“Kaze de murdo voku M” (Dial M for Murder): Alfred Hitchcock en katenoj

Kio estas sekreto de la majstreco de Alfred Hitchcock? Mi pensas ke same kiel ĉe aliaj veraj artistoj, ĝi radikas en la aŭtora personeco, kiu servas kiel fonto de la kreema fantazio. Mi ekmeditis pri tio post la biografiaĵo “Hitchcock” kaj konvinkiĝis nun, post spekti la filmon, kiu ne atingis nivelon de aliaj verkoj de la majstro pro unu grava specifaĵo.

Kaze de murdo voku M” estis filmita en 1954 surbaze de teatraĵo de Frederick Knott. Sekve de tio la tuta intrigo disvolviĝas ene de unu ĉambro, kun malmultaj esceptoj. Tri ĉefaj rouloj estas la edzo (Ray Milland), la edzino (Grace Kelly) kaj ŝia koramiko (Robert Cummings). Fine aperas kaj ludas flankan, sed sufiĉe interesan rolon la polica enketisto (John Williams).


Kial Alfred Hitchcock elektis tiun ĉi verkon? Mi supozas ke post “Nekonatuloj en trajno” (Strangers on a Train), filmita tri jarojn pli frue, lian cerbon plu jukis ideo de la ideala murdo. Krome unu el la ĉefaj herooj (la kokrinto) estis la detektiva verkisto, do preskaŭ alter ego de la reĝisoro, kiu tiom ŝatis kameojn.


La intrigo estas vere komplika kaj evoluas neprognozeble. La edzo malkovris ke la edzino kokris lin kaj deziras venĝi. La divorco estas evitinda, ĉar tiukaze li revenos al sia origina malriĉa stato dum lia riĉa edzino povos oficiale unuiĝi kun sia amato. Do li elkovas komplikan kaj ŝajne idealan planon de ŝia murdo. La verkisto dum pure teoria babilado avertas lin, ke en tiaj aferoj neniam ĉio iras laŭplane, sed ĉiam okazas iu stulta erareto, kiu komplete detruas la projekton. Sed nia heroo estis tre memfida kaj celkonscia ĝis frenezo.


Kompreneble ĉio iras aliel ol li planis, sed li korektas laŭvoje kaj ŝajne sukcesas, ja danke al liaj ruzaĵoj la edzino, eĉ postvivinta la atakon, estas kondamnita al ekzekuto kiel murdistino. Sed en la lasta minuto (pli ĝuste – tago antaŭ la mortigo) en la afero enmiksiĝas la kokrinto (jam senmaskita) kaj la polica enketisto. La verkisto elpensas neimageble fantazian planon: la edzo devas prezenti sin mem kiel la murdiston kaj rakonti ke li aranĝis ĉion ĉi por puni la edzinon. Tiu moke rebatas: “Sed mi devos rakonti al la polico kiel mi faris ĉion ĉi!”


Kaj tiam komenciĝas la plej amuza kaj interesa parto de la filmo. La verkisto ekfantazias kaj tiele rekreas la murdoplanon kun preskaŭ centprocenta ĝusteco. Lia kreema imago fakte rekonstruas la realon – ĝis tia grado ke li mem ekkredas ĝin. Jen plia specimeno de la eterna dilemo inter realo kaj imageblo en la arto. Kiel konstatis verkisto el la romano de fratoj Strugackij “Lama sorto”: “Nenio estas elpensebla. Ĉio kion oni elpensas, jam estis elpensita antaŭe aŭ vere okazas”. Tiumomente reaperas la policano, kiu aldonas sian parton de la rekonstruo (jam surbaze de faktoj) kaj la afero finiĝis per kompleta fiasko de la murdisto-komencanto.


Kial mi konsideras la filmon maldigna aparteni al la ĉefverkoj de la klasikulo?  Ĉar mi ne vidas lin tie, mankas lia specifa kromgusto, apenaŭ priskribebla, sed ĉiam sentebla kaj rekonebla. Same kiel en “Malĝusta homo” (The Wrong Man), filmota du jarojn poste, li estas katenita de la materialo – sed ĉi-foje lin katenis ne la reala vivhistorio, sed la teatraĵo. Evidente lia genieco plene riveliĝis nur en la tute libera stato, kiam nenio ligis ĝin – nek realo, nek teksto. Krei realon, inventi ĝin, elpensi kaj tordi ĝis ĝi estos perfekte kongrua al la freneza aŭtora imago – tio estis causa sine qua non de Alfred Hitchcock.


La aktoroj ludas bone, sed apenaŭ elstare. Preskaŭ la tutan filmon ili pasigas en babilado pri detaloj de la murdo, do apenaŭ prezentiĝas al ili multaj ŝancoj montri siajn kapablojn kaj karakteron. La heroino de Grace Kelly ekzemple estas unuflanka blondulino-hejmmastrino, kiu malfermokule kredas al sia edzo, naive kaj romantike enamiĝas al aliulo, same ĉarme rompas tiun rilaton kaj preskaŭ mortas kun senarmiga rideto. Pardonon, sed tio pli taŭgus por la epoko de la mutaj filmoj.


Cetere la fimo estas atentokapta, foje amuza kaj sendube spektinda. Ĝuu ĝin kun pokalo da vino enmane, sed ne atendu multon.

Comments