Medicina prezentaĵo (The Medicine Show): ridu al la morto!

Ĉu vi ŝatas la morton? Mi supozas ke ne. Tamen ĝi estas specifa gasto kaj kutimas veni ne invitita, do plej ofte la demando sonas aliel: kiel renkonti ĝin? La ĉefherooj de tiu ĉi filmo trovis ĝustan respondon – ridu!

Unue la mezaĝulo, kies rektumo estas trafita de kancero, reagas al la minaco kiel al plia problemo, kiujn ĉiu havas kaj superas dum la vivo. Li klopodas batali kontraŭ ĝi, sekvi kuracistajn konsilojn ktp. La geamikoj aranĝas festenon honore al li tagon antaŭ lia operacio, tostante: “Feliĉe ke ne ni havas tiun tumoron!” Ĉiuj ŝultroklakas lin kuraĝige-adiaŭe kaj rigardas tristesprime – ja tiel oni devas renkonti la morton, kies stampaĵo jam videblas sur lia frunto, ĉu ne?


Tamen jam baldaŭ ĉio transformiĝas al grotesko. La morto estas antaŭgonisto de la vivo kaj la ekstremaĵoj ĉiam pli proksimas ol oni kutimas pensi (ne hazarde filmoj pri murdoj kaj seksumado tiom popularas). Iu virino en seksallogaj vestoj, enuanta en la festeno, rimarkis lian solecon kaj decidis akiri tute novan sperton, gustumante proksimecon de la morto. Ĉi-foje apenaŭ temas pri figursenca gustumado, sed lastmomente la ĉefheroo fuŝis ĉion – lia malsana rektumo furzis al la midzulina vizaĝo en la plej tikla momento. Ĉu neceseja humoro? Tute ne, nur kruda memorigo ke ĉiuj scenaroj vanas.
Tio ripetiĝos plurfoje – kruda humoro kaj nenionestimado kontraŭ falso kaj bigoteco. Mallerta flegistino plurfoje maltrafas lian vejnon (“...momenton... mi provu denove... la dio ŝatas triopon... eble alia mano – mi estas optimismulino!”). Kuracisto kun algluita rideto kaj ĉiam levita dikfingro elradias la same stultan optimismon kaj nur lia morna asistanto fuŝas la perfekte falsan bildon. Rozvanga blondulo gitarludas kaj gaje kantas, ignorante malsanulajn protestojn: “Iru al lumo, forgesu dolorojn! Tie vi renkontos la geavojn kaj vidos ke vi similaspektas. Iru al lumo!” (mi tuj rememoris la bigoton Ned Flanders el La Simpsonoj kun lia falsa “kristana” optimismo). La kuracisto kun usonstila 32-denta rideto informas lin, ke la operacio estis sukcesa, sed la tumoro evidentiĝis esti pli granda ol ili supozis... kaj ĝi disvastiĝis al la dika intesto... kaj tumorĉeloj estas trovitaj en du limfonodoj... sed li ne perdu bonan humoron kaj preparu sin al sekva operacio, ja ĉio estos bone! La bildon kompletigas du flegistinoj - maljuna grumblulino kaj modelaspekta blondulino - du vizaĝoj de la morto.
Feliĉe en tiu marĉo li renkontas normalan homon (kvankam en tiu medio ŝi aspektas enorme) – junulinon kiu suferas je leŭkemio. Ŝi batalis kontraŭ sia plago jam plurajn jarojn, do evidente tre bone komprenis regulojn de tiu ĉi ludo kaj antaŭvidas la finon. Do ŝi preferas aldoni ne tagojn al la vivo, sed vivon al la restintaj tagoj. Ili ŝercas (ofte lime de akcepteblo aŭ eĉ ekster ĝi), blagas, foje amoras, unuvorte – ĝuas la vivon kia ĝi estas kaj dum ĝi restas.
Ŝajnas ke neniu komprenas tion, la gepatroj de la junulino akre protestas (ili plu sekvas tradician vojon, esperante solvi la problemon anstataŭ akcepti la veron). Mi certas ke plejparto de la spektantaro reagos same, ŝokitaj pro kruda humoro kaj eĉ pli kruda konduto de la ĉefherooj. Kial mi traktas tion malsame? Ĉar mi jam estis ene.
Ne, mi ne mortis ankoraŭ, nek planas tion por la plej proksimaj jaroj. Sed mia patrino estis mortanta kaj mi observis tion dum du jaroj. Mi ne ripetu kion mi jam rakontis pri tio antaŭe, nur diru ke ŝi ne tre ĝuste vivis, sed ĝuste mortis. La kancero ronĝis ŝiajn pulmojn kaj vertebron, sed ŝi plu ridis kaj ŝercis, kiam havis almenaŭ iom da fortoj. Mi memoras ŝin prezenti humurajn historiojn pri siaj najbaroj laŭ hospica ĉambro kaj si mem. Ŝi ironiis kaj rakontis nigrohumurajn anekdotojn ĝis la lastaj vivotagoj.
Ĉu ŝi ne sciis ke la danĝero estas terure granda kaj mortminaca? Kompreneble jes. Sed ŝi sciis tion tro bone, por konsideri serioze. Kiel diris instruisto el nigra anekdoto: “Se via paraŝuto ne malfermiĝis – malstreĉiĝu kaj ĝuu la flugon. Ĝi ja estas la lasta”.

Comments