#SavuDima2020 aŭ Historio de novjara miraklo

Ĉu vi kredas je novjaraj mirakloj? Tamen via respondo ne tre gravas, ĉar nun mi scias – ili ekzistas. Tia miraklo okazis hodiaŭ en mia urbo Tjumeno, en fora Siberio

La historio komenciĝis ĉi-jare, kiam en ordinara tjumena familio naskiĝis knabo. Oni nomis lin Dmitrij, sed ĉiuj karese vokis la etulon Dima. Ĉio ŝajnis esti en ordo, sed post kelkaj monatoj la gepatroj rimarkis, ke li ne povas teni la kapon. Li penis kaj ploris, sed ĉiam malsukcesis. Pluraj ekzamenoj verdiktis teruran diagnozon: spina muskola atrofio. Tio signifas ke la neŭronoj en la korpo de la bebo mortas unu post alia kaj tio daŭros ĝis li tute senmoviĝos, poste ne povos manĝi kaj fine ne povos spiri. Kutime tiaj beboj vivas unu, maksimume du jarojn. La neŭronoj mortas ĉiutage, do ĉiu tago signifis perdon neripareblan. 


Feliĉe ĉi-jare aperis nova kuracilo, kiu povas halti tiun detruan procezon – zolgensma. Ĝi jam estas aprobita por kuracado en Usono kaj pruvis sian efikecon. Por plena resaniĝo necesas nur unu injekto je 5,5 mg. Ekzistas nur unusola obstaklo – tio estas la plej multekosta kuracilo en la mondo. Ĉu vi imagas kion signifas tiuj vortoj? 2,5 milionoj da dolaroj. Tio estas 163 milionoj da rubloj – kosto de dudek apartamentoj en Tjumeno. Neimagebla sumo por la junaj gepatroj, same kiel por ĉiuj iliaj parencoj kaj geamikoj. La ŝtata medicina asekuro ne kovras tiujn elspezojn, same kiel tiu propravola. Kliniko en Usono aprobis Dima kiel pacienton, sed antaŭ veni necesas pagi... 


Senelirejo. Ŝajnas ke la situacio iĝis eĉ pli malbona, ĉar estas vera torturo vidi sian bebon morti kaj scii ke kuracilo haveblas kaj mankas nur mono por aĉeti ĝin. Ĉu kapitulaci kaj plori? Feliĉe Dima havas la fortajn gepatrojn kaj ili havas amikojn – pli bonkorajn kaj multnombrajn ol ili iam povis supozi. Milojn da geamikoj, dekmilojn. Ili loĝas en pluraj landoj kaj neniam antaŭe eĉ sciis, ke en la fora siberia urbo loĝas familio Tiŝunin, kiu havas la etan Dima. Sed ili reagis al ilia tragedio kiel al sia propra kaj kune decidis: Dima devas vivi! 


Komenciĝis monkolektado. Oni kreis retejon kaj paĝon ĉe Instagramo, printis kaj disvastigis milojn da afiŝoj, flugfolioj, kalendaroj kaj bildoj. La kampanjo SaveDima2020 cirkulis tra la tuta Tjumeno, poste disvastiĝis al la tuta Rusio kaj eĉ superis ĝiajn limojn. Unue malmultaj kredis, ke eblas kolekti tioman sumon. La 30an de novembro en la monujo estis nur 1%. La 9an de decembro la cifero kvinobliĝis, sed 5% estis ankoraŭ tro malforta espero. 


Sed ne indas subtaksi forton de la homa unueco. Sen ajna ŝtata subteno aŭ eĉ partopreno, helpe de nur la civitanoj mem, sin koordinantaj per sociaj retoj, leviĝis granda ondo da solidareco. Ordinaraj homoj sendis monon al bankokartoj de la gepatroj, firmaoj monoferis al la konto ĉe bonfara fonduso. Historio de la eta siberiano aperis en la tutlandaj televidkanaloj. Famaj kantistoj petis siajn zelotojn helpi la etulon, luktosportistoj parolis pri li antaŭ siaj bataloj, televidprezentistoj alvokis montri kiel la tuta lando povas unuiĝi por nobla celo. 


La 27an de decembro oni jam havis 41% aŭ unu milionon da dolaroj. 49 el la kolektitaj 67 milionoj da rublo venis en lastaj du tagoj. Tio estis bona aŭguro, sed ankoraŭ neniu imagis kiomgrade. Mi mem aranĝis monkolektadon en mia firmao, sed esperis ke la necesa sumo estos kolektita nur fine de februaro. Sed... la vivo montris ke novjaraj mirakloj ekzistas. Tia miraklo okazis en Tjumeno hodiaŭ, la 31an de decembro 2019. La familio jam havis duonon de la mono kaj preparis sin por renkonti la Novjaron kun ankoraŭ malcerta, tamen espero. Sed... 


Hodiaŭ ilin telefonis homo, kiu ne diris sian nomon. Li nur demandis kiom da mono ili jam kolektis kaj... pagis la reston. En unu tago. La monkolektado finiĝis. La eta Dima el la fora siberia urbo ricevis ŝancon por la vivo. 


Mirakloj ekzistas kaj ilia sekreto estas simpla: se vi deziras vidi miraklon – faru ĝin. Tio estas la sola, sed vere efika vojo. Bonan Novjaron al ĉiuj!

Comments