“La bona germano” aŭ Limoj de pardoneblo

Ĉiu batalas por propraj vivo kaj feliĉo, sed kie troviĝas limoj post kiuj ne eblos pravigi siajn agojn? Kion rajtas fari homo – ne nur por siaj lando kaj popolo, sed ankaŭ por si mem? Tiujn demandojn starigas la reĝisoro Steven Soderbergh en sia filmo “La bona germano”.

Ĝia intrigo estas sufiĉe komplika, do necesas atente sekvi ĝian evoluon por ne perdi fadenon. En julio 1945 usona ĵurnalisto Geismer (George Clooney) venas al Berlino por raporti pri la okazonta Potsdama konferenco. Danke al sia friponema ŝoforo (Tobey Maguire), aktive spekulacianta en floranta nigra merkato, li renkontiĝas kun ties amatino – germana virino Lena Brandt  (Cate Blanchett), kiu lukris monon per prostituado kaj esperis fuĝi el Berlino. Evidentiĝas ke ankaŭ Geismer konis ŝin jam antaŭ la milito kaj eĉ havis amrilaton malgraŭ ŝia edzineco.
Sekvas interparoloj, renkontiĝoj hazardaj kaj planitaj, sed baldaŭ li trovas sian ŝoforon murdita kaj ĵetita en Elbon. Li ekserĉas fontojn de tiu stranga interplektiĝo de la sortoj kaj faktoj, kaj trovas sin esti nura peono en granda ludo inter la hieraŭaj aliancanoj kaj nunaj geopolitikaj rivaloj – la usonanoj kaj Sovetunio.


Usono deziras kapti sekretojn de la germanaj misiloj V-2 kaj por tio pretas forgesi, se necese eĉ forgesigi, militkrimojn de ĝiaj kreintoj kadre de la operaco Overcast/Paperclip (Obskuro/Agrafo). Ĉu malhonesta logiko? Sed kiam la politikistoj kondutis honeste, speciale tiuj okcidentaj, babilantaj pri homaj rajtoj kaj demokratio kaj samtempe torurantaj kaptitojn en sekretaj prizonoj kaj detruantaj urbojn kaj landojn laŭplaĉe? “La milito finiĝis. Nun niaj malamikoj estas ne la germanoj, sed la rusoj!” firmavoĉe resumas usona senatano. Onklo Sam sekvas siajn interesojn kaj pretas pagi tiucele iun ajn prezon.
Ĉu mirindas ke ankaŭ la malforta virino Lena Brandt vendas sian korpon – unue kontraŭ tuna ladskatolo, poste kontraŭ 500 okupaciaj markoj, kiuj plenigas poŝojn de la aliancanaj soldatoj? Sed tio estas ne sola limo, kiun ŝi trapasis sur sia vivovojo. 
Ŝi volas savi sian edzon, evidente delonge ne plu (ĉu neniam?) amatan, tamen karan al ŝi. Li estis SS-oficiro kaj laboris kun la inĝneiero Franz Bettmann, kreinto de V-2 en la koncentrejo Mittelbau-Dora/Mittelwerk. Li ne murdis homojn persone, li nur kalkulis iliajn nutroporciojn kaj kiel bona matematikisto konkludis ke sufiĉas doni al ili po 800 kaloriojn tage – tiel la malliberuloj eltenos laboron dum tri monatoj. Poste ili certe mortos pro laborego kaj elĉerpiĝo, sed venos la novaj. Neniu sadismo, nur racia uzado de la resursoj. Tamen li konis krimojn de Franz Bettmann kaj pro tio estis danĝera por la usonanoj, kiuj klopode serĉas lin.


La ŝoforo tro proksimiĝas al tiu sekreto kaj Lena Brandt senhezite murdas lin. Ĉu teruraĵo? Sed eĉ tio estas ne la unua kaj eĉ ne la plej granda el ŝiaj krimoj. Ŝi mem evidentiĝas esti… judino – unu el multaj judaj edz(in)oj en miksitaj familioj de la Tria Regno. Dum longa tempo la edzo-SS-ano protektis ŝin kontraŭ sangoavidaj “rasaj leĝoj”, sed venis tempo kiam tio ne plu efikis kaj necesis fari plian paŝon. Ŝi faris.
Ŝi iĝis kunlaborantino de Gestapo, spurante kaj perfidante la tiel nomatajn “nevideblajn judojn”, kiuj mirinde sukcesis postvivi Holokaŭston kaj la militon en la germana ĉefurbo. Plejparte ili kaŝis sin en privataj domoj kaj terkeloj, sed foje kiel ŝi rimarkas, ili “faris erarojn kaj venis al restoracioj – simple por denove eksenti sin homoj”. Tiel ŝi helpis al la nazioj kapti 12 judojn, fakte mortigi ilin.
Oni povas kompreni la usonajn militistojn kaj kompati la germanan virinon. Sed ĉu eblas pardoni ilin? Ĉu oni povas perfidi kaj murdi por savi sin mem kaj siajn proksimulojn? Ĉu fortiĝo de sia lando povas pravigi ke sadismaj murdistoj evitas juĝon kaj punon? Ĉiu respondu mem.
Mi aldonu ke la filmo estas farita en 2006, sed (evidente por plia aŭtentikeco) imitas la kinon de la 1940-aj jaroj, do estas nigroblanka. La aktoroj estas bonaj, sed la reĝisora laboro, laŭ mia opinio, nekonentiga. La ideo estas tro granda por lasi ĝin fali en (plejparte) amhistorion. Cetere tio estas mia modesta opinio.

Comments