Skip to main content

Muzeoj de Havano: arto kaj revolucio

Se oni volas senti nuntempon de la urbo - iru surstraten, se oni volas kompreni ĝian historion - iru al muzeo. Tiun tagon mi esploris du tute malsamajn muzeojn de la kuba ĉefurbo.

La Muzeo de la Revolucio
Matenon de la 19-a de novembro mi dediĉis al konatiĝo kun lokaj muzeoj. Pli ĝuste – kun muzeo, ĉar la terura varmego denove ŝanĝis miajn planojn.
El gvidlibro mi eksciis ke ĉe la limo de la Centro kaj Malnova Havano troviĝas kelkaj muzeoj, el kiuj min ĉefe interesis la Artmuzeo kaj Muzeo de la Revolucio. Antaŭvespere sur la piedfingro ŝvelis grandega ruĝa veziko, sed mi ne sukcesis trovi plastron, nek apotekon, do decidis simple fajfi pri tio kaj marŝi plu.
Post duonhora promenado laŭ la jam bone konata al mi Malecón mi atingis la lokon. Centre de eta skvaro staris blanka statuo, bildiganta indianon kun indiana virino sidanta ĉe liaj piedoj. Plia memorigo pri la malaperintaj indiĝenoj de la insulo.



Malantaŭ ĝi videblis la iama prezidanta palaco, konstruita en 1920 kaj nun transformita al la Muzeo de la Revolucio.





La ĉirkaŭaĵoj kombinis nekombineblajn paĝojn de la kuba historio. Maldesktre altiĝis restaĵoj de la urbomuro kun gvattureto.



Tuj apude situis la novgotika preĝejo de la Sankta Anĝelo Custodio, konstruita fine de la 17a jarcento, detruita de la uragano en 1846 kaj novkonstruita jam alistile. Ĉu la kontraŭrevolucia elemento? Tute ne, se rememori ke ĉi tie estis baptita José Martí, la plej fama kuba revoluciulo, honorigata kaj ikonigata samnivele kiel Che Guevara.





La panoramon finis memmova sovetia kanono SAU-100, kiu celas ambaŭ konstruaĵojn de sur sia podio. 



Se kredi la ŝildon el tiu ĉi kanono comandante Fidel propramane pafis kontraŭ invadintoj, kiuj surbordiĝis en la Playa Girón en 1961, sed fiaskis en sia provo detrui la venkon de lia revolucio. La legendo estas tute tipa kaj rekonebla por iu ajn spertinta la socialisman realon. Sed ĉu ni povus ne kredi ĝin?




Mi grimpis laŭ la ŝtuparo kaj eniĝis la vastan muzean akceptejon. Ĉi tie estis eĉ pli varmege ol ekstere. Mi pensis ke mia kapo krevos kaj la gorĝo tute sekiĝos ĝis mi atingos la mezon de la supozeble granda ekspozicio. Neniu baro aŭ kafejo videblis. Lantamove mi revenis sub la ardan sunon kaj paŝis for serĉante iun savofonton.




Juna policisto ĉe la muzea pordo svingis la manon al mi. Ĉu mi fuŝis pri io? Ne, li simple fingromontris al la Budho sur mia vjetnama T-ĉemizo kaj humile kliniĝis kunpreminte la manojn. Tuj poste la gardanto de la ŝtatordo ekridis gaje kaj revenis al sia antaŭa okupo – ludi pilkon kun stratoknaboj.




Trovi iun malvarman likvaĵon en la centro de la kuba ĉefurbo estas malfacila tasko, do mi marŝis unu kvartalon post alia antaŭ fine sukcesi ĉe la Prado. Laŭvoje mi renkontis plian signon de la tutmondiĝo – hotelon de la franca konzerno Accor



Apude sidis eta katido, tiom trista, ke nur ega maldeziro gastigi tropikajn parazitojn detenis min je ĝia karesado.





Revenvoje mi aliris la saman muzeon jam de la malantaŭa flanko. Ĝi estis ne malpli interesa. Malantaŭ barilo sur plurangula podio staris malpezaj aviadiloj kaj aliaj militteknikaĵoj. En la glaca pavilono troviĝis la ĉefa trezoro de la revolucia historio – jaĥto Granma, en kiu la unua gerilana taĉmento subestre de Fidel Castro surbordiĝis ĉe la suda bordo de la insulo en 1956. 



Tujan atakon de la registara armeo postvivis nur 15 el 82 navigantoj, sed tiu grupeto sufiĉis por fajrigi la civilan militon, kiu post du jaroj faligis la reĝimon de Batista kaj komencis la unikan socialisman eksperimenton antaŭ fasado de la ŝokita Usono.





Mi ne scias, ĉu la malvarma biero ebriigis aŭ inverse – sobrigis min, sed mi ŝanĝis la planon kaj anstataŭ ĝui rakonton pri la glora revolucia batalado min turnis al la Artmuzeo, situanta trans la strato. Mi ne bedaŭris la ŝanĝon.



Artmuzeo

La muzea konstruaĵo apenaŭ impresas. La grizoŝtona kvadrato, finita en 1954, estas tute tipa por sia epoko. Sed ne haltu pro tiu malplaĉa eksteraĵo, eniĝu kaj esploru la enhavon. La interna korto jam ĝuigas, ĉar estas vasta, lumoplena kaj traventumata de aerofluoj. Modesta kafejo proponas trinkaĵojn kaj glaciaĵon, do mi tuj gustumis ambaŭ.



En la unua etaĝo troviĝas kelkaj skulptaĵoj kaj instalaĵoj, en la stilo rekonebla al iu ajn, jam konatiĝinta kun la sudamerika arto. Jen granda skarabo grimpas sur la muro kvazaŭ terura ilustraĵo al “Metamorfozo” de Franz Kafka



Jen virino ruĝolipa, en buntkolora robo kaj kaptuko rusostila rapidas ien sur la sledo tirata de aligatoroj. 




Ĉu mi aldonu ke enmane ŝi tenas skibastonojn?



Apude sur stako da libroj fiere staras Pinokjo, kies longa nazo etendiĝis neimageble, transformiĝante al ŝnuro, kiu forte ligis lian korpon. 



Ĉu tio estas metaforo pri la mensogo, kiu katenas la mensogulon?



Dekstre de la enirejo oni povis trairi instalaĵon, dediĉitan al la kuba kvinopo, kiu plurajn jarojn (de 1998 ĝis 2013/2014) pasigis en usona malliberejo. 





La prizona kelo sendube impresas, sed mi dubas ke iuj ajn amerikaj prizonoj (inkluzive tiujn kubajn) estas pli komfortaj.





La ekspozicio komenciĝas je la dua etaĝo. Ĝenerale ĝi estas tradicia, do la moderna arto mankas tie. 


Iuj pentraĵoj aspektas malkutime por eŭropano, sed mi jam rimarkis ke tio estas specifa trajto de la sudamerika arto, enkorpiĝinta kulturojn de la hispanaj, portugalaj, afrikaj kaj indianaj loĝantoj de la kontinento. 





Tion bone montras pentraĵoj de la kubano Manuel Mendive “Barco negrero” (Nigrula ŝipo), Crístobal Colón (Kristoforo Kolombo). Ekde nun li estas inter miaj plej ŝatataj artistoj.





Mi sukcesis fari nur kelkajn fotojn ĝis muzea servistino atentigis min, ke mi ne rajtas foti en la ekspozicio. Hm, mi faris tion en Luvrod'Orsay kaj Centro de Georges Pompidou, sed ĉi tie evidente reguloj estas pli striktaj. Kion fari – tio estas Kubo.

Comments