Siberia butero naskiĝis en Tjumeno

Se paroli precize la gloro esti devenloko de la profitega komence de la 20a jarcento siberia industrio apartenas eĉ ne al Tjumeno, sed al vilaĝeto Ĉjornaja Reĉka (Nigra Rivero), kiu troviĝas 37 km for. Ĝis nun en pluraj libroj renkonteblas aserto, ke la unua siberia buterfarejo estis malfermita de negocisto Valkov en 1894 en Kurgana distrikto (Tobolska gubernio). Tamen esploro, kiun mi plenumis kune kun tjumena historiistino Julia Solovjova, finis la plurjaran diskuton, pruvinte ke tiu glora titolo apartenas al vilaĝo Ĉjornaja Reĉka, kie en marto 1886 geedzoj Pamfilov establis la unuan siberian buterfarejon.

Bongusta oro de Siberio
Tiu ĉi historio komenciĝis ege for, en la centraj gubernioj de Rusia imperio. La fondinto de la rusia buterfarado estis Nikolao Vereŝĉagin, frato de la fama pentristo. Post konstruigi en Vologda, Novgoroda kaj aliaj gubernioj plurajn buterfarejojn, li malfermis en 1871 lernejon pri laktoproduktado – la unuan en la imperio. La rusiaj kamparanoj, antaŭ dek jarojn ricevintaj personan sendependecon (antaŭe ilia stato malmulte diferencis de la sklava), energie engaĝiĝis en la afero.


Aleksej Pamfilov

Sendube eĉ pli grandan sukceson povus atingi la siberiaj kamparanoj, kiuj neniam konis personan dependecon kaj havis multe pli vastajn kampojn kaj paŝtejojn. Sed evoluon de la nova industrio bremsis granda problemo – manko de la vasta merkato. Urbanojn, kiuj vizitas vilaĝajn vendejojn, eĉ nun ofte mirigas manko de la plej simplaj manĝaĵoj kiel lakto kaj kazeo, kaŭzita de la sama kialo. Lokanoj mem bredas bovinojn kaj malmultaj nehavantoj aĉetas laktoproduktojn rekte de siaj najbaroj.


Anna Wardropper

Antaŭ cent jaroj la problemo estis eĉ pli granda, ĉar eĉ en la urboj grandan parton de la loĝantaro konsistigis kamparanoj kaj ekzemple en distrikta centro Jalutorovsko komence de la 20a jarcento nombro de bovinoj superis tiun de homoj. Do vendi buteron en Siberio ne eblis pro manko de aĉetantoj. Restis nur unu solvo – boli troaĵojn, transformante ilin je stufita lakto – malpli delikata kaj multe pli ĉipa.


Libro de Nikolao Vereŝĉagin

Tio daŭris ĝis 1896, kiam tra sudaj distriktoj de Tobolska gubernio pasis la fama Transsiberia fervojo. Tiu mirakla simbolo de inĝeniera penso kaj organizaj kapabloj estis konstruita en nuraj dek jaroj – sen specilajaj teknikaĵoj, fakte permane – kaj unuafoje firme konektis la eŭropan parton de Rusio kun Siberio kaj Fora Oriento. Tio ebligis estiĝon de la “butera febro”, kiu baldaŭ disvastiĝis tra la tuta Siberio.


Buterfarejo

En 1894 la peterburga negocisto Valkov malfermis en Kurgana distrikto sian unuan buterfarejon kaj jam post unu jaro komenciĝis la venkomarŝo de laktosepariloj laŭ siberiaj vilaĝoj. La buterfarejoj – la privataj kaj kooperativaj – aperadis unu post alia, gregoj kreskis ĉiutage, sed lakto plu malsufiĉis. En gazetoj aperis maltrankviligaj avertoj: mankas lakto al la infanoj de kamparanoj, ĉion konsumas la buterfarejoj! Fabrikantoj de stufita lakto disvastigis onidirojn pri danĝera efiko de la buterfarejoj, kulpigante ilin pri sekego, malsanoj kaj eĉ atenco kontraŭ la ortodoksa kredo, sed neniu serioze atentis iliajn fabelojn.


Edward Wardropper

Esperante kapti rapidan profiton, al Siberio impetis eksterlandaj komercistoj, plejparte danoj. Danke al ili la nova afero transformiĝas je la profitega industrio, kie celis unuavice eksporton. Tiutempe la monda butermerkato jam formiĝis: la ĉefaj aĉetantoj estis Germanio kaj Britio, la produktantoj – Kanado, Aŭstralio, Nov-Zelando kaj Danio.


Separilo de DeLaval

En 1896 la dana firmao Polisen malfermis la unuan oficejon en Kurgano kaj jam la 24an de julio 1898 sendis de tie al Sankt-Peterburgo kaj Revel (nun – Talino) la unuan trajnon kun la siberia butero, ĉirkaŭita de glacio en bareloj. La nova industrio tuj iĝis eĉ ne grava, sed la ĉefa en Siberio, danke al kio Rusio saltis al la dua loko en la tutmonda listo de la buterproduktantoj.
La rusia ĉefministro Pjotr Stolipin rimarkigis kontente: “La siberia buterfarado donas pli da oro ol la tuta siberia orminado”.

Forpelitaj kaj forgesitaj
Tamen eĉ antaŭ la konstruado de la fervojo troveblis entuziasmuloj, kiuj strebis ĉefe ne gajni profiton, sed aranĝi novan produktejon surbaze de la plej avantaĝaj agrikulturaj teknologioj. Nur tio povas klarigi motivojn de la geedzoj Pamfilov, kiuj en marto 1886 lanĉis buterfarejon en sia bieno en Ĉjornaja Reĉka.


Alfred kaj Robert Wardropper

Ĝis tiu tempo ili estis tre for ne nur de la buterfarado, sed ankaŭ de la agrikulturo ĝenerale. Aleksej Pamfilov estis filo de komercisto el urbo Bogorodsko kaj al Siberio venis por ricevi duonon de la menciita bieno, kiun li heredis post morto de onklino. Apenaŭ konis la buterfaradon ankaŭ lia edzino Anna Wardropper, filino de la famaj skotaj ŝipokonstruantoj.
Tamen la kreitan de ili bienon samtempuloj nomis la ekzemplodona. La geedzoj fermis hereditan vodkofabrikon kaj energie engaĝiĝis en kreadon de novaj produktejoj. Unue ili establis vapormaŝinan buterfarejon kaj fromaĝfarejon, aranĝitajn de Anna Wardropper. Oni prilaboris ĉefe lakton de la biena grego, kiu dum kelkaj jaroj kreskis de 20 ĝis 110 kapoj.


Buterfarejo

Inter la plej bona estis bovino Kasatka, kiu dum 9 monatoj de 1895 donis 2736 kg da lakto. La brutaro estis bredata laŭ la plej avangardaj metodoj de tiu tempo: en grandaj bovinejoj kun larĝaj fenestroj, ligitaj al trogoj, sen staloj. Somere la bovinoj sin paŝtis sub kontrolo de paŝtisto sur apudaj herbejoj. En varmega tempo oni paŝtis la brutaron nokte – ekde la 6a vespere ĝis la 6a matene.
La Pamfilov-buterfarejo estis ekipita perfekte. Ĉiuj maŝinoj estis menditaj rekte el Britio, la separilojn kaj buterprilaborilojn liveris la sveda kompanio DeLaval, konsiderata la tutmonda avanculo tiukampe. Sukcesoj de la familia entrepreno estis aprezitaj jam post unu jaro en la Gubernia agrikultura ekspozicio, kie ili ricevis medalon de la Ministerio pri la ŝtataj posedaĵoj.


Separilo DeLaval

Sed posteuloj estis malpli dankemaj. Nun en Ĉjornaja Reĉka nenio memorigas pri iama gloro de la bieno, nek pri ĝiaj antaŭaj posedantoj. Aleksej Pamfilov mortis en 1909 pro korokrevo kaj estis entombigita en vilaĝo Malaja Balda (nun – Miĉurino), apud konstruigita de li preĝejo kaj fondita de li lernejo. Anna Wardropper post la revolucio fuĝis kun retiriĝintaj trupoj de la Blanka Armeo, sed malsukcesis fuĝi de epidemio de tifo, kiu mortigis ŝin en 1920.
La bieno estis ŝtatigita kaj baldaŭ la iam komforta familia nesto tute forbrulis. Tempo pasis kaj neniu zorgis pri memoro de la fondintoj, do la tombo de Aleksej Pamfilov enfalis, marmora tomboŝtono malaperis kaj en la 1990aj jaroj forbrulis eĉ la preĝejo, delonge transformita en vilaĝan klubon. Nur la lernejo memorigas pri tiu fora tempo – nun ĝi gastigas infanĝardenon, kies junaj vizitantoj apenaŭ aŭdis pri la homoj, donacintaj al ili la duan domon.


Buterfarejo

Nur vilaĝeto Ĉjornaja Reĉka ne malaperis kaj plu kreskas nombro de novaj domposedantoj, foje tre famaj. La plej granda ĝis nun restas bieno de Jurij Nejolov, iama komsomolestro, poste guberniestro de Jamalo-Neneca aŭtonoma distrikto, nun emiritulo kaj komercisto. Ĝi okupis grandan spacon en kampoj inter la iama Pamfilov-farmo kaj Zverev-bieneto.
Ĉio haveblas tie – de cignoj kaj strutoj ĝis helikopterejo kaj eĉ kapelo, kies pordoj dimanĉe malfermiĝas ankaŭ por la ordinaraj vilaĝanoj. Nur muelejon la iama guberniestro konstruigis ludilan. Ŝajnas ke la nova mastro ne tre interesiĝas pri agrikulturaj aferoj…

Comments