Ĝi: terura rakonto pri adoleskaj timoj

Kiam mi estis infano, inter miaj ŝatataj verkistoj estis Stephen King kaj apenaŭ pasis monato sen spekti hororfilmon – ĉu laŭ liaj libroj aŭ ne. Rezistema psiko, heredita de la patrino, ebligis al mi trankvile observi la plej sangoverŝajn kruelaĵojn el Demonoj, ridi pri Koŝmaro de la Ulmostrato kaj ĝui sandviĉon kun teo dum homolupa atako en Hojlo. Sed Ĝi estis la unua kiu ne timigis, sed iom pensigis min.

La historio estas sufiĉe simpla kiel ĉiuj rakontoj de Stephen King. En usona urbeto regule (post 27 jaroj) aperadas io (Ĝi), kio en formo de teruraspekta klaŭno Pennywise teruras kaj mortigas adoleskojn. Grupo da ĝenerale marĝenaj kaj primokataj knaboj akompan unu rufharulino kuraĝas alfronti ĝin kaj venkas. La unua sceno jam preparas spektanton al sekvaj du horoj – maliculo el kanalizo, formordita mano, sangoflako sur trotuaro ktp.



Kial mi spektis la filmon? Se diri la veron, tio okazis hazarde – mi vojaĝis pro komercaj aferoj, plenumis ĉiujn taskojn matene kaj ne havis ion farindan en la norda urbo Surguto, kie vizitindaĵoj malabundas. Mirinde, sed mi ŝatis la filmon. Kial? Malsame ol aliaj filmigoj de la verkoj de Stephen King (laŭ mia pritakso malsukcesaj) ĝi vere kaptas atenton kaj enhavas ion krom timigaĵoj forme de sangotorentoj kaj animŝiraj krioj.
Mi vidas en Ĝi historion pri adoleskeco kiel malfacilega aĝo, kiu timigas malfortajn junajn estaĵojn multe pli ol iu ajn hororfilmo. Klaŭno Pennywise, aperanta el subterejoj, simbolas subkonscion – malluman parton de la psiko, kie naskiĝas la plej neimageblaj timoj. Ili venas subite kaj neatendite, emerĝante al surfaco de la konscio kaj ne volas malaperi malgraŭ ĉiuj ties klopodoj. Profundecon kaj nerekoneblecon de tiaj timoj substrekas nesto de Ĝi – neloĝata morna domo, kien la kuraĝaj geknaboj iras por malsupreniĝi en profundan puton kie loĝas Ĝi.
Rimarkindas ke Ĝi atakis ilin ĉiujn, sed por ĉiu Ĝi trovis specialan rimedon, alprenante formon de la plejaj personaj timoj. Ekzemple la knabinon, kiu ĵus surpaŝis sojlon de virineco (ni vidas ŝin aĉeti higienajn tamponojn) Ĝi atakas per lavango da sango, kiu fluegas el kanalizo kaj makulas la tutan banejon. Ĉu malĉifrebla simbolo?
Alia interesaĵo estas la reala mondo, en kiu vivas la adoleskoj. Ĝi estas apenaŭ malpli freneza kaj kruela kaj plenkreskuloj apud ili ofte aspektas kaj kondutas kiel veraj monstroj. Tio povus ŝajni troigo, sed mi pensas ke Stephen King simple plian fojon sukcesis vidi kaj montri ĉiutagajn timojn de ordinara homo – ĉi-foje de adolesko. Fakte tiu talento eltrovi timigajn trajtojn en ĉiutageco kaj arte prezenti ilin estas kerno de la populareco de liaj verkoj, sufiĉe banalaj kaj simplaj.
Pardonon, mi preskaŭ forgesis malkovri la lastan sekreton – kiel la adoleskoj sukcesis venki Ĝin? Ĉio estas simple, tre simple: ili kuniĝis kaj ĉesis timi. Unuigitaj kaj kun vaste malkovritaj okuloj ili brave alfrontis Ĝin kaj mortigis la malbonon en ĝia nesto. Ni ne scias ĝuste kio okazos poste, sed la lastaj scenoj sugestas, ke almenaŭ por du ĉefaj herooj komenciĝos la unua amhistorio. Ili superis adoleskajn timojn kaj eniris la plenkreskulan vivon. Renkonten al novaj monstroj...

Comments

  1. Tre interesa estas via analizo pri la faktoj kiuj prezentiĝas en tiu filmo. Mi spektis ĝin, trovis ĝin timiga, tamen mi ne multon ŝatis, tial ke mi ne sukcesis envolviĝi kun la pli profundaj simboloj pri kiuj vi ĵus komentis montrante al mi nova aspekton de la filmo. Dankon!

    ReplyDelete
    Replies
    1. Ne dankinde, kara. Mi povas erari en miaj konkludoj, sed la esplorado mem jam estas ĝuiga, ĉu ne? Do mi daŭrigos...

      Delete
  2. Dankon amiko pro la filmo!

    ReplyDelete
    Replies
    1. Revenu, kara, novaj blogeroj aperas ĉiusemajne 😜

      Delete

Post a Comment