“Hotelo Mumbajo”: dramo pri heroismo kaj nekompetenteco

Homoj ŝatas dramojn kaj heroaĵojn – en tiu ĉi filmo haveblas ambaŭ komponantoj. Ĝi estas atentokapta, plenas je belaj aktoroj kaj estas realisma samtempe. Nur unu demando plu turmentas min: kial herooj kun nobla koro ĉiam devas pagi siajn vivojn pro ies nekompetenteco? 

Anĝeloj de la morto 
La filmo prezentas ostaĝigon kaj sekvintan sieĝon de la hotelo Taj en Mumbajo, okazintajn en novembro 2008 kadre de la serio de terorismaj atakoj, plenumitaj de la islamista grupo Lashkar-e-Taiba, direktita el Pakistano. Deko da junaj fanatikuloj, manipulataj de lertaj gvidantoj per telefono, subite atakis la urbegon kun 12-miliona loĝantaro kaj dum tri tagoj veturadis tra ĝi, pafante ĉiujn kaj ĉion detruante. Fine naŭ el ili pereis kaj unu estis kaptita grave vundita. Almenaŭ 174 homoj estis murditaj kaj pli ol 300 vunditaj. 


Sed la filmo koncentriĝas je unu epizodo de tiu ĉi terura serio. Ĉio okazas ene de la luksega hotelo, konsiderata simbolo de prospero por baratanoj kaj simbolo de perfido kaj ŝtelado por la islamistoj. Ni vidas kiel kvaropo de junaj teroristoj studentaĝaj eniras la hotelon, prenas armilojn kaj komencas la buĉadon. Ili murdas ĉiujn – virojn kaj virinojn, baratanojn kaj turistojn, servistojn kaj gastojn. Ili estas kvazaŭ mornaj anĝeloj, trafinaj inferon kaj mortigantaj ĉiujn kiel diablojn – ja ili kredas ke la tuta mondo estas diabla nesto ekstremenda. 


Sed apud la aĉuloj aperas veraj herooj – la juna kelnero Arjun (Dev Patel) kaj ĉefkuiristo Hemant Oberoi (Anupam Kher). Inspirataj de fideleco al siaj gastoj (“la gasto estas dio!”) ili pretas oferi siajn vivojn por savi ilin kaj pruvas tion per agoj. Ilin sekvas granda parto de la servistaro, gvidata de la samaj sentoj. 


Inter la gastoj elstaras miksa paro de novgeedzoj kun suĉbebo, prizorgata de vartistino Sally (Tilda Cobham-Hervey). La edzo David (Armie Hammer) estas kliŝa usonano, mendanta en luksa restoracio burgeron kun Coca-Cola anstataŭ proponita al li franda konjako. La edzino Zahra (Nazanin Boniadi), inverse, plenas je fajna beleco, ĉarmo kaj inteligenteco. Dum la atako al ili hazarde aliĝas la brutala ruso Vasilij (Jason Isaacs), planinta vespere orgion en sia ĉambro kun lokaj prostituinoj kaj alkoholo (ne okazinta). 


Ili kune luktas por sia vivo, alfrontas plurajn malfacilaĵojn kaj fine plejparto el ili pereas. La buĉado daŭras tri tagojn dum kiuj la teroristoj libere vagadas tra la pluretaĝa konstruaĵo, murdante kaj bruligante je la nomo de sia dio. En la tuta urbo mankas eĉ unusola speciala taĉmento kaj ses policanoj, kuraĝe enirintaj la hotelon kun siaj pistoloj kaj fusiloj kontraŭ mitraletoj kaj grenadoj – estis preskaŭ komplete ekstermitaj en la unuaj minutoj. Nur sekvan vesperon el Delhio venis speciala taĉmento, kiu eniris la hotelon kaj forbalais la teroristojn. 


La filmo finiĝas per dokumentaj kadroj, montrantaj malfermon de la hotelo post la rekonstruo kaj memorŝtonon omaĝe al la gastoj kaj servistoj, pereintaj en tiuj tragikaj tagoj. Krome ni vidas du bebojn - tiun de la usono-barata (kristano-islama) paro kaj la etulon de la siko kiel esperon de estonta repaciĝo kaj interkompreno.

Kliŝa, sed interesa 
Kion mi pensas pri la filmo? Ĝi estas sufiĉe simpla kaj kliŝa, do se vi spektis lastatempajn holivudaĵojn aŭ pli-malpli konas la etoson de la maldekstrema usona intelektularo, vi povas imagi ĉion. La plejaj bonuloj estas ordinaraj homoj, kiuj kuraĝe plenumas sian devon. La plej elstara el ili – kelnero Arjun – krome apartenas al minoritato kiel siko, estas religiema (fidela al sia kulturo), sed sen fanatikismo, do preta forpreni sian turbanon por bandaĝi vunditon. 


La teroristoj estas nuraj junuloj, trompitaj kaj manipulataj de nevideblaj ruzuloj. Idoj el malriĉaj familioj, ili vidas ĉiupaŝe maljustecon kaj mizerecon, do restis nur montri al ili celon kaj deklari ke tio estas kulpuloj por ke la ardeco de la junula koro ekflamu en malamego. Tamen fine la reĝisoro faras etan riverencon direkte al islamo, montrante ke la menciita Zahra ankaŭ estas islamanino kaj nur hazarde saviĝis malgraŭ la sama kredo, malferme deklarita al la murdistoj. 


La pleja aĉulo aspektas maljuna anglino, suspektinta Zahra esti kompliculo de la teroristoj, ĉar “ŝi parolas ilian lingvon”. Tio estis kliŝa por tiaj filmoj enkorpigo de la kondamninda maljuna generacio, fidela al siaj WASP-principoj kaj fremda al la politika ĝusteco. Tamen eĉ ŝi mildiĝas post sincera alparolo de Arjun, kaj agnoskas: “Mi simple timegas”. 


Iom flanke staras la ruso Vasili. Unue li estas montrata kiel tute kliŝa figuro de la rusa krudulo kun banditaj manieroj kaj brutala aspekto. Tamen poste riveliĝas liaj pli bonaj flankoj – kuraĝeco, helpemo kaj manko de ajna timo. Li savas la vivon de Zahra kaj sentime batalas ĝis lasta momento, rifuzante subiĝi kaj cedi kiam temas pri liaj memestimo kaj kredo. Kiam teroristo prenas lian brustokrucon enmane, la ligita kaj kuŝanta surplanke ruso, postulas ke tiu lasu ĝin kaj kolere fajfas al la vizaĝo de sia murdonto – tipa ekzemplo de la neracia rusa rezistemo. Evidentiĝis ke li estis specfortulo, siatempe batalinta en Afganio kaj evidente tie vundita, kion atestas larĝa cikatro sur lia tatuita brusto. 


Tiu ĉi figuro aspektas iom troigita, sed malgraŭ mi ne trovis en priskriboj de la atako menciojn pri tia persono, mi kredas je la prezentita bildo. Mi iom konas tiun medion kaj inter miaj konatoj estas emerita subkolonelo de la specialaj fortoj de GRU (armea analogo de FSB). Li ne trafis Afganion, sed kun mitraleto enmane trairis la tutajn Ĉeĉenion, Dagestanon kaj Abĥazion. La homo plurfoje vundita kaj batita, kun komplete detruita psiko, li ne plu sentas doloron kaj eĉ nun ne povas dormi nokte kaj enlitiĝas ĉirkaŭ la sesa matene, vagante tutan nokton tra sia domo kiel freneza lupo. Mi imagas lin en tiu situacio kaj facile kredas ke li kondutus same, eble eĉ pli krude. 


Same mi kredas pri la ĝenerala etoso, montrita en la filmo. Mi plurfoje aŭdis pri Barato kiel ĥaosa lando, kies aŭtoritatoj zorgas pri nenio kaj ŝajnas ke la atako pruvis tion. Estas neimageble ke en la 12-miliona urbego mankis eĉ unusola speciala taĉmento, do pasis preskaŭ diurno antaŭ la teroristoj alfrontis profesian reziston. Deko da junuloj kun nuraj mitraletoj enpoŝe kreis ĥaoson kaj mortigis dekoble pli da homoj – neimageble! 


Pli stultas nur ke la movtelefonio en la areo ne estis blokita, do la teroristoj povis koordini siajn agojn kaj ricevi ordonojn de sia komandestro. Dume televido rakontis pri la agoj de ostaĝoj, savistoj kaj polico, perfekte informante la atakintojn pri kie troviĝas kaj kion faras iliaj viktimoj. Terura stulteco! 


Mi loĝas en la fora siberia urbo Tjumeno kun 800 mil loĝantoj. Sed eĉ ĉi tie haveblas almenaŭ tri specialaj taĉmentoj – tiuj de FSB, Rusgvardeo (surbaze de la eksa OMON) kaj la prizona. Ili ĉiuj estas bone ekipitaj kaj trejnitaj, havas plej novajn armilojn kaj blendveturilojn, kaj plurfoje batalis kontraŭ islamistoj en Ĉeĉenio, do konas militsciencon ne nur el lernolibroj. Kiam en aprilo 2019 du teroristoj estis malkovritaj rande de la urbo, tien venis dekoj da blendveturiloj, la tuta areo estis blokita, loĝantoj evakuitaj, elektro malŝaltita kaj post mallonga interpafado ambaŭ islamistoj estis mortigitaj. Ĉu la barataj aŭtoritatoj bezonis tiun lecionon por lerni kio estas la sekureco? Ĉu ili lernis ion? 

Ĉu elirejo ekzistas? 
La plej malfacila demando estas kiu kulpas pri tio kaj kiel preventi plian perforton. Kulpigi pri ĉio islamon kaj islamanojn estas sakvojo de stultuloj – kiel George W. Bush, Donald Trump kaj pluraj aliaj mondestroj. Eĉ la ĝisosta dekstrulo Zbigniew Brzeziński avertis en 2004, ke “de la ideologia vidpunkto mankas kialoj konsideri islamon pli fremda al demokratio ol kristanismo, judismo kaj budhismo”, ĉar “antaŭ sesdek jaroj estis tute ne evidente, ke Germanio kaj Japanio iĝos centroj de demokratio”. 


Sed kiel fari tion praktike? Dum jaroj la Okcidento realigis la plej fuŝan politikon en ĉiuj. Ĝi aŭspiciis la plej riĉajn islamanojn (Sauda Arabio, Kataro, UAE ktp), kunlaboris kun tiuj obeemaj (Egiptio, Jordanio, Maroko, Pakistano) kaj subpremadis la ribelemajn (Irano, Libio, Afganio). Formiĝis diabla cirklo, kiam milionoj da homoj ĉiutage alfrontantaj mizeron, maljustecon kaj ŝtatan perforton, vidis ke la okcidenta mondo subtenas iliajn subpremantojn se tiuj utilas al ĝi kaj rememoras pri homaj rajtoj kaj demokratio nur kiam tio utilas al ĝi mem. Ĉu mirinde ke ili ekkredis ke tio estas diablejo detruenda? 


Nun tiu epoko finiĝas. Usono (kaj sekvantaj ĝin vasaloj) definiteve malgajnis en Proksima Oriento kaj retiriĝas el ties ŝlosilaj punktoj kiel Afganio, Sirio kaj baldaŭ Irako. Sed la ĥaoso, semita de ili, daŭros. Ĉu ekzistas alternativaj solvoj de la islamisma problemo? 


Rusio sukcesis haltigi la islamistojn almenaŭ dufoje – antaŭe en Ĉeĉenio (kaj Norda Kaŭkazo ĝenerale) kaj nun en Sirio. La teroristoj, senavare financataj kaj trejnataj de Sauda Arabio kaj ties aliancanoj, malsukcesis krei siajn ĥalifujojn kaj fuĝas al aliaj teritorioj. Sed ĉu tio signifas ke al respektivaj areoj venis paco kaj prospero? En Sirio refortiĝis la reĝimo de Baŝar al-Asad – kruela kiel ĉiuj reĝimoj en la regiono. En Ĉeĉenio la respublikon per fera mano regas Ramzan Kadirov, venĝanta la islamistojn pro la murdo de sia parto kaj ekstremanta ĉiujn opoziciulojn kaj konkurantojn kiel kutimas fari la kaŭkazaj diktatoroj. 


Eksteruloj povas plendi pri liaj perfortaĵoj kaj barbaraĵoj kiel persekutado de samseksemuloj, trudado de ŝario en ĉiutaga vivo ktp, sed ili memoru ke li devis okupi la pozicion de la fervora islamano por venki la islamistojn kompare al kiuj li estas milda ŝafido. La eŭropanoj povas juste indigni pri liaj deklaroj rilate gejojn, sed kiu eĉ aŭdis pri la gejoj en la periodo de la sendependa islamisma Iĉkerio? La teroristoj, kiuj filmis kiel ili tranĉas gorĝon al militkaptitoj por poste fiere montri al geamikoj, simple ne konis tiajn vortojn kiel homaj rajtoj kaj opozicio. 


Nun la rusoj klopodas ne emiksiĝi en la internajn aferojn de Ĉeĉenio por ne indigni ofendemajn minoritatojn, kaj la terorismo malaperis – sed apenaŭ la Okcidento pretas sekvi tiun vojon. Eŭropo ŝajne iĝis malpli kredema al fabeloj pri noblaj liberecbatalantoj post kiam tiuj ponardis la eŭropanojn surstrate, trotis ilin per aŭtoj kaj dispafadis el mitraletoj. Tamen la demando restas nerespondita kaj pliaj atakoj sendube sekvos, ja kanona viando kiel kredemaj junuloj abundegas kaj manipulantoj plu strebas uzi ĝin. Kiu hotelo estos la sekva?

Comments