La Desperaj horoj (The Desperate Hours) – perfekta krimdramo

Mi jam plurfoje esprimis mian simpation al la filmoj de Alfred Hitchcock, kiuj plu ĝueblas eĉ post duonjarcento. Sed la verko de William Wyler vere fascinis min. “La Desperaj horoj” estas ne nur bonega, sed senriproĉe perfekta krima dramo, spektinda eĉ post ses jardekoj.

La filmo, bazita sur la samtitolaj novelo kaj dramo, siavice inspiritaj de realaj eventoj, rakontas historion de streĉa kontraŭstaro de du homaj grupoj – la bando de fuĝintaj prizonuloj kaj ordinara usona familio, ostaĝigita de ili en sia propra domo. Plejparte temas pri psikologia (sed ne nur) lukto de du ĉefaj herooj – la bandestro Glenn Griffin (Humphrey Bogart) kaj la familiestro kaj komercisto Daniel Hilliard (Fredric March). Ĉiu gvidas sian grupon kaj klopodas antaŭvidi sekvan paŝon de la kontraŭulo. 


Oni ne povas diri, ke ili estas same simpatiaj, ja la tempo de ĉarmaj malbonuloj venos poste, kun  “La Bonulo, la Aĉulo, la Fiulo” kaj la neforgesebla Clint Eastwood kiel “Blondie”. Sed la reĝisoro almenaŭ sugestas ke Glenn Griffin iĝis kia li estas ĉefe danke al sociaj cirkonstancoj, la strata vivo formis lin kaj la prizono poluris. Li certe diferencas de la tria krimulo, psikopato Simon Kobish, kiu deziras nur manĝi, drinki, seksumi kaj murdi.


Laŭdindas ke en la dramo mankas palaj figuroj, eĉ se temas pri duarangaj personoj. La juna frato de Glenn aspektas sincere perdita kaj despera en sia pereigita juneco. La edzino kaj filino de Daniel Hilliard detruas tradician bildon de la obeemaj malfortaj virinoj, tiom propra al Usono de la 1950-aj jaroj. Viva kaj brila estas eĉ figuro de la eta Ralphie Hilliard – kuraĝa knabeto, kiu pretas apliki siajn ĵus akiritajn skoltistajn konojn por defendi la familion.
La intrigo disvolviĝas en la etoso streĉa, konvinke realisma kaj neprognozebla. Nur en lastaj minutoj mi divenis la finon, sed tio certe ne aĉigis la guston. Temas pri la plado profesia, do ĝuinda post jardekoj eĉ malgraŭ nigroblanka bildo kaj arkaika (tamen terure stila) modo. Mi rekomendas.

Comments