilo nepre devos okazi ribelo, ĉar en Omsko haveblas komploto” [1]. En majo 1923 kamparanoj de Iŝima distrikto asertis, ke ribelo komenciĝos la 1-an de majo, poste aperis alia dato – la 4-an de majo [2]. 


En junio 1923 en Tobolska distrikto disvastiĝis onidiro pri falo de la sovetia potenco okazonta en oktobro [3]. En aprilo 1924 en vilaĝo Zavodo-Uspenskoje aperis onidiro, ke en Omsko jam okazis ribelo, oni mortigis multe da komunistoj kaj baldaŭ atendeblas la samaj eventoj en nia regiono [4]. En aŭgusto 1924 kamparanoj de Emurtla distrikto parolis pri fortaj bataloj, kvazaŭ okazantaj apud Petropavlovsko, kie komenciĝis la kamparana ribelo [5]. 
En marto 1925 en Kondinska distrikto aperis onidiroj ke en Leningrado kaj Moskvo ŝtatrenverso jam okazis kaj post kiam komenciĝos navigado kaj ekiros vaporŝipoj, do “ankaŭ ĉi tie al la komĉoj estos la fino” [6]. En julio 1925 en Tjumeno disvastiĝis onidiroj pri kamparana ribelo apud Taŝkento, kie ĉiuj hospitaloj kaj malsanulejoj estas plenaj je vunditoj [7]. En novembro 1926 tumultoj onidire okazis samtempe en Omsko kaj Tomsko kaj minacis baldaŭ transformiĝi je io pli granda [8]. 

Kialoj de la ribelo 
Kiel senperan pretekston de la komenciĝo de la ribelo oni ofte nomis atakon kontraŭ Sovetia Rusio fare de eksterlandaj ŝtatoj. Ĉe tio forpelo de la komunistoj foje estis konsiderata ebleco preventi la eksteran agreson, direktitan sole kontraŭ la bolŝevisma reĝimo. 
Kiel alia kaŭzo povis servi mobilizado, neevitebla kaze de la milito. La morto de Lenin ankaŭ elvokis plurajn supozojn, kiujn unuigis aserto, ke baldaŭ “atendeblas la morto ankaŭ de la sovetia potenco mem” [9]. Inter laboristoj de la fabriko “Plamja” (Flamo), lokita en Tjumeno, en februaro 1924 disvastiĝis onidiro pri ribelo de senlaboruloj, eksplodinta en Moskvo “pro disputoj pri laborista demokratio” [10]. 


Kiel kialo povis esti nomita ankaŭ atendata kresko de imposta ŝarĝo aŭ enkonduko de deviga asekurado de brutaro. Nova armita ribelo estis konsiderata logika daŭrigo de la kamparana ribelo, okazinta en Okcidenta Siberio en 1921. Tiel sekretario de unu el distriktaj plenumaj komitatoj de Tobolska distrikto, indigninta pro novaj impostoj, rekte diris, ke “evidente denove necesos forĝi pikilojn” [11]. En raporto de OGPU, verkita en julio 1925, renkonteblas opinio pri kialoj kaj sezona karaktero de tiaj onidiroj: “la onidiroj ekdisvastiĝis en la momento de prenado de imposto, en la momento kiam la kamparanoj tremis pro siaj groŝoj kaj “ofenditaj” ili atendis ke iu venos ilin savi” [12]. 
Kreskanta distanco inter la potenco kaj la popolo, transformiĝo de la sovetia aparato je la nova socia tavolo, okupanta superajn poziciojn en la socia ĥierarĥio, ankaŭ estis rimarkitaj de la loĝantaro. Unu el kamparanoj, vizitinta Tobolskon en februaro 1925, diris al samvilaĝanoj, ke “en Tobolsko ĉe altranguloj aperis kaleŝistoj kaj servistoj”, do “denove… ripetiĝas la malnova, povus formiĝi denove klasoj kaj povus okazi klasa batalo” [13].
Novan pretekston por apero de onidiroj donis grenproviza krizo en 1927 kaj ties sekvoj. Tiel uinu el loĝantoj de vilaĝo Talica, ricevinta en decembro 1927 leteron de frato el Tomsko, rakontis al konatoj: “Nun en Tomsko estas la vera 1920-a jaro, la vendejoj estas fermitaj, malsato, ĉe panvendejoj estas grandegaj atendovicoj, oni staras po kelkaj tagoj, nokte starantaj en atendovico bruligas fajrojn. Ekstrema multekosteco. Humoro de la urbo estas streĉa, loĝantaro ion senpacience atendas” [14]. 

Reago de loĝantaro 
Atendado de la baldaŭa falo de la sovetia potenco stimulis kamparanojn eviti plenumon de ajnaj devoj rilate la potencon, redukti ajnajn kontaktojn kun reprezentantoj de la reĝimo. Tiel en novembro 1923 loĝantoj de vilaĝo Berjozovij Jar evitis pagi imposton, asertante, ke “de Omska direkto oni transportas vunditajn soldatojn, evidente ie okazas ribelo” [15]. En alia vilaĝo kamparanoj reference al la sama aserto prokrastis asekurpagojn. Loĝantoj de vilaĝo Sokolovka, timigitaj de informoj pri baldaŭa ŝtatrenverso, ĉesis frekventi kunsidojn de agronomia rondeto [16]. En vilaĝo Bogandinskoje pro influo de agitado pri ekstremado de la komsomolanoj kaj komunistoj, okazonta dum baldaŭa ribelo, lokan komsomolan organizaĵon forlasis 23 anoj el 30 [17]. 


Strebante laŭeble distanciĝi de la reganta reĝimo, kamparanoj evitis aniĝi en komitatoj de reciproka helpo kaj kooperado, dirante ke “tiel oni aliĝas al la komunistoj” [18]. Foje instruistino, edziniĝinta al komunisto, admonis lin forlasi la partion por ne iĝi viktimo dum baldaŭ okazonta ŝtatrenverso [19]. 
Onidiroj aspektis pli kredeblaj, ĉar ofte ilin disvastigis ne sole influaj kamparanoj, sed ankaŭ reprezentantoj de la sovetia potenco mem – sekretarioj de plenumaj komitatoj kaj de vilaĝaj sovetoj. 
Bona ekzemplo povas esti historio pri mobilizado de la komunumanoj en Iŝima distrikto en majo 1923. Tiam komandestro de la 17-a roto de la Ekstrema Speciala Taĉmento (ruse: ЧОН), kantonmetigita en vilaĝo Armizonskoje, ricevinte sciigon pri kvazaŭ malkovrita en Sitnikova vilaĝaro kontraŭrevolucia komploto, tuj ordonis al komunumanoj el apudaj vilaĝaroj veni kun armiloj al vilaĝaraj komunumaj komitatoj. 
Multaj respondis al tiu alvoko kaj venis komplete armitaj, iuj kun familioj. Kun aprobo de distrikta komitato oni sendis kelkmil kartoĉojn al Ekstremaj Specialaj Taĉmentoj. Apogeo de la alarmo estis aresto de kelkaj lokaj kulakoj (riĉaj kamparanoj) fare de la Armizona vilaĝara komitato. Ili estis deklaritaj ostaĝoj, mortpafotaj kaze de ribelo [20]. 
Agado de subteraj kontraŭkomunistaj organizaĵoj, reale ekzistintaj aŭ elpensitaj de sekurecorganoj, ankaŭ stimulis aperon de la onidiroj. Tiel nokte al la 21-a de februaro 1925 en Tjumeno estis disgluitaj alvokoj je la nomo de la Tjumena Buroo de la Siberia Komitato de Agado de la Faŝistoj, en kiu oni deklaris ke “la sovetia potenco dum 7 jaroj donis al laboristoj senlaborecon, mizeran salajron, truditan laboron, senigis je libereco de gazetaro, religio ktp” kaj enhavis alvokon aniĝi al la menciita organizaĵo “laŭ la unua voko” [21]. 
Verŝajne la vorto “faŝisto” tiutempe estis uzata en pli vasta senco, kiel sinonimo de la vorto “kontraŭrevoluciulo”. Pri tio atestas la fakto, ke laborista junularo nomis “faŝistoj” infanojn de eksaj komercistoj kaj ŝtatoficistoj, kio estas menciata en raporto de OGPU en 1924 [22]. En marto 1925 dum kelkaj sinsekvaj noktoj laŭ stratoj de Tobolsko nekonatoj disĵetis manskribitajn proklamaĵojn kun sloganoj: “Morton al la komunistoj! Morton al Rikov-bagnulo! For la sovetian registaron! Vivu la monarĥio! Vivu Nikolaj Nikolajeviĉ!” [23]. 
Aresto de 17 poloj en Tobolsko, farita de sekurecorganoj en aprilo 1925, naskis inter kamparanoj onidirojn pri malkovro de kontraŭrevolucia komploto, kies partoprenintoj preparis ribelon, kaj ke ne ĉiuj komplotantoj estis arestitaj [24]. 

Reago de la potenco 
La potenco sendube ne malatentis la onidirojn kaj iliajn disvastigintojn, uzante kontraŭ ili punojn kaj propagandon. En la tjumena ĵurnalo “Trudovoj nabat” (Labora Alarmsonorilo) en septembro 1921 estis publikigita satira poemo “Onidiroj”, kiu komenciĝis per la vortoj: “Onidiroj… Klaĉoj… Babilado… Ĉie susurado, kalumnioj: “Kulpas la komunistoj”, “Kulpas la malriĉuloj!” La poemo finiĝis per bildigo de tipa konversacio de du filistroj: “Ĉu vi scias, nur sekrete, Katja diras al Nadja, en Petrogrado jam tumulto kaj Moskvo jam brulas” [25]. En februaro 1922 en artikoleto “Oni atendas japanojn” estis kritikitaj loĝantoj de vilaĝo Buĥtalskoje, kiuj disvastigis onidirojn pri baldaŭa alveno de japanoj, kiuj jam estas “preskaŭ en Sarai” (rando de Tjumeno) kaj ke “antaŭ alveno de la japanoj oni unue buĉos la komunistojn” [26]. 
 

Kontestoj venis de plejaj altranguloj. Dum la 6-a gubernia partia konferenco, okazinta en aŭgusto 1922, la respondeca sekretario de la gubernia komitato Zikov, parolante pri kontraŭuloj de la sovetia potenco, opiniis necesa kontesti “mensogon pri iu lukto ene de la kompartio… – senhontajn elpensaĵojn de bazaraj ĉarlatanoj” [27]. 
Nome tiuj malkonsentoj ene de la partio ofte estis konsiderataj de la filistroj kiel signo de baldaŭa falo de la reĝimo. Alia fonto de la onidiroj estis neinformiteco de la loĝantaro pri eventoj, okazintaj en la lando kaj eĉ en la regiono. Plej ofte tion kaŭzis senalfabeteco, manko de oficialaj informfontoj kaj malfido al ili. 
Speciala situacio formiĝis ekzemple en la 86-a regimento, kantonmetigita en Tjumeno. Plejparto de ties ruĝarmeanoj devenis el Ukrainio, malbone sciis paroli kaj preskaŭ ne sciis legi en la rusa. Manko de la gazetoj en la ukraina lingvo stimulis ilin sin turni “al plej malfidindaj kaj absurdaj onidiroj pri sia patrujo”, kiujn ili “traktis tre serioze”. Kiom favoris la medio por apero kaj disvastiĝo de la onidiroj, montras la fakto ke en 1924 la ruĝarmeanoj de la regimento al la demando “kio estas Trockij?” respondis “tio estas paĉjo caro” [28]. 
Ĝenerale percepto de la sovetia potenco kiel la fenomeno mallongdaŭra, sento de malstabileco de la kuranta reĝimo, atendado de ŝanĝo de la ŝtata ordo, inkluzive per ŝtatrenverso aŭ invado, daŭris evidente dum la tutaj 1920-aj jaroj. 

Referencoj

[1] La Ŝtata Arĥivo de la Socio-Politika Historio de Tjumena provinco (ŜASPHTP). Fondaĵo 1. Listo 1. Dosierujo 431. Folio 41. 

[2] ŜASPHTP. Fondaĵo 1. Listo 1. Dosierujo 714. Folioj 86, reverso – 87. 

[3] ŜASPHTP. Fondaĵo 30. Listo 1. Dosierujo 21. Folioj 13-14. 

[4] ŜASPHTP. Fondaĵo 3. Listo 1. Dosierujo 66. Folio 103. 

[5] ŜASPHTP. Fondaĵo 3. Listo 1. Dosierujo 66. Folio 176. 

[6] ŜASPHTP. Fondaĵo 30. Listo 1. Dosierujo 312. Folioj 103-104. 

[7] ŜASPHTP. Fondaĵo 3. Listo 1. Dosierujo 242. Folio 238. 

[8] ŜASPHTP. Fondaĵo 3. Listo 1. Dosierujo 456. Folio 393, reverso. 

[9] ŜASPHTP. Fondaĵo 30. Listo 1. Dosierujo 21. Folioj 342, reverso – 343. 

[10] ŜASPHTP. Fondaĵo 3. Listo 1. Dosierujo 66. Folio 72. 

[11] ŜASPHTP. Fondaĵo 30. Listo. 1. Dosierujo 21. Folioj 321, reverso - 322. 

[12] ŜASPHTP. Fondaĵo 30. Listo. 1. Dosierujo 312. Folioj 161-162. 

[13] ŜASPHTP. Fondaĵo 30. Listo. 1. Dosierujo 312. Folio 78. 

[14] ŜASPHTP. Fondaĵo 3. Listo 1. Dosierujo 804. Folioj 13-14. 

[15] ŜASPHTP. Fondaĵo 3. Listo 1. Dosierujo 66. Folio 6. 

[16] ŜASPHTP. Fondaĵo 30. Listo 1. Dosierujo 21. Folio 366. 

[17] ŜASPHTP. Fondaĵo 3. Listo 1. Dosierujo 242. Folio 136. 

[18] ŜASPHTP. Fondaĵo 30. Listo 1. Dosierujo 312. Folio 117. 

[19] ŜASPHTP. Fondaĵo 30. Listo 1. Dosierujo 312. Folio 85. 

[20] ŜASPHTP. Fondaĵo 1. Listo 1. Dosierujo 714. Folioj 91, reverso – 92. 

[21] ŜASPHTP. Fondaĵo 3. Listo 1. Dosierujo 242. Folio 136. 

[22] ŜASPHTP. Fondaĵo 30. Listo 1. Dosierujo 21. Folio 168. 

[23] ŜASPHTP. Fondaĵo 30. Listo 1. Dosierujo 312. Folioj 106-107. 

[24] ŜASPHTP. Fondaĵo 30. Listo 1. Dosierujo 312. Folio 117. 

[25] Trudovoj Nabat (Labora Alarmsonorilo). La 9-an de septembro 1921. p. 2. 

[26] Trudovoj Nabat (Labora Alarmsonorilo). La 17-an de februaro 1922. p. 2. 

[27] Trudovoj Nabat (Labora Alarmsonorilo). La 2-an de aŭgusto 1922. p. 3. 

[28] ŜASPHTP. Fondaĵo 30. Listo 1. Dosierujo 21. Folio 208.

Comments