Nikolao Kuznecov – spiono, teroristo, esperantisto

Ni kutimas diri ke Esperanto estas lingvo de paco. Sed la Dua mondmilito minacis ne landlimojn aŭ reĝimojn, la nazioj strebis neniigi la tutan civilizacion por sur ĝiaj ruinoj krei sian bastardan imperion. Por ke estu paco necesis preni armilojn. Tiel faris Nikolao Kuznecov, spiono kaj teroristo el Siberio. 

Nikanor 
Tiel nomis sian filon kamparanoj el la vilaĝo Zirjanka (Talica distrikto) Ivan Pavloviĉ kaj Anna Petrovna. La nomo tamen ne algluiĝis al li, ekde infanaĝo oni nomis lin Nika aŭ Nikolao. En 1918 la sepjara Nika unuafoje eniris vilaĝan lernejon. Unue li lernis en Zirjanka, poste transiris al la apuda vilaĝo Balair, ĉiutage marŝante po 10 km en ajna vetero.


La revolucio de 1917 kaj la Enlanda milito ne tuŝis la familion se ne konsideri malgravan epizodon, kiu tamen post jaroj akiris grandan signifon. En 1919 la patro de la estonta spiono foriris kun la retiriĝanta armeo de Aleksandr Kolĉak. Cetere baldaŭ li ŝanĝis sian decidon, aliĝis al la Ruĝa Armeo kaj kun bataloj iris ĝis Krasnojarsko.


Post 13-jariĝo Nika devis translokiĝi al la distrikta centro, vilaĝo Talico, ja nur tie haveblis sepjara lernejo. Tie unuafoje riveliĝis liaj plej brilaj talentoj, rilataj al lingvoj kaj aktorado. Lerneja instruistino de la germana studis siatempe en Svislando kaj perfekte konis la lingvon. Sed lernejaj lecionoj ne sufiĉis al tiu stranga juna kamparano kaj tutan liberan tempon li pasigis komunikante kun du eksaj germanaj militkaptitoj, kiuj porĉiam restis en tiu loko kaj laboris kiel laborinstruisto kaj farmaciisto respektive. Oni povis nur revi pri tia lingvopraktiko. 
Lia aktora talento montriĝis en eĉ pli speciala evento. En la lernejo funkciis teatra rondeto, kiu decidis surscenigi la faman tiutempe dramon “Ljubov Jarovaja”. Ĉiuj deziris ludi heroojn-ruĝarmeanojn kaj nur Kuznecov proponis sin por rolo de blankarmea oficiro – kruela, inteligenta kaj cinika. Li plenumis ĝin tiel ke post jaroj pluraj spektantoj rememoris tion. 

Lernejo de la vivo 
Post fini la mezlernejon Nikolao abiturientiĝis en la Tjumena agrikultura teknikumo (antaŭulo de la nuna universitato). Li studis tie nur unu jaron – la patro mortis pro tuberkulozo kaj Nikolao revenis al Talico, kie daŭrigis studojn en forstista teknikumo. 
En 1929 li alfrontis du grandajn problemojn. Oni memorigis al li pri lia patro, nomita “blankarmea oficiro”, kaj akuzis pri “kulaka deveno”. Li eksplodis responde kaj sekve estis eksigita unue el komsomolo kaj poste el la teknikumo.

Nikolaŭ Kuznecov en la 1920-aj jaroj

Nikolao foriris al Kudimkaro (Komiio), kiel dungiĝis kiel taksisto en terena administracio. Tie li denove elmontras sian lingvan talenton, lerninte la komplikegan komian lingvon. Baldaŭ li regis ĝin tiom perfekte, ke lia nova amiko, komio Andreo Kilosov longan tempon tute serioze konsideris lin sia samgentano. Ankaŭ Esperanton li lernis rapide kaj sukcese. 
Sekvis translokiĝo al Sverdlovsko (ekde 1991 – Ekaterinburgo), malĉeesta studado en industria universitato, laboro en la konstruata fabrikego Uralmaŝ kaj novaj konatiĝoj – ĉi-foje kun inĝenieroj el Germanio, kiuj laboris en tiu fabriko laŭ kontraktoj. Ili devenis de malsamaj regionoj, kio ebligis al la estonta spiono lerni plurajn dialektojn. Plurfoje amikoj sugestis al Nikolao ĉesigi la suspektindajn rilatojn al la eksterlandanoj, sed li fajfis pri konsiloj de singardemuloj kaj sekvis sian propran kurson. 


Naskiĝo de leŭtenanto Siebert 
La 22an de junio 1941 la Nazia Germanio atakis Sovetunion. La unua penso – iri al fronto. La juna sportisto-paraŝutisto, kiu perfekte konis pafilojn kaj regis la germanan estus ideala rekruto. Nikolao estis rekrutita je paraŝutistaj trupoj kaj ĉiutage atendis sendon al la fronto, sed la sorto decidis aliel. 
Superuloj ĝustatempe komprenis ke estus tro stulte uzi kiel ordinaran pafiston homon kun tiaj lingvokonoj. Kuznecov estis sendita al Moskvo kaj aldonita al alia listo, jam sekreta. Komenciĝis longaj monatoj de atendado. 
Plej malfacile estis promeni laŭstrate – viroj de lia aĝo renkonteblis nur en uniformo aŭ kun lambastonoj, do la civile vestita Nikolao hontis pri sia juneco. Li prezentis unu peton post alia, sed respondo ĉiam estis la sama: tro frue.


Komprenbele li ne vane perdis la tempon. Nikolao aktive lernis spionan kaj diversian metiojn. Organizado de embuskoj, plenumado de diversioj kaj teroraj atakoj, pafado el ĉiuj sovetiaj kaj germanaj armiloj, ĉifrado kaj konspirado – li multon lernis en apudmoskva lernejo. 
Post unu jaro venis lia tempo. Nikolao ricevis specialan taskon: penetri en foran ariergardon de la malamiko kaj eniĝi en ĝian medion kiel Paul Vilhelm Siebert, leŭtenanto de Wehrmacht.

Nikolao Kuznecov kiel Paul Siebert

“Paul Vilhelm Siebert – leŭtenanto de la 230a infanteria regimento de la 76a infanteria divizio. Filo de forstisto el Orienta Prusio. La patro Ernst Siebert pereis en fronto en 1915. La patrino Hilda mortis kelkajn jarojn antaŭ la Dua mondmilito. Partopreninto de la bataloj en Francio. Post grava vundo ĉe Kursko provizore, ĝis plena resaniĝo, nomumita ekstrema plenrajtigito pri uzado de materialaj resursoj de la okupitaj teritorioj de Sovetunio por la bezonoj de Wehrmacht (Wirschaftskommando, sigle Wikdo). Premiita de la medalo “Pro la vintra kampanjo en la Oriento 1941/42” (la veteranoj de la Moskva batalo nomis ĝin Gefrierfleischorden – la Ordeno de Frostigita Viando), kavaliro de la ordeno “Fera Kruco de la 1a kaj 2a rangoj.” La legendo estis senriproĉa.

Nikolao Kuznecov

Por finaj preparoj restis nur kelkaj semajnoj dum kiuj li devis lerni multege. La organizado kaj strukturo de Wehrmacht en plej etaj detaloj, personaj kaj familiaj nomoj kaj rangoj de dekoj da homoj – de la ĉefaj nazioj ĝis siaj eksaj rotestroj. Adresoj de butikoj, kiujn povus viziti Paul Siebert, rezultoj de futbalmatĉoj, kiujn li povus koni, popularaj melodioj, kiujn li povus aŭdi – senfina vico da lernindaĵoj. 
Perfidi la spionon povus ajna bagatelaĵo, eĉ nepripensita gesto. Ekzemple en la sovetia armeo laŭ ordono “Senmove!” necesas premi al la korpo la tutan manon dum en la germana – nur manplatojn, elturninte la kubutojn eksteren. Kaj nur la rusa oficiro povus saluti en la germana ariergardo per plena manplato ĉe la viziero. 
Tunoj de la germanaj gazetoj, trofeaj kinaĵoj, leteroj kaj taglibroj trovitaj en dorsosakoj de mortigitaj faŝistoj, denove gazetoj… tio estis malfacilaj tagoj. 

«Venkintoj» 
La 25an de aŭgusto 1942 en ĉirkaŭaĵoj de Rivno, ĉefurbo de la okupita Ukrainio, alteriĝis grupo da paraŝutistoj. Inter ili estis Nikolao Graĉov – tiel ekde nun sonis la rusa nomo de Nikolao Kuznecov. Oni atendis ilin, tre atendis. Al tiu ĉi loko direktiĝis partizana taĉmento, kiu ricevis kodnomon “Venkintoj”. La taĉmenta tendaro devis iĝi bazo de la danĝera aventuro – plenumado de spionaj, diversiaj kaj terorismaj agadoj sub la nazo de la nazioj.

La partizana taĉmento La Venkintoj

La lastaj preparoj. Subite aperas problemoj pri la germana uniformo – ĝi kuŝis en dorsosako kaj forte taŭziĝis dum alteriĝo. La germana oficiro en malorda uniformo surstrate sendube altirus nedezirindan atenton. La situacion savis skoltistino Simona, kiu gladis la uniformon sur trunkostumpo per hakilo, varmigita sur fajro. 
Alia problemo – najbaro laŭ tento rimarkis, ke Nikolao parolas dum dormi kaj kompreneble faras tion en la rusa. Centprocenta fiasko. La solvo estis simpla kaj originala samtempe. Nikolao petis veki lin ĉiufoje, kiam li elbuŝigos eĉ unu vorton. Post kelkaj sendormaj noktoj li dormis silente kaj eĉ se parolis sonĝe do senescepte en la germana.

Filo foriras al partizanoj

La unua promenado tra la urbo estis sukcesa. Cetere riveliĝis unu fuŝo, kiun ne eblis antaŭvidi per reglamentoj kaj lernolibroj. Sur la kapo de Paul Siebert estis flankoĉapo dum la germanaj oficiroj laŭ neskribita regulo survestis ilin nur en kamparo. En la urbo leŭtenanto en flankoĉapo aspektis strange, do suspektinde. 

Glacio sur ponto 
Tempo pasis. Paul Siebert promenadis laŭ stratoj de Rivno, tagmanĝis en kafejoj, ludis en oficiraj kazinoj (monon oni sendis el Moskvo) kaj rapide vastigis rondon de siaj amikoj. Lokaj militistoj rapide amikiĝis kun la leŭtenanto-veterano – li estis ĉarma bubo kaj foje eĉ povis prunti iom. Alkoholo facile senbridas la langojn, sed eĉ sen tio laciĝintaj pro bataloj militistoj rakontis tiom da informoj, ke baldaŭ li komprenis – necesas ĉiutaga komunikado kun Moskvo. Estis tro danĝere post ĉiuj kelkaj tagoj malaperi el la urbo, marŝi tra arbaro al la taĉmenta tendaro kaj post transdoni la informojn reveni. Tiel en la tendaro aperis radiistino Valja. Laŭ legendo ŝi estis fianĉino de Nikolao Prihodko, unu el subteranoj, en kies apartamento loĝis Nikolao Kuznecov. Restis nur venigi Valja al la urbo…

Rivno

Sur ĉaro, ruliĝanta laŭ ŝoseo al Rivno sidis triopo: la leŭtenanto, koĉero (Nikolao Prihodko) kaj rusa junulino en pelto. Pluraj patroloj hastis saluti la oficiron, tute ne supozante ke sub fojno kuŝas akurate stokita arsenalo: grenadoj, mitraletoj, eksplodaĵoj kaj kompreneble radiostacio kun akumuliloj. 
Ĉio estis pripensita ĝis etaj detaloj: konvinka legendo, fidinda pakaĵo, senriproĉaj paperoj. Oni forgesis pri nur unu afero – la nevenkeblaj rusaj vojoj. Ponto super Gorin, rivereto ĉe la enirejo al Rivno, glaciiĝis kaj aldone Prihodko estis ne tre leta koĉero. La ĉevaloj ektimis ion kaj subite elanis antaŭen, la koĉo kliniĝis kaj… transversiĝis. Okazis la pleja malbono – al piedoj de germanaj pontogardistoj flais ne nur la pasaĝeroj, sed ankaŭ la tuta koĉa enhavo.

Partizanoj antaŭ ekzekuto

Kion fari? Ĉu kuri? Malfrue. Ĉu pafi? Sensence. En iu ajn kazo – garantiita pereo. Plejparto de homoj post alfronti danĝeron aŭ neatenditaĵon sekvas kutiman vojon. Nur vera heroo estas sufiĉe inteligenta kaj sinrega por en ero de sekundo elpensi originalan planon kaj realigi ĝin. Dum la ŝokitaj soldatoj gapis al la armiloj kaj radiostacio sub iliaj piedoj, Nikolao Kuznecov eltiris Walther-pistolon, direktigis ĝin al la ŝtoniĝinta Valja kaj sovaĝe sakrante ekkriis: “Kion vi gapas, idiotoj? Tio estas arestita rusa partizanino. Rapide renversu la koĉon kaj metu ĉion reen!” 
La germana soldato ne kutimas pridubi la ordonojn. Post unu minuto la koĉo kun la akurate metitaj sur ĝin radiostacio kaj armilaro, daŭrigis sian veturon. Anstataŭ adiaŭo la severa leŭtenanto ordonis al la supera deĵoranto forigi glacion de sur la pontaj tabuloj kaj ŝuti sablon sur ilin. La bastardoj tute forgesis pri ajna ordo en tiu sovaĝa lando, donnerwetter! 

Survoja renkontiĝo 
El Moskvo venis plia tasko – laŭ iuj datumoj en Ukrainio estas konstruata komandejo por Adolfo Hitlero. La rusoj ĉiam bone akceptas la gastojn kaj tian gaston necesis akcepti speciale. Oni urĝe bezonis informon pri situo de la objekto. 
Tio similis al krimenketado. Variantoj aperadis kaj forfaladis unu post alia kaj rondeto sur mapo iĝis ĉiam pli malgranda ĝis fine transformiĝis je punkto – Vinico. Evidente Werwolf (“Homlupo” – tiel oficiale nomiĝis la komandejo) troviĝis apud tiu ukraina urbo. Sed en kiu loko? Necesis “lango”, kiel rusoj nomas kaptiton, kapablan doni bezonatajn informojn. Sed li devis el plejaj altranguloj. Unu el naziaj “amikoj” de la leŭtenanto Siebert el Rivno rakontis pri baldaŭa alveno de iu superulo. La ĉasado komenciĝis…

Polizei (lokaj perfiduloj)

Malfruvespere laŭ ŝoseo Rivno – Kievo marŝis grupo da viroj. Ili malmultis, proksimume 20, kaj estis malsame vestitaj – jen germanaj, jen sovetiaj uniformoj, kamparanaj peltoj, ĉapoj kun orelumoj. Nur ŝultrobendoj estis la samaj – tiuj de la ukraina polico, formita el perfiduloj. Polizei – ekde tiu tempo tiu ĉi vorto iĝis ofenda en la rusa, sinonimo de perfida sadisto, persekutanta la siajn kontraŭ mono kaj propra saviĝo. 
Antaŭe marŝis unusola germano – leŭtenanto kun mitraleto surbruste. Tia bildo iĝis jam kutima por la regiono, do apenaŭ iu preterveturanto atentis ilin. Ne rimarkis ilin ankaŭ la ŝoforo de “Opel”, kiu je maksimuma rapideco elflugis de malantaŭ vojturniĝo. Granda eraro – ja tiuj homoj estis la lasta afero, kiun li vidis en sia vivo.

La administracio pri laborfortoj

Eble li vidis vizaĝon de policano, kiu subite eltiris pistolon kaj pafis kontraŭ frontoglaco. La duan, kiu ĵetis grenadon, li jam ne povis vidi. La lastajn demandojn forigis mitraleta pafserio, trapikinta flankojn de la aŭto, fumanta en ĉevoja fosaĵo. La leŭtenanto ordonis: “Prenu paperojn, dokumentojn, armilojn. Rapide!” 
Tiam de malantaŭ la vojkurbiĝo elflugis la dua aŭto – pli granda, duone blendita “Opel”, kies flavaj lumĵetiloj klare montris ke veturas superulo. La veturantoj bone preparis sin al survojaj renkontiĝoj – mitraletaj kugloj forsaltis de la blendo kvazaŭ pizoj. Feliĉe la partizanoj sukcesis sendi post ĝi specialan rusan donaceton – pafserion el la Degtjarjov-mitralo, ŝarĝita je kirasrompaj kugloj. 
La pasaĝeroj de “Opel” aprezis la rusan gastamon: el la aŭto aŭdiĝis nur du pafoj. La alkurintaj “policanoj” eltiris el ĝi kelkajn kadavrojn kaj du senkonsciajn oficirojn kun tekoj enmane. Oni trovis ankaŭ ies Walther-pistolon kun freŝa sango sur tenilo kaj sen du kugloj en la ŝarĝilo. Ĝia konstrukcio impresis: la pistolo enspacigis du ŝarĝilojn, 14 kartoĉojn metitajn en ŝaka ordo. Vera mirindaĵo!

Ekzekuto de partizanoj

La kaptitojn – tio estis la grafo Gahan kaj la imperia konsilisto pri komunikado, subkolonelo von Reis – oni transportis al domaro, kaŝita en arbaro, kie ili baldaŭ ekparolis. Tiel oni eksciis, ke la kuŝejo de la nazia homlupo troviĝas en Jakuŝinco, vilaĝeto apud la urbo Vinico. Kelkdek mil sovetiaj militkaptitoj, konstruintaj la bunkron, estis murditaj. 
Tiel estis malkovrita la sekreto de la komandejo de Hitlero. Cetere sovetiaj diversantoj ne havis ŝancon bone akcepti la gaston. Post la venko ĉe Stalingrado, la Ruĝa Armeo marŝis antaŭen tro rapide kaj baldaŭ führer devis konstruigi por si novan komandejon – Wolfschanze (“Lupa kuŝejo” – la magra Adolfo ŝatis mojosajn komparojn), jam en Orienta Prusio. 

46710 
La Stalingrada batalo rompis vertebron de la germana armeo. Wehrmacht kaj ĝiaj aliancanoj perdis 1,5 milionon da soldatoj, 22 divizioj estis ĉirkaŭitaj kaj ekstermitaj kaj premo de la rusoj kreskis ĉiutage. Ili sendis al la fronto novajn diviziojn dum Germanio elskrapis la lastajn homajn resursojn. Restis nur unu espero – nova sekreta armilo, kiun tage kaj nokte prilaboris germanaj sciencistoj. Tiu Wunderwaffe (mirakla armilo) devis radikale ŝanĝi direkton de la milito kaj haltigi „hordojn de la rusaj barbaroj“, kiuj impetis al la limoj de Vaterland – amata germana patrujo. 
La superarmilo, baldaŭ falonta sur la rusajn kapojn, estis tre populara temo de konversacioj de la germanaj oficiroj dum ripozhoroj. Foje tia konversacio ekis inter gastoj de ober-leŭtenanto Siebert (printempe 1943 Moskvo decidis doni al li sekvan rangon, ja li vere meritis tion).

Nikolao Kuznecov

La kuraĝa frontulo ĉiam estis optimisto. “Mi persone eĉ unu minuton ne dubas ke nova armilo faros miraklojn!” diris li al siaj amikoj. “Rigardu tiun ĉi pistolon. Ĝin donacis al mi amikoj el Berlino (antaŭnelonge mi vizitis ĝin dum afervojaĝo). 14 kartoĉoj, funkcias senriproĉe – vere mirinda Walther!” Kun tiuj ĉi vortoj Kuznecov eltiris el pistolujo la trofean pafilon. 
La militistoj escitiĝis, ĉiuj deziris pririgardi tiun mirindaĵon pli proksime. Nur unu kapitano kun cikatro sur mano ne montris interesiĝon. “Ne tro fanfaronu, Paul” diris li. “Delonge antaŭ vi mi havas tian pistolon. Domaĝe estis perdi ĝin, sed mi ne havis elekteblon. Ĉu vi memoras sinjoroj kiel banditoj atakis la aŭton de la grafo Gahan kaj subkolonelo von Reis? Mi estis en tiu aŭto kaj repafis. La aĉuloj trapafis mian manon, do mi devis lasi la pistolon kaj forkuri. Mi estis la sola kiu saviĝis. Vi povas ne kredi, sed mi ĝis nun memoras numeron de mia Walther – 46710”.

Ekzekuto de judoj en Babij Jar (Kievo)

La unua penso: jen la fino. Evidente iu el apudaj oficiroj ekdeziros nun proksime esplori la “ludilon” kaj numero sur la zorgeme polurita ŝtalo videblis tre bone. La dua penso: kion fari? Malkuraĝulo forkurus. Kuraĝulo ekpafus. Sed vera heroo estas ne tiu, kiu eltenas batojn de la sorto, sed tiu kiu regas la sorton mem. Ekzemple tiel. 
Kun la sama rideto, Nikolao Kuznecov malrapide proksimigis Walther al siaj okuloj, ŝajnigante atente rigardi la ciferojn, poste redemandis: “Kiujn ciferojn vi nomis?” – “46710” – “Bone, vi gajnis – la mia havas pli grandan numeron. Vi vere avancis min” kviete kapitulacis Nikolao. Kaj trankvile metis la pistolon reen al la pistolujo. 

Malamego 
Somero 1943 estis varmega ĉiurilate. La 2an de julio komenciĝis la plej granda tanka batalo en la monda historio – Kusrka batalo. Post Stalingrado tio estis la dua forta bato, post kiu Wehrmacht ne plu estis kiel antaŭe. La batalkamaradoj batis naziojn ĉe fronto, partizanoj teruris ilin en ariergardo. Dume Nikolao plu promenadis laŭ stratoj de Rivno, aŭskultis, registris kaj ĉiutage senpove rigardis al la abomenaj faŝistaj muzeloj. Li vidis kolonojn da judoj, kiujn ili sendis al mortotendaroj. Li vidis kiel ili kondukis al ekzekutejo en la strato Belaja (Blanka) kaptitajn radiistinojn kaj flegistinojn. Kaj li plu ridetis – la germana oficiro ne devis havi kompaton al iun ajn, des pli al malamiko.


Nur unufoje li lasis sian malamegon eliri. Surstrate de Rivno li ekvidis kutiman bildon: grupo da soldatoj insultis lokanojn, turmentante sendefendajn homojn, kiuj timeme premiĝis al muroj.


La ober-leŭtenanto reagis krute. Li starigis la soldataĉojn je ordono “Senmove!” kaj longe kriaĉis al iliaj muzeloj dum preterpasantoj gapis mirigitaj. Tiutempe la leŭtenanto Siebert lernis jam multe da germanaj sakraĵoj. Antaŭ foriri li igis la bastardojn kelkfoje marŝi antaŭ li tien kaj reen, kaj fine elsarkis: “Mi instruos al vi la ordon, ariergadaj ratoj! For!” 

Ĉasado je vic-prezidanto: la unua sango 
Finfine! Moskvo permesis al li agi! Cetere oni rakontu ĉion laŭorde. La Ruĝa Armeo daŭrigis ofensivon, la siaj estis jam proksime, signifo de spionado malkreskis, sed kreskis graveco de diversioj kaj teroraj atakoj. Moskvo aprobis serion da atakoj. Venis longe atendita tempo de teroro – kruela kaj senkompata. 
La unua celo de Kuznecov iĝis Paul Dargel – la dua nazio en Ukrainio post sia estro Erich Koch (Gauleiter, Reichskommissar de Reichskommissariat Ukrainio). Erich Koch estis jam tiom terurita de la partizanoj, ke plejparte sidis en la ankoraŭ pli trankvila Orienta Prusio. Dum lia foresto Paul Dargel gvidis ĉion, subskribante sennombrajn ordonojn, por kies rompo ekzistis nur unu puno – morto.

Paul Dargel

La faŝistoj ne domaĝis kartoĉojn por subteni la ordon. En la eta Rivno ili pafmortigis 102 mil homojn – pli ol la tuta loĝantaro de la urbo. Dargel plenforte plenumis sian servon kaj honeste meritis sian morton. 
Same kiel plejparto de kolegoj-murdistoj, Paul Dargel ne rapidis al la transa mondo kaj zorgeme protektadis sian vivon. Tamen li faris unu nepardoneblan, sed tre germana eraron – la vic-prezidanto tre ŝatis la ordon. Ĉiutage je 14-30 la generalo revenis hejmen por tagmanĝo. La vojo de la Reichskommissariat-sidejo estis mallonga, nuraj 300-400 metroj – sufiĉas por malstreĉiga, agrabla promenado, trankviliganta nervojn kaj incitanta apetiton.

Nazioj en Rivno

La 20an de septembro 1943, ekzakte je 14-30 el la Reichskommissariat-sidejo eliris svelta generalo kaj, akompane de adjutanto kun teko subbrake, ekmarŝis laŭ Schloßstrasse (la nazioj ŝatis ŝanĝi nomojn de la stratoj). Lia promenado daŭris malpli ol unu minuton. El la atinginta lin „Opel“ elsaltis ober-leŭtenanto, aŭdiĝis kvar pafoj kaj la aŭto impetis for. Alkurinta gardistaro trovis surtere nur du kadavrojn kaj… monujon. 

La utila monujo 
Post reveni al la taĉmento Nikolao senpacience atendis novaĵojn el la urbo. Pasis unu tago, la dua – silento. Li ne povis maltrafi, ja pafis sendistance. Kio okazis? Je la tria tago aperis la unuaj ĵurnaloj, en la unuaj paĝoj – funebra kadro kaj sciigo pri tragika pereo dum la terorisma atako de… imperia konsilisto pri financoj range de ministro, generalo Hans Gel kaj de lia adjutanto Winter. Maltrafo! 
Ĉio estis elektita ĝuste – tempo, loko, sed Dargel estis bonŝanca en tiu tago. Li prokrastis eliron pro oficaj aferoj kaj je 14-30 por tagmanĝo al lia domo direktiĝis Hans Gel, alia generalo, veninta antaŭnelonge por organizi forportadon de manĝaĵoj kaj valoraĵoj el Ukrainio. La generaloj aspektis tre simile, eĉ iliaj adjutantoj havis la samajn lipharojn.

Ekzekutitaj partizanoj

Nikolao Kuznecov estis konfuzita kaj malĝoja. “Sekvan fojon antaŭ pafi mi kontrolos liajn paperojn!” La sola konsolo estis ke ankaŭ la murdito estis gravulo kaj ekzekuto de la faŝista ministro en la ĉefurbo de la nazia Ukrainio plian fojon memorigis al la okupaciantoj, kiu estas vera mastro en tiu hejmo. 
Leviĝis granda tumulto. La enketistoj estis bonŝancaj: la pafisto perdis surloke la monujon, kiu ebligis spuri lin. En la trovaĵo kuŝis unikaj krimpruvoj: 140 imperiaj markoj (mono de la Tria Regno), iom da dolaroj kaj britaj pundoj, kelkaj sovetiaj bankbiletoj, manpleno da oraj dentokronaĵoj (kutime oni eltiris ilin ĉe kadavroj, sed foje ankaŭ de vivuloj) kaj pleja gravaĵo – pasporto kaj aliaj paperoj de unu fama ukraina naciisto. Ĉio estis aŭtentika – de la dokumentoj ĝis la monujo mem (la partizanoj antaŭnelonge renkontis la perfidulon, do li ne plu bezonis ĉion ĉi).

Ukrainaj naciistoj

Ili nur aldonis tien unu papereton, kiu tre interesigis la faŝistojn. Tio estis direktivo al lokaj filioj de la ukraina naciista organizaĵo, el kiu sekvis ke la milito estas malgajnita kaj necesas urĝe ĉesigi kontaktojn kun la germanoj. Kiel la unua paŝo la estro ordonis al sia “kara amiko” plenumi iun gravan taskon, kiu devos iĝi “signalo por sekvaj agoj kontraŭ la ŝvaboj” (moka nomo de la germanoj en la ukraina). 
La bato estis juvele ekzakta. La germanoj jam antaŭe ne tre fidis al “siaj” ukrainoj, sed post tio… Gestapo kaj Sicherheitsdienst Reichsführer-SS (sekurecservo) arde ekkuris laŭ la zorgeme lasita por ili spuro. La 21an de oktobro en lokaj ĵurnaloj aperis sciigo pri eltrovo kaj puno de ĉiuj rilataj al la murdo de la generalo Hans Gel. Entute estis arestitaj kaj mortpafitaj 38 famaj ukrainaj naciistoj. Ĉiuj ukrainaj policanoj en la urbo estis anstataŭigitaj per la germanoj. 

Korektado de eraroj 
Apenaŭ eblus nomi fuŝa la operacon, sekve de kiu per kvar pafoj estis mortigitaj 40 malamikoj. Sed Nikolao Kuznecov ne ŝatis plenumis ion ajn nur duone kaj baldaŭ elpostulis permeson ataki denove. La 8an de oktobro li denove pafis kontraŭ Paul Dargel, eliranta el sia domo. La sama armilo, la sama aŭto nur alifarbita verdkolore. Sed evidente pro nervostreĉiĝo de lastaj semajnoj li maltrafis – la kugloj trafis preter la celo. La nazio estis nedamaĝita kaj bone vidis la teroriston.

Nazioj en Rivno

Kaŝiĝi, trankviliĝi, malaperi en subterejo… Tiel farus iu ajn, sed ne Kuznecov. La 20an de oktobro li trian fojon atakas Dargel-on. La scenaro estis la sama – Nikolao bone esploris la germanan karakteron kaj sciis ke la faŝistoj simple ne atendas tioman arogantecon. Tiufoje por garantii la rezulton li uzis kontraŭtankan grenadon en “ĉemizo”, kiel oni nomas ŝtalan ŝelon, splitotan post eksplodo por trafi ĉion apude. 
Kaj denove fuŝo! Du metrojn for de la “sorĉita” generalo, la grenado trafis randon de trotuaro kaj resaltis tiel ke la eksploda ondo iris alidirekten, mortiginte iun sublokolonelon, kiu hazarde estis proksime. Antaŭ senkonsciiĝi la grave vundita kaj kontuzita Paul Dargel povis elbuŝigi nur unu frazon: “Tio estis la sama ober-leŭtenanto!” En peza stato, la perdinta ambaŭ krurojn generalo estis transportita al Berlino. Sendube nur tio savis lin de la kvara atenco. 

La morto de juĝisto Funk 
La morto de la juĝisto Funk venis subite. Plej verŝajne li eĉ ne havis tempon por timi. Tri kugloj el Walther-pistolo trapikis la korpon de la maljuna nazio, sendinte animon de la prezidanto de la supera germana juĝejo en Ukrainio rekte al infero. Tamen komenco de la tago estis tre banala… 
La 16an de novembro je 8-30 matene 50 metrojn for de la supera juĝejo haltis “Adler”. Elaŭtiĝis du Wehrmacht-oficiroj, kiuj komencis promenadon laŭ la Ŝkolnaja (Lerneja) strato, lasinte ŝoforon-soldaton dormi ĉe stirilo. Tiutempe la juĝisto Funk, homo pedanta kaj skrupulema, eniris frizejon situanta kontraŭ la juĝejo. Li ĉiam razigis sin en tiu loko nur für Deutsch (nur por la germanoj), ĉiam je la sama horo, ĉe la sama frizisto – kvieta polo Antczak, ulo timema kaj servila. Nur malmultaj sciis, ke tiu modesta patro kaj edzo estis oficiro de la pola armeo, partopreninto de la Varsovia batalo, proksime kunlaboranta kun la sovetia spionservo.

Stacidomo en Rivno

Je 8-45 por momento leviĝis kurteno en la frizejo – Antczak donis signon: post du-tri minutoj la razado finiĝos. Unu el la germanaj oficiroj (la subterano Jan Kamiński) senzorge ŝovis la kepon al nuko, perinte tiele la saman signalon al sia kamarado, senemocia ober-leŭtenanto. 
8-50 – la kurteno plene leviĝis. Jan Kamiński levetas la kepon. Nikolao Kuznecov lante direktiĝis al la juĝejo. La ŝoforo lanĉas la motoron. Je 8-59 pordo de la supera juĝejo por ĉiam fermiĝis malantaŭ la juĝisto Funk. La ober-leŭtenanto, kiu staris apude, kaptis tekon, elfalintan el la manoj de la nazio, kaj trankvile eliris surstraten. Grupo da SS-anoj babilis tro vigle kaj brue por aŭdi tri mallaŭtajn klakojn.

Partizanoj en Belorusio

La kadavron de la juĝisto trovis hazarda vizitanto post du-tri minutoj. Granda alarmo. SS-anoj rememoris ke ĵus en la aŭto foriris suspektinda oficiro kaj impetis persekuti lin. Post du kvartaloj ili atingis iun grizan “Adler”, eltiris nenion komprenantan oficiron kaj laŭvoje al gestapo batis lin ĝis duonmorto. La tago estis vere sukcesa…

Nikolao Kuznecov (la 4a) kaj Jan Kamiński (la 5a) kun rezistantoj

Post du tagoj la aŭto de la revenanta el la taĉmento hauptmann Siebert (rango de ober-leŭtenanto estis komprometita, do oni devis denove altigi Nikolaon) estis dufoje haltigita de germanaj patroloj por kontrolado de dokumentoj. “Ni serĉas teroriston en uniformo de nia ober-leŭtenanto” klarigis ĝendarmoj. 
Troa kontrolado estus nedezirinda afero. Plej bona defendo estas ofensivo. Post atingi sekvan strateton Nikolao Kuznecov elaŭtiĝis kaj… komencis helpi al la nazioj. “Halt! Ausweis!” – li ŝatis tiun ĉi komandon. Baldaŭ li kontroladis dokumentojn kiel sperta ĝendarmo. Alkutimiĝintaj al blinda obeemo germanoj eĉ ne unufoje pridubis rajtojn de la fervora hauptmann. Post unu horo preterveturinta SS-ano garkis laŭvoje: „La aldonaj patroloj estas forigataj. Vi estas liberaj – la kontrolado ĉesas“. 

Malfeliĉa familinomo 
La fronto rapide moviĝis okcidenten. La nazioj evakuiĝis el Rivno, iliaj ĉefaj institucioj estis translokataj al Lvivo. Ĉu la batala kamarado, oficiro Paul Sibert povis lasi ilin en tiom malfacila minuto? Nome tie, en Lvivo, la 9an de februaro 1944 li plenumos teroran atakon, kiu ŝokos la naziojn per sia aroganteco.

Ruinoj de Rivno

Ĉirkaŭ la 8a matene apud rezidejo de Otton Bauer, vic-guberniestro de Galicio, haltis griza „Fiat“. La halto estis kontraŭvola. Post sensukcesaj provoj ekveturi, el la aŭto elrampis soldato-oficiro, kiu demetis la kapoton kaj komencis umi en la motoro. Unu oficiro restis ene, alia elaŭtiĝis sur pavimon kaj komencis metode skoldi la aĉulon. 
Post kvin minutoj al la rezidejo venis nigra Mercedes. Je 8-00 el la konstruaĵo eliris du homoj kaj la ŝoforo de Mercedes malfermis pordon antaŭ unu el ili, kiu estis pli maljuna. En tiu minuto hauptmann, kiu staris proksime, por momento ĉesigis lavangon de siaj insultoj kaj rapide marŝis al la vic-guberniestro. “Pardonon, ĉu vi estas d-ro Bauer?” – “Jes. Kio okazas?”

Ekzekuto fare de nazioj

Responde aŭdiĝis du pafoj el pistolo, aperinta en la manoj de hauptmann. Samtempe mitraleta pafserio el la griza “Fiat” trapikis la pasaĝerojn de Mercedes kaj deĵoranton ĉe la rezideja pordo. Post plia sekundo la strato denove estis malplena. 
Longan tempon oni rakontis en la urbo la plej fantastajn historiojn pri la germana oficiro, pafinta la vic-guberniestron. Plej mirigis la homojn unu detalo: antaŭ pafi la teroristo vokis la nazion laŭnome. La nomo de la vic-guberniestro estis tre malfeliĉa. 

La lasta batalo 
La hauptmann Siebert mortis. Tro multaj aferoj estis plenumitaj, jam venis tempo forlasi la ludon. La Ruĝa Armeo eniris Rivnon, restis nur kelkaj monatoj ĝis liberigo de Lvivo. Amikoj-subteranoj jam delonge admonis lin resti, kaŝiĝi, atendi la siajn – sed vane. Li tro longe sin kaŝis kaj atendis. Nikolao Kuznecov faris sian lastan decidon: iri orienten al la siaj por denove bati la faŝistajn serpentaĉojn, jam sen maski la vizaĝon.

Tombo de Nikolao Kuznecov en Lvivo

Li komprenis ke vestita en la germana uniformo li povos ricevi kuglon ankaŭ de kamaradoj-partizanoj, do skribis detalan raporton pri plenumado de siaj taskoj kaj metis ĝin en supran poŝon de la kitelo. Tiel li estis certa, ke oni almenaŭ enterigos lin kiel ruson. 
La 2an de marto 1944 en arbaro apud Volinio, li kun du kamaradoj partoprenis la lastan batalon. La heroo pereis de la manoj de la perfiduloj el la bandoj de Stepan Bandera, kiuj ankoraŭ longe vagados tra arbaroj de Okcidenta Ukrainio. Nur post 15 jaroj liaj restaĵoj estos trovitaj rande de la vilaĝo Boratinki kaj reentombigitaj en Lvivo. Tiel finis sian vojon Nikolao Kuznecov, la genia spiono kaj sentima teroristo el fora rusa vilaĝo. 

Busto de Nikolao Kuznecov en Tjumeno

[1] Oscar Reily estis la persona asistanto de la admiralo Wilhelm Canaris, estro de la germana milita spionservo (Abwehr). Li ĝustatempe eksiĝis, do anstataŭ pendumilo trafis komfortan pensian vivon kaj sukcesis verki memoraĵojn. Plendante pri teruraĵoj de la rusaj teroristoj en la germana ariergardo, li interalie rakontas pri leŭtenanto Paul, kiu agadis en Rivno. Ĉe tio li nomas nian heroon naskiĝinto de Baltio, kiu prezentis sin kiel oficiro de Abwher kaj faras aliajn malĝustaĵojn. Evidente la nazio ne povis imagi ke tiu perfekte parolanta

Comments