“Dudeka jarcento” – la monumenta ĉefverko de Bernardo Bertolucci

Iuj pentristoj kreas miniaturojn, aliaj bezonas grandan kanvason por prezenti siajn pensojn kaj sentojn – ampleksajn kaj profundajn. Al tiuj lastaj apartenas Bernardo Bertolucci. Ĉiuj konas lian “La lasta imperiestro”, sed malmultaj spektis alian, eĉ pli kolosan verkon – “Dudeka jarcento” (Novecento), konatan ekster Italio kiel “1900”.

Amikoj-malamikoj
La filmo komenciĝas la 25-an de aprilo 1945, kiam al vilaĝeto en Emilio-Romanjo venas sciigo pri la liberigo de Italio de la faŝismo. Ĝojaj kamparanoj lasas laboron por plenumi la plej plezurigan taskon – murdi la lastajn faŝistojn. La soifo je sango plenigas ĉiujn kaj kaptinte haveblajn tranĉilojn, pafilojn kaj bastonojn viroj impetas al apuda setlejo. 


Virinoj atakas paron de civiluloj, kiuj klopodas forkuri sur du bicikloj, ŝarĝitaj je pluraj valizoj, sed falas surkampe sub fortaj batoj de la koleraj kamparaninoj. La viro pafas el pistolo, sed nenio jam povas haltigi la sanktan venĝon. 


Dume la plej juna venĝanto prenas fusilon kaj kuras al bieno por mortigi almenaŭ unu faŝiston. Fine li ostaĝigas mezaĝan viron dum tiu trankvile tagmanĝis en sia riĉa domo, kaj kondukas lin al stalo kiel militkaptiton.


La bildo estas terura kaj ŝoka, do por klarigi radikojn de la tioma malamego kaj murdodeziro, la reĝisoro revenas al pli frua tempo – la 27-a de januaro 1901, la tago kiam mortis la fama itala komponisto Giuseppe Verdi kaj naskiĝis du tute ordinaraj knabetoj – Alfredo Berlinghieri (Robert De Niro) kaj Olmo Dalcò (Gérard Depardieu). La unua estis filo de bienulo kaj la dua – filo de unu el ties kamparaninoj, naskiĝinta kvar jarojn post la morto de la patro, do laŭ tiamaj moroj bastardo.


Malgraŭ tute malsamaj sociaj pozicioj, la knaboj nemalbone interrilatas kaj eĉ amikiĝas, kundividante la unuajn spertojn pri la mondo, sekso ktp. Ĉio ĉi okazas sur fono de akraj sociaj kontraŭdiroj, kies streĉiteco kreskas senhalte. La bienuloj elpremas la lastajn gutojn en siaj kamparanoj, kiuj estas persone liberaj, sed senposedaj, do kion kostas tia sendependeco? Oficiale ilia rilato baziĝas sur kontrakto, sed en realo la bienuloj arbitre ŝanĝas la kondiĉojn kaze de bezono (ekzemple pro hajlo aŭ alia plago, pereiginta rikolton), kaj la aŭtoritatoj ĉiam subtenas kaj protektas ilin.


Despero de la kamparaoj manifestiĝas kiam unu el ili, aŭdinte la mastron diri ke malgraŭ havi du orelojn li aŭdas nenion, prenas tranĉilon kaj forprenas sian orelon por enmanigi al la ŝokita bienulo. Li revenas hejmen, kie la maljuna patrino nur demandas lin: “Ĉu vi vundiĝis dum laboro?” (ja temas pri kutima afero) kaj la infanoj nur petas manĝi dum la manĝaĵoj elĉerpiĝis komplete. Li prenas buŝharmonikon kaj diras: “Nun vi forgesos pri la manĝaĵoj”.


Tiaj aferoj ripetiĝas ofte kaj havas sekvojn. Jam la rusa revoluciulo kaj elmigrinto Aleksandr Herzen rimarkigis, ke la italoj estas ribelema popolo, respondanta al bajonetoj per ponardoj. Ili protestas voĉe kaj age, jen kaj jen eksplodas improvizitaj manifestacioj, multaj aniĝas al la Socialista Ligo kaj aranĝas strikojn. Foje la mastroj devas dungi strikrompanojn kaj eĉ memstare engaĝiĝi je rikoltado, kion kun plezuro observas la avo de Olmo. “Vi estas feliĉa knabo, ja mi bezonis vivi 73 jarojn antaŭ vidi la mastrojn labori” diras li por post kelkaj minutoj por ĉiam fermi siajn okulojn.


Olmo kreskas kaj iĝas ĉiam pli aroga kaj ribelema, dum lia amiko Alfredo nur feble protestas kontraŭ subprema politiko de sia patriarkeca patro. La lasta dungas bienestron Attila Mellanchini (Donald Sutherland) – potencaman fiulon, kiu kiel fidela hundo strikte plenumas ĉiujn ordonojn de la mastro. Disŝirata je du kontraŭdiraj sentoj – de obeemo kaj potencamo – li trovas eliron en la movado de nigroĉemizuloj, fortiĝanta ĉiutage. 


Post la morto de la patro, Alfredo rifuzas forpeli lin kiel tion petis lia edzino Ada (Dominique Sanda), do la fiulo fortiĝas kaj lanĉas rilaton kun Regina (Laura Betti), kuzino de Alfredo, desperiĝinta altiri atenton de la kuzo kaj ĵaluzanta al sia venkinta rivelulino.


La kulmino okazas kiam Attila senintence murdas knabon, kiu vidis ilin amori en vinkelo, kaj kulpigas pri tio Olmo. Dum liaj nigroĉemizuloj kruele batas la falsakuziton, lia amiko Alfredo senpove observas tion, starante dek paŝojn for. Li definitive lasis stirilon fali el siaj manoj, la ŝipon gvidas la ratoj.


Dum la Dua mondmilito Attila ĉiam pli fortiĝas kaj senbridiĝas. Li kun sia kompliculino kaptas domon de la bankrotita kun lia helpo burĝa familio, murdas ties lastan posedantinon kaj ĝuas la tiom deziratan komforton – plenumiĝis lia revo de eta burĝo, malamanta samtempe la proletojn al kiuj li tiom proksimas kaj la burĝojn kaj aristokratojn, kies statuson li tiom envias.


Fine, post alfronti popolan malobeemon kaj mokadon, li komencas malferman teroron, murdante homojn kvazaŭ brutojn en la kreita de li stalo. Lia nigre vestita luparo sekvas sian mastron, do li akiris potencon, al kiu strebis tiom longe.


Sed jen venis tago de la venĝo. La faŝismo malvenkis tutlande kaj la kamparanoj amasiĝas surstrate por aranĝi lastan juĝon – tiun kontraŭ siaj subpremantoj. Attila kaj Regina, kaptitaj de la virinoj surkampe, konsumas ne tro multe da tempo, ja ilia afero estas tute klara.


Oni malhonoras la fiulinon, humiligante ŝin kaj fortranĉinte ŝiajn harojn ie kaj tie (populara puno en tiu tempo) dum Attila estas venigita al tombejo, kie li ricevas kuglon kontraŭ tempio kaj falas inter la tomboj de siaj viktimoj. Regina petegas mortigi ankaŭ ŝin, sed ĉiuj nur forpuŝas tiun vivan rubaĵon – ŝi estis nenio dum la vivo kaj nun definitive transformiĝis je putraĵo, kiu ne meritas eĉ kuglon.


Pli komplikas la afero de Alfredo. Olmo aranĝas surplace prosecon kontraŭ la mastro, dum kiu ĉiu rajtas atesti. Homoj venas kaj akuzas lin, sed iliaj atestoj estas direktitaj fakte ne kontraŭ li persone, sed kontraŭ la tuta sistemo, kies parto li estis. Malsato, malriĉeco, maldigno – tion kaŭzis ne tiu ĉi febla viro, persone ofendinta kaj subpreminta neniun, sed la kapitalismo, ensorbinta postrestaĵojn de la feŭdismo kaj uzinta por sia fortikiĝo faŝismon. Finfine Olmo deklaras verdikton: “La mastro meritas morton!”


Sed pri kiu morto temas? Ĉu li vere planas mortpafi sian amikon? Tute ne. Tiumomente li montras sin tre inteligenta, eĉ tro – por sia medio, kiu ne tuj komprenas lin. Li diras, ke ekde nun la mastro mortis kaj vivas la nura Alfredo – ordinara civitano, kiu ne plu regas ilin, do ne plu estas la mastro. “Ni ne devas mortigi lin, ĉar la viva Alfredo estas pruvo de tio ke la mastro mortis!” deklaras li.


La amaso apenaŭ profunde komprenas liajn vortojn, sed akceptas kaj ĝoje festenas. Tamen post kelkaj minutoj venas reprezenantoj de la nova registaro kaj postulas fordoni la armilojn, kion Olmo obeas, sekvata de siaj kamaradoj. “La mastro vivas” kun amara rideto konstatas Alfredo.


En lastaj kadroj ni vidas du maljunulojn, eble jam 75-jarajn (la filmo estis farita en 1976). Ili lamas ien, laŭvoje kverelante kaj akre disputante, kaj fine unu leviĝas transverse sur fervojajn relojn kaj la dua nur sidiĝas malkontente vojrande kaj observas ĉion silente. Trajno venas, sed en lastaj momentoj ni vidas ne disŝiritan korpon de la maljunulo, sed etan knabon sekure kuŝi inter la reloj – kiel tion faris ambaŭ herooj infanaĝe. Kion signifas ĉio ĉi? Konkludu vi mem.

Inter festeno kaj milito
Ĉu mi ŝatis la filmon? Sendube. Ĝi estas kolosa ĉefverko, laŭ siaj amplekso kaj profundeco komparebla kun “Milito kaj paco” de Leo Tolstoj. Ĝi montras komplikan interplektiĝon de la politiko, ekonomio kaj sekso, nedisigeblajn unu de la alia. Seksaj epizodoj multas, sed apenaŭ eblas nomi ilin erotikaj, ja plej ofte temas pri aliaj aferoj. Kiel diris Sigmund Freud, komentante la sonĝojn: se oni sonĝas pri sekso – serĉu alian kaŝitan signifon, sed se oni sonĝas pri io alia – sercu la sekson.


La reĝisoro prezentas la larĝan historian panoramon, en kiu videblas kiel el kontraŭstaro de la ĉiam pli forta proletaro kaj ĉiam pli febla burĝaro naskiĝas faŝismo – kiel gardohundo de la burĝaro kaj aristokrataro, ne plu kapablaj deteni la povon per siaj propraj manoj. La nigroĉemizuloj venas kiam la tradicia ŝtata aparato ne plu povas subpremi la popolon. Ĝi transprenas la taskon kaj plenumas ĝin kun kruelo ŝoka, sed efika, samtempe ĉiam pli envie rigardante al siaj burĝaj mastroj kaj paŝon post paŝo okupante ilian lokon en la socia ĥierarĥio.


Simpatioj de la aŭtoro klare estas ĉe la flanko de la popolo. Revoluciaj kantoj, ruĝaj standardoj kaj popolaj ribeloj videblas ofte kaj kun evidenta aprobo fare de la reĝisoro, al kiu tiuj kotŝminkitaj, sendentaj, needukitaj kamparanoj estas oble pli karaj ol fajnaj aristokratoj, perdiĝintaj en siaj luksaj domoj inter la aĵoj, kiujn ili ne meritis kaj implektiĝintaj en sia vivo, kiun ili ne plu regas.


Sed tio tute malsimilas al la kliŝaĵoj de la socialisma realismo, milfoje produktitaj en tiu epoko en Sovetunio. La majstro plenigis la filmon per la unika itala etoso, kies gusto senteblas en ĉiu epizodo. Eĉ plejaj mizeruloj kantas kaj dancas, ĉiuj emocie gestas, la juĝo transformiĝas je popola festo dum la ruĝaj standardoj miksiĝas kun folkloraj personoj kaj bufonoj el strata teatro – kaj ĉio ĉio estas Italio.


Mi aldonu ke malgraŭ sia neimagebla longeco – tri partoj daŭras sumple pli ol kvin horojn – la filmo spekteblas unuspire kaj tiurilate kompareblas kun la tri partoj de “La Baptopatro” – alia ĉefverko de la monda kinarto. Ĉu estas hazardo ke denove temas pri Italio?

Comments