La Granda Purigo en Tjumeno

La 30an de oktobro en Tjumeno kutime malvarmas. Piedirantoj rapidas ĉiu al sia celo, pene kaŝante sin en peltoj de tranĉilpika vento. Apenaŭ iu atentos grupeton da maljunuloj, kiuj kolektiĝis en la interna korto de la universitata biblioteko. Sed ankaŭ ili ŝajnas rimarki neniun, ja tio estas ilia tago – Memortago de la viktimoj de la politikaj reprezalioj.

Teroro venas al Tjumeno
Aŭtune 1919 al Tjumeno venis teroro. Malsame de la nuntempaj, jam kutimaj por ni aĉuloj, iliaj antaŭuloj ne kaŝis siajn vizaĝojn, preferis ne ĝiĥadon, sed la tutmondan revolucion kaj iliaj manoj ne odoris je hekzogeno. Tiuj ĉi manoj estis puraj – almenaŭ tiel asertis la fondinto de la sovetia sekurecservo Feliks Dzerĵinskij.



Kun la ruĝa teroro Tjumeno konatiĝis jam en februaro 1918, kiam en la urbon eniris la Unua Norda fluga mara puntaĉmento subestre de Zapkus. La 18-jara revoluciulo elvomis fajran ordonlavangon. Post enkonduki militstaton li anoncis, ke “senprokraste, antaŭe ĉies okuloj” mortpafos malamikojn de la revolucio kaj postulis de la plej grandaj tjumenaj komercistoj specialan imposton – du milionojn da rubloj en oro. Kaze de neplenumo li minacis mortpafi ĉiujn laŭ listo: Kolmakov, Kolokolnikov, Guseva, Ĵernakov ktp.
Feliĉe la tagoj de tiaj taĉmentoj jam preskaŭ finiĝis – post unu monato ili estis likviditaj de la Tutrusia Eksterordinara Komisiono por kontraŭbatali Kontraŭrevolucion kaj Sabotadon (pli konata laŭ rusa mallongigo Ĉeka). En septembro 1919, baldaŭ post reveno de la Ruĝa Armeo, pli frue forpelita de la Ĉeĥoslovaka korpuso, en Tjumeno aperis Ĉeka.

La manoj puraj, la koro varmega
La ĵusbakitaj tjumenaj ĉekistoj ne malŝparis tempon vane – arestoj kaj mortpafoj komenciĝis ekde la unuaj tagoj; “kavaliroj de la revolucio” plenforte elaĉetis sian altigitan salajron. Cetere ili ne limigis sin je la nura salajro kaj baldaŭ engaĝiĝis je la afero kiun ŝatas ĉiuj teroristoj – rekvizicioj. Iliajn manojn trapasis grandegaj valoraĵoj, konfiskitaj ĉe la “kontraŭuloj”, “perfiduloj” kaj simple riĉuloj – oraĵoj, diamantoj, perloj. Ŝajnis ke la tjumenaj ĉekistoj aranĝis neoficialan konkurson: kiu plej multe ŝtelos dum gardi la revolucion. La prezidanto de la gubernia Ĉeka, Komolcev ŝtelis du orajn horloĝojn, braceleton, ringojn kaj broĉon. Alia komisaro iĝis tiom aroga ke el rabitaj oraĵoj kaj arĝentaĵoj li farigis por si… ruĝarmeanan insignon.



Do al la “puraj manoj” algluiĝis tiom da ŝtelaĵoj, ke jam post unu monato al Tjumeno venis speciala enketkomisiono el Moskvo kaj post plia duonjaro “herooj” de la ruĝa teroro estis senditaj al puntendaroj. Oni devis mortpafi ilin, sed ĝuste tiam estis abolita mortopuno. La reĝimo jam ekis konstruadon de la mito pri la sovetia juĝo – “la plej humana kaj justa en la mondo”.

Eraro de Nikolĉjo la Cigano
La nova prezidanto de la gubernia Ĉeka, Fjodor Stepnoj sciis la bedaŭrindan sorton de sia antaŭulo, do agis pli singarde. Danke al tio li okupis sian postenon ses monatojn, post kiam estis sendita al Astraĥano. Sub lia gvidado okazis la unuaj sukcesaj operacoj de la tjumenaj ĉekistoj, inkluzive likvidon de la bando de Nikolĉjo la Cigano. La bandestro estis tiom aroga, ke la urbo kvazaŭ havis du potencojn – la sovetian kaj la banditan. Forigi la konkuranton oni decidis en la plej efika maniero, uzante allogkaptilon…



En malvarman vintran tagon la trajnon Moskvo-Tjumeno lasis respektinda ĝentlemano en luksa felpelto, brilantaj ŝuoj, akompanata de du korpogardistoj, kiuj tiris grandegajn flavajn valizojn. Li tre kontrastis kun la ĥaosa, griza, mizeraspekta ĉirkaŭaĵo. La novalvenintoj sidiĝis en la plej proksiman koĉon sen demandi la prezon kaj laŭvoje vigle interesiĝis pri loka komerco, krudmaterialoj kaj konsumvaroj.
La “allogilo” sukcesis samvespere: oni proponis al la “komercistoj” profitan kontrakton kaj diris renkontolokon – la kvina versto de la Jalutorovska vojo. Sekvan matenon du ĉaroj alveturis tien je interkonsentita horo…
Nikolĉjo la Cigano komprenis sian eraron nur kiam el sub “komercistaj” felpeltoj aperis direktitaj al li pafiloj, sed estis jam tro malfrue. La bandestro estis mortigita surloke, liajn kamaradojn gastigis prizonĉeloj de la gubernia Ĉeka.

Ĉio iras laŭplane
Tiutempe la ĉekistoj rezidis en pompa domego en la strato Iŝimskaja (nun – la strato Orĝonikidze, 1), konfiskita ĉe la negocisto Ĵernakov. Post la revolucio li prudente forlasis la landon kaj post 20 jaroj finis siajn tagojn en la ĉina Harbino. Nun lia nepino Olga Yokoyama, profesoro de la Kalifornia universitato, naskiĝinta en Japanio, ofte vizitas la urbon por esplori historion de siaj prauloj. Tute alia sorto atendis homojn, kiuj ne estis tiom sagacaj kaj restis en la patrujo.



La Sovetia Rusio estis la lando, kie ĉio (ne nur ekonomio) funkciis laŭ plano. Evidentiĝis ke oni povas plani ĉion, inkluzive la murdojn. Reprezalia kampanjo de 1937 komenciĝis la 3an de julio, kiam Politburoo de la Centra Komitato de la Tutrusia Komunisma partio (bolŝevistoj) “proponis” (oni ŝategis tiun mildan vortigon) al sekretarioj de la provincaj partiaj komitatoj prezenti ene de kvin tagoj eĉ ne listojn, sed nur nombrojn  de la mortpafotaj kaj ekzilotaj homoj. Kompreneble fervoraj partiestroj plenumis la taskon antaŭtempe: jam post kvar tagoj el Omska provinco (al kiu ĝis 1944 apartenis Tjumeno) venis la propono: mortpafi 479 kaj enprizonigi 1959 homojn.



La superuloj aprobis, sed iom rondigis la ciferojn, preskribinte mortigi 1000 kaj enkarcerigi 2500 personojn. Oni komencis de la loka estraro – ja kial ĝi malrapidis kaj planis tiom etskale? Ĉu protektante la kompliculojn? Dum la operaco la ĉekista estraro ŝanĝiĝos kelkfoje kaj ĉiu sekva estos pli senkompata ol la antaŭa.
Finfine la 10an de decembro oni sendis al Moskvo la venkoraporton: 11 050 homoj estis mortigitaj kaj 5 004 enprizonigitaj. La raporton akompanis peto kreskigi la mortopermeson je 50 homoj. Se oni jam kaptis la malamikojn de la popolo, ĉu eblus ilin lasi?! La peto estis kontentigita. Printempe 1938 oni donis pliajn 1000 murdopermesojn – fine de la kampanjo al mortoĉeloj iris la ĉekistoj mem. Ili jam plenumis sian malhonestan taskon.

La unua pafo – al nuko, la kontrola – al tempio
En tiu tempo la punmano de la proletaro jam havis alian nomon – NKVD (la Popola Komisariato pri la Internaj aferoj). Ĝia tjumena filio troviĝis en domo de la negocisto Brjuĥanov, sur kies loko en la 1990aj jaroj estis konstruita la universitata biblioteko. Tie oni eldonis arestordonojn, pridemandis la arestitojn kaj en la sama subterejo mortpafis.



La unua amasa mortpafado okazis en Tjumeno la 5an de majo 1937. En tiu tago la malsupera leŭtenanto Dmitrij Lapcev mortigis 10 homojn. Poste la murdoj okazis ĉiutage, pli ĝuste – ĉiunokte. “Laboro” abundegis, do por pridemandi la akuzitojn oni vokis milicanojn, fajrobrigadistojn kaj foje eĉ legipovajn purigistinojn. Imitadon de la juĝo plenumis “trojka” (“triopo” kiel nomiĝis la komisio el la prezidanto de la loka plenumkomitato, sekretario de la partia komitato kaj estro de la NKVD-filio). Ĝi simple aprobis la liston, foje po 50 ĝis 60 homojn samtempe.



Post multaj jaroj la maljunulo Lapcev rimarkigis ne sen fiero, ke en Tjumeno oni mortpafis “kulture”. La kondamnito venis en ĉambron kun sonizolitaj muroj, aŭskultis la mortkondamnon, surgenuiĝis kaj ricevis kuglon en la nukon. Sekvis la dua, kontrola pafo en la tempion. Poste oni levis la kadavron kaj forportis ĝin malantaŭ la vandon. Sekva!



Entombigo okazis nokte, kaŝe, en la Transtjumenka tombejo aŭ rande de la Tekutjev-tombejo. La unua poste estis ebenigita por konstrui tiuloke asfaltofabrikon (poste ankaŭ detruitan). Parto de la dua nun troviĝas sub la teĥnoparko kaj la Tekutjev-bulvardo.

“Sur la komuntombejoj oni ne starigas la krucojn kaj vidvinoj ne ploras sur ili…” kantis la jugoslavo Ivica Šerfezi. Tiuj ĉi vortoj rilatas ankaŭ al ili, viktimoj de la plej stranga teroro, plenumita de la ŝtato kontraŭ sia popolo. Mankas la krucoj, ĉar mankas la tombejoj mem, eĉ la komunaj. Restis nur memoro, neestingebla doloro en la koro kaj malvarma ŝtono kun la surskribo: “Neniam denove!”

Comments