Skip to main content

La 99-a UK: Solena malfermo kaj Movada foiro

Mi devas agnoski, ke mia kongresumado estas iom specifa. Malofte mi partoprenas la oficialajn kunsidojn kaj plejparton de la kongresa semajno ĉiam pasigas en ekskursoj, piedira vagado aŭ amuziĝo diversforma, do miaj blogaĵoj malmulton diros al vi pri la kongreso mem. Sed ĉi-kaze mi ĉeestis la du kernajn eventojn. Mi pensas ke ili tipas por ajna UK, do legu kaj juĝu mem.
Movada foiro
La movada foiro okazis samvespere en la dua etaĝo de hotelo kiu situis trans la Corrientes strato, do apud la mia Ibis Obelisco. Ĉio estis tradicia kaj jam bone konata. Longaj vicoj de tabloj, sur kiuj kuŝis libroj, revuoj, suveniroj kaj plej neimageblaj memfaritaĵoj. Katolikoj, komunistoj, afrikanoj, vegetaranoj, radioamatoroj...


Mi trairis ĉion kelkfoje, prenis iujn flugfoliojn kaj legis afiŝojn. Plejparte tio estis renkontiĝejo de malnovaj amikoj, do homoj brakumis unu la alian, babilis kaj foje eĉ sidiĝis surplanke en amika rondo.


La senlaca Neil Blonstein, kiun mi antaŭe konis nur pere de Fejsbuko, salutis min kaj tuj tiris por interkonatigi kun siaj multnombraj geamikoj. La unua estis ukraina esperantisto Eŭheno Kovtonjuk. Li staris en la tradicia unkraina ĉemizo kaj vendis (laŭmemore) siajn fotoalbumojn kaj poemojn de Taraso Ŝevĉenko. Li ĝentile kapoklinis kaj sindetene ridetis al la Neila reklamado de “rusa esperantisto el Siberio”, evidente supozante ke temas pri plia malica putinisto. Sekvis maljunulino el Brazilo en longa felpelto – “afabla spiritistino, same kiel 90 % de brazilaj esperantistoj”, prezentis ŝin Neil.


Inter diversetna esperantistaro tuj elstariĝis la slava vizaĝo de Olga Ŝilajeva, mia samlandanino el Glazovo. Ni iom babilis, mire aŭskultis amokanton fare de skandinava maljunulo en kepo (feliĉe ne al mi adresitan) kaj faris plian memorfoton kun Olga kaj ŝia germana amikino.


Fine mi renkontis Pablo León, kiu espereble jam iom ripozis post la pena esplorado de la bonaeraj policejoj, en kiu mi engaĝigis lin. Mi havis por li malgrandan peton. Mi rememoris, ke en la monujo krom la bankokarto troviĝis ankaŭ kvitanco por la perdita valizo. Ĉu oni decas telefoni al la flughaveno kaj averti pri tio? “Senprobleme!” respondis Pablo kaj ni direktiĝis al mia hotelo.
Ĉe la akceptejo li petis telefonlibron, klariginte ke li volos informi pri la perdita valizo de iu gasto de la hotelo. “Perdita valizo? Ĉu tiu?” trankvile reagis akceptisto kaj montris per fingro al... mia ruĝa valizo! Sur ĝia supra parto videblis alkroĉita paperŝildo kun surskribo: “Stanislav Belov”. Nu kion diri, evidente tro da homoj kun tiu ĉi nomo loĝis tiutempe en hotelo Ibis Obelisco. Pablo triste disetendis la manojn. Mi ridis. Mi komencis kompreni la argentinan etoson.

Solena malfermo
Tio estis mia tria universala kongreso, do jam tempis partopreni la unuan malferman ceremonion, ĉu ne? Des pli ke salono troviĝis apud mia hotelo, do sufiĉis nur transiri la straton.
Kion mi diru pri la evento? Ĝi estis pli-malpli simila al sennombraj solenaĵoj, kiujn mi ĉeestis dum mia 40-jara vivo. Bonvenigaj paroladoj de altranguloj, senfinaj salutoj de reprezentantoj de landaj asocioj (feliĉe fojfoje amuzaj), patosaj vortoj pri frateco, egaleco, unueco, ktp. Mark Fettes aspektis kvazaŭ manaĝero el dezajnista bildkolekto – juna, vigla kaj promesplena. La himnon li kantis tiel fervore, ke mi rememoris gospelan koncerton, vizititan de mi antaŭjare en Parizo. Lian moviĝemon forte reliefigis Osmo Buller, kiu staris sur la sama scenejo kun preskaŭ ŝtona vizaĝo de maljuna burokrato. Sendube li jam plurfoje kantis tiun himnon kaj vidis tiajn entuziasmulojn.


Rimarkindis, laŭ mia pritakso, relative malforta politika subteno de la kongreso. En Hanojo la kongresanojn salutis vic-prezidanto, en Rejkjaviko tion faris la prezidanto mem. En Bonaero bonvenigan parolon faris... vic-prezidanto de la urba komitato pri kulturo. Evidente tio klarigas ankaŭ mankon de iuj ajn afiŝoj (kiuj plenigis Hanojon) aŭ aliaj subtenosignoj (kiel esperanto-subtekstoj por veter-prognozo en la islanda televido, ktp). La verda stelo aperis sur montrofenestro de unusola restoracio apud la kongresejo (kie mi vidis Michael Jackson sidi), sed eĉ tie mankis esperanto-menuo, tiom utila en la senescepte hispanparolanta lando.


Post du aŭ tri horoj la ceremonio finiĝis kaj mi forlasis la halon. Nun mi vidis la malfermon. Apenaŭ revidinda okazaĵo.

Comments