Tiu ĉi filmo, farita en 1981, ĝis nun estas konsiderata la pleja sukceso de la germana kinarto. Mi kundividas fascinon pri la laboro de la reĝisoro kaj aktoroj, sed dum la tuta spektado ne povis seniĝi je stranga sento – mi deziris morton al ĉiuj ĝiaj herooj.
La lasta patrolado
La reĝisoro Wolfgang Petersen filmigis la samtitolan romanon de Lothar-Günther Buchheim, dediĉitan al unu el patrolveturoj de la nazia submarŝipo U-96 en la Atlantiko en aŭtuno de 1941. La skipon subestre de kapitano-leŭtenanto (Jürgen Prochnow) akompanas milita korespondanto (Herbert Grönemeyer), kiu parte prezantas la okazaĵojn.
Ĉio komenciĝas de granda orgio en franca havenurbeto La Rochelle, nokton antaŭ foriro. La maristoj diboĉas kaj ebriiĝas kiel porkoj, dronigante siajn timojn en alkoholo kaj sekso.
La patrolado estas plejparte teda rutino, dum kiu kelkdek fermitaj en la ŝtala skatolo junaj viroj preskaŭ freneziĝas je neniofarado kaj ĝojas kiel infanoj post trovi finfine aliancanan konvojon, sekvantan el Usono al Britio.
Sekvas atako, dum kiu ili dronigas kelkajn ŝipojn, kaj venĝo fare de aliancanaj destrojeroj, superŝutantaj ilin per profundakvaj bomboj. La submarŝipo sinkas ĉiam pli profunden, eskapante de la atako, kaj preskaŭ krevas dispemata de la miloj da tunoj da akvo, sed fine saviĝas danke al sia fortikeco kaj lerteco de la kapitano.
Ili eĉ malmergiĝas kaj vidas kiel despere sin ĵetas en la oceanon maristoj de la trafita de ili ŝipo, sed mankas spaco en U-96, do la kapitano ordonas foriron, lasante la desperulojn morti en la oceana soleco.
Sekvante hejmen ili subite ricevas ordonon ŝanĝi la bazon kaj anstataŭ La Rochelle iri al La Spezia en Italio, laŭvoje prenante bombojn kaj manĝaĵojn ĉe la ŝipo SS Weser en la havenurbo Vigo, situanta en la neŭtrala Hispanio. Ili sukcese atingas la internigitan ŝipon kaj plenigas siajn rezervojn, sed foriras antaŭtempe, ja la kapitano ne ŝatas tiujn “operetajn oficirojn” kaj supozas ke la informoj pri ilia sekva vojo povos liki al la malamiko.
El tri submarŝipoj, antaŭnelonge vizitintaj ilin, du estis poste dronigitaj ĉe Ĝibraltaro, regata de la britoj. Do li riskas entrepreni aventuron preskaŭ neimageblan – trapasi la mallarĝan markolon ĉe Ĝibraltaro je alta profundeco kun malŝaltitaj motoroj, uzante kiel movpovon fluon direktontan ilin orienten.
La aventuro malsukcesas – brita ĉasaviadilo rimarkas ilin kaj trafas per bomboj. La atakita submarŝipo sinkas ĉiam pli profunden kaj fine trafas la marfundon. La montrilo de fundomezurilo saltas super la skalon, limigitan je 260 metroj kaj haltas evidente je ĉirkaŭ 280 metroj.
Pluraj paneoj kaj damaĝoj, akvo impetas el multaj truoj kaj rapide plenigas la sekciojn, duono da aparatoj ne funkcias kaj la skipanoj freneze hastas tien kaj reen ion turnante, premante, apogante kaj riparante. Fine ili sukcesas haltigi la likojn kaj eĉ elpumpi la akvon, sed ĉu eblos malmergiĝi?
Oksigeno jam preskaŭ elĉerpiĝis, ĉiuj anhelas, eĉ aer-kartoĉoj malplenas. La kapitano ordonas ŝalti la motorojn kaj U-96 poiomete ekmoviĝas. Fine ĝi sukcesas atingi la marsurfacon kaj la maristoj avide enspiras aeron tra malfermita luko.
La submarŝipo atingas La Spezia, kie atendas ĝin solenta ceremonio kaj eniras la dokon kun nazia flago hisita, sed kiam ili jam surpaŝis firman grundon, subite aŭdiĝis bruoj de aviadilaj motoroj – la aliancana aeratako komenciĝis.
Bombado kaj pafado plenigas la aeron, ĉiuj kuras serĉante ŝirmejon, sed ne ĉiuj sukcesas ĝin trovi. Granda parto de la maristoj kaj ilia kapitano restas senvivaj sur la bordo, al kiu ili tiom pene strebis dum lastaj semajnoj. U-96 sinkas.
Morton al la mortigantoj
Kio pri la filmo mem? Ĝi estas nediskuteble bona kaj spektebla unuspire malgraŭ neimagebla daŭro – mi spektis la reĝisoran version el tri partoj sume pli ol tri horojn longaj. La reĝisorado estas senriproĉa, la aktoroj ludas perfekte, ciuj scenoj aspektas tre aŭtentike.
Kompreneble oni povas skrupuli pri malĝustaĵoj rilate historiajn kaj teknikajn detalojn, sed tio ne ŝanĝos la ĝeneralan impreson kaj efektive ne havas sencon kiam temas pri beletraĵo. Plej gravas la etoso, transdonita ĝuste kaj konvinke. Mi legis la libron “Ŝtalaj ĉerkoj” – la rememorojn de Heinrich Lehmann-Willenbrock, kiu estis kapitano de U-96 kaj konsultis dum la filmado – do mi orientaĝas en la afero kaj povas juĝi sufiĉe objektive.
Mi scias ke la verkisto estis malkontenta pri la filmo, akuzante ĝin pri romantikigo de la milito kaj kreado de uson-stila agfilmo, tre fora de lia klare kontraŭmilita romano. Mi ne vidis specialan romantikon en la filmo, kies kreintoj videble klopodis distanciĝi de la naziismo eĉ en ĝiaj eksteraj aspektoj – la flagoj ĉiam pendas tiel, ke la svastiko ne vdeblas, nazisj simboloj preskaŭ ne aperas en la kadroj, eĉ portretoj de Hitlero ie kaŝiĝis.
La kapitano estas profesia militisto, evidente malkontenta pri la milito kaj naziaj estroj-fuŝuloj, kion li esprimas singarde, sed sufiĉe klare. Ĉiuj skipanoj, krom unu juna fervorulo, estas tute indiferentaj je la politiko. “Krucmilito de infanoj” amare nomas ĉion ĉi la kapitano, aludante junecon de siaj skipanoj.
Sed dum la tuta spektado mi ne povis seniĝi je stranga sento – mi deziris la morton al ĉiuj herooj. La kapitano, inĝeniero, maristoj – ĉiuj estis por mi nuraj malamikoj ekstremendaj. Mi komprenas ke ili estis nuraj plenumantoj de sia devo, rekrutitaj kaj senditaj plenumi la ordonon nediskuteblan. Sed la ordono mem estis krima, la tuta nazia ŝtato estis krima, do ankaŭ ili ĉiuj estis kompliculoj.
La Dua mondmilito malsimilis al ĉiuj ataŭaj konfliktoj. Militis ne la ŝtatoj aŭ armeoj. Militis la popoloj kaj civilizoj. Idiotoj povas fantazii pri identeco de naziismo kaj komunismo, sed ĉiuj profundaj esploristoj konkludis pri grava diferenco: dum la komunismo celis vivon kaj prosperon (eĉ se malsukcese), la naziismo estis pura religio de la morto. Carl Gustav Jung nomis Hitleron nekrofilo kaj tio sufiĉas por kompreni ĉion pri la kreita de li ideologio.
Mi dezirus ke tiuj junuloj vivu kaj revenu al siaj amatinoj kaj patrinoj. Sed ĉiu plia tago de ilia vivo signifis plian tagon de Aŭŝvico. Ĉiu trafita ŝipo signifis pliajn mortojn en la sieĝita Leningrado. Ĉiu ilia sukceso signifis ke plia Lidice estos detruita kaj plia Katin bruligita kun ĉiuj siaj loĝantoj. Se ili revenos hejmen, Anne Frank revenos neniam.
Pro tio la unua mia penso post vidi la diboĉon en franca bordelo, komence de la filmo estis: bonega loko kaj tempo por atako. Kelkaj mitraletistoj kun grenadoj povus mortigi dekojn da tiuj ebriaj bastardoj en unu nokto, eĉ se koste de siaj vivoj.
Espereble la makisoj foje faris tion. Similaj pensoj aperis dum ĉiu ilia atako kaj venĝo fare de la aliancanoj – mi atendis ke iu bombo finfine detruu tiun flosantan morton kaj proksimigu la liberigon de Treblinka kaj la falon de Berlino.
En lastaj kadroj mi estis preskaŭ feliĉa. Finfine la venĝo venis – sankta venĝo. Eble ne ĉiuj komprenos tion, sed 27 milionoj da miaj samlandanoj pereis batalante kontraŭ tiuj “devo-plenumantoj”. Ĉiu familio havas siajn perdojn, ofte plurajn. Pardono estas granda ago, sed iuj aferoj estas nepardoneblaj. Almenaŭ por mi.
Comments
Post a Comment