Budhisma miraklo en Niuŝou montaro

Tiu tago estis grandparte ekskursa kaj vere ĝuinda. Kune kun la korea teamo ni veturis al fama parko en Niuŝou montaro, situanta en Jiangning distrikto. La vintra vetero en tiu parto de Ĉinio estas terura pro forta ventego, kiu forŝiris niajn ĉapojn kaj preskaŭ trapikis nin mem. Sed la loko meritis la penon.

Vojo de la kvar sezonoj
La montaro havas du pintojn, kiuj aspektas kiel bubalaj kornoj kaj tiel donis la nomon al la tuta loko. Antaŭ 1700 jaroj la imperiestro Juano de Jin, fondinto de la Orienta Jin-dinastio konstruigis ĉi tie unuajn turojn kiel simbolojn de sia potenco. 



Poste ĝi famiĝis kiel loko, kie okazis granda batalo de la militestro Yue Fei kontraŭ la princo Jin Wuzhu. Inter la ĉefaj vizitindaĵoj estas tombo de la fama marvojaĝanto Zheng He, kiun oni povas nomi la ĉina Kolumbo. Sed nin allogis alia, ne malpli grava kulturaĵo, ligita al la Niutou-sekto de la zeno-budhismo, kiu originas en tiu regiono.



Ĉiupaŝe oni alfrontas simbolojn, ofte nekompreneblan por eŭropano, do postulantaj klarigojn. Marŝante malsupren ni trapasis kvar sezonojn, bildigatajn ĉefe per plantoj. 



La unua estis printempa parto, kiu etendiĝas 200 metrojn kaj estas ornamita je sakuroj – simboloj de printempo. Tiu arbo floras nur kelkajn tagojn jare, kio memorigas pri provizora, ŝanĝiĝema karaktero de la vivo, kiun oni aprezu kaj uzu por atingi kleriĝon per budhisma meditado.



Sekvas la somera parto kun bambuaj boskoj. Malplena bambuo en budhismo simbolas malplenecon kaj en Niutou Chan estas konsiderata simbolo de la budhisma vero. La aŭtuna sekcio konsistas el fruktarboj. Budhismo instruas, ke oni rikoltas kion oni semis. Do por ĝui fruktojn de sia vivo estu bonkora, parolu decajn vortojn kaj faru bonajn agojn. 



Finas la vojon la vintra parto, ornamita je cedro kaj Chimonanthus praecox, kies aprezo helpas al la veraj budhanoj atingi dharmon. Por montri tion ekster la respektivaj sezonoj inventemaj ĉinoj ŝajnigis florantajn sakurojn per plastaj folietoj – tre simpla kaj bela solvo.



Mi aldonu, ke montaro Niuŝou estas konsiderata inter la tri plej gravaj budhismaj adorejoj en Ĉinio – kune kun Wutai-monto en Ŝansio kaj monto Emej-ŝan en Siĉuano. Ekde regado de la Liang-dinastio dum jarmilo monaĥoj kaj saĝuloj kolektiĝis ĉi tie por preĝado, meditado kaj esplorado. 



La imperiestro Daizong (dinastio Tang) sonĝis pri Pratyeka-Budho en montaro Niuŝou, do decidis establi tie pagodon. En tiu konstruaĵo en la 5a jarcento ofte preĝis monaĥo Pizhi, kiu mem poste iĝis budho, do la pagodo ricevis lian nomon. Pluraj lokaj religiuloj influis evoluon de budhismo, kiu porĉiam estas ligita al tiu ĉi bela montaro.

La palaco Usnisa
Post marŝi supren laŭ longa ŝtuparo ni eniris larĝan placon, trabloveblan de ĉiuj flankoj. Alta pagodo staris proksime. Tio estis la Usnisa pagodo, dezajnita en la stilo de la dinastio Tang. 88 metrojn alta (denove ciferoj!), ĝi estas ideala rigardejo, de kies 9a etaĝo videblas vasta panoramo. En la 8a etaĝo troviĝas bronza Vajra horloĝo, sur kiu estas skribita la plena teksto de la Diamanta Sutro verkita de la majstro Longxiang. Laŭ la Sutro de 12 kazoj kaj efikoj, budho devas situi en pagodo super la 8a etaĝo, do oni metis Budho-statuon en la plej supran, 9an etaĝon.



Cetere ĉion ĉi mi ekkonis jam post reveni hejmen, ĉar tiutage manko de tempo kaj terura ventego malebligis al ni viziti tiun ĉi ejon. Do ni revenu al mallonga promenado laŭ apuda placo. Japanino el la teamo de Lee Sung Woo ĝoje fotis sin. 



Mi kaj Long Zhang sekvis ŝian ekzemplon.



Maldikaj kandeletoj bruletis en adorejo, lasitaj de kredantoj. Sed nian atenton tuj kaptis alia konstruaĵo – impresa, rondoforma koloso, kiu vidiĝis cent metrojn for. Tio estis la Usnisa palaco.
Iom da ciferoj. 



Ĝi estas longa je 220, larĝa je 160 kaj alta je 89,3 metroj. La palaco okupas areon je 136 mil kv metroj. De ekstere videblas ke ĝi konsistas el du partoj, kiuj nomiĝas la Granda kaj Malgranda kupoloj, kaj simbolas eksteran kaj internan apogojn. La internaĵo konsistas el 9 etaĝoj, el kiuj 6 etendiĝas subteren kaj konsistigas la Usnisa halon kaj Usnisa preĝopalacon. 



La Granda kupolo servas kiel kasajo (la tradicia budhisma robo) kaj kovras la Malgrandan kupolon, protektante la relikvaĵojn. Bazon de la Malgranda kupolo konsistigas la tiel nomata lotusa sidejo de Budho, kiun formas 56 pordoj kaj la sama nombro de kolonoj. Arkitekto dezajnis ĝin kiel simbolon de la budhisma perlo sur lotuso kaj li trafis la celon, ĉu ne?



Se mi estus sola kaj havus pli da tempo kaj la vetero estus pli komforta, mi certe pli detale esplorus la ĉirkaŭaĵojn, sed ĉi-foje temis pri grupa ekskurso kaj la malica vento pelis nin internen.



Longa rondvojo marmore pavimita. 



Trankvila lago malprofunda. 


Belegaj ornamaĵoj kaj skulptaĵoj pensigas pri neimageblaj penoj kaj mono, malŝparitaj por fari ĉion ĉi. 





Jen la unua ejo kun simbola nomo: Ĉan-stato kaj Maro de Fortuno. Centre de la larĝa halo kuŝas la 9 metrojn longa kupra statuo de Budho Ŝakjamunio, memorigante al la vizitantoj pri nirvano. 



Sonas trankviliga muziko, soklo sur kiu kuŝas la statuo ŝanĝas siajn kolorojn, vaporo ŝvebas...


Ĉe ambaŭ flankoj de la ejo staris artefaritaj arboj, ĉirkaŭitaj de “budhismaj ĝardenoj” el ŝtonoj dismetitaj sur gruzoj. 



Unu arbo nomiĝis Bodhi arbo, alia – la Sentimiga arbo. 



Dulingvaj ŝildoj havis la neeviteblan en Ĉinio QR-kodon kiu kondukis al pliaj informoj. “Imagu, ĉiuj folioj estas presitaj per 3D-printilo!” jubilis la emocia Long Zhang.



Sorĉita de la impresaj bildoj kaj atmosfero ĝenerale mi disiĝis de la grupo kaj profundiĝis en flankan galerion, ĉirkaŭantan la ejon. 



“Kiom da tempo kaj fortoj necesis por fari tion?” zumis demando en mia praktikema kapo.



Feliĉe mi ĝustatempe reunuiĝis kun miaj akompanoj kaj trafis la duan ejon – la Halon de mil budhoj. Laŭvoje mi renkontis statuon de budho Vajroĉano – la ĉiela budho, kiu ofte estas rigardata kiel darma korpo de la budho Gotamo. En la ĉina budhismo ĝi estas konsiderata enkorpigo de vakueco kaj eĉ prabudho.



Cetere evidente li estis sufiĉe pragmata, kio estas propra al ĉiuj ĉinoj, inkluzive la budhojn. Antaŭ li kuŝis diverskoloraj kandeloj kaj apude – informtabulo kun QR-kodo por... monoferoj. “Rigardu, li akceptas Alipay-pagojn, do evidente la budho havas bankokonton!” ridegis Long Zhang, ĵus esplorinta la ligilon per sia telefono.



Tio estis bona malstreĉiĝo, ĉar etoso de la sekva ejo estis... vaŭ, mi ne trovas la vortojn. En ĉiuj ilustritaj vortaroj ĝiaj bildoj devas esti apud la vortoj kolosa, impresa kaj riĉega. 



Imagu la ovalan ejon kun kupolo 28 metrojn alta kaj tri etaĝoj, ĉirkaŭitan de la Koridoro de 10 mil budhoj, kaj ĉio ĉi kovrita je fajnaj ornamaĵoj, statuoj kaj bildoj. 



La kolora gamo konsistas el nuancoj de la oro – la ruĝa, flava kaj malhela. 



Tabuloj ĉe la enirejo avertis pri malpermesita fotado, sed ĉu tio vere eblas en Azio? Ĉiuj fotis kaj mi aliĝis al tiu senperforta, pure budhisma rezistado.



La ĝenerala dezajno de la halo estas aranĝita laŭe al kvin lokaj budhoj de la Avatamsaka branĉo de budhismo. Centre altiĝas la Granda Ŝtupo de Usnisa, ĉirkaŭita de pluraj bodhisatvoj, kaj simbolanta purecon kaj solenecon.



Kiom stranga vorto – usnisa... Tio rilatas al śarīras (relikvaĵo), kiel oni nomas ostojn, restintaj post kremaciado de budhisma majstro, kiu atingis nirvanon. Ĉi-foje temis pri usnisa – supra parto de kranio, kiu en budhismo simbolas la plej altajn saĝecon kaj kompaton. Preĝi antaŭ usnisa egalas al preĝado antaŭ Budho mem.



Laŭ legendo en 1011 majstro Kezhen, kiu gvidis la templon Jinling Changgan, metis tiun relikvaĵon en feran ujon kaj lasis ĝin en la 9-etaga pagodo. En julio 2008 arkeologoj malkovris ĝin sub ruinoj de la templo kaj en novembro eligis el la ujo. En majo 2009 ĝi estis eksponita en la pagodo de la reĝo Asoka. Ekde la 12a de junio 2010 la nankina usnisa estas montrata en la templo Qixia kaj oni asertas, ke ĝi estas sola libere videbla usnisa en la mondo. La nunan lokon ĝi okupis la 27an de oktobro 2015 dum la oficiala malfermo de la tuta templaro.



Dum nia vizito ĝi situis rande de tiu ĉi halo, sub pentraĵo, bildiganta Budhon prediki al belaj virinoj (li evidente jam atingis nirvanon, do reagis al la ĉarmulinoj tute indiferente). 



Ĝi aspektas kvazaŭ ŝtono, sur kies surfaco aperis iuj koloraj grajnoj. 



“Tio estas parto de la frunta osto kaj tiuj grajnoj elmontras perfektecon kaj spiritan noblecon de la posedanto” klarigis Long Zhang.



Tio estis nur du el la ses subteraj etaĝoj. Tri sekvajn okupas la Koridoro de Dek mil budhoj. 



La tria etaĝo reprezentas la ĉinan budhisman kulturon per du skulptaĵoj kaj 16 pentraĵoj. La kvara etaĝo estas dediĉita al la barata budhismo, kiun reprezentas 7 lakaj pentraĵoj kaj 20 skulptaĵoj. 



La kvina etaĝo rakontas pri la vivhistorio de Budho mem kaj la budhismo ĝenerale per plurmedia prezentaĵo, 10 dispentritaj porcelanaĵoj, ok ŝtupoj kaj aliaj artaĵoj.



Mi vidis ke rulŝtuparoj kondukas suben, sed Long Zhang klarigis, ke ni ne povas viziti tiujn ejojn pro sezonaj limigoj. 



En la plej malsupra etaĝo, 44 metrojn subtere, troviĝas la Usnisa Preĝopalaco. La malhelkolora ejo konsistas el 66 metrojn longa koridoro, kiu simbolas 6 paramitojn de bodhisatvo: malavaremo, moralemo, saĝeco, pacienco, energiemo kaj koncentriĝo.



Ŝajnas ke la ĉina popolo jam lernis ĉiujn aŭ almenaŭ multajn el tiuj virtoj. Sukceson al ĝi! 

Plian fojon mi konvinkiĝis en ĝia progreso dum nia reveno al Nankino, rimarkinte ke nia aŭto havas verdokoloran numerplaton. Civilulaj aŭtoj en Ĉinio havas bluajn numerplatojn, la militistoj uzas la ruĝajn, sed la verda... 



Miajn dubojn solvis Long Zhang: “Tio estas elektra aŭto, eĉ ne hibrida, sed tute elektra. Do ĝi havas verdan numerplaton, kiu ebligas al ĝi veturi laŭ ĉiuj vojoj ĉiutage, sen iuj ajn limigoj. Mia edzino revas pri tia aŭto”. Mi jam scias ke Ĉinio estas loko, kie revoj plenumiĝas tre rapide.



Tagmanĝo en la hotelo ĉi-foje estis akompanata de la estro de la Nankina scienca parko. Antaŭe li okupis gravan postenon en la regiona administracio kaj interalie gvidis realigon de la konstrua projekto en Niuŝou montaro. 



Li rakontis pri grandaj malfacilaĵoj, kiujn ili alfrontis. La konstruaĵo situas super malnova minejo, ekspluatata de la japanaj okupantoj dum la Dua mondmilito



Usonaj kaj eŭropaj firmaoj rifuzis proponojn dezajni ĝin, diris ke ne eblas fari tiom grandan konstruaĵon sur kavegoj. Do la administracio sin turnis al ĉinaj inĝenieroj kaj ili faris ĉion en tri jaroj. Mi kredas. La nuna Ĉinio estas vera lando de mirakloj.

Comments