Lawrence la Arabia, fantomo el dezerto

Arabio. Tero forbruligita de la suno. Ĉi tie mankas akvo, plantoj, bestoj kaj ŝajne devas manki ankaŭ la homoj. Loĝi en tiu fornego povas nur manpleno da beduenoj, severaj kaj nepostulemaj same kiel iliaj kameloj – la malnovaj ŝipoj de la senlima maro de la dezerto. Dum jarcentoj ĝin ĉirkaŭiris armeoj de ĉiuj famaj konkerintoj kaj ne ekzistis frenezuloj, pretaj propravole iri al tiu infero. Arabio longe atendis sian heroon kaj li aperis: Thomas Edward Lawrence, centelcenta brito, arkeologo, tradukisto kaj… gvidanto de la granda Araba Ribelo. Kiu li estis?

Krucmilitisto
La infanaĝo de Lawrence, naskiĝinta la 15an de aŭgusto 1888, pasis en vagado tra Anglio kaj Skotlando. La familio ofte translokiĝis serĉante pli bonan vivon kaj fine setliĝis en Oksfordo. Edward estis talenta knabo kaj ekde sia sesjariĝo legis multege, sed malamegis lernejan sistemon, bazitan sur papaga paŭsado. Post jaroj li rememoris la lernejon kiel tute senutilan kaj abomenan institucion.


Oble pli interesaj li konsideris ruinojn de antikvaj kasteloj, kiuj abundis en ĉirkaŭaĵoj. Tiel en la animo de la juna brito ekburĝonis la intereso pri la militarto. Speciale trafis lian imagon ekspedicioj de la krucmilitistoj al la teroj de la enigma Oriento. En siaj revoj li plirfoje iĝis gvidanto de la granda liberiga armeo, marŝanta laŭ sablejoj. Tamen liberigi li deziris ne la sanktan Gralon, sed… la arabojn, kies teroj estis okupitaj de la Otomana imperio.

Vojaĝanto
La instruado en Oksfordo estis ne tre sukcesa. Edward malestimis la universitatajn regulojn, speciale ĉion ligitan al disciplino kaj horaro. En la kolegio li pasigis nur unu jaron, post kio decidis plu studi memstare, esplorante krucmilitistajn kastelojn ne laŭ libroj, sed dum siaj vojaĝoj. Ekde tiu tempo la dezerto eniris lian sangon. La vestita kiel arabo, jen piede, jen sur kamelo, li trairis Sirion kaj Palestinon, Egiption kaj Jordanion, Arabion kaj Irakon.


La malaltstatura, ĉiam glate razita, subtila kaj bluokula, Lawrence facile miksiĝis inter la araboj. Lia ventumita vizaĝo kutime esprimis nenion krom enuo, tamen neniu detalo aŭ hazarde dirita vorto maltrafis atenton de tiu ĉi stranga fremdulo. La geamikoj nomis lin “homo-ĥameleono” kaj li ne kontraŭis tiun kromnomon. 


La dezerto havas siajn regulojn: ne fidu, ne timu, ne petu. Edward akceptis ilin. Li kredis al neniu, timis nenion kaj kontentiĝis per la plejaj necesaĵoj. Tagon post tago, jaron post jaro liaj okuloj atente rigardis la senfinan sablomaron. Li atendis.

Volontulo
La unua signalo eksonis en 1914, kiam en Eŭropo ekflamis la Unua mondmilito – la Granda milito, kiel oni nomis ĝin tiam. Turkio ekbatalis flanke de Germanio, do iĝis unu el malamikoj de la Brita imperio – tiel aperis laboro por Lawrence. Cetere armeaj burokratoj unue rifuzis lin pro lia malalteco. Idiotoj de ĉiuj landoj kaj tempoj estas la samaj – Napoleono neniam sukcesus en la armea sanekzameno. Sed oni rapide korektis la eraron kaj en la geografia sekcio de la Ĝenerala stabo aperis nova oficiro.


Lawrence estis vera donaco por la brita stabo en la Oriento. Jaroj de solulaj vojaĝoj pasis ne senrezulte. Post ĵeti unu rigardon al militkaptito kaj aŭdi lin diri kelkajn vortojn, Lawrence divenis lian hejmlokon kun ĝusteco je 30 km, post kio subite alparolis lin arabe: “Ho, vi estas el Basro! Do kiel fartas la ŝejĥo Mahmud al-Ĝafari?” Tiu simpla truko ĉiam efikis – la ŝokitaj aborigenoj rakontis ĉion.


Lawrence havis ankaŭ alian, malpli utilan talenton – li sciis akiri malamikojn. La memfida kaj propravola, en kitelo sen zono kaj kun ĉiam malbutonita kolumo, li apenaŭ atentis rangojn kaj titolojn. Liaj ekstreme krutaj kaj rektapensaj raportoj ŝokis la tutan Ĝeneralan stabon. Foje post ricevi plian depeŝon la teruritaj stabanoj tuj reverkis ĝin. Unu el ili agnoskis poste: “Ni timis, ke post legi tion la generalo Archibald Murray estos trafita de apopleksio kaj la brita armeo perdos sian komandestron”. Edward Lawrence apenaŭ zorgis pri tiaj bagatelaĵoj – li simple plenumis sian laboron.

Ribelo
Silento estas trompa afero. Silento de la dezerto en unu sekundo povas eksplodi per muĝado de miloj da kameloj kaj batalkrioj de beduenoj – sentimaj batalantoj de Arabio. Ili silentis tro longe kaj ne senkiale. 


Kutime la turkoj ne enmiksiĝis en la aferoj de la dezertaj loĝantoj, nur starigis siajn garnizonojn en malmultnombraj urboj kaj konektis ilin per fervojo. La araboj estis disigitaj, malbone armitaj kaj krome ili neniam batalis kontraŭ regula armeo. Sed malamego al la fremduloj kaj senlima amo al libero turmentis iliajn korojn…


Ribelo eksplodis en 1916. La ribeluloj tuj kaptis la sanktan Mekaon kaj provis sturmi Medinon, sed estis forĵetitaj al la dezerto. Por kvin araboj estis nur unu antikva fusilo, en la tuta armeo mankis eĉ unusola mitralo aŭ kanono. Sed pleja manko estis la manko de gvidanto, ribelestro, kapabla transformi tiun buntan hordegon en armeon kja gvidi ĝin al batalo.


Malasame ol plejparto de stabanoj, Lawrence aprezis militistajn kapablojn de la beduenoj. La ferocaj kaj elteniĝemaj, ili estis kvazaŭ naskitaj por longdistancaj marŝoj en la dezerto kaj neatenditaj furiozaj atakoj. Iliaj kameloj facile eltenis centkilometrajn irojn sen akvo kaj manĝaĵoj, kaj krom rajdanto portis po 40 funtojn da faruno, sufiĉa por manĝigi arabon dum dek tagoj.


La beduenaj taĉmentoj estis senlacaj kaj moveblaj kvazaŭ hidrargo, sed ĉiuj ĉi avantaĝoj perdiĝis dum konfrontiĝo kun regula armeo. Sturmo, sieĝo, fronto, flankoj – ĉiuj ĉi vortoj por ili estis nuraj sonoj. La eŭropaj instruistoj despere lasis la manojn fali post perdi tagojn kun tiuj “neinstrueblaj” araboj. Ĉi-kaze neceses la eŭropa racio kaj la orienta animo. Necesis Lawrence.

Diplomato
En oktobro 1916 la brita oficiro Edward Lawrence venis al Arabia duoninsulo kun celo, kiun multaj tiutempe konsideris neatingebla. Li devis fajrigi la estingiĝintan fajreron de la araba ribelo, transformi ĝin en gigantan fajregon kaj helpi al la brita armeo forbalai la turkojn. Necesis agi rezolute kaj severe, tamen tre delikate por ne vundi memfidon de la ofendiĝemaj arabaj amikoj. Danĝera ludo rande de la morto – ĝi tute konvenis al Lawrence.


Unue li postulis de la Ĉefa stabo sendi almenaŭ kelkajn kanonojn. La beduenoj malestimis la morton kaj sentime impetis kontraŭ kugloj, sed ili panike timis unu aferon – artilerian pafadon de la turkoj. La penso pri eventuala morto je obuso estis por ili neeltenebla. Kanonoj, sole kanonoj okupis la pensojn de ĉiuj ribeluloj – de ordinara bedueno ĝis ŝejĥo.


Apero de la unuaj kanonoj, senditaj de la angloj el Egiptio, ekscitis ilin. Lawrence preskaŭ rideksplodis post vidi tiujn antivajn rubaĵojn, lastfoje uzitajn dum la Anglo-Bura milito, sed ĝustatempe detenis sin. Artileristo Rasim havis nek telemetron, nek paftabelojn kaj eksplodtuboj de ŝrapneloj estis kovritaj je ŝlimo, do obusoj pli ofte eksplodis dum flugo ol dum trafo – sed ĉio ĉi estis malgrava. Kanonoj eligadis teruran bruegon kaj fajron. Rasim vetis, ke turkoj pereas po kelkcent post ĉiu pafo kaj kuraĝigitaj beduenoj arde impetis al atako. “Gloron al Alaho, tio estas veraj kanonoj!” ekkriis unu ribelulo. “Plej gravas ke ili bruu”.


Sekva paŝo iĝis intertraktoj kun ŝejĥoj de apudaj triboj. Homoj de dezerto estis ne tre amikemaj kaj malbone rilatis inter si. Foje batalantoj de la tribo beni-sahr ne rekonis de malproksime la Lawrence-taĉmenton kaj senaverte pripafis ĝin. Sian atakon ili klarigis simple: “Ni ĉiam mortigas fremdulojn”. Estis tre malfacile konvinki tiujn sovaĝulojn batali por la komuna afero. Plej malfacile estis intertrakti kun la ŝejĥo Auda.


Tiu 50-jarulo estis 28-foje edziĝinta, 13-foje vundita kaj propramane mortigis en bataloj 75 arabojn (“bestaĉojn” kiel la turkoj la ŝejĥo eĉ ne kalkulis). Auda atakis ĉe ĉiu oportuna kazo, milito kaj rabado vivis en lia koro. Kiam kurteno de lia tendo unuafoje leviĝis antaŭ Lawrence, malmultaj kredis ke la malvarmsanga anglo sukcesos bridi tiun dezertan lupon. Malfacila konversacio atendis ilin…


Malfruvespere tendaro de la tribo abu-taji ektremis pro laŭtega krio de la tribestro: “Savu min Alaho!” Je la sama minuto varmiĝintaj ĉe siaj fajroj beduenoj atestis frenezan spektaklon: la elsaltinta el sia tendo Auda kaptis ŝtonojn el sub siaj piedoj kaj plenforte batis kontraŭ siaj dentoj – ek, denove, denove… La dua krio aŭdiĝis tra la dezerto: “Ho, granda Alaho! Tiujn dentojn mi instalis kontraŭ turka mono. Mi manĝis panon de mia Sinjoro per la turkaj dentoj!”


Bedaŭrinde propraj dentoj malabundis ĉe la ŝejĥo, do li preskaŭ malsatmortis ĝis venis brita dentisto, kiu faris por li la dentojn el pure britaj materialoj. Sed tio bagatela pago kontraŭ unu el la plej fidelaj aliancanoj de Lawrence.

Stratego
Gvidi la beduenan armeon estis eĉ malpli facile ol krei ĝin. La araboj kategorie malagnoskis iun ajn disciplinon, ĉiam konfliktis inter si kaj subiĝis sole al siaj ŝejĥoj. Foje meze de batalo la tribo ĝuhejna subite forlasis siajn poziciojn, preskaŭ pereiginte la tutan taĉmenton. Poste ilia tribestro klarigis tion kun naiva senĝeno propra al la idoj de dezerto: “Ni simple laciĝis batali sub arda suno kaj deziris trinki iom da kafo”.


Tiu tribo ĝenerale estis kapdoloro de Lawrence, foje prokrastante marŝon de la tuta armeo. Ja por ili simple ne ekzistis tempounuo malpli granda ol tago kaj distancoj estis mezurataj per paŝo aŭ taga marŝo. Krome la homoj de ĝuhejna ne imagis ciefrojn pli ol deko, do regi ilin estis granda defio.


Dum paŭzoj inter bataloj, intertraktoj kaj longaj marŝoj Lawrence ellaboradis novan militstrategion. Li pensis logike kaj paradokse samtempe. La turkoj havis multe da homoj, sed malmulte da aliaj resursoj – armiloj, trajnoj, konstruaj materialoj. Do neniigo de kanono, ponto aŭ trajno estis por ili oble pli forta bato ol perdo de deko-dudeko da soldatoj. La araboj inverse devis ŝpari kaj homojn kaj materialoj dum rektaj konfrontiĝoj kun la turka armeo ĉiam sekvigis grandajn perdojn.


Kion fari? Lawrence respondis klare: malaperi, diluiĝi en la sabla maro. “Nia milito devas okazi sen kontakto kun malamiko” diris li. “Ni devas aperi el dezerto kiel fantomoj, ataki kaj tuj malaperi denove”. La ĉefa principo – senigi la turkojn je pafcelo. “Multaj el ili dum la tuta milito ne havis okazon pafi kontraŭ nin” rememoris li poste.


Ne necesas sturmi la urbojn, eĉ pli – la turkoj sidu en ili laŭeble pli longe kaj grandaj garnizonoj estas nur bonvenaj. La fortranĉitaj de la tuta mondo ili rapide transformiĝos je tendaroj de armitaj militkaptitoj. Tiel antaŭ jarcento en Arabia dezerto komenciĝis la unua “senkontakta” milito de la 20a jarcento. Lawrence trovis ŝlosilon al la venko.

Batalanto
Tagon kaj nokton eksplodoj skuis Arabion. Beduenaj taĉmentoj subite aperadis el dezerto kaj malaperadis denove, lasante post si fajron kaj detruon. En kelkaj minutoj ili metis dinamitajn eksplodaĵojn en drenfosaĵojn kaj post kelkaj sekundoj tunoj da sablo, reloj kaj ŝpaloj ekflugis aeren. La sorto de telegrafo estis eĉ pli simpla. Post faligi paron da traboj la araboj ligis finaĵojn de kabloj al vostoj de siaj kameloj kaj pelis ilin al dezerto. 


Turkaj patroloj estis senpovaj antaŭ la ĉieaj ribeluloj, kiuj klopodis eviti ilin. Ĉiutage taĉmentoj de militaj konstruistoj direktiĝis al dezerto por matene denove ekvidi fumantajn ruinojn. 


La senigitaj de ajna komunikado garnizonoj senhelpe kaŝis sin malantaŭ urbaj muroj, formanĝante lastajn provizojn. Ili povis nek plenumi ordonon, nek eĉ ricevi ĝin. La turka armeo “perdis” sian malamikon kaj, tremante pro timo, gardis sin mem. Lawrence ŝatis tiun ĉi ludon.


La nelacigebla brito ĉiam troviĝis en la centro de la eventoj. Ĉe la selo de lia kamelo estis alkroĉita Lewis-mitralo, malantaŭ la dorso pendis kurtigita fusilo, kaptita dum batalo ĉe la turkoj. Unuan tempon Lawrence ĉizis strekojn sur kolbo, tiel kalkulante mortigitajn malamikojn, sed baldaŭ tediĝis je tiu librotenado. 


Lia persona gardistaro konsistis el 90 selektitaj batalantoj kaj iĝis speciala taĉmento de la beduena armeo. 60 el ili pereis en la bataloj, tamen novuloj fluis al la brito amase. La selekta principo estis simpla: Lawrence bezonis bonajn rajdistojn, fierajn, ne domaĝantaj sian vivon kaj sen familia ŝarĝo. “La britoj nomis ilin kaptranĉuloj” rememoris Lawrence. “Sed ili tranĉis la kapojn nur laŭ mia ordono”.


Tio estis kruela milito. Foje en vilaĝo, ĵus lasita de la turkoj, la ribelulojn renkontis knabeto apenaŭ kvarjara. Li aperis de malantaŭ griza amaso da kadavroj, faris kelkajn paŝojn renkonte al la rajdistoj kaj en la plena silento kriis: “Ne batu min, oĉjo!” Unu el la araboj desaltis de sia kamelo kaj surgenuiĝis apud la infano. Tiu etendigis al li siajn manojn, sed el la ŝira vundo sur la kolo de la etulo impetis sango kaj li falis morta.


Post kelkaj minutoj lavango de furiozo inundis la turkojn. La freneziĝintaj pro teruro ili petegis indulgon, sed en tiu tago Lawrence faris sian plej kruelan ordonon: “Militkaptitojn ne prenu!”

Venko?
La 1an de oktobro 1918 la araba armeo eniris Damaskon, kie ĝin renkontis ĝojoplenaj homamasoj kaj flamoj de brilantaj militdeponejoj. Post unu monato la Otomana imperio kapitulacis, agnoskinte sin tute venkita. La oficiro Lawrence povis esti kontenta – li multon faris por tiu ĉi venko. Sed en tiuj tagoj rideto malofte aperadis sur lia vizaĝo. Kaj kulpis pri tio eĉ ne la kutima sinkaŝemo de la “homo-ĥameleono”. Unu demando turmentis lin: kio nun?


Plurtagaj marŝoj kun tri glutoj da akvo, haŭto krevinta pro neeltenebla varmego, kamela viando dura kvazaŭ ŝtalo, koto, sango, ĉiamaj pedikoj – ĉio ĉi jam estis for. Ĉi tie, en la damnita dezerto, kie svarmas serpentoj kaj araneoj, inter senlime kovardaj kaj senfine fidelaj araboj, li ĝuste konis sian lokon. “Emiro la Dinamito” restis en pasinteco, sed kiu li estas nun?


Sola premio, pri kiu Lawrence petis la britan registaron, estis kolonela rango. Li fajfis pri la rangoj, sed tio ebligis al li veturi hejmen en ekspeso por altranguloj anstataŭ tremaĉi semajnon en militista trajno.


Post reveni al Eŭropo, Edward laŭ konsiloj de siaj amikoj ekverkis memoraĵojn. Lia “Ribelo en dezerto” iĝis furorlibro de la 1920aj jaroj, superinte ĉiujn vendorekordojn. Raportistoj, prezentadoj, aŭtografoj – ĉu pri tio revis la “krucmilitisto de Oriento”?


Eliron por sia senbrida energio li trovas en du malnovaj hobioj – aviadiloj kaj motorcikloj. Li estis feliĉulo rilate aviadon: postvivinte sep katastrofojn li plu strebis al ĉielo. En 1919 aviadilo, en kiu li flugis kiel pasaĝero, falis apud Romo. Ambaŭ pilotoj pereis, la kolonelo rompis tri ripojn kaj vertebron, sed eĉ tio ne faris lin pli singarda. El sia motorciklo li malofte elpremis malpli ol 150 km/hore. Tiu freneza brito ĉiam vivis je la maksimuma rapideco.


La vivo traflugis rapide. En 1935 post sidiĝi sur motorciklon Edward Lawrence lastan fojon ekrigardis tiun ĉi mondon antaŭ ekveturi al la plej aventura el siaj vojaĝoj. La fantomo el dezerto diluiĝis en la mallumo de eterna nokto.

Comments