"Tjumeno iĝis mia patrujo" aŭ Ekzilitaj ukrainoj en Siberio

Ukrainoj multnombras kaj prosperas en Siberio. Plejparto venis propravole, serĉante pli bonan vivon, sed iujn sendis ĉi tien senkompata sistemo de la Stalin-reprezalioj. Tamen ankaŭ ili akomodiĝis kaj nomas Siberion sia nova patrujo. Rakontas Ivano Nikolajeviĉ Grenik.

Nia familio loĝis en Okcidenta Ukrainio en vilaĝo Gorodoviĉi, Drohobiĉa provinco. Dum la Dua mondmilito nia regiono estis okupaciita. La germanoj multajn homojn mobilizis al laboro en Germanio – ili prenis homojn kiel imposton kaj forveturigis en longaj vagonaroj. En 1944 finfine venis la niaj – la Ruĝa Armeo. Ni ankoraŭ ne sciis, kio okazos al ni baldaŭ.

La familio Cisek. Ukrainio, la 1930-aj jaroj.

Pasis ne pli ol du semajnoj, kaj jen matene, kiam ni ankoraŭ dormis, nian domon eniris soldatoj kaj diris: “Preparu ĉion, vi estas ekzilataj”. Kien? Pro kio? Neniu respondis al ni. 
Mia patro estas simpla kamparano, eĉ ne riĉa, malpli ol unu hektaron li havis, en nia vilaĝo entute mankis la riĉuloj. Ni havis duonhoron por prepari ĉion, evidente ili hastis, ja necesis ekzili multajn homojn. Ni ne povis preni iujn hejmaĵojn, nur vestojn haveblajn submane.
Oni entrajnigis nin kaj kune kun centoj da tiaj personoj sendis al Siberio. Nia veturado estis longa, laŭvoje oni alkroĉis al la trajno pliajn vagonojn, do al Tjumeno ni venis post proksimume du monatoj.

La ukrainino Cisek en vilaĝo Novij Port, Jamalo-Neneca aŭtonoma distrikto, Tjumena provinco. 1947.

Ĉi tie oni transportis nin al la kinejo “Pobeda” (La Venko), kiu staris apud la haveno. Unue ni loĝis en barakoj sur la bordo de rivero Turo, kie poste aperis naftobazo (nun tie staras la nova kvartalo “Pravobereĵnij” – La Dekstraborda). La komandanto kontrolis nin, ni ne rajtis lasi la urbon kaj devis ĉiumonate frekventi la komandanton por prezenti sian ĉeeston. Ni laboris de mateno ĝis vespero. Vekiĝis ni je la 5a, post unu horo jam eklaboris kaj tiel ĝis malheliĝo, foje ĝis mateno. Ĉiuj laboristoj estis ekzilitoj kaj deportitoj, ne nur ukrainoj, sed ankaŭ litovoj, germanoj.
Post certa tempo ni komencis konstrui domojn anstataŭ barakoj, tie jam haveblis apartaj ĉambroj – po unu por familio. En 1958 malaperis la komandanto. Kompreneble post tio multaj revenis al siaj hejmlokoj, ekzemple litovoj preskaŭ ĉiuj foriris. 

Ekzilitaj ukrainoj en vilaĝo Novij Port, Jamalo-Neneca aŭtonoma distrikto, Tjumena provinco. 1947.

Sed kien ni iru? Ni jam ne havas domon, ĉio estis vendita kaj okupita dum tiu tempo. La gepatroj mortis, naskiĝis la infanoj, ili ekfrekventis lernejon kaj iel aŭ tiel la vivo stabiliĝis. Kaj ankaŭ ni alkutimiĝis, jam mankas al ni diferenco – ĉu loĝi en Ukrainio aŭ Siberio. Tjumeno iĝis nia hejmloko.

Comments