Teknikaj mirakloj de Ĉinio

Ĉinio ne plu estas lando subevoluinta aŭ nur kopianta. Ĝi estas naskiĝejo de pluraj avantaĝaj teknologioj, foje interesaj eĉ por landoj kun longa teknika historio.

Terrence
Posttagmeze mi kun Long Zhang vizitis fabrikon de Terrence – loka firmao, kiu produktas maŝinaron por naftogasa industrio, ĉefe diversspecajn valvojn. Ĝi sukcese eniris merkatojn en Uzbekio, Taĝikio, Egiptio kaj aliaj landoj, kie aktive laboras ĉinaj kompanioj. Nun ili esploras eblecojn gajni lokon en la rusia merkato.


La fabriko jam estis fermita, ja estis vespero kaj novjaro tre proksimis. Sed ĝenerala impreso estis bona – grandaj produktejoj, pureco, ĉio bone aranĝita, haveblas atestiloj de eŭropaj kaj usonaj normosistemoj. Sed tio ne sufiĉas por garantii sukceson en Rusio.


Mi klarigis al la estraro de Terrence, ke ili ne povas paŭsi en mia lando strategiojn, uzatajn en Mezazio kaj Mezoriento. Eksterlandanoj (speciale ĉinoj) ofte konsideras Rusion enigma lando kun nekomprenebla komerca medio, kiu funkcias laŭ netravideblaj internaj leĝoj, do estas neprognozebla kaj danĝera.


Realo estas tute alia. Malgraŭ certaj specifaĵoj, la rusia ekonomio estas simila al tiuj en Usono kaj Eŭropo. Ĝi baziĝas ĉefe sur merkataj leĝoj, konataj al ĉiu ekonomikisto kaj juraj leĝoj – publikaj kaj similaj al tiuj eŭropaj. Krome en Rusio haveblas propra industrio, inkluzive maŝinkonstruadon, do multaj varoj etsas produktataj surloke. Lokaj kompanioj kompreneble havas laŭleĝajn avantaĝojn en aĉetkonkursoj kaj ofte simple proponas malpli altajn prezojn.


En Uzbekio kaj Kazaĥio – landoj kun preskaŭ nula industrio kaj aŭtoritataj reĝimoj – sufiĉas trovi vojon al la plej grava “ŝaĥo”. Li ordonos (ĉu oficale aŭ ne) al ĉiuj kompanioj (kutime temas pri manpleno de ŝtataj aŭ duonŝtataj firmaoj, regataj de liaj parencoj) aĉeti varojn de tiu produktanto. Lokaj analogoj mankas, do por ili ne gravas ĉu aĉeti tiujn ĉinaĵojn aŭ aliajn, des pli ke ili ricevas procentaĵon de ĉiu aĉeto. Simpla skemo, ĉu ne?


Ankaŭ en Rusio oni povas “stimuli” estraranojn de la aĉetantaj firmaoj, sed temas pri procedo multe pli komplika kaj danĝera por ambaŭ flankoj. Kompreneble tiuj gravuloj preferus labori kun rusiaj liverantoj ol kun nekonataj kaj neprognozeblaj ĉinoj. Pro tio multaj ĉinaj firmaoj malsukcesas en Rusio kaj revenas hejmen kun rakontoj pri la enigma lando, kie ne eblas fari komercon same bone kiel en Uzbekio, Kazaĥio aŭ Afriko


Politika partnereco inter Ĉinio kaj Rusio progresas, dum en la komerca kampo en Rusio multe pli aktivas usonaj kaj eŭropaj (ĉefe germanaj kaj francaj) firmaoj, kiuj aplikas ĉi tie la saman merkatikan strategion, kiun ili uzas hejme kaj tiele sukcese gajnas monon.

Spava dezajnejo
Vespere mi translokiĝis al alia hotelo, kiu situas apud oficejo de la dezajna sekcio de la spava firmao de Long Zhang kaj liaj amikoj. 


Granda ejo, pluraj inĝenieroj, interesaj modeloj. Multaj firmaoj sendas ĉi tien spavojn de aliaj fabrikantoj por testado kaj esplorado. 


La spava industrio grave progresas en Ĉinio, cedante la unuan lokon mondskale nur al Usono. Ĉinaj amikoj dezirus eniri ankaŭ la rusian merkaton, sed mi ankoraŭ estas ne tre optimisma.


Pro malalta kurzo de rublo importitaj varoj iĝis tro kostaj kaj ofte ne povas konkurenci kun lokaj analogoj. Rusiaj spavoj eble ne havas tiom altnivelajn teknikajn karakterizojn, sed ili kontentigas plejparton de postuloj de la mendantoj, kiuj ankoraŭ ne tro multnombras. 


Malnovaj Antonov-aviadiloj ankoraŭ funkcias kaj malfacilas proponi malpli altan prezon ol tiu por An-servo. En agrikulturo salajroj estas tro malaltaj, do aplikado de multekostaj teknikaĵoj ankaŭ ofte estas ekonomie neefika. Sed mi plu esploru.

Reveno
Jam tempis reveni. Mi estis flugonta el Ŝanĥajo dum mia laborema ĉina amiko devis resti en Nankino por urĝaj labortaskoj. 


Do li donis al mi asistanton Sean Wang, kies tasko estis akompani min kaj aranĝi ĉion necesan. Perfekta solvo!


Denove rapidtrajno, plenŝtopitaj antaŭnovjaraj stacidomoj, malvarmo kaj nebulo. 



Malfrua vespermanĝo en iu kafejo en Ŝanĥajo. 


Dormemaj kuiristoj. 


Vendistino kaj klientoj en jakoj pro ĉiama malvarmo. 


Konfucea saĝulo rigardas nin kontente de sur la muro. 


Indiferenta vizaĝeto sur alia muro atestas, ke lasta kontrolado fare de sanitara inspekto rezultiĝis je meznivela pritakso.


Vagado tra la nokta urbo, serĉante bushaltejon. 


Ĝi finfine troveblas apud McDonald`s kun hieroglifoj sur fasado. 


Ni eniras la lastan buson al la flughaveno, ĝi saltas sur estakadon kaj impetas laŭ ĝi dum du horoj – afero neimagebla en Rusio, sed tute normala en Ĉinio kun ĝiaj kolosaj trafikaj konstruaĵoj. 


De la flughaveno ni rapidas jam per taksio al hotelo JinJiang Inn, kies ĉefa avantaĝo estas relativa proksimeco. 


La ĉambro estis pura kaj komforta kaj matenmanĝo nemalbona, kio plene elaĉetis mankon de baro aŭ iu kafejo en la hotelo mem kaj apud ĝi.


Matene la zorgema Sean Wang akompanis min ĝis la enaviadiliĝa kontrolejo kaj nur post fari la lastan foton kaj adiaŭi min, rapidis reen al la stacidomo por la tutan tagon pasigi en revena vojo.


La aviadilo estis malplena, ja Novjaro jam preskaŭ venis.


Mi rememoris ĉion kaj planis sekvajn paŝojn. Dankon, ĉinaj amikoj kaj partneroj! 


Esperebele ni sukcesos realigi komunajn projektojn kaj montri, ke eblas efika kunlaboro inter niaj landoj – enigmaj por eksteruloj, sed malfermiĝantaj al internuloj. Ni ja havas unikan ŝlosilon al ambaŭ pordoj – Esperanton!

Comments