“La profesoro kaj la frenezulo” (The Professor and the Madman): profitu vian frenezon!

Ĉu vi imagas fari filmon pri vortaro? Eĉ se temas pri la famega Oxford English Dictionary, la temo mem aspektas tute nealloga por kinodramo. Tamen la reĝisoro Farhad Safinia provis kaj mi konsideras la rezulton almenaŭ laŭdinda. Finfine la homo, kiu kunaŭtoris “Apokalipto”, scias rakonti la historiojn.

Strebi al neatingeblo
La filmo komenciĝas per murdo – freneza atako en mallumo fare de homo, apenaŭ komprenanta en kiu universo li troviĝas. Tiel ni konatiĝas kun William Chester Minor (Sean Penn), frenezulo kiu grave kontribuos al la menciita vortaro, kolektinte citaĵojn kaj difinojn por dek mil vortoj.


Alia frenezulo (pardonon – profesoro) estas sinjoro James Murray (Mel Gibson), la redaktoro kaj ideologo de tiu ĉi vortaro. Li aperas antaŭ niaj okuloj en cirkonstancoj pli trankvilaj, tamen ankaŭ sufiĉe frenezaj – kiam li, homo kiu ne studis en universitato, nek eĉ finis gimnazion, proponis sin al la Oksfordo, la pleja intelektulara klubo de la epoko. La elitula koterio jam estis preta malakcepti la impertinentulon, sed li eklistigis la lingvojn, kiujn li konas, kaj post la unua deko da nomoj la akademianaj makzeloj nevole malfermiĝis. Tiel la popolano alvenis la profesoran rondon.
Baldaŭ li ekis plian frenezaĵon – kreadon de la universala vortaro, kiu ampleksos ĉiujn iam ajn ekzistintajn vortojn de la angla lingvo  kun ĉiuj iliaj signifoj. La akademianoj prave atentigis mankon de sufiĉaj laborfortoj kaj li denove mirigis ilin, respondinte ke al la vortaro kontribuos ĉiuj angloparolantoj de la mondo. Cetere ĉu estas mirinda afero ke la popolano kredis je la fortoj de la popolo kaj pretis uzi ilin?


Lia arda alvoko, presita en miloj da ekzempleroj kaj dissendita tra la mondo, hazarde trafis la manojn de la menciita frenezulo. La eksa kirurgo de la usona armeo, li partoprenis la Usonan Enlandan militon, kaj evidente suferis je terura posttraŭma sindromo, eble influinta pli fruajn psikajn problemojn. La viktimo de la milito, li mem iĝis murdisto, mortiginte dum sia furioza atako pacan londonanon, edzon kaj patron de ses infanoj. La tiutempa psikiatrio havis nur foran rilaton al la vera scienco, do li simple vegetis en strikte gardata mensmalsanulejo.
La profesora alvoko, ricevita kun libroj aĉetataj por li laŭmende (li havis la usonan militan pension) trafis ĝustan cerbon. Li eklaboris, plonĝinte en la maron de la vortoj por serĉi kaŝitajn trezorojn kaj perditajn juvelojn. Liaj leteroj kun trovitaĵoj fakte savis la projekton, kiu estis rande de kolapso aŭ almenaŭ eksigo de la profesoro, kiun la oksforda estraro konsideris tro malrapida pro liaj skrupulo kaj perfektemo. 


Post certa tempo la du vortaristoj renkontiĝis kaj… tuj komprenis unu la alian. Ili amikiĝis, babilis dum horoj, diskutante vortarajn aferojn kaj nuancoj de la vortosencoj. Tio povas ŝoki la publikon (kaj ja ŝokis post apero de sensacia artikolo en ĵurnalo), sed certe ne min, ja mi tute komprenas kio interligis ilin – ambaŭ estis iusence frenezaj.
Ili ambaŭ deziris neatingeblaĵojn, prenis por si enormajn taskojn kaj elektis neimageblajn vojojn, kontraŭajn al ĉiuj antaŭaj spertoj. Jardekoj pasis en streĉa laborego, sed la celo estis atingita. La sinjoro James Murray kreis la plej ampleksan kaj detaleman vortaron de la angla lingvo, katalogiinte duonon el la finaj 414 mil vortoj kaj miliono da citaĵoj. La projekto neeviteble superis lian imagon kaj anstataŭ 7-8 prognozitaj jaroj okupis duonjarcenton, postvivinte sian iniciatinton, sed ĝi sekvis la vojon jam montritan, do sukcesis.


William Chester Minor atingis eĉ pli neimageblan rezulton – li interproksimiĝis, amikiĝis kaj fine eĉ enamigis al si… edzinon de la viro, kiun li murdis. Ŝian rolon brile plenumis Natalie Dormer, apenaŭ konata al la vasta publiko. La freneza obstino de la sciencisto superis akademiajn barojn kaj burokratajn intrigojn dum la obstina frenezo kaj pento de la prizonulo levis lin por momento el lia nigra abismo de skizofrenio al la mondo de vera amo.

Malperfekta spektindaĵo
Cetere mi ne asertas ke la filmo estas perfekta. Malgraŭ profundaj internaj nuancoj kaj graveco de la tuŝitaj temoj, foje ĝi estas teda, la heroo de Mel Gibson estas sufiĉe plata kaj unukolora – kvazaŭ tio estas ne viva homo, sed la monolito el ŝtono.


Edzino de la profesoro (Jennifer Ehle) ankaŭ pli similas al pala ombro de sia edzo kaj eĉ ŝia pinta epizodo – parolado antaŭ la Oksforda koncilio – aspektas ne tre konvinka. 


Tamen la sciencaj burokratoj estas bildigitaj tiom vive kaj brile, ke mi tuj rekois la nunajn reformistojn de la rusia scienco – same agemajn kaj idiotisme memfidaj en sia nekompetenteco.

Progreso kaj vegetado
La filmo pensigis min pri alia grava problemo. Dum jarcentoj oni konsideris sciencon noblula metio, kiun ne devas tuŝi kalvaj manoj de la pleboj. Tiu aristokratiismo influis ankaŭ la esploratajn sferojn, do eĉ fine de la 19-a jarcento iuj akademianoj tutserioze asertis, ke ne necesas registri en la vortaro ĉiujn vortojn, speciale tiujn de la malaltaj klasoj.
Feliĉe James Murray mem devenis de malsupraj sociaj tavoloj, do bone konis iliajn fortojn kaj kapablojn. Li tute logike konkludis, ke la popolo kreis la lingvon, do la popolo devas priskribi ĝin en la vortaro. Kaj tiel aperis la plej estimata verko de la angla lingvistiko. 


Al mia kapo nevole venis Vikipedio – la enciklopedio, verkata de la ordinaraj homoj, kiu en malpli ol dudek jaroj iĝis la plej granda kaj vaste uzata enciklopedio en la mondo. Kiu kreis ĝin? 300 mil aktivaj kaj milionoj da unufojaj kontribuantoj, verkantaj en 300 lingvoj tute libere, sen ajna ekstera kontrolado kaj reguligado, surbaze de ili mem starigitaj reguloj, estrataj de ili mem elektitaj administrantoj. Ĉu povas esti pli konvinka pruvo de la popolaj kapabloj kaj fortoj?
Mi aliĝis al Esperanto-Vikipedio unu jaron post lerni la lingvon, do en 2009 kaj memoras kiel ni ĝojis post atingi nivelon je 110 mil artikoloj. Nun nia Vikipedio enhavas jam preskaŭ 260 mil artikolojn, kies kvalito ĉiam pliboniĝas. Se antaŭe mi ofte ĉagrenis, malsukcesante trovi eĉ la plej necesajn temojn, nun mi ofte uzas Esperanto-Vikipedion por tute praktikaj celoj, kompletigante informojn el la paralelaj rusa, angla kaj foje hispana versioj. Ĝi evoluas en ĝusta direkto, do mi esperas ke miaj gefiloj povos ĝui jam la enciklopedion ampleksan kaj altkvalitan. Pro tio mi ĉiutage malŝparas plurajn horoj de mia tempo por ĝin redakti kaj administri, ja tio estas valora investo.


Domaĝe ke la esperanto-komunumo ĝis nun preskaŭ tute neglektas alian viki-projekton – Vikivortaron, kiu vegetas dum jaroj. Eĉ esperantaj vortoj ofte mankas al ĝi kaj eĉ se haveblas, respektivaj artikoloj estas magraj, do apenaŭ utilaj. Tio speciale mirigas, ĉar temas pri la komunumo, bazita sur propravole lernita lingvo. Esperantistoj ŝategas babiladi pri Esperanto, ofte elpensas novajn vortojn kaj proponas reformojn, sed preskaŭ neniu deziras kontribui al esperanto-vortaro. Ĉu ni bezonas novajn frenezulojn?

Comments