“Ĝis tien / Až tam” – ĉarma frandaĵo por romantikuloj

Kontraŭ ĉiuj recenzaj kutimoj mi diru tuj – mi ŝatis la libron. Ĝi estas fajna kaj tenera, sed samtempe profesie verkita kaj bone tradukita. Ideala legaĵo por romantikaj personoj. Kiel ĝi sukcesis tiom ĉarmigi min – homon tre foran de tiu ĉi ĝenro? Mi klarigu. 

La libro kun duobla (pli ĝuste – dulingva) titolo “Ĝis tien / Až tam” estas kolekto de kvin rakontoj de la talenta slovaka verkistino Zuska Stožická. Pri kio temas? Tio estas tipe fantasta verko – kun aliplanedaj vojaĝoj, nehomaj estuloj, kapturnigaj aventuroj, sorĉado kaj supernaturaj fortoj. Tio estas ne sciencfikcia literaturo, do mankas teknikaj terminoj, priskriboj de fizikaj leĝoj kaj koncernaj kalkuladoj. Herooj de la libro vivas en fantasta, preskaŭ fabela mondo, kies reguloj aspektas strangaj, tamen sendube ekzistas.


Foje ŝajnas ke temas pri ilia komuna universo, kie ili povos renkontiĝi kaj interagi. Eble mi eraras, supozante ke liberulo el “Niralk” estas la sama persono, elektinta personan transformiĝon en “Splitoj el la ĉielo” kaj ke kato el la detruita urbo en “Bonŝanco en la ludo” migris al la ĝangalo en “Emi kaj la voĉo de la noktuo”, sed tio estas mia rajto, kiun la aŭtorino certe bonvenigus. Kiel trafe rimarkigis Mo Yan en sia romano “Rano”: “Ĉarmo de literaturo ja estas ebleco de miskompreno”. 
Prio kio temas en la verkoj? Rerakonti beletron estas sendanka afero, do mi evitos rektan respondon kaj limiĝos je skiza prezentado. En unu rakonto ni vidas ĉion per okuloj de homo, kiu sopiras ĉielon kaj sian aliestulan amatinon, do fine aprobas kompletan transformiĝon de siaj korpo kaj vivo. En alia temas pri virino el klano de vestaloj, fuĝinta de sia edzo por reveni al la detruita templo por restarigi ĝin. La tria prezentas al ni ĉarman knabeton kaj lian amikon – mamuton je koloro de framba marmelado. Ili havas sekreton, sed nur en la lastaj alinejoj komprenos tion. La kvara rakonto enkondukas personon el sciencfikcio – mediteman roboton, kiu ŝatas ŝakon, sed specifan – mielŝakon, kie anstataŭ figuroj uzeblas vivaj abeloj, mortigontaj la malgajninton. En la fina rakonto denove aperas infano, ĉi-foje knabino kaj denove kun amiko – nun tio estas aliplaneda noktuo, kiu havas mirindajn kapablojn kaj sekretojn. 
Ĉu mi jam sufiĉe ekscitis vian scivolecon? Mi aldonu ke krom kapablo verki interesajn historiojn la aŭtorino posedas ankaŭ bonan, leĝeran stilon kaj scias plenkti intrigon vere profesinivele. Ŝi lerte tuŝas aktualajn por la nuntempa mondo problemojn (virinaj rajtoj, ekologio, individueco, milito ktp), sed sukcese evitas esti edifa aŭ rektopensa. Ŝi ne trudas al la legantoj cerrtajn ideojn aŭ konkludojn. Ŝiaj herooj havas sian propran voĉon, pli ĝuste – voĉojn, ĉar temas ne pri kartonecaj figuroj, bedaŭrinde tiom abundaj en la amatoreca esperanto-literaturo, sed pri vivaj karakteroj kun individuaj trajtoj. Ŝia stilo iom memorigis al mi tiun de la Strugackij-fratoj – majstroj de la scienca kaj socia fikcio. Ŝi same fidas al sia leganto, do ne rakontas al li ĉion kvazaŭ al neprudenta infano, sed donas nur iomajn informojn, foje aludojn, surbaze de kiuj ĉiu rekreu mankan parton de la historio. Ĉu potenciale erariga vojo? Sed ni denove rememoru Mo Yan kaj ĉarmon de miskompreno... 
Iom pri la eldonaĵo mem. Ĝi estas simpla, sed bona. Kartona kovrilo sufiĉe fortas, same kiel algluitaj folioj – iom grizaj, sed senĝene legeblaj. Tiparo estas simpla kaj bona, ilustraĵoj mankas krom ĉarma kolorbildo sur la kovrilo kaj la foto de la aŭtorino sur la dorsokovrilo. 
Sola afero, kiun mi ne komprenas estas dulingveco de la eldono. Por kio? Mi ĉiam konsideris tion nura duobligo de la elspezoj, malŝparo de mono kaj bretospaco. Esperantistoj legos la esperanto-paĝojn, slovakoj – tiujn en la slovaka kaj apenaŭ troviĝos dudeko da homoj, kiuj interesiĝos pri ambaŭ versioj. 
La aŭtorino ankoraŭ estas esperantiĝonta (aŭ laŭvoje al plena posedo), sed feliĉe naskiĝis en esperanto-familio, kio certe influis elekton de la verko, eldonota per subvencio de la Komisiono SLOLIA de la Literatura informcentro en Bratislavo. Ŝia patrino kaj tradukistino Mária Minichová perfekte plenumis sian taskon, regalinte la verdan legantaron per ĝuinda frandaĵo. La teksto facile legeblas kaj bone digesteblas, nur foje mi iom dubas pri vortelekto, sed temas pri personaj preferoj, ne eraroj. Mistajpoj preskaŭ ne renkonteblas. Resume, mi povas rekomendi tiun modernan, leĝeran, atentokaptan legaĵon al ĉiuj romantikaj personoj, kies juneco daŭros eterne kaj kiuj deziras simple ĝui esperanto-libron, forgesinte pri ĝiaj “verda” deveno, gramatiko kaj aliaj nekoncernaĵoj. Espereble baldaŭ la unua eldono elĉerpiĝos kaj sekvos pliaj, ne malpli gustumindaj.


Unuafoje la artikolo estis publikigita en La Ondo de Esperanto

Comments

  1. "apenaŭ troviĝos dudeko da homoj, kiuj interesiĝos pri ambaŭ versioj" - mi ja :-)

    ReplyDelete
  2. Estas tre bona ideo fari librojn tiumanere ĉar vi povas legi en du ligvoj kaj pli bone kompreni la tekston. Precipe tradukaĵoj al Esperanto. La slovaka lingvo ne estas por ni ja fremda. La titolo de la libro en la pola estus “Aż tam” do la slovaka lingvo egalas ĉi-tie al la pola. “Tam” signifas “tie” kaj “tien”. Mi ne scias la slovakan literaturon. Pri nia najbaroj ni, en mia lando, scias pli malmulte ol pri foraj landoj. Do oni povas diri, ke ni nenion scias pri niaj najbaroj kaj ĝeneraliĝaĵoj estas falsaj. Mi klopodas batali kontraŭ tio ĉe mi.

    ReplyDelete
    Replies
    1. Bonege! Ankaŭ mi kelkfoje serĉis slovakajn vortojn en la originalo por kontroli miajn supozojn. Plejparte mi divenis originajn vortojn el tiu slava lungvo ;)

      Delete

Post a Comment