Skip to main content

De muzeoj al drinkejoj: solula itinero

Mi ĉiam vojaĝas sola kaj tio havas same avantaĝojn kaj mankojn. Neniu malhelpas al mi iri kien mi volas, sed foje soleco densiĝas kaj mi plenforte... ĝuas tiun amaran senton.
Muzea promenado
Kien mi iru? Hm, eble dekstren, kial ne?! Do mi remarŝis direkte al Palermo, jam iom esplorita de mi. Laŭvoje renkontiĝis plia signo de la rusia ĉeesto – afiŝo pri baldaŭa koncerto de Dmitrij Ĥvorostovskij kaj Anna Netrebko.


Sekvis bushaltejo, dispentrita de aliaj, pli folkloraj personoj – la Simpsonoj kaj Mafalda. La lasta sendube pli belis sub penikoj de argentinaj artistoj.


En la Nacia Artpalaco okazis la fotoekspozicio sub devizo “25 jaroj da demokratio en Argentino”.


Mi ŝategas la fotoarton, do eniris la halon. La enirpago mankis, sed eĉ ne tio ĝojigis min (mi jam plurfoje pruvis pretecon oferi ion ajn al tiu ĉi lando). La fotoj estis vere ege impresaj kaj altkvalitaj.


Sur muroj de la ronda ekspoziciejo pendis dekoj da kolorbildoj en mia plej ŝatata stilo – raportaĵo.


Ĉefaj temoj estis la argentina kaj perua socioj, ties dolorpunktoj, krizoj kaj perturboj. Mi ne povis deteni min kaj senĉese klakis je poŝtelefona fotilo.


Jen aktivulo, ĵus murdita de policanoj.


Jen policanoj mem, pafcelantaj kontraŭ fotantoj.


Disrabitaj vendejoj de Bonaero.


Bataloj kontraŭ polico sur stratoj de la ĉefurbo.


Malsatribeloj de senesperiĝintaj dommastrinoj.


Oni povis enrigardi la vivon, kutime kaŝitan de ordinaruloj.


Tiun de transseksemuloj.


Aŭ specifajn amuzaĵojn de peruaj drinkemuloj.


Jen infaneto sur domruinoj ludas kun pistolo.


Tiutempe iu riĉulino gaje miras pri plia donaco.


La Papo salutas homamasojn.


Gaja monakino saltkuras laŭ plaĝo.


Ideoj povus esti noblaj, sed ajna batalo por ili rezultigas suferojn kaj detruojn. Sendero Luminoso laŭdire luktis por establi la plej perfektan kaj justan socion.


Sed estigis nur milojn da sennomaj tomboj tra Peruo kaj vicojn de samaspektaj blankaj ĉerkoj, kiujn triste portas indiĝenoj, apenaŭ iam legintaj verkojn de Karlo Markso.


Por mi kiel publikrilatisto tute evidentis alia, neanoncita celo de tiu ĉi ekspozicio – promociigi la nunan prezidanton Cristina Fernández de Kirchner.


Fotoj de ŝi kaj ŝia edzo Néstor Kirchner jen kaj jen aperis inter bildoj de tiuj tumultoj kaj ĥaoso por substreki, ke nur tiu ĉi paro, eble ne perfekta, sed tamen, estas vera garantianto de la fragila demokratio en Argentino.


Hm, lerta movo en situacio, kiam aliaj atutoj mankas. Tamen tiaĵoj ne povos efiki longatempe, se mankos sukcesoj en aliaj kampoj – ekonomio, socia asistado, ktp.


Post eliri la Artpalacon mi turnis min al la iama monaĥejo apuda, nun transformita al kulturcentro. La enirejo estis pagenda, do mi iom batalis kontraŭ kaprica bankomaŝino por ricevi kontantan monon, sed fine sukcesis.


En fotoekspozicio “Tres fronteras” de Zulema Maza plej impresis min triopo kun modelino “Esteffany”. Belega, ĉu ne?


Sekvis pentroarta ekspozicio “Repertorio” de Rómulo Macció, kie aparte plaĉis al mi pentraĵoj “Es unu soplo la vida” kaj “Viaje hacia la nada”.



Mi ne scias, kion pensis la aŭtoro, se por mi la unua estas bildigo de nia freneza mondo, kiu ĉiam pli rapide kaj senstire flugas en nekonatecon, kaj la dua montras ke la tuta civilizo nia estas nura paperdometo, kiu tuj disfalas sub la unufoja bloveto de la Naturo.


Poste mi iom vagadis tra la ejoj, sed ĉio interesa jam finiĝis. Malhelis, apuda bazareto disiĝis kaj mi ekiris reen al la urbocentro. Unue ŝajnis al mi, ke mi sekvas ĝustan direkton (nur direkton, ĉar laŭ ĉiama kutimo mi revenis laŭ nova vojo), sed baldaŭ evidentiĝis ke mi perdis iujn ajn orientigilojn. Mi preteriris bruan stacidomon, paŝis preter iu superbazaro, haltis kaj ĉirkaŭrigardis. Stratoj estis preskaŭ tute malplenaj kaj malhelaj. Nur aŭtaj lumĵetiloj jen kaj jen dishakis la tenebron kaj grupo da junaj senhejmuloj adaptiĝis por noktado sub arboj, scivoleme gapante al mi. Mi decidis ke jam sufiĉas por mi aventuroj en Bonaero, do mi prenu taksion.


Feliĉe nur cent metrojn for staris policpatrolo. Du junaj policaninoj haltigis ĉiujn aŭtojn, descendantaj laŭ viadukto por testi ebriecon de stiristoj. Bonega haltejo – sekura kaj lumigita! Do mi atendis ĝis ili haltigis iun taksion kaj post sukcesa ebrieckontrolado (duobla servo por mi!) kaptis ĝin. Mi ne memoras koston, sed ĝi ne impresis min. Kompreneble ĉiuj klarigoj kaj prezolistoj en la aŭto estis nur hispanlingvaj.

Bierumado kun rokmuzikisto
Mi eniris la kongresejon, esperante trafi ion interesan, sed trovis nur la ĉiujaran Artan vesperon.


Nu, mi jam esprimis mian opinion pri tiu aranĝo, spertita de mi en Hanojo kaj la bonaera reeldono apenaŭ povintus ŝanĝi tiun ĉi opinion. La samon oni povas diri pri samloke montritaj filmoj de Christopher R. Mihm, laŭ mi vere hororaj – sendepende de ties ĝenro.


Do mi decidis anstataŭi tiujn amatoraĵojn per profesie preparitaj bongustaĵoj en la verda kafejo ĉeangula. Duonhoron poste altabliĝis Rogener Pavinski kun sia ĉarmulino, iom nazmuka pro sudamerika vintro, kiun mi tute prave nomas “malvarma siberia somero”. Ni amikece babilis pri diversaĵoj, ĉefe pri la esperanto-muziko. Ili same fuĝis de la Arta vespero kaj kundividis mian opinion pri ĝi.


Pli terura de la arta vidpunkto povus esti nur tiu patosega monospektaklo Tiradentes, kies ĉielarka aktoro iĝis siaspeca simbolo de la konresaj stranguloj (same kiel verdvestita ino kun krokodilo surĉapela). Eĉ se mankas altnivelaj artistoj inter la nuna kongresanaro, oni ne fordonu la scenejon al subnivelaj amatoroj, kiom ajn entuziasmaj kaj persistaj ili estu.


Dum nia konversacio la kafejon alvenis iu juna virino kun etulo surmane. Ŝi iom babilis kun bufedisto, petis glason da akvo kaj poste direktiĝis al nia tablo. Sekvis senĉesa lavango de rapidega hispanlingva parolado, mansvingado, ktp. Ŝi trudis al ni iujn ŝtrumpetojn, argumentante ke ŝi devas fari tion por vivi, ke ŝi havas infanojn, ktp.


Mi plurfoje vidis tion en bonaeraj kafejoj kaj tio pli-malpli kompreneblas, se konsideri la aĉan ekonomian situacion. Sed mirigis min indiferento de la kafeja personaro, kiu seninterese observis ĉi spektaklon malgraŭ evidenta ĝeno de iliaj klientoj. Mi ne povis ion respondi al ŝi pro lingvobariero, sed ankaŭ Rogener estis evidente konsternita, klinis la kapon kaj balbutis nur “Por favor...”. Tute neimagebla afero en Rusio, kie tiajn almozpetulojn oni forigus post kelkaj sekundoj kaj neniam plu enlasus. Rogener konfirmis, ke en Brazilo oni agus same, sed Argentino estas specifa lando.

Inter kefiro kaj likvoro
Laŭvoje al la hotelo mi eniris iun librovendejon. Ho, jam konata bildo – ĉie renkonteblas libroj pri Rusio, ties kulturo kaj historio. Dankon, karaj argentinanoj. Bedaŭrinde, rusiaj librovendejoj apenaŭ povus reciproki vin, eĉ tiuj en Moskvo. Aparte mirigis min libro pri kefiro – laktotrinkaĵo populara en Rusio, sed ŝajne tute ne konata eksterlande. Hm, evidente Argentino jam ekkonis ĝin. Do sekva paŝo estu rjaĵenka – simila, sed laŭ mi pli bongusta laktaĵo, tute rusia.


Lastajn vesperhorojn mi pasigis en apuda restoracio, ĝuante bonegan lokan likvoron kaj rigardante tra fenestro ĉiam viglan ĉefurban vivon. Mia kelnero estis grizhara viro, kiu tute ne komprenis la anglan, tamen perfekte divenis sencon de miaj mansvingoj kaj ĉiam rapide alportis pliajn porciojn de tiu ĉi ambrozio. La halo estis preskaŭ tute malplena, nur fojfoje alvenis kaj foriris paroj. Denove mi estis solula observanto de fremda vivo – trankvila kaj nur iom trista.

Comments