Skip to main content

KER-ekzameno en Bonaero

En Bonaero mi trapasis la KER-ekzamenon por C1. Por kio? Plurfoje mi embarase balbutis responde al la demandoj, kiujn eksteruloj faris pri miaj lingvokonoj: "Nu, mi povas libere legi, skribi, babili...". Nun mi povas respondi en du vortoj: "C1".
Jen alvenis la unua tago de aŭgusto – mia antaŭlasta tago en Bonaero. Mi flugis al tiu urbo sen ĝusta plano. Unue mi planis vojaĝi al la suda parto de Argentino por rigardi pingvenojn kaj libere moviĝi de urbo al urbo dum la postkongresa semajno. Sed mankis akompanoj al mi, ĉiuj ŝajne preferis iri al la nordo por ĝui la famegajn akvofalojn Igvasuo. Kaj mi jam konvinkiĝis, ke Argentino ne konvenas por sola vojaĝanto sen koni la hispanan kaj havi amikojn ĉiuloke. Feliĉe mi ĝustatempe renkontis ĝustan homon kaj tio savis la aferon.


Carlos Miranda Bravo – ĉarmega perua esperantisto kun ardega verda koro. Li unuafoje vidis min en la kongresejo, sed tuj diris: “Iru al Peruo! Tio estas mirinda lando! Vi estos bonvena!” Li donis al mi telefonojn de kelkaj esperantistoj en Limao kaj Kusko kaj rekomendis mendi hotelon en Miraflores – la plej luksa kaj sekura urboparto de la perua ĉefurbo. Do samvespere mi mendis per Booking.com hotelon kaj aĉetis per Skyscanner flugbiletojn ĝis Limo kaj reen.


La plano estis aranĝita, ĉio pagita, do mi jam povis libere promeni tra la urbo. Interalie mi devis fini kelkajn aferojn en la kongresejo, do direktiĝis tien.


En Avenuo 9-a de Julio okazis prezentado de la organizaĵo Kuracistoj sen landlimoj. Mi alkroĉis papereton kun mia familinomo proksimume al la loko sur granda mapo, kie troviĝas mia urbo Tjumeno. Aktivulo enskribis min en iun liston kaj afable faris memorfoton.


Sur la Placo de la Respubliko apud la Obelisco ludis militorkestro, kolektinte kelkdek aŭskultantojn. Grupo da policanoj gardostaris flanke.


La kongresa anonctabulo plenis je diverskoloraj noticoj. Iuj informis pri okazontaj kunsidoj (foje evidente korektitaj de iu ŝercemulo). Aliaj rimarkigis pri novaj interesitoj pri la Lingvo Internacia. La triaj laŭenhave estis tre personaj, sed pro tio eĉ pli kortuŝaj.
Lastmomente mi rememoris pri planita de mi KER-ekzameniĝo. Feliĉe Katalin Kováts, deĵoranta ĉiutage en la kongresejo kun sia komputilo, konfirmis ke mi ĝustatempe registriĝis kaj eĉ ne sukcesis preterlasi la tempon, kio estis aparte mirinda afero. Tiutage mi trapasis la ambaŭ ekzamenojn – skriban kaj parolan, por nivelo C1 (ĉar C2 ankoraŭ ne haveblas por Esperanto). Por kio mi faris tion? Mi ne scias. Mi tute ne ambicias kaj indiferentas al ajnaj honorigoj kaj diplomoj. Eble mi simple volis havi pli ĝustan kaj objektivan respondon al oftaj demandoj: “Kiom bone vi konas Esperanton?” La vortoj: “La kvina nivelo el ses laŭ la eŭropunia normo” sonas pli konvinke ol: “Mi povas paroli, skribi kaj legi senĝene, preskaŭ ne konsultas vortarojn ktp”.


La skriba parto okazis en salono Borovečki – mezgranda ejo en la subtera parto de Panamericano, kie oni starigis vicojn de modestegaj tabloj. Dum la antaŭkunsido Katalin klarigis la ordon de la ekzameno kaj respondis al demandoj de la partoprenontoj. Ŝi diris, ke unue ni aŭskultos iun tekston – dume ni rajtos skribi rimarkojn priajn. Poste ni reaŭskultos ĝin kaj devos plenigi formularon, kiu enhavas rilatajn al la teksto demandojn. Ĉio okazos en strikte definitaj tempolimoj, subestre de speciala programo. “Do post premi la butonon mi ne plu povos ion fari por vi. Mi ne povos haltigi la sonregistraĵon aŭ ripeti ĝin. Kromtempo ankaŭ ne aldoneblas” resumis ŝi rigorvoĉe. La ekzamenantoj rajtas uzi nur disdonitajn al ili paperojn kaj skribi siajn rimarkojn sur ties inversa flanko. Oni rajtas konsulti PIV – ĉu sian aŭ disponeblan en la salono. Se iu havas demandon, levu la manon kaj tiel voku Katalin aŭ ŝian helpanton. Sekva parto estos pli peniga kaj komplika. Ni ricevos kelkpaĝajn taskojn, kiujn ni plenumu. “Por la ekzameno vi havas ses horojn. Kaj mi pensas ke vi bezonos almenaŭ kvar” avertis Katalin.


La aranĝo vere sekvis tiujn regulojn. La taskoj ne estis tro komplikaj, sed postulis ne nur lingvokonojn, sed ankaŭ bonan memorkapablon kaj mensan flekseblecon. Por mi pleja malfacilaĵo estis enmemori ciferojn kaj datojn, kiujn mi aŭdis (mi ĉiam forgesas tiaĵojn en ajna lingvo), do evidente mi kelkfoje eraris. Kaprompigaj estis ankaŭ taskoj de la formularo. Mi kelkfoje relegis tekston por diveni, kiun vorton supozigas tiu diable scienca priskribo: “Forto rezultanta de la tera altiro...”. Ah, jes, temas pri... pardonon, mi preskaŭ perfidis la ekzamenan sekreton. Do mi silentiĝas. Honton al mi.


Krome mi sukcesis miskompreni jam la unuan taskon, do iom fuŝis la folion, sed la francaspekta lipharulo kun bereto surkape trankviligis min, proponinte simple forstreki la misskribon. Finfine mi trovis aliloke tajperaron, informis lin pri tio kaj li avertis la partoprenantojn pri eventuala obstaklo sur ties vojo. Post du horoj kaj duono mi plenumis ĉion kaj iris for.

Comments